aneroid'a

19 views
Skip to first unread message

Pjer

unread,
Jan 23, 2013, 7:03:52 AM1/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kunlaboras al pli bonlingvigho de fiziklibro, pri barometr'o = (gaz)prem'mezur'il'o,  mi trovis: aneroida barometro. Kion vi opinias pri:
aneroid'a --> elast'uj'a.

amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2013, 7:26:00 AM1/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   Kon vi opinias pri: aneroid'a --> elast'uj'a.
Se tio estas la signifo, kial ne?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

ro-esp

unread,
Jan 24, 2013, 1:45:35 PM1/24/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op woensdag 23 januari 2013 13:03:52 UTC+1 schreef Pjer het volgende:
Mi kunlaboras al pli bonlingvigho de fiziklibro, pri barometr'o = (gaz)prem'mezur'il'o, 

gaSpremmezurilo, cxu?

 
mi trovis: aneroida barometro. Kion vi opinias pri:
aneroid'a --> elast'uj'a.

Mi vere ne vidas kiumaniere tiuj analizeblas far simplaj esp-uzantoj.  de ujo por elastoj?. oida (simila) al ero de ano?

Cxu rilatas al la sciencgreklatina "an - aer" (esp-e sen-aera) ?

                                            gxis, Ronaldo N 

Johan Derks

unread,
Jan 24, 2013, 3:25:18 PM1/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke la esenco de la por uzi la hispanan: Barómetro aneroide, estas,
ke la movanta forto estas la fakto, ke la ujo estas vakua.
Tion ankau la vorto aneroide esprimas: sen aero.
Do semantike tauga kaj klara Esperanta ekvivalento estas vakua barometro.
 
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
 
 

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2013, 5:29:24 PM1/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rigardis nur unu retan enciklopedion kaj ŝajnas al mi ke la signifo de "aneroida" estas "sen likvaĵo". Do, 'barometro aneroida' esence estus 'premmezurilo seka aŭ senlikvaĵa'.

Cho Chaoming

unread,
Jan 25, 2013, 1:03:11 AM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Kara s-ro Johan Derks,

 

Mi opinias ke la taŭgeco de esprimo vakua barometro esprimo vakua barometro estas duba.  Estas vakuometro, aŭ vakuomezurilo, ekzemple pirani-vakumetro aŭ vakumezulo, kiŭ funkcias  laŭ alia principo.

 

Por mezuri la premon de vakuo, la vorto vakumetro aŭ vakumezurilo aperas pli bona ol barometro. En la ĉina lingvo vakumetro estas 低壓真空計 (mezurilo por malalta vakua premo).

 

Via amike

Abengo

Johan Derks

unread,
Jan 25, 2013, 3:08:22 AM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble, s-ro Abengo, se povas esti konfuzigho kun ekzistanta (preskau)vakua barometro,
pli bone oni uzu vakumetro au vakumezurilo.
Cetere mi ne favoras uzi "metro" kiel sufikson, char ghi havas alian signifon. Do: vakumezurilo.
Chu vi opinias, ke tiam la signalita konfuzigho ne plu povos okazi?
Kion vi pensas pri pervakua barometro?
Kaj chu vi proponas vakua barometro por 低壓真空計?
 
Amike,
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 25 januari 2013 7:03
Onderwerp: RE: (la bona lingvo) Re: aneroid'a

Johan Derks

unread,
Jan 25, 2013, 8:04:02 AM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Mi trovis, ke kaj aneroida kaj anaeroida barometroj ekzistas. El Nederlanda "Ascio por veterscienco kajn klimatologio":

Luchtdrukmeting (Mezurado de aerpremo)
Met een gewone huisbarometer of aneroïde barometer kan de luchtdruk worden gemeten, maar deze is niet erg nauwkeurig. Door wrijving in het mechaniek blijft de wijzer vaak achter bij luchtdrukveranderingen. Daarom moet er voorzichtig op de barometer getikt worden. De wijzer schiet dan soms enkele hectoPascals voor- of achteruit).
Een stationsbarometer of precisie anaeroïde barometer is betrouwbaarder dan de vertrouwde huisbarometer en is dus aan te raden. Nog beter zijn de kwikbarometers. Dit instrument is voorzien van correctietabellen voor hoogte en temperatuur maar is zeer prijzig.

Do, se oni deziras respekti la etimologion de la supre menciitaj barometroj, oni diru:
senlikva barometro, senaera barometro (eventuale pervakua barometro) kaj hidrarga barometro 
(la teksto ankau distingas inter hejma barometro = pervakua barometro = senaera barometro kaj stacibarometro = preciza pervakua barometro = preciza senaera barometro)

Johan Derks

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 25 januari 2013 13:17
Onderwerp: aneroid'a

Johan:

Mi konas la "internacian" sufikson aner = anaer nur kiel signifantan sen aero kaj tio kongruas kun la propreco de la aparato havi vakuon. Ekzemple konsultu http://www.umm.edu/ency/article/003439.htm.

Mi konsultis enciklopedion, sed estas pluraj aliaj paĝoj en la reto:

aneròide agg. e s. m. [comp. di a- priv. e del gr. νηρός «liquido»]. – Attributo dei barometri e dei manometri metallici, cioè senza fluido.... Leggi


 

Estas malgranda malsameco inter "a-neroid" kaj "an-erobic", mi kredas.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Jan 25, 2013, 11:57:57 AM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato: Ni alproksimiĝas al la solvo. Sed kial 'barometro' kaj ne 'prem-mezurilo'?

Ne premmezurilo, char per tiaj vortoj ni faras Esperanton pli malfacila. Ekzistas multaj premmezuriloj, kiuj ne estas barometroj.
 
Jen la rezulto de determino de la gradoj de internacieco de la vorto barometro:
La vorto 'barometer' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
28 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
100,0% de la 656.448.705 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 100,0% de 30.251.580,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

45 el 51 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
60,5% de la 3.922.236.645 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 73,0% de 139.105.655,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Ech la araba kaj parencaj lingvoj, konas ghin.
Mi proponas, ke chiu kiu pri tiaj supozeble tre internaciaj vortoj ghenas min,
ne mem testante la vorton en la programo de www.esp-evoluo.org, pagas dek eurojn al la kaso tmeo-h
(kontokodo che UEA) de la asocio Tutmondeca Esperanto.
 
Vipoprete,
Johan Derks
 
PS: Mi sendis la antauan mesaghon ankau al la listo. Tial mi ankau respondas publike.
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 25 januari 2013 15:11
Onderwerp: Re: aneroid'a

Johan:
|   senlikva barometro, senaera barometro (eventuale pervakua barometro) kaj hidrarga barometro 

(la teksto ankau distingas inter hejma barometro = pervakua barometro = senaera barometro kaj stacibarometro = preciza pervakua barometro = preciza senaera barometro)

Ni alproksimiĝas al la solvo. Sed kial 'barometro' kaj ne 'prem-mezurilo'?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2013, 2:01:14 PM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   |   Ne premmezurilo, char per tiaj vortoj ni faras Esperanton pli malfacila. Ekzistas multaj premmezuriloj, kiuj ne estas barometroj.
Nu, la ideoj estas malsamaj. Ĉu vi akceptus la linion

barometro = premo-mezurilo?

Amike

renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jan 25, 2013, 3:41:30 PM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com

Se tiel, kiel distingi “premo-mezurilo (barometro)” disde “premo-mezurilo (manometro)”?

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 25 gennaio 2013 20:01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) aneroid'a

--

Johan Derks

unread,
Jan 25, 2013, 3:42:33 PM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Renato: Ĉu vi akceptus la linion barometro = premo-mezurilo?
 
Lau mi pli bone: aerprem(o)mezurilo, kvankam ekzistas
a) mezuriloj kiuj mezuras aerpremon, sed estas nomataj alie, ekz. anemometro per la deviangulo de plato, pendigata vertikale, sub influo de la vento (gaso !) kaj Bourdonmetro (Burdona metro, kiun oni povus nomi ankau risortelasta barometro)
b) manometroj, kiuj mezuras la aerpremon au de alia gaso per la diferenco je alteco de du kolonoj da likvajho (antauiranto de barometro), ankau McLeodmanometro, kiu estas vakua manometro
 
Aliaj "premmezuriloj", kiuj ne mezuras premon de gaso: tonometro, piezometro, (manradika) sangopremmezurilo (sfigmomanometro au elektronika sangopremmezurilo) ktp.
 
Amike,
 
Johan 

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 25 januari 2013 20:01
Onderwerp: (la bona lingvo) aneroid'a
--

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2013, 4:34:41 PM1/25/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komprenas, Antonio kaj Johano, ke vi volas konfuzi min per viaj teĥnija konoj, sed mi diras, ke se metro = mezurilo, ĉio cetera estas aranĝebla.

Aer-premo-mezurilo por mi estas akceptebla. Same likvo-premo-mezurilo kaj similaj nomoj.

Pjer

unread,
Jan 26, 2013, 11:22:52 AM1/26/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Jes, dankon al chiuj pro viaj proponoj kaj analizoj.

Pri aneroida:
Johan: Ne nur en la hispana, ankorau en la franca ni havas tiun vorton. Mi kompreneble sciis, ke versâjne tio venas de sen aero. Sed povus temi pri alia gaso ol aero, do la ideo paroli pri vakuo sâjnas pli tauga. Mi hezitis uzi la radikon vaku'.

Tamen ankau la hidrarga barometro funkcias danke al la vakuo supre de la hidrargo en la fermita tubo, plie kiel diris Abengo ekzistas vakumezuriloj, kiuj estras ne barometroj.
Do mi serchis alian vojon. Aneroida barometro konsistas el unu (au pluraj) ujo(j), kiuj fakte estas vakuigita, sed chefe, kiu estas elasta. Ech kun vakuo, senaeraj skatoloj, oni ne povus ricevi indikon pri premo sen elasteco de la skatoloj(ujoj).

Pro tio mi proponis :elast'uj'a, kiu kompreneble (Rinaldo) ne venas de ujo entenanta elastikajhoj, sed signifas ke la ujo kvalitas elaste, rilata al elasta ujo, kiu havas kvaliton de elasta ujo.

Amike al chiuj. Pjer.


Johan, pri barometr'o, ankau mi opiniis tiun vorton sufiche internacia, sed nenio malpermesas doni kumetitan vorton, povus esti barmezurilo se bar estis oficialigita. La plej preciza kunmetajho estas vershajne: atmosferpremmezurilo, chu ne?
Tiu estas malpli konfuza ol aerpremmezurilo, tiu pli preciza ol premmezurilo sed ni ne forgesu, ke la kunteksto ebligas ofte ne precizigi chion.
Resume: barometro = (atmosfer)premmezurilo povus esti propono, chu?

Johan Derks

unread,
Jan 26, 2013, 12:39:03 PM1/26/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pli grava ol precizeco estas konateco.
70% au pli de la mondloghantoj konas barometro, do barmezurilo estas  ne rekomendinda, certe, char bar estas iomete teknika esprimo kaj havas ankau tre komunan alian signifon. Simile pri atmosferpremmezurilo. Eble ghi estas la plej preciza, sed atmosfero ankau havas la signifon de 101 325 paskaloj kaj ghi havas figuran signifon. Barometro ne estas uzata por aliaj gasoj ol aero. Ghi estas plimulte hejma aparato.
Mi jam rekonis, ke vakua barometro ne taugas por Bourdonbarometro ktp., pro la rimarko, donita de Abengo.
 
Elastujo ne estas tauga vorto, char ghi ne funkcias kiel ujo, kvankam ghi estas fermita spaco. Se sciencistoj iam elpensis la signifon a-nero-ida (sen-likv-a),
kial ni devus plibonigi ilin, se la indikoo ne enhavi likvajhon estas klarigiva?
 
Jen mia opinio.
 
Amike,
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Pjer
Verzonden: zaterdag 26 januari 2013 17:22
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: aneroid'a

--

Pjer

unread,
Jan 26, 2013, 6:30:20 PM1/26/13
to la-bona...@googlegroups.com


Le samedi 26 janvier 2013 18:39:03 UTC+1, Johan Derks a écrit :

barmezurilo estas  ne rekomendinda, certe, char bar estas iomete teknika esprimo kaj havas ankau tre komunan alian signifon.
Kompreneble, mi tute konsentas, mi metis iom sherce, tute sen rekomandi tiun vorton gûste pro samaj kialoj.

 
>Simile pri atmosferpremmezurilo. Eble ghi estas la plej preciza, sed atmosfero ankau havas la signifon de 101 325 paskaloj

Precize, tio estas la meza premo mezurata, kial ghena?
 
>kaj ghi havas figuran signifon

Jes, sed danke al kunteksto ankorau ne ghenas.

 
>Elastujo ne estas tauga vorto, char ghi ne funkcias kiel ujo, kvankam ghi estas fermita spaco.

Tamen ghi entenas ne vakuon sed precizan malmulton de aero.
Chiamaniere ne estas la barometro, kiu vere estas aneroida sed la elasta(j) metala(j) kapsulo(j) au tubo (pri tiu de De Bourdon).

Finfine danke al via kritiko de la uzo de uj, mi povas proponi : kapsula barometro (tio estas la tipo priparolata en la koncerna fiziklibro) au (elast)metala barometro pli ghenerale, tiuj vortoj estus eble plej simplaj, kompreneblaj kaj klarigpovaj.

Kion chiuj opinias?
Se sciencistoj iam elpensis la signifon a-nero-ida (sen-likv-a),
kial ni devus plibonigi ilin, se la indikoo ne enhavi likvajhon estas klarigiva?
 Lau mi, la traduko senaera estas vortfontscience interesa, sed ne klarigpova, same pri senlikva.

Amike, Pjer.

Amike, Pjer
 

Johan Derks

unread,
Jan 27, 2013, 2:50:06 AM1/27/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
>Simile pri atmosferpremmezurilo. Eble ghi estas la plej preciza, sed atmosfero ankau havas la signifon de 101 325 paskaloj

Precize, tio estas la meza premo mezurata, kial ghena?
 
Mia respondo:
Tio ne estas la meza premo mezurata, sed la (moderna) difino de "atmosfero".
 
Se vi volas nomi aparaton por mezuri la distancon, chu vi nomos ghin kilometromezurilo?
 
Amike,
 
Johan
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Pjer
Verzonden: zondag 27 januari 2013 0:30
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: aneroid'a
--

Pjer

unread,
Jan 28, 2013, 5:28:56 AM1/28/13
to la-bona...@googlegroups.com


Le dimanche 27 janvier 2013 08:50:06 UTC+1, Johan Derks a écrit :

>Simile pri atmosferpremmezurilo. Eble ghi estas la plej preciza, sed atmosfero ankau havas la signifon de 101 325 paskaloj

Precize, tio estas la meza premo mezurata, kial ghena?
 
Mia respondo: Tio ne estas la meza premo mezurata, sed la (moderna) difino de "atmosfero".

 Jes ja 1atm. = 101 325 Pa, tiu premunuo estas la meza premo. Fakte oni povas mezuri ekzemple :  P = 0.990 atm = 0.99 bar = 100 311Pa

Se vi volas nomi aparaton por mezuri la distancon, chu vi nomos ghin kilometromezurilo?

Kompreneble ne! Sed (kilometr)distanc'mezurilo, same estas (atmosfer)prem'mezurilo.

Jen mia respondo pri barometro.

Nun pri aneroida:

senaera povas esti precizigota kunmetado. Fakte grekdevena ghi konsistas el tri nocioj: an = sen, er = aer kaj ide au oide = aspekta, forma...
senaerforma? senaeraspekta? kvazausenaera, char fakte kontraue al hidrarga barometro en ties tubo estas vakuo, chikaze estas tre iomete da aero(kelkaj mbar).
Tio, kiu estas (preskau, kvazau) sen aero estas ujo (kapsulo, ladskatoleto au elpisforma tubo lautipe). Do mi revenas al radiko uj, kial ne:

aneroide   ------ = > -----   senaeruja ?    Plia avantagho : sufiche mallonga kiel aneroida. Ankau eblas pli precizige: senaerkapsula, senaertuba, chu?

Mi memoras, ke Antonio demandis pri manometro disde de barometo. Por fizikistoj manometro estas premmezurilo, kiu povas mezuri signumajn premojn(supernula au subnula premoj), kontraue barometro mezuras nur supernulan premon.

Amike, Pjer.

 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages