Amikaro,
mi proponas, ke en Esperanto NASA (National Aeronautics and Space Administration) tradukiĝu kiel UAKA (USONA AERONAŬTIKA KAJ KOSMA ADMINISTRACIO), ĉar ĝi klarigas, al kiu lando apartenas tiu kosma agentejo. Mi kredas eĉ konsilinde, ke ĉiuj naciaj organizoj de la mondo devas esperantiĝi ne kun la nomo “NACIA...”, sed, anstataŭe, kun la nomo de la lando, por esti pli klarindika en Esperantujo. Kion vi pensas?
|
Mi kredas eĉ konsilinde, ke ĉiuj naciaj organizoj de la
mondo devas esperantiĝi ne kun la nomo “NACIA...”, sed,
anstataŭe, kun la nomo de la lando, por esti pli klarindika
en Esperantujo. Kion vi pensas?
Mi certe pensas ke aldono de adjektivo (usona en ĉi tiu okazo) igos la komunikon pli klara en internacia medio.
Amike
Renato
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Laŭ mi oni devas distingi tradukon de la plena nomo disde la uzo de mallongigo. Kiel internacie komprenebla traduko de la plena nomo, la propono de Josenilton estas bona. Sed mi klare malrekomendus la uzon de la mallongigo "UAKA" en Esperantaj tekstoj. Neniu tion komprenus, dum multaj ja komprenus "NASA".
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
| Kial "administrADo" por organizajho? Chu ne "administrEJo"?