Mi demandas, cxu oni povas nomi bukcenon "marheliko"?
Se jes, mi proponas jenan linion:
bukceno (en la senco de molusko kun spirala konko) -> marheliko
Kiel vi opinias?
Vastalto
bukceno (en la senco de molusko kun spirala konko) -> marheliko
Bukceno nur estas genro ene de la marhelikoj, do la nocio "marhelikoj" entenas multajn aliajn gentojn kaj speciojn kaj nur i.a. la bukcenojn.
Salutas Ronaldo S.
> Bukceno nur estas genro ene de la marhelikoj, do la nocio
> "marhelikoj" entenas multajn aliajn gentojn kaj speciojn kaj nur
> i.a. la bukcenojn.
Do, mi komprenas, ke "heliko" estu tre vaste "molusko kun
spirala konko", kaj certe ne nur "Weinbergschnecke" (= Helix
pomatia), kiel diras la germana traduko en la 2a OA. Vorton
por tia ĝenerala signifo ni tre bezonas. Sekve ja estas
tute normale kaj akcepteble, ke en komuna lingvo "bukcenon"
oni nomas (speco de) "marheliko". La vorto "bukceno" mem estu
rezervita unuavice por scienca priskribo, kiel nomo de unu
specaro de marhelikoj.
Harri