El Marcel:
Mi deziras substreki la "regulon" de Marcus, ke "oni ne povas simple
aldoni signifon al -um-vorto, nek al radiko".
La Fundament'eca kreado en Esperanto ante novajn vortojn (el
ekzistantaj radikoj, kompreneble) estas simila al la kreado ante
neologismojn, t.e. novajn radikojn, en tio ke unu persono komencas
uzi la novan vorton DONANTE AL GHI CERTAN SIGNIFON AU NUANCON DE
SIGNIFO. Post tio oni estos ligita al tiu nuanco. Ekz. la unua uzanto
de "ventumilo" (Zamenhof) donis al tiu tiam nova vorto la signifon de
la plata manventetigilo. Post tio ni estis ligitaj al tiu signifo. Se
Zamenhof estus doninta al la nova vorto la signifon de ventaparato,
ni estus ligitaj al tiu lasta signifo.
Tiu regulo (ke la unua uzanto fiksas la nuancan signifon) validas por
chiuj vortkunmetoj, inkl. derivajhojn, kvankam en tre multaj kazoj
estus malfacila elekti alian nuancon ol la nun uzatan, ekz.
"tablotuko" kaj "laborilo" kaj "patrino" ne havas nuancojn, nur unu
signifon. La regulo validas ech por finajhoj.
La Marcus'a regulo validas tre che i.a. "-ilo" kaj "-ano", kaj pleje che
"-um-". Ni neniam forgesu pri chi tiu regulo en nia kreado de novaj vortoj.