Kiel esperantigi "smartfon"?

6 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 3, 2015, 1:58:57 AM9/3/15
to ED.Esp.IT, ED.BLdiskutlisto
Jen la Vikipediaj sugestoj:
- saĝtelefono,
- komputfono,
- smartfono,
- kareskomputil(et)o,
- inteligenta poŝtelefono.

Fakte ĝi iom post iom anastataŭos la poŝtelefonojn. Tial nepras elekti stabilan nomon.
Mi ŝatus "poŝkomputilo".
Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Sep 3, 2015, 3:19:11 PM9/3/15
to la-bona...@googlegroups.com

“Sagxo” estas en rilato kun la “inteligenteco” de la aparato.

 

Mi ne apogas “posxtelefono”, cxar la kerna elemento ne estas la fakto, ke temas pri telefono portebla en posxo, sed ke gxi kapabals plenumi plurajn funkciojn, samtempe telefonajn kaj komputilajn.

Do, “telefono” estas tro limiga, kaj “posxtelefono” nur parte trafa, cxar estas preterlasata la komputila funkcio.

Same mi diras pri posxkomputil(et)o; en cxi tiu kazo, estas pretelasata la telefona funkcio.

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano-Karlo Rinaldo
Inviato: giovedì 3 settembre 2015 20:00
A: ED. BLdiskutlisto <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Kiel esperantigi "smartfon"?

 


"Renato Corsetti": ...mi proponas 
> smartfon-o --> (posh-)telefon-o.

Mi aldonus poŝkomputileto.

Pri saĝtelefono - pleje proponita - mi ne komprenas la rilaton kun la saĝo. Eble iu bonvolos klarigi al mi la kialon.
Rinaldo.it

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 3, 2015, 3:48:56 PM9/3/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 03/09/2015 21:19, Antonio De Salvo ha scritto:
> “Sagxo” estas en rilato kun la “inteligenteco” de la aparato.
Tamen saĝo kaj inteligento estas ege malsamaj aferoj

> Mi ne apogas “posxtelefono”, cxar la kerna elemento ne estas la fakto, ke temas pri telefono portebla en posxo, sed ke gxi kapabals plenumi plurajn funkciojn, samtempe telefonajn kaj komputilajn.
>
> Do, “telefono” estas tro limiga, kaj “posxtelefono” nur parte trafa, cxar estas preterlasata la komputila funkcio.
>
> Same mi diras pri posxkomputil(et)o; en cxi tiu kazo, estas pretelasata la telefona funkcio.
ĉu poŝ(ret)komunikilo?
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2015, 5:12:42 AM9/4/15
to °listo 'lbl'
Antonjo:

​|   ​
Mi ne apogas “posxtelefono”
​...


​Chu vi apogus "ret-telefono"?

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2015, 5:46:18 AM9/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi povus apogi, se ne estus malfacile eldiri du sinsekvajn “t” (jam suficxas al mi lit-tuko, milit-tempo, post-tagmeze, tut-tage… kiujn italoj ne kapablas prononci per disaj sonoj).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 4 settembre 2015 11:13
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) Kiel esperantigi "smartfon"?

--

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2015, 6:17:47 AM9/4/15
to °listo 'lbl'
Antonjo:
 

​!   ​
Mi povus apogi, se ne estus malfacile eldiri du sinsekvajn “t” (jam suficxas al mi lit-tuko, milit-tempo, post-tagmeze, tut-tage… kiujn italoj ne kapablas prononci per disaj sonoj).


​Do, estu 
smartfon-o --> ret-a telefon-o

Amike

Renato

~~~

Pjer

unread,
Sep 5, 2015, 6:34:45 AM9/5/15
to la bona lingvo
Ŝajnas al mi, ke la uzantoj malofte uzas tiun aparaton por telefoni (tial J.K. Rinaldo proponis poŝkomputilo). Ili uzas ĉefe por eniri en la reton, ĉu ne?

Eĉ se la aparato estas pli ofte en la manoj ol en la poŝo eble taùgus: poŝ'ret'ilo.
Tiu nomo estas ĝenerala, mi ne scias distingi la sekvajn aparatojn: smartfon, iphon, Ipad...

Amike, Pjer.

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 5, 2015, 7:36:43 AM9/5/15
to ED. BLdiskutlisto

Vere mi fine poris por "poŝkomunikilo", ĉar temas pri ilo por komuniki kaj telefone kaj rete.
JoKo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Sep 5, 2015, 6:13:27 PM9/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Necesas konsideri, ke pli kaj pli ĉiuj poŝtelefonoj estas
"smartphones", do la distingo estas inter simplaj (aû primitivaj) kaj
modernaj poŝtelefonoj, ĉu ne?
Alia afero estas tiuj "tabletoj", kiuj estas samtempe poŝkomputiloj
kaj servas bone por legi ciferecajn librojn.

Kore,
Vilhelmo.

2015-09-05 10:34 GMT, Pjer <pjer-...@voila.fr>:
> Ŝajnas al mi, ke la uzantoj malofte uzas tiun aparaton por telefoni (tial
> J.K. Rinaldo proponis poŝkomputilo). Ili uzas ĉefe por eniri en la reton,
> ĉu ne?
>
> Eĉ se la aparato estas pli ofte en la manoj ol en la poŝo eble taùgus:
> poŝ'ret'ilo.
> Tiu nomo estas ĝenerala, mi ne scias distingi la sekvajn aparatojn:
> smartfon, iphon, Ipad...
>
> Amike, Pjer.
>
> Le vendredi 4 septembre 2015 12:17:47 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :
>>
>> Antonjo:
>>
>>
>>> ​! ​
>>> Mi povus apogi, se ne estus malfacile eldiri du sinsekvajn “t” (jam
>>> suficxas al mi lit-tuko, milit-tempo, post-tagmeze, tut-tage… kiujn
>>> italoj
>>> ne kapablas prononci per disaj sonoj).
>>>
>>>
>> ​Do, estu
>> smartfon-o --> ret-a telefon-o
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>> *~~~*
>>
>>
>> *Renato Corsetti 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo tel.
>> +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com <javascript:>
>> <javascript:>*
>>
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 6, 2015, 1:14:54 AM9/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Vilhelmo Lutermano
> ...pli kaj pli ĉiuj poŝtelefonoj estas "smartphones", do la distingo estas inter simplaj (aû primitivaj) kaj
> modernaj poŝtelefonoj, ĉu ne?
Smartfone estas plurfunkcia komunikilo, kiu kapablas ANKAŬ komuniki per telefono.
Sed ĝi komunikas ĉefe per la datumreto... per datumreto eĉ ĝi kapablas interfoni
(sed kiam parolas unu, la alia nur aŭskultas - per Whatsapp).
Ĝia kapablo telefoni estas duaranga; ĉiuokaze telefonado okazas tra asignitaj
frekvencoj, ne tra la datumreto.
Sume ĝia ĉefa kapablo estas "komuniki". Nomi ĝin telefono estas redukta difino.
Ankaŭ nomi ĝin rettelefono estas reduktige, ĉar ĝi telefonas ne tra la reto sed
tra la telefonaj frekvencoj.
Laŭ mi "poŝkomunikilo" estas la plej taŭga solvo... pardonu se mi ripetiĝas.

> Alia afero estas tiuj "tabletoj", kiuj estas samtempe poŝkomputiloj
> kaj servas bone por legi ciferecajn librojn.
Tabletoj (laŭ mi pli taŭge nomataj "tabulkomputiloj") estas porteblaj
komputiloj, kies komandoj funkcias per tuŝo (sen mekanika klavaro), kaj kapablaj
komuniki per la datumreto.
Do tabletoj estas preskaŭ smartfone sen telefona kapablo. Kaj smartfone pli
parencas al tableto ol al telefono.

Mi ne celas venkigi unu lingvan solvon sur alia. Mi celas komprenigi la teknikan
aferon; kaj se mi eraras mi ege dankas tiun kiu min senerarigos.
Bonan dimanĉon, malgraŭ la malbona vetero. JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2015, 5:03:01 AM9/6/15
to °listo 'lbl'
Mi sekvas kun granda atento la diskuton. Eble Johano Karlo chi-foje trovis bonan solvon.

Amike

Renato

~~~

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 6, 2015, 7:09:39 AM9/6/15
to ED. BLdiskutlisto

JoKo Rinsldo plefis por "poŝkomunikilo

"Renato Corsetti" reagis per


> Eble Johano Karlo chi-foje trovis bonan solvon

Tiu ankoraŭ ne estas perfekta solvo. Ĝi ja taŭgas por telefonado kaj retumado.
Sed smartfone estas anksŭ komputileto ksj permesas loke labori: registri kaj aŭskulti arkivitan muzikon, foti, filmi, ilin spdeti, ludi, skribi, spekti kaj presi tekstojn. Ĝi do permesas komuniki kaj komputi, ĉu poŝtotemo.
Ĉn la entreprenoj nuntempe la komunaj lsboridŭoj estas ekipitaj per smarŭfone, kaj ili regas la maŝinojn per ĝi... tial li estas ankaŭ laborilo, distrilo, spionilo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Sep 6, 2015, 10:29:29 AM9/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, JoKo, pro viaj interesaj klarigoj! Mi do pripensos mian
tiurilatan lingvouzon.
Vilhelmo.

2015-09-06 5:14 GMT, Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages