merkato pri la pretrpaso de konsentitaj ellasitaĵoj

9 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 20, 2016, 8:35:10 AM1/20/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
En la monda civila aviado por limigi la aerpoluadon fare de la aviadiloj estas
- devigaj ekologiaj limoj je poluaj gasellesitaĵoj,
- kaj konsentita interŝanĝomerkato de tiuj ellasitaoj, tiamaniere ke la malplej poluantaj landoj povas ricevi kompenson el la plej poluantaj.

Rilate la superon de tiuj limoj kaj la komercon de poluaj ellasitaĵoj, Angloj nomas ĝin "cap-and-trade", kie "cap" signifus ja "la aviadilaj ellasitaĵoj preter la ellaslimo ".

Esperantaj fontoj tradukis per "ĉapokomerco", kie ja ĉapo neologisme signifas tiujn "aviadilaj ellasitaĵoj preter la ellaslimo".

Ĉu traduki per "komerco de preterlimaj/transrandaj/elbordiĝantaj ellasitaĵoj"?
JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 20, 2016, 8:49:17 AM1/20/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
> Ĉu traduki per "komerco de preterlimaj/transrandaj/elbordiĝantaj ellasitaĵoj"?
Fine mi preferus "komerco de preterlimaj aviadilaj ellasitaĵoj"
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2016, 9:30:52 AM1/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo:


> Ĉu traduki per "komerco de preterlimaj/transrandaj/elbordiĝantaj ellasitaĵoj"?
Fine mi preferus "komerco de preterlimaj aviadilaj ellasitaĵoj"

Mi ne scias, pri kio temas. Bonvolu priskribi iomete la aferon.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 20, 2016, 10:53:37 AM1/20/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
> En la monda civila aviado por limigi la aerpoluadon fare de la aviadiloj estas
> - devigaj ekologiaj limoj je poluaj gasellesitaĵoj,
> - kaj konsentita interŝanĝomerkato de tiuj ellasitaoj, tiamaniere ke la malplej poluantaj landoj povas ricevi kompenson el la plej poluantaj.
>
> Rilate la superon de tiuj limoj kaj la komercon de poluaj ellasitaĵoj, Angloj nomas ĝin "cap-and-trade", kie "cap" signifus ja "la aviadilaj ellasitaĵoj preter la ellaslimo ".
>
> Esperantaj fontoj tradukis per "ĉapokomerco", kie ja ĉapo neologisme signifas tiujn "aviadilaj ellasitaĵoj preter la ellaslimo".
>
> Ĉu traduki per "komerco de preterlimaj aviadilaj ellasitaĵoj"?

Bv legi en Wikipedio

itale, angle, hispane, germane, franc
https://it.wikipedia.org/wiki/Mercato_delle_emissioni

angle kaj itale
https://it.wikipedia.org/wiki/Sistemi_monetari_di_riduzione_delle_emissioni

germane, france, hispane
https://it.wikipedia.org/wiki/Sistemi_monetari_di_riduzione_delle_emissioni

Jen la angla difino de 'Cap And Trade'
A regulatory system that is meant to reduce certain kinds of emissions and
pollution and to provide companies with a profit incentive to reduce their
pollution levels faster than their peers. Under a cap-and-trade program, a limit
(or "cap") on certain types of emissions or pollutions is set, and companies are
permitted to sell (or "trade") the unused portion of their limits to other
companies that are struggling to comply.

Temas pri grava afero en la poluado de atmosfero
JoKo




Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2016, 12:34:43 PM1/20/16
to ~listo 'lbl'
Kiom mi komprenas 'komerco pri sublimaj ellasitaĵoj' devus funkcii, ĉar oni vendas la parton, kiun oni ne konsumis sub la limo. Ni vidu tamen, ĉu iu alia havas pli bonan esprimon.

Amike

Renato

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 20, 2016, 1:34:53 PM1/20/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> Kiom mi komprenas 'komerco pri sublimaj ellasitaĵoj'
Vere mi komprenis la preterlimajn, sed eble vi pravas.

Krome mi komprenis ke la afero koncernas nur la aviadilajn ellasitaĵojn.
Sed eble ĝi valoras ankaŭ pri ĉiuj ellasitaĵoj.

En la ekologia terminareton, kiun mi estas prilaboranta,
estas ja tiu angla vorto "cap and trade".

Estas bonvenaj aliaj klarigoj, JoKo

Leo De Cooman

unread,
Jan 21, 2016, 7:55:34 AM1/21/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/01/2016 om 18:34 schreef Renato Corsetti:
Kiom mi komprenas 'komerco pri sublimaj ellasitaĵoj' devus funkcii, ĉar oni vendas la parton, kiun oni ne konsumis sub la limo. Ni vidu tamen, ĉu iu alia havas pli bonan esprimon.

Eble "eligoj" anstataŭ "ellasitaĵoj".
La neoficiala vorto "sublima" estas menciata en PIV kun alia senso: http://vortaro.net/#sublima
Tiu signifo estas tre konfuza apud sublimi, sublimaĵo kaj sublimiĝi en PIV: http://vortaro.net/#sublimi

Eble "sublimaj ellasitaĵoj"  iĝu "neuzitaj permesataj eligoj", kvankam tio estas iom pli longa esprimo.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 21, 2016, 9:33:03 AM1/21/16
to la-bona...@googlegroups.com, Manfred Westermayer, Tell Bouvier

>> Corsetti: Kiom mi komprenas 'komerco pri sublimaj ellasitaĵoj' devus funkcii,
>> ĉar oni vendas la parton, kiun oni ne konsumis sub la limo. Ni vidu tamen, ĉu
>> iu alia havas pli bonan esprimon.
> Leo De Cooman:
> Eble "eligoj" anstataŭ "ellasitaĵoj".
> La neoficiala vorto "sublima" estas menciata en PIV kun alia senso:
> http://vortaro.net/#sublima
> Tiu signifo estas tre konfuza apud sublimi, sublimaĵo kaj sublimiĝi en PIV:
> http://vortaro.net/#sublimi
>
> Eble "sublimaj ellasitaĵoj" iĝu "neuzitaj permesataj eligoj", kvankam tio
> estas iom pli longa esprimo.
Vere la celo estas traduki la esencan anglan esprimon "cap-and-trade", t.e. la
komerco aŭ pli bone dirite la merkato inter la vendistoj kaj aĉetantoj.

Komerco okazas sen interveno de aŭtoritato pri la prezo.
Merkato estas komerco sub, kie la prezoj de la emisioj estas fiksataj de aŭtoritato.

Tial mi tradukus per "merkato de (poluaj) ellasitaĵoj".
Ĉu bezonata "poluaj"?

- en la itala ni diras "mercato delle emissioni"
- Pjer tradukis francen per "plafonnement et d'échange"
- Manfred Westermayer germanigis per "CO2-Kompensation".
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2016, 11:37:16 AM1/21/16
to °listo 'lbl', Manfred Westermayer, Tell Bouvier
Johano Karlo:

​|   ​
Tial mi tradukus per "merkato de (poluaj) ellasitaĵoj".
Ĉu bezonata "poluaj"?

​Se vi jam parolas pri mnedi-protektado, eble ne.

Renato

~~~
Renato Corsetti

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2016, 11:47:32 AM1/21/16
to °listo 'lbl'
Leo:

"neuzitaj permesataj eligoj"

​Eble en kuntekstoj ankaŭ "neuzitaj eligoj" povus sufiĉi.

Amike

Renato

~~~

ro-esp

unread,
Jan 21, 2016, 7:19:22 PM1/21/16
to la bona lingvo


On Wednesday, January 20, 2016 at 2:35:10 PM UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU wrote:
En la monda civila aviado por limigi la aerpoluadon fare de la aviadiloj estas
- devigaj ekologiaj limoj je poluaj gasellesitaĵoj,
- kaj konsentita interŝanĝomerkato de tiuj ellasitaoj, tiamaniere ke la malplej poluantaj landoj povas ricevi kompenson el la plej poluantaj.

Rilate la superon de tiuj limoj kaj la komercon de poluaj ellasitaĵoj, Angloj nomas ĝin "cap-and-trade", kie "cap" signifus ja "la aviadilaj ellasitaĵoj preter la ellaslimo ".

Esperantaj fontoj tradukis per "ĉapokomerco", kie ja ĉapo neologisme signifas tiujn "aviadilaj ellasitaĵoj preter la ellaslimo".

Ne temas pri cxapo. "Cap" indikas limon, malpurigadnivelo kiun oni ne rajtas preterpasi.

"cap-and_trade" estas kritikata de dekstre kaj maldekstre, cxar entreprenoj kiuj malpurigas malpli ol ilia "cap" rajtas vendi malpuriglicencojn al entreprenoj kiuj malpurigas pli ol ilia propra "cap".

 

Ĉu traduki per "komerco de preterlimaj/transrandaj/elbordiĝantaj ellasitaĵoj"?

Kio pri "vendado de malpuriglicencojn"?

                                                             gxis, Ronaldo N


 
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Jan 22, 2016, 4:50:27 AM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 21/01/2016 om 17:47 schreef Renato Corsetti:
Eble en kuntekstoj ankaŭ "neuzitaj eligoj" povus sufiĉi.

Eble "neuzitaj eligorajtoj".

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 22, 2016, 9:18:01 AM1/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
N. Ronaldo
>> JoKo: Ĉu traduki per "komerco de preterlimaj/transrandaj/elbordiĝantaj
>> ellasitaĵoj"?
> Kio pri "vendado de malpuriglicencojn"?
Plio ol ssv, temas pri respektebla "opinia SSV".
JoKo

ro-esp

unread,
Jan 23, 2016, 10:07:57 AM1/23/16
to la bona lingvo
Mi ne kaptas kion J-K celas diri cxi tie

                                                                  gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 23, 2016, 10:56:07 AM1/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
>>> N. Ronaldo: ...Kio pri "vendado de malpuriglicencojn"?
>> JoKo: Plio ol ssv, temas pri respektebla "opinia SSV".
> Mi ne kaptas kion J-K celas diri cxi tie

Efektive mi miskomprenis pri "malpuriglicencoj". Tutunue la vorto ŝajnis al mi
spritaĵo, celanta kritiki tiujn, kiuj tion permesis.

Sed, pli atente taksante la vorton, efektive temas pri "licencoj de
aeromalpurigado".
JoKo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages