R: dron-o

2 views
Skip to first unread message

Antonio De Salvo

unread,
Apr 14, 2015, 4:51:20 PM4/14/15
to la-bona...@googlegroups.com

Oni ne povas alpreni laux internacieco la rapidan formon “drono”, pro la evidenta koincido kun esperanta vorto.

Temas, baze, pri “senpilota aviadilo”, aux pli precize pri “telekomandata aviadilo” (sed mi scias, ke cxi tie oni ne sxatas “tele-“). Komence gxi estis uzata por militaj celoj (ne nur por esplori, inspekti, skolti – tamen, ankaux “skolti” estas vorto nesxatata – sed ankaux kiel pafcelo en ekzercigxoj); nuntempe, gxia uzo multe plivastigxis ankaux al civilaj utiligoj (ekzemple por elaera inspektado, protektado de naturo, ktp).

Konklude: mi apogas “senpilota aviadilo”.

Saluton

Antonio

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: martedì 14 aprile 2015 11:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dron-o

Efektive, "drone" estas senpilota aviadilo. Oni foje uzas ilin por spionado, inspektado ktp. sed tio estas aldona detalo, ne parto de la baza signifo. Kompreneble, depende de la kunteksto oni ankaŭ povus diri "senpilota spionaviadilo" aŭ simile, sed tio dependus de la fantazio (aŭ lingva kompetento) de la verkisto, kaj ne apartenas al la baza difino.

Kore,

Anna

2015-04-14 10:37 GMT+01:00 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Dankon, JK Rinaldo! Provizore mi registris la linion:

dron-o --> sen-pilot-a aviad-il-o.

La diskuto daŭras.

Amike

Renato

2015-04-14 6:58 GMT+02:00 Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:

Il 13/04/2015 22:59, Renato Corsetti ha scritto:

JK Rinaldo:
 
|   Tamen temas pri grava realaĵo, kiun oni devus alfronti.
 
Rigardinte iomete en Vikipedio, mi proponus la linion:
 
dron-o --> senpilota aviadilo

Bonege, tamen estas ankaŭ tiuj ege malgrandaj, foje amatore uzataj, por inspekti kiel "senplilotaj aviadiletinspektiloj"... kvankam malbela
J-K Rinaldo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--

~~~
renato corsetti
<renato....@gmail.com>

Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 15, 2015, 12:50:05 AM4/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu tro komplika "deforregita flugmaŝino"?
J-K Rinaldo
Oni ne povas alpreni laux internacieco la rapidan formon “drono”, pro la evidenta koincido kun esperanta vorto.

Temas, baze, pri “senpilota aviadilo”, aux pli precize pri “telekomandata aviadilo” (sed mi scias, ke cxi tie oni ne sxatas “tele-“). Komence gxi estis uzata por militaj celoj (ne nur por esplori, inspekti, skolti – tamen, ankaux “skolti” estas vorto nesxatata – sed ankaux kiel pafcelo en ekzercigxoj); nuntempe, gxia uzo multe plivastigxis ankaux al civilaj utiligoj (ekzemple por elaera inspektado, protektado de naturo, ktp).

Konklude: mi apogas “senpilota aviadilo”.

Saluton

Antonio

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: martedì 14 aprile 2015 11:43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dron-o

Efektive, "drone" estas senpilota aviadilo. Oni foje uzas ilin por spionado, inspektado ktp. sed tio estas aldona detalo, ne parto de la baza signifo. Kompreneble, depende de la kunteksto oni ankaŭ povus diri "senpilota spionaviadilo" aŭ simile, sed tio dependus de la fantazio (aŭ lingva kompetento) de la verkisto, kaj ne apartenas al la baza difino.

Kore,

Anna

2015-04-14 10:37 GMT+01:00 Renato Corsetti <renato....@gmail.com <mailto:renato....@gmail.com> >:

Dankon, JK Rinaldo! Provizore mi registris la linion:

dron-o --> sen-pilot-a aviad-il-o.

La diskuto daŭras.

Amike

Renato

2015-04-14 6:58 GMT+02:00 Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com <mailto:esperanto...@gmail.com> >:

Il 13/04/2015 22:59, Renato Corsetti ha scritto:

JK Rinaldo:
 
|   Tamen temas pri grava realaĵo, kiun oni devus alfronti.
 
Rigardinte iomete en Vikipedio, mi proponus la linion:
 
dron-o --> senpilota aviadilo

Bonege, tamen estas ankaŭ tiuj ege malgrandaj, foje amatore uzataj, por inspekti kiel "senplilotaj aviadiletinspektiloj"... kvankam malbela
J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Apr 15, 2015, 2:53:58 AM4/15/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne volas enkonduki diskuton pri –ata/ -ita, sed eventuale temus pri “deforregata, ne “deforregita”.

Sed kial cerbumi kaj sercxi komplikaj esprimojn, kiam pli simplaj formoj estas jam uzataj en la vivanta lingvo?

Vidu:

senpilota aviadilo

http://www.espero.com.cn/2014-07/15/content_32956011.htm

http://esperanto.cri.cn/581/2011/06/28/1s125634.htm

http://www.ipernity.com/blog/jianping/398027

senpilota helikoptero

http://www.espero.com.cn/2014-08/05/content_33150188.htm

ktp ktp

(rimarkinde: evidente cxinoj tre bone komprenas la koncepton)

Gxis

Antonio De Salvo

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: mercoledì 15 aprile 2015 06:50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: dron-o

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2015, 3:53:28 AM4/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
mi momente restas ĉe 'senpilota aviadilo'.

amike

renato

Antonio De Salvo

unread,
Apr 15, 2015, 3:55:39 AM4/15/15
to la-bona...@googlegroups.com

En mia antauxa mesagxo mi mistajpis unu vorton, kiu ja devas esti “komplikajn” (kun akuzativo).

Mi pardonpetas

Antonio De Salvo

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: mercoledì 15 aprile 2015 08:54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: dron-o

Harri Laine

unread,
Apr 15, 2015, 5:14:19 AM4/15/15
to °listo 'lbl'
Antonio De Salvo kirjoitti 15.4.2015 9:53:

> Sed kial cerbumi kaj sercxi komplikaj esprimojn, kiam pli simplaj
> formoj estas jam uzataj en la vivanta lingvo?

Mi samopinias. Kian ajn alian nomon oni proponas aŭ serĉas
aŭ uzas, "senpilota aviadilo" kaj similaj esprimoj restas ĉiam
eblaj kaj kompreneblaj.

La ĉefa allogaĵo en la vorto "drono" estas la simileco al la
Angla "drone", kiu estas prenita ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj.
Tio estus efektiva avantaĝo, sed apenaŭ kompensus la malagrablan
kunpuŝiĝon kun pereo per subakviĝo.

Vikipedio proponas ankaŭ "senhoma aviadilo", "droneo" kaj "spavo".
Tiu lasta estas simple strangaĵo, verŝajne propono mallongigi
"senpilotan aviadilon". "Droneo" estas malespera provo savi la
Anglan vorton per maloportuna plilongigo en Esperanto. "Senhoma
aviadilo" ja taŭgas, same kiel "senpilota a.".

Ankaŭ en la Angla la ĝenerala termino estas "unmanned aerial
vehicle", 'senhoma aerveturilo, aera veturilo sen skipo', sed
komunlingve populariĝis la nomo "drone". Mi ne scias, kio pli
kontribuis al akcepto de "drone", ĉu tio ke la vorto signifas
'brui, zumi' aŭ la signifo 'virseksa abelo aŭ alia parenca
insekto' (aŭ figure 'parazita homo').

Ĉiuokaze, tute perdiĝas tiaj aludoj, se oni simple transprenas
la Anglan vorton. Se la aparatoj estos vaste priparolataj en
Esperantujo, eble enuziĝos pure Esperanta kromnomo por la
flugaĵo, eble estos bestonomo (burdo, muŝo, kulo...),
eble io son-rilata (zumilo, zumulo...).

Dum ni havas tute normalajn esprimojn, kiel "senpilota" aŭ
"senhoma aviadilo", ni ne bezonas tre zorgi pri aparta nomo
por la teleregate aŭ aŭtomate flugantaj objektoj. Se iu efektive
verkas pri la afero, ja eblas eksperimenti per diversaj
dorlotnomoj, sed bonajn tiajn oni malofte kreas en
priterminologiaj diskutoj.

La flugrobotoj estas aktuala afero kaj antaŭvideble
iĝos pli kaj pli ofta temo en novaĵoj. Mi ĵus legis pri du
verdiktoj de juĝejoj en Svedujo. Temis pri senpilotaj aviadiloj,
kiuj fotis la ĉirkaŭaĵon, precipe kortajn ĝardenojn en Suda
Svedujo. Du juĝejoj malsimile decidis pri tio, ĉu temas
pri rompo de privateco de la loĝantoj.

Amike
Harri
--
Harri LAINE

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2015, 4:12:36 PM4/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine:

|   Mi ne scias, kio pli kontribuis al akcepto de "drone", ĉu tio ke la vorto signifas 'brui, zumi' aŭ la signifo 'virseksa abelo aŭ alia parenca insekto' (aŭ figure 'parazita homo').

Mi, ekzemple, estas iu, kiu ghis la nunaj dskutoj ne konis la signifon de la vorto en la angla.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Apr 16, 2015, 11:39:18 AM4/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Oni diras, ke jam estas kul-grandaj "senpilotaj aviadiloj" rolantaj, au pli bone, flugantaj kiel spionoj. Ghi havas ech kameraon kaj mikrofonon, kaj povas ekstrakti DNA-n el spionata homo. Ech se tio estas ia konspireca misinformo, kiel ni povas e-esperantigi tiun nanoaparateton: Chu senpilota nanoaviadilo?

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2015, 2:53:19 PM4/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   Chu senpilota nanoaviadilo?
Io tia. Kiam ili fariĝos ofta temo de interparolado esperantistoj inventos ion.

trio

unread,
Apr 17, 2015, 2:34:13 AM4/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
2015-04-15 2:14 GMT-07:00 Harri Laine <harri...@iki.fi>:
> Antonio De Salvo kirjoitti 15.4.2015 9:53:
>
>> Sed kial cerbumi kaj sercxi komplikaj esprimojn, kiam pli simplaj
>> formoj estas jam uzataj en la vivanta lingvo?

Bona principo. Tamen...

> La ĉefa allogaĵo en la vorto "drono" estas la simileco al la
> Angla "drone", kiu estas prenita ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj.
>...
> Vikipedio proponas ankaŭ "senhoma aviadilo", "droneo" kaj "spavo".
> Tiu lasta estas simple strangaĵo, verŝajne propono mallongigi
> "senpilotan aviadilon".

Mi unue fojo vidis "spavo"n ĉe http://kono.be/vivo/ , specife
http://kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=1190 . Sed mi opinias ke
la defio por La Internacia Lingvo estas havi pli grandan koncepton por
neologismo. Pro tiu mi proponis alian: "skuvo",
http://kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=1191 , senkondukanta
veturilo.

Senpilotaj *aviadiloj* estas nur la pinto de la robota invado
venanta. Ne nur Google jam havas aŭtomobiloj kiuj memregadas. Sed
neniu, uzante la angla, nomas ilin "drone" ĉar kutime tiu rilatas al
aviadilo. Kaj do la pli granda kategorio estas aera, surtera, surakva,
subakva, eĉ kosma veturilo sen interna kondukisto, sed ne memregata.

Plejparte aktualaj "drone"-oj estas regataj de homo kiu estas for.
Kiam la veturilo memregas, mi nomus ĝin robota aviadilo, robota
kosmaŝipo, robota ŝipo,... ĝenerale robota veturilo aŭ pli simple
roboto.

ps Laŭ mia kompreno, la kul-grandaj robotoj ankoraŭ ne ekzistas. Ili
ankoraŭ mankas energion por daŭri pli ol sekundoj, ne eĉ minuto.
Sed... kompreneble estas amaso da mono nun en la sistemo por eltrovi
solvon de tiu limo.

--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages