Re: plen·um·int·o de son·aĵ·o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 17, 2011, 9:55:39 PM4/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Aleksej <deletes...@gmail.com>
> Date: Apr 16 02:46PM +0400
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a320393dd37c3758
>
> Saluton.
>
> Ĉu vi konas retpaĝarojn kiel http://libre.fm kaj http://last.fm?
>
> Tie kaj en sonlegiloj en la angla estas uzataj vortoj:
> * «artist» (ordinare la kantinto aŭ muzikinto de la sonregistraĵo, sed
> ne ĉiam)
> * «track» (sonregistraĵo mem)
> * «album»
>
> Kiel do traduki «artist»?
> * «Artisto» ŝajnas esti tro ĝenerala.

apenaw.

> * «Kantisto» ne taŭgas, ĉar la sonaĵo povas esti muzikaĵo sen voĉo.
> * «Aŭtoro», «verkinto» ks ŝajne signifas tro grandan aŭtorecon.

jes, indikas skribadon, komponadon ktp

> Ekzistas ankoraŭ unu problemo: fojfoje en tiu kampo estas nomo de la

> * En la rusa lingvo estas uzata vorto «исполнитель» («plenumanto»). Tiel
> estas uzebla la vorto «plenuminto»; sed ekzemple «plenuminto de kanto»

En esp-o tio law mi ne eblas. taskon aw promeson oni plenumas, sed ne kanton.
Mankas al esp-o vorto kia NL_a uitvoeren/uitvoering (cxi lasta angle "gig")

> La vorton «track» oni fojfoje tradukas per «trako». Mi pensas, ke tio
> estas anstataŭigebla per io simpla kiel «sonaĵo».

tion mi opinias troige

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Apr 16 03:54PM +0200

> Anstataŭ "sonaĵo" mi dirus "muzikaĵo" por "track".

hmm, "track estas parto de sonregistrajxo kiu per iom da silento estas
disigata de aliaj pecoj

> Kaj "album" tradukindas per "albumo".

> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Apr 16 10:35PM +0200
>
> “Albumo” kun ĉi tiu signifo ne estas en “La Bona Lingvo”.

Kiun signifon gxi jes havas?

> Temas pri disko kun pluraj kantoj (en la pasinteco ĝi povis ankaŭ
> esti sonkasedo), alivorte “disko”.

En la nederlanda LP, longluda disko


> Angalingve oni uzas la vorton "album" kontraste kun "single".
> "Album" estas disko kun pluraj kantoj aŭ muzikaĵoj, dum "single"
> enhavas nur unu. Eble oni foje povus traduki "album" per
> "kantokolekto", sed kutime sufiĉas nur "disko".

Cxu albumo same indikas dikan libron por kolekti fotojn?

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Aleksej

unread,
Apr 18, 2011, 6:37:32 AM4/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
On 2011-04-18 05:55, ro-esp wrote:
>> From: Aleksej <deletes...@gmail.com>
>> Date: Apr 16 02:46PM +0400
>> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a320393dd37c3758
>>
>> Saluton.
>>
>> Ĉu vi konas retpaĝarojn kiel http://libre.fm kaj http://last.fm?
[...]

>> La vorton «track» oni fojfoje tradukas per «trako». Mi pensas, ke tio
>> estas anstataŭigebla per io simpla kiel «sonaĵo».
>
> tion mi opinias troige

Tion mi volas uzi en kelkaj el la jenaj okazoj:
https://translations.launchpad.net/librefm/trunk/+pots/nixtape/eo/+translate?batch=10&show=all&search=track

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages