Konzerno (Tatoeba 596477)

1 view
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2015, 1:28:40 PM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Nun ni havas la linion:
   konzern·o → (firma·)kun·iĝ·o, (firma·)unu·iĝ·o

Mi bezonas vorton por anstataŭigi "konzerno"n en la frazo "La konzerno planas plivastigi sin eksterlanden".
Ĉu "firma-ar-o" aŭ "firma-grup-o" akcepteblas?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2015, 1:41:55 PM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
   |   konzern·o → (firma·)kun·iĝ·o, (firma·)unu·iĝ·o
Mi bezonas vorton por anstataŭigi "konzerno"n en la frazo "La konzerno planas plivastigi sin eksterlanden".
Ĉu "firma-ar-o" aŭ "firma-grup-o" akcepteblas?
Laŭ mi, jes! Oni povas ankaŭ pensi al 'firmaa asocio'.

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 26, 2015, 2:50:02 PM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Nun ni havas la linion:
konzern·o → (firma·)kun·iĝ·o, (firma·)unu·iĝ·o
Mi opinias ke legantoj povas kompreni "firma kuniĝo/unuiĝo"

Mi ĝenerale uzas "kompanio", ĉar en ReVo
1.TEZ
JUREKON Kuniĝo da personoj kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon: firmo X kaj K° (legu: kaj kompanio); fari kompanion kun iu. VD:asocio.
2.TEZ
JUREKON Tiu komerca aŭ industria afero mem: akcia kompanio; fervoja kompanio; asekura kompanio; niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj . VD:societo.

Aŭ "plurnacia kompanio" kiam temas pri "multinational company"

JoKo Rinaldo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages