resilienc-o

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2015, 4:28:55 AM9/25/15
to °listo 'lbl'
Antaŭ iom da tempo ni diskutis pri la plej bonaj redonoj en Esperanto de la angldevena nova radiko 'resilenc-o', sed ni ne atingis rezulton. 

Ĉu pliaj pensoj?

Renato

--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 25, 2015, 7:07:22 AM9/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> Antaŭ iom da tempo ni diskutis pri la plej bonaj redonoj en Esperanto de la
> angldevena nova radiko 'resilenc-o', sed ni ne atingis rezulton.
- fizike (pri materialoj kaj aĵoj): tordemo, tordkapablo, malfragileco, elasteco
- psikologie; rezistemo, malfragileco, reagkapablo
JoKo Rinaldo

raffaela savastano

unread,
Sep 25, 2015, 7:37:41 AM9/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
lau mi:
fizike: malfragileco,elasteco.
psikologie: reagkapablo
Raffaella



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2015, 6:09:49 AM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/09/2015 om 13:07 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Renato Corsetti
Antaŭ iom da tempo ni diskutis pri la plej bonaj redonoj en Esperanto de la
angldevena nova radiko 'resilenc-o', sed ni ne atingis rezulton.
- fizike (pri materialoj kaj aĵoj): tordemo, tordkapablo, malfragileco, elasteco
Miaopinie, nur la lastaj du vortoj iel taŭgas.

- psikologie; rezistemo, malfragileco, reagkapablo

Ne mirigas min, ke ni ne atingis interkonsenton.

Mi ĵus legis la artikolon pri la signifo de "resilience" en https://en.wikipedia.org/wiki/Resilience_(materials_science)
Laŭ la tiea difino temas pri "maksimuma risorta energio" de materialo.
La signifo laŭ la angla Vikipedio ne respondas al tiu, kiun mi trovis (kaj mem uzis antaŭ pli ol 50 jaroj) laŭ la franca simila vorto "resilience" - vidu https://fr.wikipedia.org/wiki/R%C3%A9silience_(physique)

Mi provos simpligite esprimi la diferencon: laŭ la angla Vikipedia difino temas pri la eco restariĝi sen iu restanta domaĝo, laŭ la franca difino temas pri la eco rezisti sen rompiĝi.
Tiujn ecojn ni priskribis per tute aliaj vortoj en la nederlanda (kiu tamen kutimas facile transpreni fremdajn vortojn).

Pri la signifo de la vorto en aliaj fakoj mi ne kompetentas.
Ni pripensu, ĉu ne pli bonas tute ne havi tian vorton en Esperanto, ol havi ĝin kun deko da malsamaj signifoj...

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2015, 6:25:10 AM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo kaj aliaj, pro la respondoj pri resilienco.

Provizore mi registris al linion:

resilienc·o → (pri materialoj) elast·ec·o, rezist·o·kapabl·o; (psiĥologie) reag·kapabl·o

Bonvolu de nun kritiki konkrete ĉi tiun linion kaj proponi ŝanĝojn al ĝi.

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Sep 26, 2015, 6:27:49 AM9/26/15
to la bona lingvo
En la franca Boris Cyrulnik famigis la psikan koncepton : résilience, kiu jam signifis kiel fizika koncepto : rezisteco kontraù frapo, premo...
Eble ekde la senco en la angla " risort'ec'o " povus taùgi pri ambaù konceptoj.
En psika kampo, "reboniĝkapablo" ŝajnas pli preciza ol reagkapablo.

Amike, Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Sep 26, 2015, 6:49:13 AM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/09/2015 om 13:32 schreef raffaela savastano:
> lau mi:
> fizike: malfragileco,elasteco.

La signifo de "elasteco" estas proksima al tiu de "risorteco". Ĝi tre
proksimas al la angla signifo de "resilience" (en fizika senco), sed ne
al la franca "résilience".

Mi emas aldoni "tenac(ec)o"n.
Ĉar nek "fragil", nek "tenac" estas oficialaj radikoj, ni povus proponi
oficialigon de unu aŭ ambaŭ el ili."

La diferenco inter "malfragil(ec)o kaj "tenac(ec)o iel temas pri la
eltenemo al mallongdaŭraj aŭ longdaŭraj fortoj.
Eble necesos oficialigi ambaŭ radikojn.

Amike salutas Leo

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Sep 26, 2015, 4:06:55 PM9/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Por mi tiu vorto estas "elasteco" kaj ĝi estas fundamenta

Franklin Montenegro

--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 27, 2015, 4:18:15 AM9/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Eventuale "elastkapablo", JoKo Rinaldo
> Por mi tiu vorto estas "elasteco" kaj ĝi estas fundamenta
>
> Franklin Montenegro
>
> 2015-09-26 6:27 GMT-04:00 Pjer <pjer-...@voila.fr>:
>
>> En la franca Boris Cyrulnik famigis la psikan koncepton : *résilience*,
>> kiu jam signifis kiel fizika koncepto : rezisteco kontraù frapo, premo...
>> Eble ekde la senco en la angla " risort'ec'o " povus taùgi pri ambaù
>> konceptoj.
>> En psika kampo, "reboniĝkapablo" ŝajnas pli preciza ol reagkapablo.
>>
>> Amike, Pjer.
>>
>>
>> Le vendredi 25 septembre 2015 10:28:55 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :
>>> Antaŭ iom da tempo ni diskutis pri la plej bonaj redonoj en Esperanto de
>>> la angldevena nova radiko 'resilenc-o', sed ni ne atingis rezulton.
>>>
>>> Ĉu pliaj pensoj?
>>>
>>> Renato
>>>
>>> --
>>>
>>> *~~~*
>>>
>>> *Renato Corsetti 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
>>> +393286315655 <%2B393286315655>, +447943137891 <%2B447943137891>
>>> renato....@gmail.com*

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2015, 1:18:46 PM9/28/15
to °listo 'lbl'
Dankon al ĉiuj pro la sugestoj pri resilienco. Mi legis, ke en la franca ĝi havus alian signifon. Ĉu vere?

Amike

Renato
--
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo

Pjer

unread,
Sep 30, 2015, 6:27:40 PM9/30/15
to la bona lingvo
Laù mi en la franca la nuna signifo estas proksima pri psikologia kampo ; eble oni povus ankaù proponi : mal'kapitulac'o aù re'vigl'kapabl'o en iu kunteksto.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages