sxawr-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 1, 2010, 9:18:24 AM4/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kredas ke ni ne jam priparolis gxin.

unua signifo: mallonga periodo (esprimenda en minutoj) de pluvo,
negxo, hajlo aw fulmotondro
(desmedt mise proponis ekpluvo, eknegxo, ekhajlo)

dua signifo (nu, de nederlanda "bui"): relative mallonga periodo dum
kiu iu havas iun humoron ktp

cxu proponoj, malaproboj?

gxis, Ronaldo n


--
http://www.esperanto.net

Andreas Kueck

unread,
Apr 1, 2010, 12:28:28 PM4/1/10
to la bona lingvo
On 1 Apr., 15:18, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:

> unua signifo: mallonga periodo (esprimenda en minutoj) de pluvo,  
> negxo, hajlo aw fulmotondro
> (desmedt mise proponis ekpluvo, eknegxo, ekhajlo)

Plej ofte mi uzas "pluvoversho" (resp. "neghoversho" resp.
"haljoversho").

--
Andreas Kueck

renato....@virgilio.it

unread,
Apr 1, 2010, 4:08:27 PM4/1/10
to la-bona...@googlegroups.com

mi vojaghas kaj ne povas regule skribi al la listo, sed chiuj mesaghoj estos legataj je mia reveno.

diru ke mi ne songhas, kaj ke iuj esperantistoj efektive proponis uzi "shauro" au ech uzis ghin.

amike

renato

Andreas Kueck

unread,
Apr 2, 2010, 5:18:47 AM4/2/10
to la bona lingvo
On 1 Apr., 18:28, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> On 1 Apr., 15:18, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
>
> > unua signifo: mallonga periodo (esprimenda en minutoj) de pluvo,  
> > negxo, hajlo aw fulmotondro
> > (desmedt mise proponis ekpluvo, eknegxo, ekhajlo)

Tiuj chi esprimoj estas uzitaj ankau en jena verko:
Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: "Vetero kaj klimato de la mondo",
Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla
esperantigita de Long, Kris).

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Apr 3, 2010, 3:30:19 AM4/3/10
to la bona lingvo

On Apr 2, 10:18 am, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> Tiuj chi esprimoj estas uzitaj ankau en jena verko:
> Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: "Vetero kaj klimato de la mondo",
> Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla
> esperantigita de Long, Kris).

Chu la esprimoj ekpluvo, eknegho ktp ?
Ghis nun ankau mi uzis 'ekpluvo', sed sentis min ne tre komforta pri
tio kaj mi konsideris elekti 'pluv(o)pusho'.
'Pluvoversho' estas akceptebla, sed ne tiom donas la ideon de impeto.

Johan Derks

Andreas Kueck

unread,
Apr 3, 2010, 6:18:38 AM4/3/10
to la bona lingvo
On 3 Apr., 09:30, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:
> On Apr 2, 10:18 am, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
>
> > Tiuj chi esprimoj estas uzitaj ankau en jena verko:
> > Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: "Vetero kaj klimato de la mondo",
> > Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla
> > esperantigita de Long, Kris).
>
> Chu la esprimoj ekpluvo, eknegho ktp ?

Jes.

> Ghis nun ankau mi uzis 'ekpluvo', sed sentis min ne tre komforta pri
> tio kaj mi konsideris elekti 'pluv(o)pusho'.
> 'Pluvoversho' estas akceptebla, sed ne tiom donas la ideon de impeto.

Plion da tia ideo ja eble donas "pluv'ek'versh'o".

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Apr 3, 2010, 1:43:06 PM4/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
efektive mi neniam awdis/legis la vorton efektive uzata, sed iuj proponis
gxin kiam mi demandis vorton por la (unua) difino.
(samkiel iuj proponis "malenvii" por tiu de goennen/gunnen/unde/unne)

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
>>> > unua signifo: mallonga periodo (esprimenda en minutoj) de pluvo,  
>> > negxo, hajlo aw fulmotondro
>> > (desmedt mise proponis ekpluvo, eknegxo, ekhajlo)
>

> Tiuj chi esprimoj estas uzitaj ankau en jena verko:
> Riley, Denis, kaj Spolton, Lewis: "Vetero kaj klimato de la mondo",
> Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1987 (el la angla
> esperantigita de Long, Kris).

jes, sed vi vidas ke la traduko misas, cxu?

post la sxawro estas io alia ol post la ekpluvo

--
http://www.esperanto.net

Johan Derks

unread,
Apr 4, 2010, 2:52:59 AM4/4/10
to la bona lingvo

On Apr 3, 12:18 pm, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> Johan Derks skribis:


> > Ghis nun ankau mi uzis 'ekpluvo', sed sentis min ne tre komforta pri
> > tio kaj mi konsideris elekti 'pluv(o)pusho'.
> > 'Pluvoversho' estas akceptebla, sed ne tiom donas la ideon de impeto.
>
> Plion da tia ideo ja eble donas "pluv'ek'versh'o".

Ne malbona ideo.
Ghi pludelogas min proponi pluv-eko, ne por malapreci (?) vian
proponon, sed kiel eblan varianton.
Johan

Marcos Cramer

unread,
Apr 5, 2010, 1:40:33 PM4/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Krause donas por la germana "Schauer" jenon: "ŝaŭro, [mallonga] pluvoverŝo". Mi same kiel Andreas opinias "pluvoverŝo" taŭga vorto. Ĝi laŭ mi jam per si mem komprenigas mallongecon, do la de Krause proponita aldono de "mallonga" laŭ mi kutime ne necesas.

La alternativon "ekpluvo" mi same kiel Ronaldo opinias malpli taŭga. Kutime "ek" signifas komenco de io, kaj komenco de pluvo estas io tute malsama al mallonga forta pluvo. Laŭ PMEG, "ek" foje ankaŭ povas montri subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Eble oni povus uzi "ekpluvo" laŭ ĉi tiu kromsignifo de "ek". Sed la ekzemploj kiujn PMEG donas por tia "ek" estas ĉiuj agoj ankoraŭ signifi malpli longaj ol pluvoverŝo. Do mi restus ĉe "pluvoverŝo" anstataŭ "ekpluvo".

Ĉar "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta Vikipedio, ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi. Laŭ mi la linio estu simple

ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o

Kion opinias la aliaj pri ĉi tio?

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 5, 2010, 2:17:10 PM4/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Ĉar "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta Vikipedio,
> ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi. Laŭ mi la linio estu simple
>
> ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tio?

Mi aprobas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 5, 2010, 3:09:46 PM4/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer ha scritto:

> Ĉar "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta Vikipedio,
> ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi.
>
Mi proponas ke kutime (t.e. se ne ekzistas pecialaj motivojn por fari
ekcepton),
rajtas esti listigita en LBL, kiu ajn nova vorto kiu aperas samtempe
- kaj en almenaŭ unu ne naciaj vortaroj (PIV. vikipedio ktp)
- kaj en almenaŭ unu nacia vortaro.

Evidente, laŭ tiu kriterio, "ŝaŭro" rajtus enlistigon.

Tio permesus ankaŭ flankenlasi ne gravajn novajn vortojn
J-K

renato....@virgilio.it

unread,
Apr 6, 2010, 1:32:57 AM4/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Krause donas por la germana "Schauer" jenon: "ŝaŭro, [mallonga] pluvoverŝo". . . .

. . . "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta Vikipedio


Do, la s'ang'ado de la vorttrezoro de Esperanto estas multe pli vasta kaj rapida ol mi imagis.


ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o

Bone. Mi enmetos g'in tuj, kiam mi povos.

Amike

Renato

PS. Dum la venontaj kelkaj tagoj mi apenauy povos reagi.

Leo De Cooman

unread,
Apr 6, 2010, 5:41:19 AM4/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 5/04/2010 18:40, Marcos Cramer skribis:

> Ĉar "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta
> Vikipedio, ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi. Laŭ mi la linio estu simple
>
> ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tio?

Mi konsentas.
Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Apr 6, 2010, 12:29:28 PM4/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

>
> Krause donas por la germana "Schauer" jenon: "ŝaŭro, [mallonga] pluvoverŝo".
> Mi same kiel Andreas opinias "pluvoverŝo" taŭga vorto. Ĝi laŭ mi jam per si
> mem komprenigas mallongecon,

"versxo" law mi indikas ion kio dawras nur kelkajn sekundojn

> La alternativon "ekpluvo" mi same kiel Ronaldo opinias malpli taŭga. Kutime
> "ek" signifas komenco de io, kaj komenco de pluvo estas io tute malsama al
> mallonga forta pluvo.

sxawro ne necese estas io forta

> Ĉar "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta Vikipedio,
> ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi. Laŭ mi la linio estu simple
>
> ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tio?

ke vi malprave prisilentas negxon hajlon kaj fulmotondron


> From: Guillem Gomez Blanch <ggbe...@gmail.com>

>
> La signifon de sxauro ni havas en la kataluna "xafec" kaj en la hispana
> "chaparrón" , ekvivalente a "ekpluvego"

ne temas pri "ek" nek pri "eg"... temas pri periodo de minutoj...

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Apr 8, 2010, 12:35:17 PM4/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "renato....@virgilio.it" <renato....@virgilio.it>
> Date: Apr 06 07:32AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/e4de0e5747f0657b
>
> Marcos:

>
>
> Krause donas por la germana "Schauer" jenon: "ŝaŭro, [mallonga]
> pluvoverŝo". . . .
>
> . . . "ŝaŭro" troviĝas ne nur en Krause, sed ankaŭ en la Esperanta Vikipedio

>
>
> Do, la s'ang'ado de la vorttrezoro de Esperanto estas multe pli
> vasta kaj rapida ol mi imagis.

bonvolu ne supertaksi la vikipedion. Necesas ja nur unu verkisto por meti
vorton tie. Cxikaze law mi ni ne scias cxu la vorto estas largxe uzata.
Ni nur scias ke iuj sentas bezonon je vorto kia la angla shower (kiam ne temas
pri dusxo) kaj la germana "Schauer" (kiam ne temas pri spektanto ;-)).

Cetere nek en la germana nek en la angla (kiom mi scias) la vorto estas
limigita al nur pluvo

gxis, Ronaldo

>
> ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o
>

> Bone. Mi enmetos g'in tuj, kiam mi povos.
>
> Amike
>
> Renato
>
> PS. Dum la venontaj kelkaj tagoj mi apenauy povos reagi.
>
>

> ---------- 2 of 3 ----------
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Apr 06 10:41AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/ca9bacf1c84e37c6


>
> Je 5/04/2010 18:40, Marcos Cramer skribis:

>> Vikipedio, ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi. Laŭ mi la linio estu simple
>
>> ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o
>
>> Kion opinias la aliaj pri ĉi tio?
>

> Mi konsentas.
> Amike salutas Leo
>
>

> ---------- 3 of 3 ----------
> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
> Date: Apr 06 06:29PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/5ad45ae5c309480b


>
>
>> Krause donas por la germana "Schauer" jenon: "ŝaŭro, [mallonga] pluvoverŝo".
>> Mi same kiel Andreas opinias "pluvoverŝo" taŭga vorto. Ĝi laŭ mi jam per si
>> mem komprenigas mallongecon,
>
> "versxo" law mi indikas ion kio dawras nur kelkajn sekundojn
>
>> La alternativon "ekpluvo" mi same kiel Ronaldo opinias malpli taŭga. Kutime
>> "ek" signifas komenco de io, kaj komenco de pluvo estas io tute malsama al
>> mallonga forta pluvo.
>
> sxawro ne necese estas io forta
>

>> ni laŭ mi ja bezonas linion pri ĝi. Laŭ mi la linio estu simple
>
>> ŝaŭr·o → pluv·o·verŝ·o
>
>> Kion opinias la aliaj pri ĉi tio?
>
> ke vi malprave prisilentas negxon hajlon kaj fulmotondron
>
>
>> From: Guillem Gomez Blanch <ggbe...@gmail.com>
>
>
>> La signifon de sxauro ni havas en la kataluna "xafec" kaj en la hispana
>> "chaparrón" , ekvivalente a "ekpluvego"
>
> ne temas pri "ek" nek pri "eg"... temas pri periodo de minutoj...
>
> gxis, Ronaldo N
>
>
>
> --
> http://www.esperanto.net
>
>
>

> =============================================================================
> Topic: aprec-i
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/1b93003b226d52d4
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 1 ----------
> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
> Date: Apr 06 06:13PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/cc179780a68931a


>
>
>> Ne malbona ideo.
>> Ghi pludelogas min proponi pluv-eko, ne por malapreci (?) vian
>> proponon, sed kiel eblan varianton.
>

> Mi ne bone komprenas kion vi celas ekzakte per "apreci", sed por la kutima
> interpreto (nl: op prijs stellen), la sinonimo "aprezi" jam delonge "venkas".


>
>
> gxis, Ronaldo N
>
>
> --
> http://www.esperanto.net
>
>
>
>

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>

--
http://www.esperanto.net

Anna Lowenstein

unread,
Apr 10, 2010, 7:16:18 AM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estas amaso da eventualaj manieroj esprimi la koncepton "shower" en Esperanto - dependas pri kio temas. Certe en la angla oni povas paroli ankau' pri "snow shower", kaj mi vidas, ke teknike oni ec' distingas inter "snow shower", "snow flurry" kaj diversaj aliaj. Nenio c'i igas la vorton "s'au'ro" necesa en Esperanto.
Depende de la kunteksto, mi vers'ajne dirus: "ekpluvo", "pluveto", "subita ekpluvo", "printempa pluveto", "neg'overs'o" kaj simile. (Interese, mi imagas, ke "snow shower" temas pri relative forta neg'ado, dum "rain shower" pensigas min pri io malpli peza.)
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: martedì 6 aprile 2010 18.29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: sxawr-o

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2010, 7:39:14 AM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi registris:

ŝaŭr·o → pluv/neĝ/hajl·o·verŝ·o, ek·pluv/neĝ/hajl·o

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages