Graco havas, efektive, ambaux signifojn, difavoro kaj dihelpo; sed temas pri du malsamaj konceptoj. Difavoro montras la korfavoron de Dio; dihelpo montras la lauxpetan dian intervenon. Fidante je la difavoro, oni petas dihelpon.
Peko estas alia koncepto (tipe religia) ol eraro (kiu ne havas religian nuancon). Cetere, tion montras la zamenhofa proverbo peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro
Indulgenco estas tipe religia koncepto, alia ol ”indulgo”. Pri gxia signifo, kvankam komunuze oni opinias ke temas pri forigo de propekaj punoj, temas efektive pri pardono de pekoj (kaj nur konsekvence pri forigo de punoj).
Jesumortigxo estas tro limigita esprimo; temas ja pri mortsufero (ne simple morto). Cxe la unuaj jaroj de Esperanto, oni uzis “Turmentego de Jesuo”.
Altarbildo tauxgas kaj suficxas, cxar ja “bildo” estas gxenerala vorto, kiu montras iun ajn specon (pentran, skulptan, reliefan). Interese, la vorto retablo venas el la kataluna, kaj propre dirite gxi signifas “tabulo”, “pentrajxo”; sed gxuste pro la diversaj artaj teknikoj mi preferas la gxeneralan terminon “bildo”. Kurioze: en la itala, retablo tradukigxas per “ancona”, kio estas kripligo de “ikono”
Voto ne estas iu ajn promeso, sed solena sindevigo, gxenerale kun religia bazo; gxuste pro tio Zamenhof tradukis per “sankta promeso”; tamen, cxar en figura senco oni povas esprimi solenan sindevigon ankaux pri nereligiaj aferoj (ekzemple, oni povas solene sindevigi ne fumi/ drinki), eblas ankaux preterlasi “sankta”, “religia” kaj simile, kondcixe ke oni emfazu la solenecon de la promeso (jxurpromeso, solena promeso).
Sindedicxo estas alia koncepto.
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di JFB-Mikro.fr
Inviato: giovedì 17 dicembre 2015 16:53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: listo de Neoficialaj Vortoj
grac-o = di-favor-o (mi komprenas pli la vorton tiel, "di'helpo", sed eble mi eraras ĉar pri religiaĵo mi estas mezsciantulo, eĉ nevolsciantulo).
indulgenc-o = pek-liber-ig-o (sed ankaŭ "erar'forgeseco", "erar" estas pli universala radiko ol "pek" . "Pek" estas radiko, kiun ni uzu nur en iaj cirkonstancoj. Tamen por religio, ne estas la pekoj, kiujn ĝi forgesas, estas la propekaj punoj. Tamen !)
pasion-o = Jesu-a mort-sufer-o ("jesu'mortiĝo", sufiĉas. ĉar tiuj, kiuj parolas pri tio konas la rakonton, kaj plej ofte parolas pri tio al tiuj, kiuj ankaŭ konas ĝin).
retabl-o = altar-o-fon-a bild-o (mi proponas la vorton "altarartaĵo", ĉar ĝi estas ĉu pentraĵo, ĉu skulptaĵo, ĉu altet'reliefaĵo).
vot-o = religi-a promes-o (kial limigi tion al religio. "sindediĉo", por mi sufiĉas. pro la ĉirkaŭteksto ni bonkomprenas, ĉu tio estas kaŭz' religiaĵo, ĉu tio estas pro forta volo. )
--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.
De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.