deterga/ent-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2016, 4:27:25 AM1/26/16
to ~listo 'lbl'
Pro la uzo de deterganto en la usona servo kun Esperanto, mi rekonsideris la vorton.

Ni havas en niaj listoj:


detergi

detergi → lav·pur·ig·i
deterganto
deterg·ant·o → lav·pur·ig·aĵ·o
detergento
detergent·o → lav·pur·ig·aĵ·o

Eble oni povus diskuti pri lav-purigaĵo kaj lav-purigilo, sed mi trovis ankaŭ la Fundamentan 'lesivo':
  • lesiv' lessive | lie, buck | Lauge | щелокъ | ług.

Ĉu ni aldonu ĝin al niaj ekvivalentoj?

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


lowenstein, anna

unread,
Jan 26, 2016, 5:37:12 AM1/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:


Eble oni povus diskuti pri lav-purigaĵo kaj lav-purigilo, sed mi trovis ankaŭ la Fundamentan 'lesivo':
  • lesiv' lessive | lie, buck | Lauge | щелокъ | ług.

Ĉu ni aldonu ĝin al niaj ekvivalentoj?


Certe jes! "Lesivo" estas Fundamenta vorto, ŝajne kun la sama signifo. Mi suspektas, ke la homoj, kiuj uzas "detergento" aŭ "deterganto" tutsimple ne malfermis vortaron por malkovri, ke la vorto jam ekzistas.

Aliflanke, mi multe dubas pri "lavpurigaĵo" kaj "lavpurigilo". Tiuj estas difinoj, ne vortoj, kiujn oni uzus dum normala parolado.

Anna

Harri Laine

unread,
Jan 26, 2016, 6:20:42 AM1/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi verŝajne neniam renkontis la vorton "detergi", sed "detergenton"
iam kaptis mia okulo. Mi mem parolas pri "lavpulvoro" aŭ "lavlikvo".

Ankaŭ "lesivo" estas fakte uzata por "lavpulvoro" (PIV senco 2), kaj
mi opinias tian uzon utila. La pulvora formo ne povas esti decidiga.
La aliaj signifoj de "lesivo" en PIV estas tre specialaj, sed almenaŭ
la signifo "solvaĵo de natria aŭ alia hidroksido" estas iom uzata,
ekz. "lesiv(it)a fiŝo". Mi ne scias, ĉu tio povus ĝeni komunlingvan
uzon de la vorto por signifi simple "lavsubstanco". La Fundamentaj
tradukoj verŝajne signifis siatempe ĝuste tiajn hidroksidojn iam multe
uzatajn en lavado de tolaĵoj.

Amike
Harri

Renato Corsetti skribis 26.1.2016 11:27:
> Pro la uzo de deterganto en la usona servo kun Esperanto, mi
> rekonsideris la vorton.
>
> Ni havas en niaj listoj:
>
>
> *detergi*
>
> detergi → lav·pur·ig·i
>
> *deterganto*
> deterg·ant·o → lav·pur·ig·aĵ·o
>
> *detergento*
> detergent·o → lav·pur·ig·aĵ·o
>
>
> Eble oni povus diskuti pri lav-purigaĵo kaj lav-purigilo, sed mi
> trovis ankaŭ la Fundamentan 'lesivo':
>
> * *lesiv'
> <http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&id=2532>*lessive|lie,
> buck|Lauge|щелокъ|ług.
>
> Ĉu ni aldonu ĝin al niaj ekvivalentoj?
>
> Renato
>
> --
> /Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo/
> /tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com/
>
>
> ----------------------------------------------------------------------
> Avast logo <https://www.avast.com/antivirus>
>
> Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast
> antivirus.
> www.avast.com <https://www.avast.com/antivirus>
>
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
> an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com
> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
Harri LAINE

Antonio De Salvo

unread,
Jan 26, 2016, 6:29:16 AM1/26/16
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, NE.

Lesivo estas aparta, speciala solvajxo/ lavirimedo, kiu iam estis farita per cindro kaj nun ankaux sinteze.

Maksimume (kvankam ne precize) oni povus uzi “lesivo” en la senco “lavrimedo” (itale, “detersivo”); sed “deterganto” estas alia afero, ne temas pri lavado, sed pri purigado (deterga kremo, hauxta deterganto, ktp.; itale, “detergente”). Certe oni ne purigas la vizagxon per lesivo.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: martedì 26 gennaio 2016 11:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) deterga/ent-o

 

Renato demandis:

 


Eble oni povus diskuti pri lav-purigaĵo kaj lav-purigilo, sed mi trovis ankaŭ la Fundamentan 'lesivo':

·         lesiv' lessive | lie, buck | Lauge | щелокъ | ług.

Ĉu ni aldonu ĝin al niaj ekvivalentoj?

 

Certe jes! "Lesivo" estas Fundamenta vorto, ŝajne kun la sama signifo. Mi suspektas, ke la homoj, kiuj uzas "detergento" aŭ "deterganto" tutsimple ne malfermis vortaron por malkovri, ke la vorto jam ekzistas.

 

Aliflanke, mi multe dubas pri "lavpurigaĵo" kaj "lavpurigilo". Tiuj estas difinoj, ne vortoj, kiujn oni uzus dum normala parolado.

 

Anna

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 26, 2016, 8:05:37 AM1/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Tradukante ekologiajn vortojn mi trafis en vorto simila al "telerdetergento",
kiu ja volis atentigi ke tiu speciala detergento devas solvi la grasajn
komponantojn de la telerelfluaĵoj, tiel ke ili poste povos eniri la kloakon sen
ĝin polui kiel eble plej.

Ĉu tiun lavilon por teleroj oni povas traduki per "lesivo aŭ solvlavilo"?

Ĉu la lavilon por tuklavado oni povas traduki per "senfosfora lesivo"?
JoKo

> Laux mi, NE.
>
> Lesivo estas aparta, speciala solvajxo/ lavirimedo, kiu iam estis farita per cindro kaj nun ankaux sinteze.
>
> Maksimume (kvankam ne precize) oni povus uzi “lesivo” en la senco “lavrimedo” (itale, “detersivo”); sed “deterganto” estas alia afero, ne temas pri lavado, sed pri purigado (deterga kremo, hauxta deterganto, ktp.; itale, “detergente”). Certe oni ne purigas la vizagxon per lesivo.
>
> Gxis
>
> Antonio
>
>
>
>
>
> Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
> Inviato: martedì 26 gennaio 2016 11:37
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: Re: (la bona lingvo) deterga/ent-o
>
>
>
> Renato demandis:
>
>
>
>
> Eble oni povus diskuti pri lav-purigaĵo kaj lav-purigilo, sed mi trovis ankaŭ la Fundamentan 'lesivo':
>
>
>
> * <http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&id=2532> lesiv' lessive | lie, buck | Lauge | щелокъ | ług.

Leo De Cooman

unread,
Jan 26, 2016, 12:52:53 PM1/26/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/01/2016 om 10:27 schreef Renato Corsetti:
Pro la uzo de deterganto en la usona servo kun Esperanto, mi rekonsideris la vorton.

Ni havas en niaj listoj:


detergi

detergi → lav·pur·ig·i
deterganto
deterg·ant·o → lav·pur·ig·aĵ·o
detergento
detergent·o → lav·pur·ig·aĵ·o

Eble oni povus diskuti pri lav-purigaĵo kaj lav-purigilo, sed mi trovis ankaŭ la Fundamentan 'lesivo':
  • lesiv' lessive | lie, buck | Lauge | щелокъ | ług.

Ĉu ni aldonu ĝin al niaj ekvivalentoj?

Kvankam "lesiv" estas fundamenta radiko, mi trovis nur kvar trafojn en http://tekstaro.com/
Ĉu la radiko eble eniĝu en la liston "Maloficialigindaj"   :-)

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages