bravur-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2016, 3:50:09 AM10/23/16
to ~ listo 'lbl'
Marcel:

​|   ​
Pri "bravuro":  Law mia holanda memoro, "bravuro" = fanfarono.

​Verŝajne ĝi venis al la nederlanda tra la franca. En la itala en difinitaj kuntekstoj ĝi povas havi tiun signifon, sed en Esperanto ne, laŭ mi.

Renato
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 23, 2016, 4:35:24 AM10/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
>> ​Pri "bravuro": Law mia holanda memoro, "bravuro" = fanfarono.
>> ​Verŝajne ĝi venis al la nederlanda tra la franca. En la itala en
> Corsetti: difinitaj kuntekstoj ĝi povas havi tiun signifon, sed en Esperanto ne, laŭmi.
Eble Marcel ĝin intencas por milde ironii. Sed tiu signifo estas falsa amiko.

Efektive "bravuro" ne havas ĝenerala signifo, kiel braveco.
Bravuro estas termino (teĥnika vorto) koncernanta NUR la ludmanieron.

Tial se oni volas hironii
- pri fanfaronaĵo, oni devus diri "bravaĵo"
- pri fanfaronulo , oni devus diri "bravulo".

... se mi bone komprenis, JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Oct 23, 2016, 5:49:45 AM10/23/16
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mi, Marcel ne volis ironii.
Ankau por italoj, la Esperanta radiko "brav-" estas malvera amiko. Nur en la klera, arkaika, literatura itala "bravo" egalas al la Esperanta "brava" (kuragxa, fortanima); en la nuntempa komunuza itala, "bravo" signifas "lerta" (oni pensu je la krioj favore al artisto: bravo! = lerta!), kaj pro mal-koncepto ankau la malon: "fare il bravo" povas signifi jen "konduti bone, saghe" (ekzemple kiel admono, invito al knabo), jen "konduti arogante/ fieracxe" (ekzemple se mi diras: "fa il bravo perché è protetto = li kondutas arogante char li estas protektita), jen - ghuste lau la opinio de Marcel - "konduti fanfarone" (ekzemple se mi diras: "fa il bravo perché la cosa non lo tocca = li kondutas fanfarone, cxar la afero ne tushas lin). En la deksepa jarcento, en la tiama hispan-regata norditala regiono Lombardio, "bravo" estis ghuste la nomo de perfortemuloj/ arogantuloj je la servo de same perfortemaj/ arogantaj mastroj (en la romano "La Gefianchoj" de Alessandro Manzoni ili rolas abunde). Kaj, chiam en la itala, "bravo" povas ankau esprimi la mal-koncepton "huligana, vandalisma, senbrida, senrespekta" (ekzemple, "notte brava" estas nokto dum kiu oni agas vandale).
La esperanta "braveco" respondas en la itala al "valore"; ekzemple, "medalo pro milita braveco" estas en la itala "medaglia al valor militare" (oni rimarku, kiom multe la itala similas al Esperanto, sed ne chiam koincide: tio unuflanke helpas che parkerigo kaj kompreno, sed aliflanke povas estigi embarasajn miskomprenojn).
Ankau en la hispana brav- estas malvera amiko: la fama "Costa brava" estas marbordo "kruta, apika".
Amike
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: domenica 23 ottobre 2016 10:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) bravur-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
Oct 24, 2016, 9:38:46 PM10/24/16
to la bona lingvo


Am Sonntag, 23. Oktober 2016 09:50:09 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Marcel:

​|   ​
Pri "bravuro":  Law mia holanda memoro, "bravuro" = fanfarono.

foje jes, sed ne cxia fanfarono, Nur fanfarono pri propra kuragxo, foje ecx montro/pruvo de tiu kuragxo. Sed tio flanken.

Cxi momente, mi preferas lasi la muzikan terminon en la Itala.

Kiel dirite, mi neniam uzas "solvon" per "brav-", cxar neniu sukcesis klarigi al mi kion signifas tiu damna vorto, kaj sxajnas ke ne ekzistas ajna konsenso pri kiuj estas gxia ekvivalentoj en miaj aliaj lingvoj.

La nederlanda adjektivo brave/braaf indikas "(malaprobende) malribelema"

                                                                                                         gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 25, 2016, 2:54:36 AM10/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo N.
> ... neniu sukcesis klarigi al mi kion signifas tiu damna vorto, kaj sxajnas ke
> ne ekzistas ajna konsenso pri kiuj estas gxia ekvivalentoj en miaj aliaj
> lingvoj. La nederlanda adjektivo brave/braaf indikas "(malaprobende) malribelema".
Efektive temas pri du malsamaj signifoj (sume bone ilustritaj en PIV).
Kaj ja la dua signifo (la malpli grava) iel signifas "obeema", pli ol
"malribelema", kio nepre estas nek malaprobinde, kaj eĉ nek malaprobende.
La obeemo ne estas malvirto, kiam la instruo estas bona.

Kaj ofte la du signifoj kunekzistas. Ekzemple, se labormajstro (aŭ instruisto)
instruas laborkomencanton (aŭ lernanton) kaj konstatis ke la instruato bone
lernis, li gratulas per "brava!, bravega!" tiel atentigante ke la ternanto
- 1e lerte laboris
- 2e obeeme profitis el la instruo.

Por ni italoj la afero estas tre simpla, ĉar la vorto havas la samajn du signifojn.
JoKo Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Oct 25, 2016, 4:50:46 AM10/25/16
to la-bona...@googlegroups.com

Kaj ofte la du signifoj kunekzistas. Ekzemple, se labormajstro (aŭ instruisto) instruas laborkomencanton (aŭ lernanton) kaj konstatis ke la instruato bone lernis, li gratulas per "brava!, bravega!" tiel atentigante ke la ternanto
- 1e lerte laboris
- 2e obeeme profitis el la instruo.

Tio ŝajnas al mi italismo.

Anna



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2016, 5:38:18 AM10/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/10/2016 om 3:38 schreef ro-esp:
La nederlanda adjektivo brave/braaf indikas "(malaprobende) malribelema"
Mi kutime Esperantigas ĝin per "obe(em)a"

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 25, 2016, 6:50:59 AM10/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
>> JoKo Rinaldo: ofte la du signifoj kunekzistas. Ekzemple, se labormajstro (aŭ instruisto) instruas laborkomencanton (aŭ lernanton) kaj konstatis ke la instruato bone lernis, li gratulas per "brava!, bravega!" tiel atentigante ke la lernanto
>> - 1e lerte laboris/lernis
>> - 2e obeeme profitis el la instruo.
> lowenstein, anna: Tio ŝajnas al mi italismo
Vere la internacia PIV havas ĝuste tiujn samajn signifojn
- 1e - lerta, fidinda, sperta, kompetenta
- 2e - virta, bonkonduta...

Kie estus la italismo?
JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 25, 2016, 6:57:38 AM10/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 25/10/2016 11:38, Leo De Cooman ha scritto:
> Op 25/10/2016 om 3:38 schreef ro-esp:
>> La nederlanda adjektivo brave/braaf indikas "(malaprobende) malribelema"
> Mi kutime Esperantigas ĝin per "obe(em)a"
La dua signifo de PIV estas "virta, bonkonduta, honesta".
Mi ne vidas esencan ligon al "obeo"... kaj virtulo estas ankaŭ obeema, se la
ordono decas.
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2016, 3:43:32 PM10/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/10/2016 om 12:57 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Op 25/10/2016 om 3:38 schreef ro-esp:
La nederlanda adjektivo brave/braaf indikas "(malaprobende) malribelema"
Mi kutime Esperantigas ĝin per "obe(em)a"
La dua signifo de PIV estas "virta, bonkonduta, honesta".
Mi ne vidas esencan ligon al "obeo"... kaj virtulo estas ankaŭ obeema, se la ordono decas.
Mi skribis tion  pri la nederlanda (aŭ pli ĝuste pri la flandra) adjektivo braaf/ brave. Ĝi ne necese kongruas kun la Esperanta signifo.
Kiam flandro diras, ke infano estas braaf, li celas diri, ke ĝi estas obeema.
Niaj franclingvaj samlandanoj ne diras, ke tia infano estas brave, sed sage (saĝa).

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages