ADAĜ-O (PIV)

6 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 4, 2015, 11:22:30 AM12/4/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
ĉu
adaĝ-o > malrapida muzikpeco

cce...@gmail.com

unread,
Dec 4, 2015, 12:29:44 PM12/4/15
to la bona lingvo
kial ne "mez'rapid'lud'at'o", ĉar "mal'rapid'lud'at'o estas la itala "largo", kaj la itala "andante" povas tradukiĝi per "moder'rapid'lud'at'o"

Tamen, eble mi eraras, mi ne muzik'povas.

Amike
JfB



Le vendredi 4 décembre 2015 17:22:30 UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU a écrit :
ĉu
adaĝ-o > malrapida muzikpeco

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2015, 6:54:00 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/12/2015 om 18:29 schreef cce...@gmail.com:
> kial ne "mez'rapid'lud'at'o", ĉar "mal'rapid'lud'at'o estas la itala
> "largo", kaj la itala "andante" povas tradukiĝi per "moder'rapid'lud'at'o"

Kutime oni uzas participan substantivon por indiki personon (aŭ ion
konsideratan kiel personon). Se temas pri malrapida parto de muzikaĵo,
mi proponus uzi la sufikson "aĵ"

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Dec 5, 2015, 5:19:14 PM12/5/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be


Op zaterdag 5 december 2015 12:54:00 UTC+1 schreef Leo De Cooman:
Op 4/12/2015 om 18:29 schreef cce...@gmail.com:
> kial ne "mez'rapid'lud'at'o", ĉar "mal'rapid'lud'at'o estas la itala
> "largo", kaj la itala "andante" povas tradukiĝi per "moder'rapid'lud'at'o"

Mi kredas konsenti kun Leo. Ambaw "allegro" kaj "adagio" estas muzik-terminoj kiuj mia-imprese ne uzatas kiel substantivoj. Ili indikas KIEL (do KIUMANIERE) ludi.


                            gxis, Ronaldo N

lowenstein, anna

unread,
Dec 6, 2015, 4:58:07 AM12/6/15
to la-bona...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be, Leo De Cooman
Mi ne sekvis la diskuton, sed mi ja studis iomete muzikon kiam mi estis juna. Tradicie muzikaj terminoj estas en la itala. Fakte, kiam mi estis knabino en muzikekzamenoj ĉiam estis sekcio pri muzikaj terminoj, en kiu necesis traduki muzikajn terminojn en la anglan kaj inverse.

Se esperantista komponisto komponus muzikaĵon por esperantlingvaj kantistoj ŝi/li kompreneble povus doni instrukciojn en Esperanto de la speco "mezrapide" aŭ "mallaŭte". Sed ĝenerale mi supozas, ke estus preferinde pluskribi la instrukciojn en la itala laŭ la tradicia sistemo. Ĉiuj muzikistoj ja scias, kion signifas ff kaj dim., kaj estus eĉ iom ridinde provi ŝanĝi tion! Duonesperantigi per terminoj kiel "adaĝe" kaj "alegre" ne havus sencon, ĉar same necesus lerni la italajn terminojn, nur kun Esperantaj finaĵoj.

Tiaj terminoj foje aperas substantive kiel la nomoj de movimentoj aŭ tutaj muzikpecoj. Ekzemple, rigardante en Wikipedia mi tuj trovas "Adagio for strings" (kordinstrumentoj) de Samuel Barber, kaj "Adagio in D minor" de John Murphy. Tiuj supozeble estas relative mallongaj pecoj, se la tuto havas la saman rapidecon, kaj la titolo montras, ke ili estos ne tro rapidaj, aŭ eble ni povus diri senhastaj. Kiel traduki tion al Esperanto? Verŝajne estus preferinde lasi la terminon en la itala, sed kursivigi ĝin por montri, ke tio estas ne-esperanta vorto. Alie oni devus elpensi Esperantan titolon de la speco "Trankvile" aŭ "Malrapidaĵo". 

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Dec 6, 2015, 5:46:51 AM12/6/15
to la-bona...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be, Leo De Cooman

Mi samopnias kiel Anna.

Mi ne spertas pri muziko, sed mi povas diri, ke gxenerale la muzikaj terminoj estas uzataj nur adverbe, por montri la ludmanieron (ekzemple, allegro con brio = gaje kun viglo, accelerando = akcelante); tamen, “adagio” estas uzata ankaux substantive. En Italio, ekzemple, estas tre konata la “Adagio de Albinoni”:

 

https://www.youtube.com/watch?v=XMbvcp480Y4

gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: domenica 6 dicembre 2015 10:58
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: L...@de-cooman.be; Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: ADAĜ-O (PIV)

JFB-Mikro.fr

unread,
Dec 6, 2015, 6:20:57 AM12/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj, mi multe lernis pri tiuj muzik'indikilojn. Vi tuj ridos, kiam vi scios ke estas mezlerneja profesoro pri muziko, kiu aŭdigis al mi la vorton "Esperanto" je la unua fojo. Mi estis dekunu jaraĝa, kaj sukcesis eklerni Esperanton, kiam mi estis deksep jaraĝa. Malgraŭ tio, muziko daŭre estas por mi nekona fako.

Amike
JfB
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages