Proponoj pri oficialaj / fundamentaj vortoj

2 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Dec 4, 2009, 10:50:19 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Laŭ mi oni rajtas proponi aliajn eblecojn eĉ por oficialaj kaj fundamentajn vortojn. Neniu proponas forigi ilin, nur uzi pli simplajn kaj samsignifajn vortojn (ssv).

Ekzemple "delegitaro" estas, mi pensas, pli bonlingva ol delegacio. Delegitaro estas tuj komprenebla kaj mi ne vidas kial ni ne proponu tion. Temas ja pri "simplaj samsignifaj vortoj / Simplaj vortoj kompreneblaj kaj konstruataj surbaze de la krea kapablo de Esperanto".

"Pilaro/tamburaro" kiel samsignifaj vortoj de "baterio" (ĉiuj oficialaj) jam troveblas en la listo.

Amike, Eduardo.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 11:17:12 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani ha scritto:

> Laŭ mi oni rajtas proponi aliajn eblecojn eĉ por oficialaj kaj fundamentajn vortojn.
Nur en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj. Trovi taŭgan kaj
kontentigan solvon por ili estas jam amasa laboro, senkonsiderante la
reziston foje en la ordinaraj esperantistoj.

Oficialajn kaj eĉ pli fundamentajn radikojn, laŭ mia opinio, indas
alfronti nur en specialaj gravaj okazoj.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 11:33:47 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Nur en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj. Trovi taŭgan kaj 
kontentigan solvon por ili estas jam amasa laboro
Certe, kaj pri tiu laboro sisteme helpas nur Niko (kiu tamen nun sendis iom tro kutimajn vortojn).

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Dec 4, 2009, 11:34:51 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> Laŭ mi oni rajtas proponi aliajn eblecojn eĉ por oficialaj kaj fundamentajn vortojn.
> Nur en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj. Trovi taŭgan kaj
> kontentigan solvon por ili estas jam amasa laboro, senkonsiderante la
> reziston foje en la ordinaraj esperantistoj.

Mi samopinias. Sed ne ĉiuj scias kiuj estas tiuj 15.000 pritraktindaj. Mi emis proponi antaŭ nelonge sed miaj proponoj jam havis liniojn en la retejo. Ĉu iu povus skribi liston de tiaj vortoj? Ne de ĉiuj, kompreneble, sed de kelkaj, tiel ke homoj kiel mi povos pli bone helpi, proponante anstataŭ atendante la proponojn de aliaj.

> Oficialajn kaj eĉ pli fundamentajn radikojn, laŭ mia opinio, indas
> alfronti nur en specialaj gravaj okazoj.

Jes, el la supra vidpunkto, konsiderante niajn rimedojn, vi pravas. Sed tiuj proponitaj vortoj estas tiel simplaj kaj samsignifaj! Kaj ni havas linion por "baterio" (kiu ne estas tiel grava) ...

Kion mi celas diri estas: ni ne preteratentu proponon *nur pro tio* ke la koncernataj vortoj estas oficialaj aŭ fundamentaj. Almenaŭ ne tiel aŭtomate kiel en viaj mesaĝoj.

Amike, Eduardo.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 12:25:26 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani skribis:
>>> ... en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj.

>>>
> Sed ne ĉiuj scias kiuj estas tiuj 15.000 pritraktindaj.
Sufiĉas tralegi ne PIV aŭ ReVo.

> ... Ĉu iu povus skribi liston de ... de kelkaj neologismoj, tiel ke ... mi povos proponi SSV?
>
Mi baldaŭ sendos etan liston, eĉ kun kelka mia propono de SSV

> ... ni ne preteratentu proponon *nur pro tio* ke la koncernataj vortoj estas oficialaj aŭ fundamentaj. Almenaŭ ne tiel aŭtomate kiel en viaj mesaĝoj.
Verdire, mi opiniis alfronti OR kaj FR en "specialaj gravaj okazoj".
Krome pri la fundamentaj radikoj, laŭ mi, oni devus produkti samtempe
gravan kialon por konsili ilian anstataŭon.
Ĉar fin fine nia celo estas mapliigi la kvanton da radikoj, ĉu ne?
Kiu estus la kiaolo, pro kio meritus ne uzi "institucio"?

J-K Rinaldo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 12:25:56 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani skribis:
... en PIV ests eble pli-malpli 15.000 neologismoj.
      
Sed ne ĉiuj scias kiuj estas tiuj 15.000 pritraktindaj.  
Sufiĉas tralegi ne PIV aŭ ReVo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 12:58:12 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Mi baldaŭ sendos etan liston, eĉ kun kelka mia propono de SSV
Mi petas: NE SENDU LISTON al ĉi tiu diskut-grupo, se vi deziras, ke tiuj vortoj estu pritraktataj [La 47-paĝa listo ankoraŭ atendas sian vicon]. Sendu unu mesaĝon por ĉiu vorto. Tiujn vortojn por kiuj vi mem havas proponon sendu ilin, ĉiam po unu, kun la indiko de via alternativa propono.

La liston de tiuj sen propono sendu rekte al Eduardo, kiu siavice trastudos ilin, serĉos alternativojn kaj poste sendos po unu mesaĝon por ĉiu vorto al ĉi tiu diskut-grupo.

Amike

Renato

Nicolas Gaufillet

unread,
Dec 4, 2009, 1:09:18 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas leganta la PIV-on, sed mi havas nek la tempon, nek la kapablecon decidi, por chiu vorto, chu indas noti ghin, kial... kaj mi ne legos la vortaron, unue por la oficialaj vortoj, due por la novaj radikoj...

Laboregon ni havas, la listo poste decidu, sed ni devas proponi la vortojn.

Amike

2009/12/4 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>



--
http://coursdecuisine.over-blog.com/

l'espéranto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 4, 2009, 1:52:48 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas Gaufillet skribis:

> ... kaj mi ne legos la vortaron, unue por la oficialaj vortoj, due por la novaj radikoj...
Jen la problemo... por senbalastigi la vortaron eventuale estu la malo:
unue ekzameni la novajn radikojn, due la oficialajn, trie la fundamentajn.

Tamen tiu estas nur mia aspiro, eble senvalora.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 2:00:19 PM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas:
Mi estas leganta la PIV-on, sed mi havas nek la tempon, nek la kapablecon decidi, por chiu vorto, chu indas noti ghin, kial... kaj mi ne legos la vortaron, unue por la oficialaj vortoj, due por la novaj radikoj...
Bone, Nicolas! Vi estas la sola sistema laboranto inter ni! Ni restu tiel, vi tralegu kaj plusendu la vortojn al mi.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages