patat-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 3, 2010, 4:11:30 PM1/3/10
to °listo 'la bona lingvo'
Laŭ PIV:

patat-o --> batat-o ?

ĉu bone?

Amikew

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2010, 5:22:32 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:


> patat-o --> batat-o ?
> ĉu bone?

Bedaŭrinde oni uzas la vorton "terpomo" por la planto "Solanum
tuberosum" kaj ties tuberoj. En diversaj lingvoj, oficiale aŭ ne, oni
uzas vorton similan al "patato" por indiki tiun planton kaj precipe ties
tuberojn..
Batato apartenas al tute alia botanika familio.
Iam mi legis artikolon en Korea Esperantlingva revuo, en kiu oni (laŭ mi
prave) bedaŭris la vorton "termpomo", kiu evidente tute ne estas pomo.
Se ni konsentus pri "patat-o --> batat-o" tiu vorto ne plu estus uzebla
por korekti la eraran "terpomo"n.
Mi do ĉi-foje ne konsentas.
Mi proponas oficialigi "patato"n en la signifo de "Solanum tuberosum"
kaj ties tuberoj kaj samtempe terpomo --> patato.
Kion pensas niaj malproksimorientaj samideanoj?

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Jan 4, 2010, 5:51:07 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

Iam mi legis artikolon en Korea Esperantlingva revuo, en kiu oni (laŭ mi
prave) bedaŭris la vorton "termpomo", kiu evidente tute ne estas pomo.
Se ni konsentus pri "patat-o --> batat-o" tiu vorto ne plu estus uzebla
por korekti la eraran "terpomo"n.
Mi do ĉi-foje ne konsentas.
Mi proponas oficialigi "patato"n en la signifo de "Solanum tuberosum"

Reago de Anna:
Oni rajtas bedau’ri, ke Zamenhof elektis la vorton “terpomo” anstatau’ “patato”, sed tio ne signifas, ke g’i estas malg’usta kaj korektenda. Oni parolas Esperanton jam 120 jarojn kaj senprobleme uzadas la vorton “terpomo”. Nia tasko ne estas korekti la Fundamenton.

“Batato”, kiel vi prave diras, estas alia legomo, ne rekte parenca sed tamen iom simila. “Patato” estas erara formo anstatau’ “batato”.

Kore,
Anna

Cvi Solt

unread,
Jan 4, 2010, 5:52:14 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovis la vorton "terpomo" ĝis nun tute natura - verŝajne ĉar en la
hebrea ni uzas ĝin. "tapuah adama" estas tera pomo aŭ terpomo (kaj
"tapuah zahav" = orpomo signifas oranĝo).
Terpomo estas ofta vorto, kaj ni ne vere bezonas ŝanĝi ĝin


Cvi

2010/1/4 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:

> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.5.431 / Virus Database: 270.14.124/2598 - Release Date: 01/03/10 09:41:00
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2010, 6:01:11 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

Mi do ĉi-foje ne konsentas.
  
Bone!

Kion pensas niaj malproksimorientaj samideanoj?
  
Ni au'du de ili, sed la Fundamenta "ter-pom-" restas tie.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Jan 4, 2010, 7:46:02 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Bedaŭrinde oni uzas la vorton "terpomo" por la planto "Solanum

> tuberosum" kaj ties tuberoj. (...)


> Iam mi legis artikolon en Korea Esperantlingva revuo, en kiu oni (laŭ mi

> prave) bedaŭris la vorton "terpomo", kiu evidente tute ne estas pomo.

Anna:
> Oni rajtas bedau’ri, ke Zamenhof elektis la vorton “terpomo” anstatau’ “patato”, sed tio ne signifas, ke g’i estas malg’usta kaj korektenda. Oni parolas Esperanton jam 120 jarojn kaj senprobleme uzadas la vorton “terpomo”. Nia tasko ne estas korekti la Fundamenton.

1. Mi loghas en la mondoregiono kie la homoj sukcesis antau pluraj
jarcentoj intence kreskigi tiun chi gravegan manghajhon, kio estas unu
el la grandaj kontribuoj de unu el la amerikaj indighenaj civilizoj al
la tuta homaro. En Chilio, Peruo kaj Ekvadoro oni uzas la kechuan
vorton "papa" por ghi.

2. Zamenhof genie kreis strukture neeuropan interlingvon sub leksike
europa vestajho, sed bedaurinde en kelkaj kazoj li faris decidojn kiuj
estas tre tiklaj au ech ghenaj, kiel chi-prie.
La pausajho de la franclingva "pomme de terre" chiam shajnis al mi ege
shoka, ech se ghi ankau eniris aliajn lingvojn, kiel la hebrean (lau
la atentigo de Cvi Solt). Tre probable al nia kara Ludoviko ghi
aspektis tute akceptebla ghuste char ghi trovighas en du lingvoj kiuj
estis tre gravaj al li.

3. La argumento de Anna ke Esperanto bone funkciis dum pli ol 120
jaroj kun sia "terpomo" estas preskau la sama kiun uzas la defendantoj
de multaj "naturismaj" deflankighoj enkondukitaj ekz. de la
parnasistoj, char jam "sankciitaj de la tradicio". Mi ne estas kontrau
la normala evoluo de nia lingvo, SE ghi estas lau la direkto fari ghin
ech pli regula, vere tutmondeca, pli ghusta char pli facile lernebla
kaj regebla de neeuroplingvaj homoj.

4. Se oni trovos pli ghustan vorton, proponos ghin al la parolkomunumo
per simpla ekuzado, kaj se entute tiu nova vorto enradikighos en la
lingvouzo, tio ne signifas ke en postaj eldonoj de la Fundamento tiu
nova vorto aperos anstatau la Fundamenta. La Fundamenta vorto si`mple
farighos arkaikajho.

5. Mi mem ege shatus preni la kechuan vorton kaj do havi "papo"-n, ech
se ghi koincidas kun la Roma chefo de la katolika ekezio. Ja ni
senprobleme havas kaj la geometrian kubo kaj la landon Kubo.

Jose' Antonio Vergara

Anna Lowenstein

unread,
Jan 4, 2010, 9:50:20 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla terpomo nomiĝas “Potato”. Se oni dirus “earth apple”, la homoj estus ege surprizitaj kaj tute ne komprenus, se ili ne lernis la francan.
Por mi la Esperanta vorto “terpomo” estas simple la nomo de tiu legomo. Mi ne kutime pensas pri pomoj, kiam mi diras tiun vorton, same kiel mi ne pensas pri vino, kiam mi diras “vinbero”, aŭ pri rizo, kiam mi diras “ĉerizo”.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: lunedì 4 gennaio 2010 13.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) patat-o

Leo:

Jose' Antonio Vergara

--

Andreas Kueck

unread,
Jan 4, 2010, 10:58:10 AM1/4/10
to la bona lingvo
On 4 Jan., 11:22, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> Se ni konsentus pri "patat-o --> batat-o" tiu vorto ne plu estus uzebla
> por korekti la eraran "terpomo"n.

Kial "korekti" kaj "eraran"? "Ter'pom'o" estas Fundamenta kaj nomas
difinitan planton. Anstatau "Kartoffel" en iuj germanlingvaj regionoj
oni efektive diras "Erdapfel" - do tute lau la Esperanta modelo ;-)

Pri la alia planto: Char lau Vikipedio la varianton "batato" prenis
pli da lingvoj, ol la varianton "patato", mi pledas por "batato",
uzebla lau Regulo 15.

Bombono por ekstrem-bonlingvismanoj kaj Regul-15-malshatantoj:
Anstatau la fremdvorton "Batate" oni en la germana plej ofte uzas
"Suesskartoffel": "dolch'ter'pom'o".

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2010, 11:28:52 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara skribis:
> ... La pausajho de la franclingva "pomme de terre" chiam shajnis al
mi ege shoka, ech se ghi ankau eniris aliajn lingvojn, kiel la hebrean
(lau la atentigo de Cvi Solt). Tre probable al nia kara Ludoviko ghi
aspektis tute akceptebla ghuste char ghi trovighas en du lingvoj kiuj
estis tre gravaj al li.


Mi loĝas en regiono apud la lingvolimo inter la franca kaj la nederlanda
(pli precize: la flandra, kiu estas neoficiala lingvo). La vorto
"patate" estas tre uzata en Francujo. El tiu franca vorto interalie
devenas la vorto uzata en Nederlando (ne en Flandrujo) "patat" por
"patates frites" (frititaj terpomtrabetoj). Flandre ĉiu diras "patatten"
anstataŭ la oficiala nederlanda "aardappelen" (terpomoj) lerneje
lernita. Laŭ "Petit Robert" la franca "patate" havas du signifojn:
"pomme de terre douce" (dolĉa terpomo) = batato, kaj la ordinara
"terpomo".
Simila konfuzo ekzistas pri la tuberoj de Helianthus tuberosus (el
ankoraŭ alia botanika familio, la kompozitoj), terpiro (france topinambour).
Nomoj de manĝajoj ofte estas elpensitaj en Francio... Nefakuloj (kia mi)
neniam precize scias, kion la vortoj sur la menuo precize signifas...

Nu, mi ja povis konjekti, ke oni ne tuŝu "terpomo"n... mi tamen volis
sciigi, ke terpomo ne estas pomo kaj terpiro ne estas piro.

Mi cetere al mi demandas, de kie etimologie (ĉu mi diru etimscience?)
venas la germana "Kartoffel".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2010, 11:33:26 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Bombono por ekstrem-bonlingvismanoj kaj Regul-15-malshatantoj:
Anstatau la fremdvorton "Batate" oni en la germana plej ofte uzas
"Suesskartoffel": "dolch'ter'pom'o".
  
Ankaŭ en la itala: "patata dolce" estas la normala termino por "batato".

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jan 4, 2010, 11:49:32 AM1/4/10
to la bona lingvo
On 4 Jan., 17:28, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> Nu, mi ja povis konjekti, ke oni ne tuŝu "terpomo"n... mi tamen volis
> sciigi, ke terpomo ne estas pomo kaj terpiro ne estas piro.

Nu, atentu pri la Fundamenta Ekzercaro § 35: "Chemizojn, kolumojn,
manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili
ne chiam estas faritaj el tolo."

> Mi cetere al mi demandas, de kie etimologie (ĉu mi diru etimscience?)
> venas la germana "Kartoffel".

Germanoj prenis la italan vorton "tartuffolo" (= "trufo") kaj igis
ghin
prononcebla ;-)
Rezulto: "Kartoffel", uzata por "terpomo".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2010, 11:55:08 AM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

mi ja povis konjekti, ke oni ne tuŝu "terpomo"n... mi tamen volis 
sciigi, ke terpomo ne estas pomo kaj terpiro ne estas piro.
  
Bone!

Mi cetere al mi demandas, de kie etimologie (ĉu mi diru etimscience?) 
venas la germana "Kartoffel".
  
Tre amuza trovo en la reto, oni pensis ke ili tre similas trufojn:

KARTOFFEL, f. solanum tuberosum, franz. pomme de terre, engl. potatoe; den lat. namen hat schon der botaniker CASP. BAUHINUS i. j. 1590, deutsch nannte er die staude grüblingsbaum, knollenbaum. kartoffel entstand aus tartüffel, wie sie im anfang des 18. jh. beim ersten allgemeineren bekanntwerden heiszen, so tartuffeln AMARANTHES frauenzimmerlex. Lpz. 1715, tartüffeln VALENTINI kräuterbuch Frkf. 1719 s. 81, tartuffel (als 'schwamm oder pilz in der erde') SCHMOTTHER schreiber und rechner Dresd. 1726 2, 499; tartuffeln, ein neues gewächs aus Peru, zu unterscheiden von den erdmorcheln, die von den Welschen auch tartuffeln genennet werden, sie gehören unter das geschlecht der nachtschatten. HÜBNER handlungslex. 1727. tartuffeln noch in der übers. von Linn. reisen Lpz. 1756 s. 288, ja in MATTHIÄS lat. wb. 3. ausg. 1761 2, 365. die beiden t waren unbequem für rasches sprechen, das eine sprang in k um (wie in kapir für papier ein p); die entstehung ward aber so schnell vergessen, dasz sie ADELUNG nicht mehr weisz, er nennt kartoffel eine entstellung aus erdapfel (wofür FRISCH 2, 363a tartuffel erklärt hatte, mit angewachsenem artikel). tartoffel, tartüffel findet sich übrigens noch landschaftlich, s. z. b. BECKERS noth- und hülfsb. 73; auch böhm. tartofle, dän. dial. tartuffel neben kartoffel, auf Island tartuflur pl. f. (BIÖRN). die umgeänderte deutsche form setzte sich auch weiter im osten fest, poln. russ. kartofel f., ehstn. kartohwel, litt. kartupelis m. Der ursprüngliche name aber, schon im 17. jh. bei uns genannt, tartufflen i. j. 1664 (s. HOFFMANNS schles. monatsschrift s. 53), ist nichts als der ital. name der trüffel (s. DIEZ 361), mit der man, wegen groszer ähnlichkeit in einigen arten, die neue frucht zusammenwarf, tartufo, mailänd. tartuffol, venet. tartufola, piem. tartifla. die kartoffel heiszt it. tartufo bianco, tartufolo bianco (doch jetzt meist patata), ein Waldenser Antoine Seignoret brachte 1701 die frucht ins Würtembergische. Doch kamen auch andere, heimische namen auf, neben entstellungen des ersten worts, der botaniker PETER LAURENBERG im anfang des 18. jh. nannte sie erdbirnen, und so heiszen sie noch landsch., in Nürnberg, Leipzig (doch hat auch hier kartoffel schon den sieg davon getragen), in der Lausitz, Schlesien. ein andrer name ist erdapfel (s. 3, 745, das cyclamen europaeum, knollen des alpenveilchens,....

Amike

Renato



  

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 4, 2010, 12:26:25 PM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> “Batato”, kiel vi prave diras, estas alia legomo, ne rekte parenca sed tamen iom simila.

Jes. Mi miras, ke entute oni ekdiskuti pri tempomoj,
kiam la temo estis "patato"/"batato". Terpomoj
estas io tute alia.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 4, 2010, 9:04:11 PM1/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
batato devenas de la scienca (latina) termino: Ipomoea  batatas
kaj patato devenas de la franca termino patate.
patato facile erarigas angloparolantojn pro la kvazaŭa simileco kun la angla termino potato (terpomo).
Do batato estas preferinda.
Por diferencigi kun terpomo, oni ofte precizas dolĉa patato.
Amike,
Thu

2010/1/4 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

--

Antonio De Salvo

unread,
Jan 5, 2010, 6:03:21 AM1/5/10
to la-bona...@googlegroups.com

Por italo, la nomo “batato” estas ne nur fremda (= nekonata), sed ecx ridiga, cxar gxi aspektas kvazaux kripligo de “patata” (la itala nomo por “terpomo”).

Kutime, en Italujo batato estas nomata “patata americana” (= amerika terpomo), aux “patata dolce” (= dolcxa terpomo) aux “patata zuccherina” (sukera terpomo).

Mi supozas, ke la popola nomo “amerika terpomo” (kiu en si mem estas sensencajxo, cxar ankaux terpomo devenas de Ameriko) sxuldigxas al la fakto ke la amasa utiligo en Italujo de tiu kreskajxo por nutraj celoj estis enkondukita de la Aliancanoj (kaj precipe de la usonanoj), kiam ili okupis Italujon dum la dua mondmilito. Tiu vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco (persone, ankoraux hodiaux mi ne sxatas dolcxajn terpomojn, probable gxuste pro subkonscia rifuzo de la tiutempa “devigo”).

Gxisa

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nguyen Xuan Thu
Inviato: martedì 5 gennaio 2010 3.04


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) patat-o

 

batato devenas de la scienca (latina) termino: Ipomoea  batatas

mar...@melburno.org.au

unread,
Jan 7, 2010, 7:05:05 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com

el Marcel:
Aldone al la interesa historieto de la batato en Italujo:
1). Miopinie ne gravas ke en Esperanto la vorto "batato" similas al la
latinida "patata", 'car preskau' 'cie 'gi enhavas la signifon "terpomo".
Do mi akceptus tiun neologismon, 'car "batato" botanike ne rilatas al
"terpomo" (patato).
2). 'Car 'gi estas unu kompleta nocio, analiza termino kia "dol'ca
terpomo" ne tau'gus. 'Gi almenau' devus esti la sinteza "sukerterpomo".

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2010, 7:28:10 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

2). 'Car 'gi estas unu kompleta nocio, analiza termino kia "dol'ca
terpomo" ne tau'gus. 'Gi almenau' devus esti la sinteza "sukerterpomo".
  
Kiun malsamecon vi sentas inter "suker-terpomo" kaj "sukera terpomo"? Mi demandas simple por kompreni, ĉar tre povas esti, ke homoj el malsamaj lingvoj sentas malsame.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jan 7, 2010, 9:45:09 AM1/7/10
to la bona lingvo
On 7 Jan., 13:28, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Marcel:> /2). 'Car 'gi estas unu kompleta nocio, analiza termino kia "dol'ca
> > terpomo" ne tau'gus. 'Gi almenau' devus esti la sinteza "sukerterpomo"./


>
> Kiun malsamecon vi sentas inter "suker-terpomo" kaj "sukera terpomo"?

"Sukera terpomo" chiuokaze estas terpomo (kiu cetere estas sukera).
"Suker-terpomo" povas esti io tute alia, ol terpomo; ekzemple batato.

Iomete analoge trafas pri la malsameco inter "tera pomo" kaj
"terpomo":

"Tera pomo" chiuokaze estas pomo (kiu cetere estas tera).
"Terpomo" estas io tute alia, ol pomo, nome vegetalo, kies latina nomo
estas "solanum tuberosum".

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Jan 7, 2010, 10:13:08 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
> Date: Jan 05 09:04AM +0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9f45348de81e5162

>
> batato devenas de la scienca (latina) termino: Ipomoea batatas
> kaj patato devenas de la franca termino patate.

kaj do?

> patato facile erarigas angloparolantojn pro la kvaza?a simileco kun la angla
> termino potato (terpomo).

Mi ne vidas la problemon... ja "potato" ne uzatas en esp-o

> Do batato estas preferinda.

Por tiu tubero kiu ne estas terpomo, cxu? (cetere mi awdis ke la cxefa
nederlanda
vorto por terpomo, nome aard-appel, origine indikis ion tute alian - mangxajxo
jam delonge forgesita


> Por diferencigi kun terpomo, oni ofte precizas dol?a patato.

dolcxa *B*atato, cxu?

> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Jan 05 12:03PM +0100
> Mi supozas, ke la popola nomo ?amerika terpomo? (kiu en si mem estas
> sensencajxo, cxar ankaux terpomo devenas de Ameriko) sxuldigxas al
> la fakto ke la amasa utiligo en Italujo de tiu kreskajxo por nutraj
> celoj estis enkondukita de la Aliancanoj (kaj precipe de la
> usonanoj), kiam ili okupis Italujon dum la dua mondmilito. Tiu
> vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi
> memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj
> mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco

Bonvolu ne diri "kara" se vi volas diri *multekosta* - temas pri klara
pawsajxo de la franca "cher"
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Jan 7, 2010, 10:18:29 AM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
> Date: Jan 04 11:59PM +0100
>> Renato Corsetti:
>
>> paludism-o --> malari-o
>
> Por mi ne estas problemo uzi ?malario?, cxar ja temas pri vorto kiu
> ecx venas gxuste el la itala (mal-aria = malbona aero).
>
>
>
> Ankaux ?paludismo? venas el la itala (palude = marcxo), sed temas
> pri vorto uzata nur en klera medicina kunteksto; meza italo
> versxajne subkomprenas ke temas pri io ligita kun marcxoj, sed
> probable li ne trafas la precizan signifon. Mi neniam uzis cxi tiun
> vorton en esperanto.
>
>
>
> Se oni volas lauxeble ekspluatu fundamentajn radikojn, mi atentigas,
> ke alia nomo de malario estas ?marcxa febro? (en la itala, ?febbre
> delle paludi? = febro de la marcxoj).

tio sonas al mi iom troige... Kial ne simple resti cxe "malario", ja
suficxe internacie konata esprimo miaimprese


>> From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>

> Date: Jan 05 06:19AM +0700

> La klarigo fare de Antonio estas tre utila, kaj mi multe lernas de ?i.
> Tio incitas min fari aldonan komenton.
> Miaj praavoj, parolante pri malario, uzis la terminon *s?t rét ngã n??c*.
> /sot ret nga nuok/
> s?t = febro
> rét = malvarma
> ngã = fali
> n??c = akvo
> Tiel, oni povas kompreni, ke en tiu ?i malsano, oni sentas sin malarmega.

malVarmega ? (mi ne konas la simptomojn)

> Oni ne sciis, ke la piko de kulo (Anopheles)estas la kialo. La malsano estis
> imputita al la akvo en mar?aj zonoj (kie vivas kuloj).

pardonu, kio estu "imputi"?

Antonio De Salvo

unread,
Jan 7, 2010, 1:09:08 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>Tiu vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi
> memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj
> mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco

Ronaldo:


>Bonvolu ne diri "kara" se vi volas diri *multekosta* - temas pri klara
pawsajxo de la franca "cher"

Verdire, la signifo "multekosta" enestas en "kara" jam ekde la klasika
latina lingvo ("carus": ankaux en la itala kaj hispana, "caro" signifas
interalie "multekosta"), do eventuale temas pri pauxsajxo el latinidaj
lingvoj, ne nepre el la franca.
Cxiukaze, mi centoble preferas diri "malkara" ol "cxipa" (laux PIV!).
Cetere, "kara" en la senco "multekosta" estis kutime kaj sengxene uzata de
Zamenhof mem; suficxas rigardi en la Proverbaro:

ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro;

tro kara arangxo por malkara tagmangxo;

kio kostas malmulte, kostas plej kare.

Do, se mi eraras, mi estas en bona kunuleco.
Gxis
Antonio

Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2010, 2:36:20 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:


> Kiun malsamecon vi sentas inter "suker-terpomo" kaj "sukera terpomo"?
Mi demandas simple por kompreni, ĉar tre povas esti, ke homoj el
malsamaj lingvoj sentas malsame.


Tian demandon starigis lernanto al nia instruisto. Li respondis jene:
Vaporŝipo (nederlande "stoomschip") estas ŝipo pelata de vaporo.
Vapora ŝipo (een "stomen schip") ne vere ekzistas, sed kiam oni kuŝanta
sur la dorso rigardas la ĉielon, oni povas imagi ĝin, kiam pasas nuboj.
Mi scias, ke la demando estas pli malfacile respondebla al
ne-ĝermanlingvanoj.

Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Jan 7, 2010, 4:49:40 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Almenaŭ rilate al la unua Zamenhofa citaĵo "Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro", mi komprenus, ke la afero estas tre kara al la koro (t.e. laŭ la baza signifo) ĉar oni tiom deziras ĝin. Tio montras, ke tiu duobla signifo de "kara" povas foje misgvidi.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 7 gennaio 2010 19.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: kara (estis: patat-o)

Antonio De Salvo

unread,
Jan 7, 2010, 5:18:30 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>Almenaŭ rilate al la unua Zamenhofa citaĵo "Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro", mi komprenus, ke la afero estas tre kara al la koro (t.e. laŭ la baza signifo) ĉar oni tiom deziras ĝin. Tio montras, ke tiu duobla signifo de "kara" povas foje misgvidi.

Proverboj estas ofte malfacile interpreteblaj, cxar ili intence amas ludi per plursignifaj terminoj. Laux mi, cxi tiu estas ankaux la kazo de la menciita proverbo, kiu ludas per la dusenceco de "kara": kiam oni multe deziris ion, gxia akiro farigxas aparte agrabla; sed, aliflanke, por akiri amatajxon oni estas dispona pagi gxin tre multe. Cxi tiu dua signifo estas tiu registrita en PIV (kio - konsentite - per si mem ne estas sigelo de gxusta interpreto).

Pri la uzado de "kara" fare de Zamenhof, jen ekzemplo el la dua libro de Regxoj 21,13:
Kaj Hxizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la KARAN oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj;

Gxis
Antonio

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 7, 2010, 6:35:54 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
Date: Jan 05 06:19AM +0700

Tiel, oni povas kompreni, ke en tiu ?i malsano, oni sentas sin malarmega.

malVarmega ? (mi ne konas la simptomojn)
Mi pardonpetas. mi vois skribi: malvarmega.
La malsanulo suferanta malarion havas febron, montrita per termometro, sed subjektive sentas sin tre malvarma

Oni ne sciis, ke la piko de kulo (Anopheles)estas la kialo. La malsano estis
imputita al la akvo en mar?aj zonoj (kie vivas kuloj).

pardonu, kio estu "imputi"?
imputi, laŭ la tria signifon el PIV: atribui al iu la respondecon de io. Mi pardonpetas pri tiu francismo. Pli simple estas uzi la vorton atribui.

                                gxis, Ronaldo N
Amike,
Thu



--
http://www.esperanto.net

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 7, 2010, 6:45:30 PM1/7/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/1/7 ro-esp <ro-...@dds.nl>

From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
Date: Jan 05 09:04AM +0700
Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9f45348de81e5162

batato devenas de la scienca (latina) termino: Ipomoea  batatas
kaj patato devenas de la franca termino patate.

kaj do?

do batato estas preferinda.
 
patato facile erarigas angloparolantojn pro la kvaza?a simileco kun la angla
termino potato (terpomo).

Mi ne vidas la problemon... ja "potato" ne uzatas en esp-o
 
Nur por atentigi la anglparolantojn

Do batato estas preferinda.

Por tiu tubero kiu ne estas terpomo, cxu? (cetere mi awdis ke la cxefa nederlanda
vorto por terpomo, nome aard-appel, origine indikis ion tute alian - mangxajxo
jam delonge forgesita
 
jes


Por diferencigi kun terpomo, oni ofte precizas dol?a patato.

dolcxa *B*atato, cxu?
 
dolĉa batato. Dankon pro preciseco.

From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
Date: Jan 05 12:03PM +0100
Mi supozas, ke la popola nomo ?amerika terpomo? (kiu en si mem estas  sensencajxo, cxar ankaux terpomo devenas de Ameriko) sxuldigxas al  la fakto ke la amasa utiligo en Italujo de tiu kreskajxo por nutraj  celoj estis enkondukita de la Aliancanoj (kaj precipe de la  usonanoj), kiam ili okupis Italujon dum la dua mondmilito. Tiu  vegetajxo estis, ja, tre pli malkara ol veraj terpomoj, kaj mi  memoras, ke ofte - en tiu tempo de akra mizero - oni estis devigitaj  mangxi dolcxajn terpomojn gxuste pro ilia malkareco

Bonvolu ne diri "kara" se vi volas diri *multekosta* - temas pri klara
pawsajxo de la franca "cher"
 
Jes en Vjetnamujo, ankaŭ batatoj estas malplikostaj ol terpomoj. Parenteze, batatoj estas milde laksigaj kaj oni manĝas ilin kiel laksiga manĝaĵo, por faciligi la digeston.

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2010, 2:43:12 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:

Oni ne sciis, ke la piko de kulo (Anopheles)estas la kialo. La malsano estis
imputita al la akvo en mar?aj zonoj (kie vivas kuloj).
Ĉu mi aldonu la esprimon "marĉo-febro" kiel duan variaĵon?

Amike

Renato


Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 8, 2010, 3:01:29 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Tre oportuna.

Amike

Thu

2010/1/8 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2010, 6:56:54 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

"Tera pomo" chiuokaze estas pomo (kiu cetere estas tera).
"Terpomo" estas io tute alia, ol pomo, nome vegetalo, kies latina nomo
estas "solanum tuberosum".
  
Bone. Mi komprenas ke vi komprenas tiel kaj ke multaj kun ĝermana lingvobazo komprenas tiel. Mi pensas, ke multaj aliaj komprenas iom pli laŭ ls surfacaj vortoj:

"tera pomo" kaj "arba pomo" estas du pomoj el kiuj unu karakteriziĝas pro la tero kaj unu pro la arbo.

Alivorte la klara distingo inter "dika fingro" kaj "dik-fingro" apartenus pli al la ĝermanaj lingvoj ol al Esperanto.

La tuto estas por mi ankoraŭ iom konfuzita.

Amike

Renato


--
Andreas Kueck
  

Antonio De Salvo

unread,
Jan 8, 2010, 9:18:22 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

Andreas:

>"Tera pomo" chiuokaze estas pomo (kiu cetere estas tera).
>"Terpomo" estas io tute alia, ol pomo, nome vegetalo, kies latina nomo
estas "solanum tuberosum".
  

Renato:


>"tera pomo" kaj "arba pomo" estas du pomoj el kiuj unu karakteriziĝas pro la tero kaj unu pro la arbo.

Laux mia persona sento, la formo analiza (tera pomo) kaj tiu sinteza (terpomo) diferencas inter si pro tio, ke mi ne sentas la sintezan formon kiel kunmetajxon de du radikoj (ter+pom), sed kiel memstara kaj memsuficxa vorto. Probable, mia sento devenas el la fakto, ke mi lernis esperanton (en frua knabeco) en praktiko, auskultante aliajn kiuj parolis, do mi lernis ke “terpomo” indikas per si mem iun apartan vegetajxon, sen disdividi la vorton en du komponantojn (je tiu epoko, kiam mi ankoraux ne estis lerninta la francan, mi ecx ne sciis ke en la franca gxi nomigxas “pomme de terre”).

Cetere, se oni devus analizi aliajn ofte uzatajn vortojn, dividante ilin laux veraj aux supozataj komponantoj, laux mi oni ecx komplikus al si la vivon: mi lernis kio estas “vinbero” sen distingi “vin+bero”, same “ternukso”, “marstelo”, ktp.

Por italo (kaj, pli gxenerale, por latinido) estas ecx komplike tuj kapti la sencon de kunmetajxo surbaze de la unuopaj komponantoj, cxar la itala lingvo (malsimile ol la germana kaj esperanto) tre sxpareme utiligas kunmetajxojn, kaj kiam gxi tion faras, gxi ofte sentas la rezultan vorton kiel unupecan tutajxon: ekzemple, en la itala “tomato” nomigxas “pomodoro”, kiu teorie fontas el la kunmeto de la vortoj “pomo d’oro” (= pomo el oro); sed meza italo tiel malmulte konscias pri la lingva frakcia deveno de “pomodoro”, ke li formas la pluralon dirante “pomodori” (= pomo el oroj), anstataux “pomidoro” (pomoj el oro), kiel li devus fari se li sentus la vorton “pomodoro” kiel kunmetajxon.

Gxis

Antonio

 

Antonio De Salvo

unread,
Jan 8, 2010, 9:59:22 AM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

Gxustigo:

ensxovigxis kelkaj tajperaroj (bedauxrinde estigitaj de ka auxtomata korektilo); bonvolu legi “kiel memstaran kaj memsuficxan vorton” kaj “auxskultante”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 8 gennaio 2010 15.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: patat-o

Andreas Kueck

unread,
Jan 8, 2010, 11:22:30 AM1/8/10
to la bona lingvo
On 8 Jan., 12:56, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> La tuto estas por mi ankorau( iom konfuzita.

Por iom pli konfuzi vin:

Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Jan 8, 2010, 12:18:24 PM1/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

>Por iom pli konfuzi vin:
>Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.

La kontrauxdiro dependas ne de la fakto, ke la termino estu unuvorta
(sekvinbero) aux duvorta (seka vinbero), sed de la dusenceco de "seka"
(respektive, sensuka kaj malhumida).

Tio ne signifas, kompreneble, ke la du esprimoj estas precize samsignifaj;
sed tio, laux mi, dependas de la fakto ke al la unuvorta termino oni
lauxfakte atribuis iun apartan signifon, iamaniere alia ol tiu de la
unuvorta termino: tio estas, cxar oni sentas "sekvinbero" kiel memstarajxon,
ne simple kiel rezulton el kunmetitaj radikoj.
Se mi diras "novajxo", plej ofte mi intencas paroli pri fresxa sciigo, ne
pri nova objekto (nova ajxo), gxuste cxar al "novajxo" oni konvencie
atribuis specialan signifon (kaj tial oni povas sencohave rebati, ekzemple,
"sed tio estas malnova novajxo!").
Gxis
Antonio


Andreas Kueck

unread,
Jan 8, 2010, 4:32:12 PM1/8/10
to la bona lingvo
On 8 Jan., 18:18, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:

> Andreas:>Por iom pli konfuzi vin:
> >Malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas
>
> sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro.
>
> La kontrauxdiro dependas ne de la fakto, ke la termino estu unuvorta
> (sekvinbero) aux duvorta (seka vinbero)

Efektive en la Fundamento estas almenau tiu ekzemplo, che kiu ne-
kunmetajho ja havas apartan signifon: "flava kupro". Temas pri latuno.
Lau la modelo "sekvinbero" oni atendus "flavkupro" ...

> al la unuvorta termino oni
> lauxfakte atribuis iun apartan signifon, iamaniere alia ol tiu de la
> unuvorta termino: tio estas, cxar oni sentas "sekvinbero" kiel memstarajxon,
> ne simple kiel rezulton el kunmetitaj radikoj.

Jes.

> Se mi diras "novajxo", plej ofte mi intencas paroli pri fresxa sciigo, ne
> pri nova objekto (nova ajxo), gxuste cxar al "novajxo" oni konvencie
> atribuis specialan signifon (kaj tial oni povas sencohave rebati, ekzemple,
> "sed tio estas malnova novajxo!").

Jes.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2010, 3:47:46 AM1/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon Thu kaj ĉiujn aliajn kontribuintoj!

Provizore mi registris:

patat·o → batat·o, dolĉ·a ter·pom·o


Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2010, 7:07:16 AM1/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


Por italo, la nomo “batato” estas ne nur fremda (= nekonata), sed ecx ridiga

Efektive.

Restas la demando, ĉu proponi la oficialigon de "batat-o" aŭ ĉu ni esperu ke "dolĉa terpomo" sufiĉos.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jan 12, 2010, 10:48:47 AM1/12/10
to la bona lingvo
On 8 Jan., 22:32, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> Efektive en la Fundamento estas almenau tiu ekzemplo, che kiu ne-
> kunmetajho ja havas apartan signifon: "flava kupro". Temas pri latuno.

Kredeble temas pri lauvorta traduko de tiu fiksita esprimo, kiu
almenau en la germana estis uzata por latuno:

"Char oni ne havis klaran ideon pri la rolo de zinko, kiu nur komence
de la 19-a jarcento estis ekkonita kiel elemento, oni nomis latunon
ankau 'flava kupro'"
( http://de.wikipedia.org/wiki/Stolberg_(Rheinland) ).

Mi konjektas, ke ne ekzistas tia "flava kupro", kiu estas pura kupro,
char tiu chi estas ne flava, sed oranghkolor-rugha. Sekve "flava
kupro" devas esti io alia, ol kupro (nome latuno).

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Jan 12, 2010, 2:07:48 PM1/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
> Date: Jan 05 01:07PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/be57e6f7b629bcdb

>
> Antonio:
>
>> Por italo, la nomo "batato" estas ne nur fremda (= nekonata), sed ecx
>> ridiga
>
> Efektive.
>
> Restas la demando, c^u proponi la oficialigon de "batat-o" au( c^u ni
> esperu ke "dolc^a terpomo" sufic^os.

Nu, temas nek pri pomo nek pri terpomo... do "dolcxa terpomo" uzeblas nur
se inter citiloj, cxar alikaze gxi estus tro konfuziga.
Do, se ne ekzistas alia kandidatvorto, mi pledus por "batato"

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2010, 4:45:51 AM1/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
> "flava kupro"
> Kredeble temas pri lauvorta traduko de tiu fiksita esprimo, kiu
almenau en la germana estis uzata por latuno:

Laŭ mia latinida impreso "flava kupro" estas tute en ordo ankaŭ por indiki ion apartan, dum "flav-kupro" impresas kiel terure germanece miskunmetita vorto.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2010, 5:04:49 AM1/13/10
to °listo 'la bona lingvo'
Ronaldo:
kio estas "romanco"? (eble vi respondu surliste)
Ĝi estas oficialigita vorto (2-a aldono) kun la signifo: komponaĵo por kanto kaj piano ordinare sub formo de strofoj.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jan 13, 2010, 10:42:14 AM1/13/10
to la bona lingvo
On 13 Jan., 10:45, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Lau( mia latinida impreso "flava kupro" estas tute en ordo ankau( por
> indiki ion apartan

Jes, char io aparta nepre devas esti "flava kupro".

> , dum "flav-kupro" impresas kiel terure germanece
> miskunmetita vorto.

Tiel tamen devus al vi impresi ankau la Fundamenta "sekvinbero" kaj
kredeble multaj aliaj kunmetajhoj, chu ne? Chiuokaze mi ne komprenas,
kiaj vortkunmetajhoj impresas kiel "terure germanece miskunmetitaj
vortoj" kaj kiaj ne.

Chu la chi-foruma bonlingvismo - eble mi skribu "bona lingva ismo" -
nun volas kontraubatali ankau vortkunmetajhojn?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2010, 1:44:19 PM1/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:


Tiel tamen devus al vi impresi ankau la Fundamenta "sekvinbero" kaj
kredeble multaj aliaj kunmetajhoj, chu ne?
Jes!

Chiuokaze mi ne komprenas,
kiaj vortkunmetajhoj impresas kiel "terure germanece miskunmetitaj
vortoj" kaj kiaj ne.
  
Mi nur volis atentigi, ke ne ĉio aspektas al ĉiuj same.

Chu la chi-foruma bonlingvismo - eble mi skribu "bona lingva ismo" -
nun volas kontraubatali ankau vortkunmetajhojn?
  
Tute ne. Mi eĉ ne memoras kiel ni venis al "flava kupro".

Eble diru "lingvo-bonismo".

ro-esp

unread,
Jan 14, 2010, 10:33:38 AM1/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Jan 12 07:48AM -0800
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/b0d7f34565bbbb41

>
>
>> Efektive en la Fundamento estas almenau tiu ekzemplo, che kiu ne-
>> kunmetajho ja havas apartan signifon: "flava kupro". Temas pri latuno.
>
> Kredeble temas pri lauvorta traduko de tiu fiksita esprimo, kiu
> almenau en la germana estis uzata por latuno:

same en la nederlanda, se mia fizik-instruisto de la unua jaro de la
mezlernejo ne mensogis ;-)

>
> "Char oni ne havis klaran ideon pri la rolo de zinko, kiu nur komence
> de la 19-a jarcento estis ekkonita

agnoskata, cxu?


kiel elemento, oni nomis latunon
> ankau 'flava kupro'"
> ( http://de.wikipedia.org/wiki/Stolberg_(Rheinland) ).
>
> Mi konjektas, ke ne ekzistas tia "flava kupro", kiu estas pura kupro,
> char tiu chi estas ne flava, sed oranghkolor-rugha. Sekve "flava
> kupro" devas esti io alia, ol kupro (nome latuno).

indas havi LBL-linion:

"flava kupro"---> latuno (= alojo (?) el tiom da kupro, tiom da zinko, ktp)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages