pri la 6 novaj reagoj (emoticons) en Facebok

2 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 11, 2015, 4:53:16 AM10/11/15
to ED.BLdiskutlisto

La afero eble lingve ne tiom gravas, tamen la signifoj estas ege gravaj en la ĉiutaga vivo.
Tial mi pruvis ilin traduki kaj esprimi per taŭga esklamacio

- REAGO > SIGNIFO         > ESKLAMACIO
- Like      > ŝato                 > ?.... Ja!
- Love     > amo                > ? (ni italoj eble dirus humm!)
- Haha    > amuzo            > ?
- Yay       > feliĉo, ĝojo      > ?
- Wow    > miro, surprizo > Ha!
- Sed      > malfeliĉo         > Hm! (Ba! por nekredemo)
- Angry  > kolero              > ?.. Fi!, Diable!

Esperante ke la komenca bildo estu videbla
JoKo Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Oct 11, 2015, 5:03:50 AM10/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Oni povus nomi tiujn "vizaĝetoj". Cetere, la listo klare estis farita de iu, kiu ne tre bone konas Esperanton, ĉar ŝi/li uzis la esprimon "esklamacio".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 11, 2015, 5:53:50 AM10/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
La vizaĝetoj rilatIs al la sentesprimoj, kaj al sekva ekkrio. Sed la mesaĝotemo
ne tiom rilatis la vizaĝetojn sed la ekkriojn al ili ligataj.

Evidente mi ekis de la 6 komencaj anglaj ekkrioj en unua kolumno:

- REAGO > SIGNIFO > INTERJEKCIO
- Like > ŝato > ?.... Ja!
- Love > amo > ? (ni italoj eble dirus humm!)
- Haha > amuzo > ?
- Yay > feliĉo, ĝojo > ?
- Wow > miro, surprizo > Ha!
- Sed > malfeliĉo > Hm! (Ba! por nekredemo)
- Angry > kolero > ?.. Fi!, Diable!


Evidente la anglan liston faris Zuckerberg, kaj la tria kolumno ja estas la
diskuttemo: kiel esprimi la ekkriojn en esperanto (mi erare - influata de itala
falsa amiko - ilin nomis "eksklamacioj"... eĉ la grava vortaro de Minnaja
tradukis per eksklamacio"... tamen oni preteratentu la arogantaĵojn, kvankam
utilaj por atentigi pri la eraro).

Interese ke la vorto "eksklamacio" ne estas oficiala, kaj ke laŭ PIV la signifo
estas "parolfiguro por esprimi sentesprimo"... do temus frazo. Tial mi profitas
por proponi nova ssv
- eksklamacio > parolfiguro

Konklude ne temas pri eksklamacioj, sed pri EKKRIOJ AŬ INTERJEKCIOJ
JoKo


> Oni povus nomi tiujn "vizaĝetoj". Cetere, la listo klare estis farita de
> iu, kiu ne tre bone konas Esperanton, ĉar ŝi/li uzis la esprimon
> "esklamacio".
> Anna

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2015, 7:07:49 AM10/11/15
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo:


|    Sed la mesaĝotemo ne tiom rilatis la vizaĝetojn sed la ekkriojn al ili ligataj.

Bone. Do, la demando estas pri la ekkrioj. Temas pri kampo ne klare difinita en Esperanto kaj tre influata de la nacia lingvo de la parolanta esperantisto. Mi provas doni mian respondon, sed aliaj ankaŭ provu.

- REAGO > SIGNIFO        > INTERJEKCIO > RESPONDO DE RENATO
- Like      > ŝato               > ?.... Ja!            > Jes, ja
- Love  > amo                 > ? (ni italoj eble dirus humm!)  > mi ne scias
- Haha  > amuzo            > ?                      > haha
- Yay   > feliĉo, ĝojo      > ?                       > vivu!
- Wow   > miro, surprizo > Ha!               > ho
- Sed   > malfeliĉo        > Hm! (Ba! por nekredemo)   > aĥ
- Angry > kolero         > ?.. Fi!, Diable!   >  aĥ
Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Oct 11, 2015, 7:13:13 PM10/11/15
to la bona lingvo


Op zondag 11 oktober 2015 10:53:16 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:

- REAGO > SIGNIFO         > ESKLAMACIO
- Like      > ŝato                 > ?.... Ja!

tiun mi nomus "lajko", cxar ja tute normalas ke oni lajkas aferojn kiuj oni tute ne sxatas


 
- Love     > amo                > ? (ni italoj eble dirus humm!)
- Haha    > amuzo            > ?
- Yay       > feliĉo, ĝojo      > ?
- Wow    > miro, surprizo > Ha!
- Sed      > malfeliĉo         > Hm! (Ba! por nekredemo)

tristo ...
                                      gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages