pluk-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2011, 10:12:15 AM9/1/11
to listo 'lbl', listo 'oficialigoj'
La vorto de la tago de "lernu.net" estas pluk-i, kiu ne estas oficiala. Eble indias enmeti ĝin en nian liston de oficialigindaj vortoj, ĉu ne?

La difino povus esti:

Kapti inter la fingroj, kaj rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo:

Amike

Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


Aleksej

unread,
Sep 1, 2011, 12:56:33 PM9/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2011-09-01 18:12, Renato Corsetti skribis:

> La difino povus esti:
>
> Kapti inter la fingroj, kaj rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin
> tiamaniere de la branĉo:


deŝiri (de-ŝir-i) esprimas grandan parton de la senco.

La rusa lingvo esprimas tion per «сорвать» «со-рвать» [sorvatj'] (ad:
«срывать» «с-рывать» [sryvatj']), kiu laŭvorte signifas «de-ŝir-i»
(tamen oni ne uzas tiun vorton por «).

«deŝiri» en ReVo: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sxir.html#sxir.de0i

«deŝiri» en vortaro de Boris Kondratjev: http://eoru.ru/sercxo/desxiri


Ekzemploj el Fundamenta Krestomatio:

«ekfloris […] lilioj. Mahadeva deŝiris unu el la lilioj kaj»

«Ŝi vidis, kiel la fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis
deŝiritaj,»

«Se oni deŝiris la rozon--Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;»


Ne-pluk-sencaj uzoj esprimeblaj per la sama rusa vorto:

«En la daŭro de tri semajnoj oni deŝiradis de la subhakita grandegulo la
ŝelon;»

«Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras,»


Ankoraŭ unu uzo, por kiu oni en la rusa kredeble uzus alian vorton:

«Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan
ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj»

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2011, 1:18:10 PM9/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Aleksej, vi estas proponanta la linion:

pluk-i --> de-ŝir-i

Ĉu tiel? Ĉu la aliaj konsentas?

Amike

Renato


Aleksej

unread,
Sep 1, 2011, 1:45:25 PM9/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
On 2011-09-01 21:18, Renato Corsetti wrote:
> Aleksej, vi estas proponanta la linion:
>
> pluk-i --> de-ŝir-i
>
> Ĉu tiel?

Jes, se ĝi ne estas ial tro konfuza por multaj.


>> (tamen oni ne uzas tiun vorton por «).

Ĉi tie mi estis skribonta pri fungoj, sed nek la rusa vorto, nek la
prezentita de vi difino taŭgas, ĉar kredeble oni ordinare detranĉas
fungojn, ne deŝiras.

Fra Simo

unread,
Sep 2, 2011, 6:55:31 PM9/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/9/1 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Aleksej, vi estas proponanta la linion:

pluk-i --> de-ŝir-i

Ĉu tiel? Ĉu la aliaj konsentas?

     Mi (Francisko) konsentas. Tio ne kovras chiujn uzojn de la PIV-lingva "pluk/i" (vidu, interalie, mian hierauan mesaghon !). Sed tio shajnas al mi suficha por komenco.

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2011, 4:23:16 AM9/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

Bone, Francisko! Ni restas atendantaj opiniojn de aliaj pri la bezono pri la radiko “pluk-”.

 

Amike

 

Renato

 

 

Anna Lowenstein

unread,
Sep 3, 2011, 6:29:22 AM9/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

Eble mi maltrafis parton de la diskuto. Mi mem uzas la vorton “pluki”, kaj opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas pli perfortan movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.

Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ harpo, foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 3 settembre 2011 10.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i

 

Bone, Francisko! Ni restas atendantaj opiniojn de aliaj pri la bezono pri la radiko “pluk-”.

 

Amike

 

Renato

 

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
Sep 3, 2011, 12:28:47 PM9/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi mem uzas la vorton “pluki”, kaj
> opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas pli perfortan
> movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.

Mi same opinias al Anna.

Jose' Antonio

Fra Simo

unread,
Sep 3, 2011, 8:47:42 PM9/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/9/3 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Eble mi maltrafis parton de la diskuto. Mi mem uzas la vorton “pluki”, kaj opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas pli perfortan movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.

      En Esperanto "de/shir/i" estas plene klasika pri deshiro de floro, kio kutime estas tre delikata faro. Zamenhofajn citajhojn vidu, interalie, en la NPIV !
     (Tre malsaman impreson oni havas pri la franca vorto "déchirer" <deshire'> !  sed vorto en iu lingvo estas alia vorto ol vorto en iu alia lingvo, ankau tiam, kiam la du vortoj estas reciproke similaj, kaj unu devenas de la alia.
)

Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ harpo, foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.

Anna

 
     Ke "pluk/i" aliflanke povas egali al "pinch/i" (nome kordon), tio estas kialo ghin malrekomendi por preno de floro. Se oni trovus fortajn kialojn por malrekomendi "pinch/i" pri tiro kaj tuja ellaso de kordo, oni eble povus pensi pri "pluk/i" por tiu signifo. Mi ne sentas bezonon je tio. CHu gitaristojn kaj similajn "pinch/i" forte malbonfartigas ?
___________________________

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 4, 2011, 6:55:01 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Strangas, ke oni proponas neologismon ("pluki") por ago kiun oni
facile esprimas per normalaj vortoj: deshireti au rikolti au
forrompi.
Kaj se oni plukas chiujn kordojn de gitaro, la instrumento ne plu
estas gitaro char mankas la kordoj. Almenau uzeblas "tushi" kaj
"sonigi" kaj "ludi" la kordojn.

Amike, Marcel.


> 2011/9/3 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>
>
>> **
>>
>> Eble mi maltrafis parton de **la diskuto. Mi** mem uzas la vorton


>> “pluki”,
>> kaj opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas
>> pli
>> perfortan movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.
>>

> En Esperanto "*de/shir/i*" estas plene klasika pri deshiro de floro,


> kio kutime estas tre delikata faro. Zamenhofajn citajhojn vidu, interalie,

> en la *NPIV *!
> (Tre malsaman impreson oni havas pri la franca vorto "*déchirer*" <*
> deshire'*> ! sed vorto en iu lingvo estas alia vorto ol vorto en iu alia


> lingvo, ankau tiam, kiam la du vortoj estas reciproke similaj, kaj unu
> devenas de la alia.)
>

> ****


>>
>> Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ
>> harpo,

>> foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.****
>>
>> Anna
>>
>
> Ke "*pluk/i*" aliflanke povas egali al "*pinch/i*" (nome kordon), tio


> estas kialo ghin malrekomendi por preno de floro. Se oni trovus fortajn

> kialojn por malrekomendi "*pinch/i*" pri tiro kaj tuja ellaso de kordo,
> oni
> eble povus pensi pri "*pluk/i*" por tiu signifo. Mi ne sentas bezonon je
> tio. CHu gitaristojn kaj similajn "*pinch/i*" forte malbonfartigas ?
> ___________________________
> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>


> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>

Aleksej

unread,
Sep 4, 2011, 9:05:49 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
On 2011-09-03 14:29, Anna Lowenstein wrote:
> Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ harpo, foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.

Ĉu la forto de tia pluko sufiĉos por deŝiri pomon? ;-)

Leo De Cooman

unread,
Sep 4, 2011, 11:03:31 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/09/2011 10:23, Renato Corsetti skribis:

Ni restas atendantaj opiniojn de aliaj pri la bezono pri la radiko “pluk-”.


Mi ŝatas la vorton "pluki" nur pro tio, ke ĝia radiko skribiĝas kiel la radiko de la samsignifa nederlanda vorto "plukken", kiu cetere ne estis uzata en 'mia" flandra lingvo, kiam mi junis. Ni laŭvorte "deigis" fruktojn aŭ grenon. Kaj mi neniam aŭdis la saman bruon "ŝŝirr", kiu aŭdeblas dum ŝirado de paperfolio. Precipe pri floroj ni uzis la vorton "detiri", kvankam ankaŭ por pomoj, piroj, prunoj, ktp.
Sed lerneje ni devis uzi la "bonan nederlandan" vorton "plukken"...
Fakte flandroj sukcesis postvivi sen bezoni aldonan vorton "pluk"-vorton.   :-)
Mi do povus ankaŭ kontentiĝi per taŭga fortraduko.

Amike salutas Leo

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2011, 11:09:31 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

|   Mi do povus ankaŭ kontentiĝi per taŭga fortraduko.

 

Mi neniam pensis antaŭe ke “deigi” kaj “detiri” estus eblaj vortoj por ĉi tiu koncepto.

 

Amike

 

Renato

 

antonio...@corteconti.it

unread,
Sep 4, 2011, 11:45:06 AM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi esperantigxis (en fora 1956!) ankoraux ne ekzistis porteblaj telefonaparatoj ; en tiaj kondicxoj, mi lernis diri « deigi » (aux « dekrocxi ») la telefonon, por indiki la agon kiun oni faras kiam oni forlevas la respondilon. Pro tio mi ne komprenus la vorton « deigi », se temus pri « kolektado » de floroj, fruktoj kaj simile.

Ordinare, mi uzas “kolekti”, se temas pri rikoltado (de floroj, fruktoj kaj simile).

 

Eble estas interese, ke en la traduko de la Malnova Testamento Zamenhof uzis “desxiri”, tamen por ago kiu montris faktan forsxiron:

Readmono 23,25:  Kiam vi venos sur la grenkampo de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj

 

dum en la Londona eldono de la Nova Testamento estas uzata “kolekti”:

Mateo 13,30: ne, por ke kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon.

 

Kalocsay, siavice, uzis “pluki” kaj “desxiri”:

 

Kiam la rozo jxus cxiun petalon

disfaldis en la pompo plej impona,

knabinoj, ne atendu gxian palon,

gxin pluku, plektu por girland’ festona,

desxiru do por la ornamo krona

la rozon fresxe en la pleja pleno.

 

Angelo Poliziano, “Knabinoj, mi promenis je mateno”, trad. Kàlmàn Kalocsay

(el “Tutmonda sonoro”)

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 4 settembre 2011 17:10


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i

 

Leo:

--

Anna Lowenstein

unread,
Sep 4, 2011, 12:12:04 PM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

La problemo estas, ke se oni mem de ĉiam uzas iun vorton, oni kompreneble trovas ĝin tute normala! Aliflanke, mi ne konsideras Kalocsay modelo de bonlingvismo.

 

Mi vidas, ke Wells senprobleme donas ĝin en sia vortaro (de kie mi sendube iam lernis la vorton), kaj mi kutime fidas lian lingvosenton. Kontraŭ tio, ĝi ne estas en Plena Vortaro, alia fonto kiun mi normale fidas.

 

Malfacila konstato. Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto? Rigardante en la Tekstaro, mi vidas, ke multaj el la trafoj por tiu vorto venas el mia propra verko: 5 trafoj (ĉar 2 el la 7 estas nekalkulindaj).

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di antonio...@corteconti.it
Inviato: domenica 4 settembre 2011 17.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: pluk-i

renato corsetti

unread,
Sep 4, 2011, 12:21:18 PM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

|    Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto?

 

Nu, en tiaj preskaŭ sampezaj flankoj ni ofte savas nin per ~ . Sed oni devas ankoraŭ formuli la linion:

 

pluk-i ~ ……….

 

Renato

 

Aleksej

unread,
Sep 4, 2011, 12:36:03 PM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
On 2011-09-04 19:45, antonio...@corteconti.it wrote:
> Eble estas interese, ke en la traduko de la Malnova Testamento Zamenhof uzis “desxiri”, tamen por ago kiu montris faktan forsxiron:
>
> Readmono 23,25: Kiam vi venos sur la grenkampo de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj

Sed tio ja estas la senco, kiun ni diskutas (mi kredas, ke ne temas pri
forportado aŭ forprenado de la proksimulo). Same «demeti» signifas
apartigon.

Silvia Garnero

unread,
Sep 4, 2011, 2:27:10 PM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com, <la-bona-lingvo@googlegroups.com>
Karaj, laux mi pluki estas bona vorto, gxi similas al la itala "piluccare", kiu giuste signifas forpreni ion deikate: "Ho piluccato un po' di uva."Korajn Salutojn. Silvia Garnero.

 

antonio...@tiscali.it

unread,
Sep 4, 2011, 6:41:03 PM9/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Silvia Garnero:

>Karaj, laux mi pluki estas bona vorto, gxi similas al la itala "piluccare", kiu giuste signifas forpreni ion deikate: "Ho piluccato un po' di uva."Korajn Salutojn. Silvia Garnero.

 Eble estas efektiva parenceco inter la esperanta “pluki” kaj la itala “piluccare”, siavice el la latina “piluccare” (intensiva formo de “pilare” = sehauxtigi, senfeligi, senharigi, sensxeligi).

Interese, ke la itala verbo “piluccare” estas uzata ne nur por indiki la iompostioman gustumadon de malgrandaj eroj de frandajxo, deprenitaj delikate (gxuste laux la ekzemplo farita de Silvia, piluccare acini d’uva = pluki/ mangxeti vinberojn), sed ankaux en la figura senco “pripluki” (ruze eltiri monon el iu).

Tamen, laux mi estas diferenco inter “pluki floron” kaj “pluki vinberojn”, cxar en “pluki vinberojn” enestas la ideo pri mangxeto, kiu evidente forestas el “pluki floron”.

Gxis

Antonio

 

 

Anna Lowenstein

unread,
Sep 5, 2011, 3:30:26 AM9/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

En la angla, ekzistas la vorto “pluck”, kiun oni uzas por preni floron aŭ frukton, sed la pli kutima vorto estas “pick”. Tial la Esperanta vorto ne estas fremda por anglalingvanoj. Krome oni tute normale uzas la vorton por senplumigi kokon. La ideo estas sama: ke oni kaptas plumojn inter siaj fingroj kaj eltiras ilin. Tamen la objekto de la angla verbo estas “koko”, ne “plumo” (to pluck a chicken).

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di antonio...@tiscali.it
Inviato: lunedì 5 settembre 2011 0.41


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: pluk-i

 

Silvia Garnero:

--

Anna Lowenstein

unread,
Sep 5, 2011, 3:53:01 AM9/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

pluk-i ~ deŝiri, rikolti, depreni, eltiri, pinĉi (kordon de muzikilo), senplumigi, senharigi

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: domenica 4 settembre 2011 18.21


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i

 

Anna:

--

renato corsetti

unread,
Sep 5, 2011, 3:58:53 AM9/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna:

 

Ø  pluk-i ~ deŝiri, rikolti, depreni, eltiri, pinĉi (kordon de muzikilo), senplumigi, senharigi

 

Dankon, Anna! Bona komenco, kvankam mi neniam estus imaginta, ke pluki povas hevi por kelkaj ankaŭ la singifon “senplumigi, senharigi”.

 

Renato

 

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Sep 5, 2011, 2:50:39 PM9/5/11
to la bona lingvo
Mi anaku pensas, ke ne necesas novan radikon "pluk". E-o havas jam
multajn (fundamentajn) manierojn esprimi tion, kiu pluki esprimas. Pri
la du lastaj, t.e. senplumigi kaj senharigi, mi multe dubas, char ili
eniris chi tiun diskuton post komentario pri simila vorto en la Angla.
Chu ni devus aldoni ilin en la rekomendlinio?
Amike, Luis Raudón.

On 5 sep, 02:58, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

Anna Lowenstein

unread,
Sep 5, 2011, 5:43:38 PM9/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
La vortoj listigitaj en La Bona Lingvo estas bazitaj sur tiuj en naciaj lingvoj, kaj homoj donas al ili la signifon, kiun ili konas en la propra lingvo. Do, anglalingvano eventuale povus uzi la vorton "pluki", kiam oni preferu diru "senplumigi". Evidente, se oni serĉus alternativon por la esprimo "pluki rozon" aŭ "pluki vinberojn", oni ne konkludus, ke "senplumigi" povus esti taŭga solvo.
Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Luis Ignacio Raudón Uribe
Inviato: lunedì 5 settembre 2011 20.51
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pluk-i

--

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Sep 5, 2011, 7:43:29 PM9/5/11
to la bona lingvo
Jes, Anna; vi pravas. T.e. aldoni la vortojn senplumigi kaj senharigi
ne malutilas kaj, kiel vi diras, povas malhelpi la misuzon farita de
anglalingvano.
Amike,
Luis Raudón.

On 5 sep, 16:43, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

renato corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 3:38:35 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Luis:

> Jes, Anna; vi pravas.

Mi redaktis la linion pri pluki laŭ ĉies konsiloj (inkluzive de Francisko).

Renato


Vastalto

unread,
Sep 6, 2011, 4:12:23 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jen la plej fresxa linio:
pluk-i ~ deŝiri, rikolti (pri fruktoj, legomoj), depreni, eltiri; pinĉi
(kordon de muzikilo); senplumigi, senharigi (ekzemple kokon)

Mi kontrauxas miksi esperantajn signifojn de "pluki" kaj misuzon de
anglalingvanoj sendistinge en la sama linio.
Bonvolu klare marki (aux apartigi) la misuzon per ia maniero. Se ne, oni
facile miskomprenos, ke "pluki" kun la signifo de "senplumigi" estas
uzata/uzebla en esperanta kunteksto.

Amike
Vastalto

"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> skribis:

renato corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 4:18:22 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| Mi kontrauxas miksi esperantajn signifojn de "pluki" kaj misuzon de
anglalingvanoj sendistinge en la sama linio.
Bonvolu klare marki (aux apartigi) la misuzon per ia maniero. Se ne, oni
facile miskomprenos, ke "pluki" kun la signifo de "senplumigi" estas
uzata/uzebla en esperanta kunteksto.

Bone! Mi provas elpensi ion.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 6, 2011, 5:42:57 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Sed ĉu ni ne konkludis, ke ĉiuj uzoj de "pluki" estas misuzoj? Do, kial la angla misuzo estas pli granda ol la nederlanda aŭ la itala misuzo?
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: martedì 6 settembre 2011 10.12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) pluk-i

Amike
Vastalto

Vastalto

unread,
Sep 6, 2011, 6:40:27 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org> skribis:

>Sed ĉu ni ne konkludis, ke ĉiuj uzoj de "pluki" estas misuzoj? Do, kial la
>angla misuzo estas pli granda ol la nederlanda aŭ la itala misuzo?
>Anna

Ne. Almenaux la uzojn komune registritajn en cxefaj vortaroj (PIV k.a.)
mi ne nomas misuzo.
Kiam vi trovis misuzojn de "pluki" devenintajn de la nederlanda aux de
la itala, vi povas montri konkrete el la linio. Ni marku ilin per
"misuzo".

Amike
Vastalto

antonio...@tiscali.it

unread,
Sep 6, 2011, 7:13:51 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
En NPIV estas:
pripluki: eltiri per ruzo aux trompo monon de iu; li priplukis sian onklon;

senplumigi: lertege sxteli.
(noto: mi dirus prefere "prisxteli").

La signifo "senplumigi" de "pripluki" havas klare figuran sencon.
(Nur por informo: en la itala la verbo "spennare" = senplumigi estas uzata ankaux en tiu figura senco; "spennare un pollo", kio lauxvorte signifas "senplumigi kokidon", povas ankaux signifi "lerte aux ruze senmonigi/ prisxteli naivegulon".
Mi opinias, ke io simila okazas ankaux cxe la germana "rupfen", la franca "plumer", la hispana "desplumar").
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto

Inviato: martedì 6 settembre 2011 12:40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) pluk-i

Amike
Vastalto

--

renato corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 7:18:45 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| li priplukis sian onklon;

Mi ne tuj komprenus tion sen kunteksto kaj klarigoj.

Amike

Renato

winmail.dat

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 7:29:04 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| Ni marku ilin per "misuzo".

Jes, tuj, kiam emocioj trankviliĝos, mi elpensos ion por tiu okazo. Fakte francoj aŭdantaj "kadroj" aŭtomate pensas, ke "kadro" en Esperanto havas ĉiujn signifojn de la franca "cadre", same hispanlingvanoj, kiuj renkontas "kompromiso" uzas ĝin en la senco de "sindevigo", ktp.

Do, la fenomeno estas pli vasta.

Amike

Renato


Amike
Vastalto

Vastalto

unread,
Sep 6, 2011, 8:39:06 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> skribis:

>Vastalto:
>
>| Ni marku ilin per "misuzo".
>
>Jes, tuj, kiam emocioj trankviliĝos, mi elpensos ion por tiu okazo. Fakte
>francoj aŭdantaj "kadroj" aŭtomate pensas, ke "kadro" en Esperanto havas
>ĉiujn signifojn de la franca "cadre", same hispanlingvanoj, kiuj renkontas
>"kompromiso" uzas ĝin en la senco de "sindevigo", ktp.

Bonvolu atenti, ke mi ne proponas tion.
Laux mia kompreno nia SSV-listo registras pli simplajn esprimojn
anstataux nenecesaj (tro euxropecaj) novradikoj aux aliaj malfacilajxoj.
Registri misuzojn de unuopaj vortoj ne estas tasko de SSV-listo. Eble
tio estas konvena por lernu.net aux aliaj instruaj institucioj.

En la antauxaj miaj mesagxoj mi faris kompromisan proponon. Se tio
konfuzas vin, mi devas klare diri, ke ni ne listigu anstatauxajn
esprimojn(vortojn) rilate al misuzoj devenantaj de la angla kaj aliaj
nacilingvoj. Cxar tiuj, kiuj ne subtenas aux ne komprenas niajn celojn,
versxajne misjugxos, ke listigitaj kapvortoj havas cxiujn signifojn
inkluzive de tiuj misuzoj.

Amike
Vastalto

Vastalto

unread,
Sep 6, 2011, 9:27:41 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> skribis:

>Vastalto:
>
>| Ni marku ilin per "misuzo".
>
>Jes, tuj, kiam emocioj trankviliĝos, mi elpensos ion por tiu okazo. Fakte
>francoj aŭdantaj "kadroj" aŭtomate pensas, ke "kadro" en Esperanto havas
>ĉiujn signifojn de la franca "cadre", same hispanlingvanoj, kiuj renkontas
>"kompromiso" uzas ĝin en la senco de "sindevigo", ktp.

Releginte la liston de "K", mi konstatis, ke nia afero jam ekiris sur
nova vojo, dum mi ne sekvis diskutojn cxi tie.

Vastalto

renato corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 9:57:52 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> Laux mia kompreno nia SSV-listo registras pli simplajn esprimojn
anstataux nenecesaj (tro euxropecaj) novradikoj aux aliaj malfacilajxoj.

Baze tiu estas nia tasko.

> Registri misuzojn de unuopaj vortoj ne estas tasko de SSV-listo. Eble
tio estas konvena por lernu.net aux aliaj instruaj institucioj.

Vi pravas, sed neniu faras tion, kaj kelkaj misuzoj kiel tiu de "kompromiso" estas vere vastaj.

Mi ne vere scias pri "pluki" en la senco de "senharigi", kaj pretas pluesplori pri tio. Sed pri "kompromiso" mi havas dekojn da ekzemploj eĉ de la iama brazila prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Ni plucerbumu pri la afero.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 6, 2011, 2:29:31 PM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/9/4 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Anna:

 

|    Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto?


      Lingvo estas ne nur unuopula afero, sed afero de la tuta lingvanaro. El tiu lasta vidpunkto, la demando ne estas, kial au chu ni rezignu (au ne rezignu) pri "pluk/i", sed kial au chu ni rezignu (au ne rezignu) pri "rikolt/i" kaj "de/shir/i", jam kutimaj, kaj pri aliaj vortoj iufoje laubezone uzataj, kaj cherpu (au ne cherpu) per adapto el iuj aliaj lingvoj la novajhon "pluk/i"
     Bedaurinde tiun Esperanton, kiun oni instruis al Anna jam estis grandparte tio, kion ni nomas la "malbona lingvo", kion mi (en ne-preciza senco) nomas ankau "PIV-lingvo" au "Kalocsay(-a )lingvo". Bele estas, kiel Anna baraktadas (kaj, simile, multaj el ni : ankau che mi mem, ekzemple, mi iufoje konstatas la lingvan malsanighon) por el tiu parte fushita lingvo liberighi. Rezigno pri "pluk/i", se mi ne eraras, estus nur unu pasho en tiu liberighado.

 
[Renato :]

Nu, en tiaj preskaŭ sampezaj flankoj ni ofte savas nin per ~ .


     La ghusta "elsavigho" estus portempa rezigno pri la paragrafo, ghis maturigho de niaj opinioj. Skribo de io antau "~" ja tion kvazaue malmalrekomendas, alivorte rekomendas.

Sed oni devas ankoraŭ formuli la linion:

 

pluk-i ~ ..........


     Paragrafon tiel komencighantan mi tute ne pretas vortigi, char per "
~", kiel mi jhus diris, ni kvazaue rekomendus la antaue venantan vorton.

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Sep 7, 2011, 7:47:11 AM9/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Kun ghojo mi konstatas, ke Anna jhus sukcesis konvinki sin, ke estus bone rezigni pri "pluk/i" (mi legas "" anstatau la chi tie videbla "~", sen kio la paragrafo apenau havus ian sencon : pri elekto inter tiuj du simboloj mi antau nelonge, eble hierau jam skribis).
     Sed en sia granda freshvarbitula entuziasmo shi aldonas al la konstatitaj signifoj de la PIV-lingva "pluk/i" ankau kelkajn de la anglalingva "pluck". SHi ja pravas, ke ekzistas danghero, ke ankau tiuj iam transiros en la
PIV-lingvulan lingvajhon. Tamen mi rekomendas, ke ni atendu ghis la transiro okazis, antau ol tiujn ni malrekomendos.

2011/9/5 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>

pluk-i ~ deŝiri, rikolti, depreni, eltiri, pinĉi (kordon de muzikilo), senplumigi, senharigi

 

Anna

  

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: domenica 4 settembre 2011 18.21


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i

 

 

Anna:

 |    Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto?


antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 2, 2011, 3:29:34 AM10/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Sercxante alion en anglalingva vortaro, mi trovis, ke la angla "to plunk" signifas (interalie) "pincxi kordojn (ekz. de gitaro").
Cxu el tiu angla vorto devenas la esperanta "pluki" en tiu senco?
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto

Inviato: martedì 6 settembre 2011 10:12


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) pluk-i

Jen la plej fresxa linio:

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages