menstru-o

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 25, 2010, 1:32:04 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
la nuna listo fortradukas gxin al "monatajxo" kaj por mi tio estas tro svaga.
Ni nepre aldonu ke temas pri "sangado", kaj eventualege "lunfazo".

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2010, 1:49:55 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

la nuna listo fortradukas gxin al "monatajxo" kaj por mi tio estas tro svaga.
Ni nepre aldonu ke temas pri "sangado", kaj eventualege "lunfazo".
Laŭ mia memoro "moantaĵo" havas apogon en efktiva uzo. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato



Fra Simo

unread,
Feb 25, 2010, 2:51:07 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/2/25 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

     Ni rekomendu "monat/ajh/o"-n, kiu estas uzata kaj Zamenhofa.
     Eblus "(chiu/)monat/a sang/ad/o" au io simila, sed pri io tia ni pensu nur post konstato, ke "monat/ajh/o" naskis miskomprenojn.


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

José Antonio Vergara

unread,
Feb 25, 2010, 2:52:16 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mi, menstru-o estas tute necesa kaj inda radiko, char temas pri tre specifa kaj grava fenomeno de la homa korpofunkciado.
"Monatajho" estas ne nur absurde svaga, kiel prave atentigas Ronaldo (multegaj aferoj estas monatajhoj, kiel ekz. mia sopire atendata sed seniluziiga salajro), sed ech malinisme hipokrita, char tio shajnas al mi kruda eufemismo kiu pausas iun etnolingvan tiajhon, kvazau menstruado estus io nealudinda, prihontinda.
 
Chu ne estas specifa vorto en ekz. la aziaj lingvoj?
 
Bona lingvo ne estas "leksike mizera lingvo", lau mia kompreno.
 
Jose' Antonio Vergara

Antonio De Salvo

unread,
Feb 25, 2010, 3:11:06 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:
>la nuna listo fortradukas gxin al "monatajxo" kaj por mi tio estas tro svaga.
Ni nepre aldonu ke temas pri "sangado", kaj eventualege "lunfazo".

 

Renato:

>Laŭ mia memoro "monataĵo" havas apogon en efktiva uzo. Kion pensas la aliaj?

“monatajxo” estas zamenhofa:

Malnova Testamento, Jezekiel 18,5-10:

Sed se iu estas virta kaj agas lauxlegxe kaj juste, … ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo… tiu estas virtulo

“Sangado” estas tro gxenerala (ankaux viroj povas sangadi, ekzemple pro hemoroidoj). La specifa signifo de “menstruo” elvokas la cxiumonatan ripetigxon de virina sangelfluo (etimologie, la vorto devenas el la latina “mensis” = monato).

Mi tute ne komprenas, krome, kial “lunfazo”.

Gxis

Antonio

 

 

Fra Simo

unread,
Feb 25, 2010, 3:22:42 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/2/25 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>

Lau mi, menstru-o estas tute necesa kaj inda radiko, char temas pri tre specifa kaj grava fenomeno de la homa korpofunkciado.
"Monatajho" estas ne nur absurde svaga, kiel prave atentigas Ronaldo (multegaj aferoj estas monatajhoj, kiel ekz. mia sopire atendata sed seniluziiga salajro
     Ne chio ajn okazanta chiumonate estas "monatajho", same kiel ne chia ajn aro de vortoj estas "vortaro", nek chia ajn ejo, en kiu iu ion lernas, estas "lernejo". Tiuj sufiksohavaj vortoj estas vortoj novaj, kun signifo propra, kvankam, pro la rekoneblaj vorteroj, ilia signifo estas divenebla kaj facile memorebla..
), sed ech malinisme hipokrita, char tio shajnas al mi kruda eufemismo kiu pausas iun etnolingvan tiajhon, kvazau menstruado estus io nealudinda, prihontinda.
     Latine "menstrua" estas nenio alia, ol substantive uzata adjektivo devenigita el "mensis" ('"monato"), sekve signifanta "monat/ajh/o(/j)" : chio dirata mallaude pri "monat/ajh/o" estas egale direbla pri "menstru/o".
 
Chu ne estas specifa vorto en ekz. la aziaj lingvoj?
     Ree mi atentigas, ke  "monat/ajh/o" ja estas vorto nova, speciala por la chi tie bezonata signifo. Ni gardu nin de egaligo de "vorto" al "vortero" au al "unuradikajho".
 
Bona lingvo ne estas "leksike mizera lingvo", lau mia kompreno.
     Lingvo havanta la vorton "monat/ajh/o" estas egale mal-"mizera", en tiu senco de "mizer/a",  kiel lingvo havanta la vorton "menstru/o". Efektive chi tia lingvo estus pli "mizera", char por egala richeco ghi senbezone sharghighus per unu plia radiko aparte memorota.
     CHu la angla estas lingvo malpli "mizera"au chu pli mizera pro tio, ke ghi uzas unu radikon pri vivanta besto porko kaj unu alian pri peco(j) el tia besto surtelere prezentata(j) al manghonto(j) ?

Anna Lowenstein

unread,
Feb 25, 2010, 3:43:19 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi miras, ke oni entute diskutas la vorton, kiu estis oficialigita per la 9a Oficiala Aldono. Tial g’i ne estas indikita kiel oficiala en PIV, kiu aperis antau’ la 9a OA.

 

“Monataj’o” povus esti uzata sinonime, sed fakte mi neniam au’dis g’in en la parola lingvo. Mi c’iam au’dis nur la vorton “menstruo” au’ “menstrui”. Kaj, cetere, kiu estus la verba formo de la vorto “monataj’o”?

 

“Monataj’o” estas Zamenhofa, sed en lia epoko oni ne parolis senkas’e pri tiaj aferoj. Do, la senembarasa aludo al menstruado temas pri nova fenomeno, kiu ne ekzistis en lia tempo.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: giovedì 25 febbraio 2010 20.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) menstru-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
Feb 25, 2010, 4:00:40 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko :

     Latine "menstrua" estas nenio alia, ol substantive uzata adjektivo devenigita el "mensis" ('"monato"), sekve signifanta "monat/ajh/o(/j)" : chio dirata mallaude pri "monat/ajh/o" estas egale direbla pri "menstru/o".
 
dankon pro la klera klarigo de la etimologio, kiun mi vere aprezas. Ech se tre grava, tio estas nur la etimologia deveno, la radiko menstruo jam ekzistas kiel tute memstara vorto.

     CHu la angla estas lingvo malpli "mizera"au chu pli mizera pro tio, ke ghi uzas unu radikon pri vivanta besto porko kaj unu alian pri peco(j) el tia besto surtelere prezentata(j) al manghonto(j) ?
 
Nu, tio estas tre interesa apartajho de tiu etnolingvo, kiu kiel sciate havas sociajn kaj ekonomiajn kauzojn koncernajn al klasoj (nur la francdevenaj nobeluloj rajtis manghi la kuiritan porkajhon, dum la saksaj kamparanoj nur prizorgis la vivajn bestojn).
 
Mi certas ke tra la lingvoj oni povas trovi grandan kvanton da tiaj apartaj situacioj, kies kauzoj estas kompleksaj (oni memoru ech la teorion de Sapir-Whorf pri la vortoj por negho kaj glaciajho che eskimoj, por sablo che araboj, ktp). Sed tio ne konvinkas min ke ne indas havi apartan vorton menstruo en Esperanto !
 
Jose' Antonio
 
 

José Antonio Vergara

unread,
Feb 25, 2010, 4:07:27 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna :

“Monataj’o” estas Zamenhofa, sed en lia epoko oni ne parolis senkas’e pri tiaj aferoj. Do, la senembarasa aludo al menstruado temas pri nova fenomeno, kiu ne ekzistis en lia tempo.

kompreneble ! Kaj la lingvoj evoluas lau la kultura evoluo de la socioj , kion vershajne tamen en akceptas niaj ghisostaj konservativuloj !
 
Jose' Antonio

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 25, 2010, 4:16:02 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis:

>> ), sed ech malinisme hipokrita, char tio shajnas al mi kruda eufemismo kiu
>> pausas iun etnolingvan tiajhon, kvazau menstruado estus io nealudinda,
>> prihontinda.

> Latine "*menstrua*" estas nenio alia, ol substantive uzata adjektivo
> devenigita el "*mensis*" ('"monato"), sekve signifanta "monat/ajh/o(/j)" :
> chio dirata mallaude pri "*monat/ajh/o*" estas egale direbla pri "*menstru/o
> *".

Tamen ne. En _Latino_ kredeble la vorto estis (origine) kashesprimo,
sed tio estas afero de Latino kaj la Latina vorto.

En Esperanto la vorto "menstruo" ne estas kashesprimo, sed simpla
vorto, kiu nomas rekte la koncernan aferon. Ghi etimologie devenas
de kashesprimo, sed ghi pro tio ne mem estas kashesprimo. Etimologio
estas interesa afero, eble, sed chi-rilate ghi neniel gravas.

Kiel aliaj jam menciis, "menstruo" jam estas oficiala, kaj tial
apenau anstatauiginda. Sed se oni nepre volus ion tian fari, tiam
pripensindas la alternativo "monatosangado", kiu estas tre
bonlingva, facile komprenebla, kaj apenau kasha.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 25, 2010, 4:47:37 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara skribis:

> (oni memoru ech la teorion de Sapir-Whorf pri la vortoj por negho kaj glaciajho che eskimoj [...]

Se entute oni memoru tion, oni memoru tion nur kiel
ekzemplon de senbaza fabelado. La eskimoj ne havas aparte
multe da vortoj por negho. Temas pri senbaza mito (kiu
ripetighas oftege, kaj chiufoje la nombro da supozataj
eskimovortoj kreskas, kvankam neniu povas citi ech unu
el tiuj supozataj vortoj...)

(Tute parenteza komento, kompreneble.)

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2010, 4:50:16 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Kiel aliaj jam menciis, "menstruo" jam estas oficiala, kaj tial
apenau anstatauiginda.
Fakte la linio, kiun ni havas estas:

menstru·o [9oa] ~ monat·aĵ·o [zam]

Ni povas pripensi pliajn alternativojn, sed ĉiam post la signo = .

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Feb 25, 2010, 8:57:33 PM2/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

Mi lernis unue "monatajxo" senprobleme, cxar ankaux en la japana
samas, poste "menstruo" kvazaux fakvorte.
"lunfazo" malfacile kompreneblas. Prefere "lunajxo", cxar monato kaj
luno samas en la japana?!?
Sed monatajxo kaj lunajxo povas signifi aliajn aferojn en monata kaj
luna fakoj krom la virina sangado.

Masako

2010/2/26 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

Nakai Cuneo

unread,
Feb 26, 2010, 1:33:17 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
al listanoj;

Mi proponas uzi "lunsangado"-n, cxar luno signifas ankaux monaton en la
japana, cxina kaj korea .

Amike, NAKAI Tuneo


Karaj,

Masako

--

Masako TAHIRA

unread,
Feb 26, 2010, 2:36:00 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

"lunsangado" strangas. Cxu la luno mem sangas?

Masako
-----------

2010/2/26, Nakai Cuneo <t-n...@t07.itscom.net>:

Tomaž Longyka

unread,
Feb 26, 2010, 2:59:51 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:

> Sed monatajxo kaj lunajxo povas signifi aliajn aferojn en monata kaj
> luna fakoj krom la virina sangado.

Kiel Esperanto-uzanto kaj Esperanto-instruisto mi certe praktikados la
esprimon "monataĵo" (en malpli klaraj kuntekstoj ankaŭ "virina monataĵo").
Nelaste ankaŭ por ekskluzivi eventualajn ŝercontojn, kiuj povus primoki
virinojn ekzemple tiele: "Ĉu vi havas menstruon aŭ mens-truon?" Serbaj
kaj aliaj slavaj balkanaj esperantistoj eĉ povus inventi novajn sakraĵojn
kiel:
"Mi fikas vin en vian menstruon!"

Amike
Tomaso

Anna Lowenstein

unread,
Feb 26, 2010, 5:05:24 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
S’ajne ne nur virinoj suferas pro mens-truo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Tomaž Longyka
Inviato: venerdì 26 febbraio 2010 9.00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: mens-truo

Masako:

Amike
Tomaso

--

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 26, 2010, 5:15:49 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, neeuropa:
Plej multaj virinoj ne scias, ke la ritmo de "menstruado" kauzatas de
la luno. Cetere la ritmo de la luno ne estas esenca, 'car virinoj ne
konsultas la lunon por scii la tempon de la menstruado". Kio esencas
por homoj (tiuj kiuj uzas nian kalendaron), estas ke ghi okazas
monate. Do uzi "lun-" 'sajnas al mi nekonsilinda.
"Monatajho" utilas nur, se ni scias (au aldonas), ke temas pri
virinoj. Kvankam ankau klubkunveno povas esti monatajho, tiu uzo
estas tre malofta. Lau mia scio viroj ne havas ion monatan en sia
korpo (eble en la menso?). Do mi trovas tute klara la esprimon
"virina monatajho", char virinoj, lau mia scio, ne havas alian korpan
monatajhon ol la sangelflua. Chi lasta nocio do ne bezonas
esprimighi. Sed se en teksto oni scias ke temas pri virino, la nomo
"monatajho" sufichas. Mi vidas nenian tialon por ne plu uzi tiun
vorton Zamenhof'an, kaj se necese aldoni "virina".
Kaj chu la elfluajho estas cetere pura sango?

Tomaž Longyka

unread,
Feb 26, 2010, 5:27:10 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Anna, ŝajnas, ke vi miskomprenis min aŭ la truo en mia menso (?)
malebligas kompreni vin.
Amike kaj virinrespekte
Tomaso

--------------------------------------------------
From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
Sent: Friday, February 26, 2010 11:05 AM
To: <la-bona...@googlegroups.com>
Subject: R: (la bona lingvo) R: mens-truo

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 26, 2010, 5:27:04 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ci duone pravas, Anna, char nur viroj suferas pro mens-truo, kaj
virinoj nur pro menstruo, char ili ne bezonas uzi streketon.

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 26, 2010, 5:59:35 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi pensas ke Jose', parolante pri la "mizergrado" de lingvoj, celas
la nombron da vortoj. Se jes, mi asertas ke tio tute ne influas la
nombron da nocioj, char tre multvorta lingvo kia la angla ne havas
pli da nocioj ol ekz. la malmultvorta franca, kiu esprimas la samajn
nociojn, sed per pli da vortoj (ekz. adjektivoj kaj adverboj). Se ne,
la angloj estus multe pli inteligentaj, au imagpovaj, au kulturemaj,
ol la francoj. Tiel Esperanto tute ne estas pli "mizera" ol aliaj
lingvoj, char iumaniere ghi kapablas esprimi la samajn nociojn kiel
aliaj (speciale per kunmetajhoj).
Konsekvence "menstruo" estas tute superflua (nebezona).


> 2010/2/25 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>
>
>> Lau mi, menstru-o estas tute necesa kaj inda radiko, char temas pri tre
>> specifa kaj grava fenomeno de la homa korpofunkciado.
>> "Monatajho" estas ne nur absurde svaga, kiel prave atentigas Ronaldo
>> (multegaj aferoj estas monatajhoj, kiel ekz. mia sopire atendata sed
>> seniluziiga salajro
>>
> Ne chio ajn okazanta chiumonate estas "monatajho", same kiel ne chia
> ajn aro de vortoj estas "vortaro", nek chia ajn ejo, en kiu iu ion lernas,
> estas "lernejo". Tiuj sufiksohavaj vortoj estas vortoj novaj, kun signifo
> propra, kvankam, pro la rekoneblaj vorteroj, ilia signifo estas divenebla
> kaj facile memorebla..
>
>> ), sed ech malinisme hipokrita, char tio shajnas al mi kruda eufemismo
>> kiu
>> pausas iun etnolingvan tiajhon, kvazau menstruado estus io nealudinda,
>> prihontinda.
>>

> Latine "*menstrua*" estas nenio alia, ol substantive uzata adjektivo
> devenigita el "*mensis*" ('"monato"), sekve signifanta "monat/ajh/o(/j)" :
> chio dirata mallaude pri "*monat/ajh/o*" estas egale direbla pri
> "*menstru/o

> *".


>
>>
>> Chu ne estas specifa vorto en ekz. la aziaj lingvoj?
>>

> Ree mi atentigas, ke "*monat/ajh/o*" ja estas vorto nova, speciala


> por
> la chi tie bezonata signifo. Ni gardu nin de egaligo de "vorto" al
> "vortero"
> au al "unuradikajho".
>
>>
>> Bona lingvo ne estas "leksike mizera lingvo", lau mia kompreno.
>>

> Lingvo havanta la vorton "*monat/ajh/o*" estas egale mal-"mizera", en
> tiu senco de "*mizer/a*", kiel lingvo havanta la vorton "*menstru/o*".


> Efektive chi tia lingvo estus pli "mizera", char por egala richeco ghi
> senbezone sharghighus per unu plia radiko aparte memorota.
> CHu la angla estas lingvo malpli "mizera"au chu pli mizera pro tio,
> ke
> ghi uzas unu radikon pri vivanta besto porko kaj unu alian pri peco(j) el
> tia besto surtelere prezentata(j) al manghonto(j) ?
>
> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>

Marcos Cramer

unread,
Feb 26, 2010, 7:56:07 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jam delonge en mia persona lingvouzo preferas la formon "monataĵo" al la formo "menstruo", kaj ankaŭ jam multfoje legis kaj aŭdis ĝin de aliaj Esperantistoj. Surprizas min ke ĉi tiu kunmetaĵo renkontas ĉi tie tiom da kontraŭado.

Aliflanke, pro la jama oficialeco de "menstruo", estas tute bone ke nia listo pri tio uzas la simbolon "~" kaj ne la simbolon "→". Mi vidas neniun kialon por ŝanĝi nian nunan linion pri ĉi tiu vorto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2010, 9:33:35 AM2/26/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Mi samopinias kun Marcos. La linio restu tia, sed ĉiu rajtas en okazoj de antaŭvidebla konfuzo aldoni la adjektivon (virina).

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Feb 26, 2010, 11:05:10 AM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Fra Simo <fra...@gmail.com>
> Ni rekomendu "*monat/ajh/o*"-n, kiu estas uzata kaj Zamenhofa.

Kiel jam diris Anna, tio estis en tempo kiam popularis ewfemismoj. Mi
preferas terminojn klarajn

La indiko "lunfazo" mi menciis, cxar menstruado okazas ne law la
kalendara monato,
sed law la luna fazo (revenante law ritmo de 28 tagoj, plimalpli), kaj cxar
sxajne iuj amerikaj triboj uzas tian terminon.

Tamen, se la termino "menstruo" jam estas oficiala, kaj sxajne neniu
alternativa
termino ie ajn popularas, ni eble prefere forstreku la linion entute

gxis, Ronaldo N

Fra Simo

unread,
Feb 26, 2010, 3:32:20 PM2/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi funde konsentas kun la opinio chi-suba de Marcel. Tamen mi bedauras, ke ankau li ne klare diferencigas vortojn disde radikoj (au aliaj vorteroj). Esperanto (mi parolas pri "bonalingva" Esperanto !) estas relative malmultvortera, sed senlime multvorta. CHiu kunmetajho estas po unu vorto. Ankau "monat/ajh/o" estas unu vorto, same kiel estus "menstru/o", se tiun oni enlasus (sed enlaso de la dua en lingvon jam enhavantan la unuan kauzus kunpushighon de du samsignifajhoj, kio en lingvo estas kriplajho). GHuste pro tio lingvo havanta la vorton "monat/ajh/o" neniom estas pli malmultvorta, ol lingvo havanta la vorton "menstru/o" ;  nur la nombro de ties radikoj estas malpli granda.

Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2010, 3:31:21 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>Mi jam delonge en mia persona lingvouzo preferas la formon "monataĵo" al la formo "menstruo", kaj ankaŭ jam multfoje legis kaj aŭdis ĝin de aliaj Esperantistoj. Surprizas min ke ĉi tiu kunmetaĵo renkontas ĉi tie tiom da kontraŭado.

Mi samopinias.

Laux mia persona sento, “monatajxo” estas tute bonlingva, facile komprenebla (= io, kio okazas cxiumonate: ne gravas, cxu temas pri luna aux suna monato), zamenhofa kaj ne euxfemisma.

Mi ecx miras, ke oni taksas euxfemisma “monatajxo” prefere ol “menstruo”: temas ja precize pri la sama termino, ligita ambauxforme kun la koncepto “monato” (monatajxo laux monato, kaj menstruo laux la latina vorto “mensis” = monato); monatajxo estas tuj komprenebla, kaj sub cxi tiu aspekto pli kruda ol menstruo, kiu pro sia klera formigxo estas iom enigma por la plimulto (kiam kuracistoj volas uzi ecx pli euxfemisman terminon, ili parolas pri “menoreo” = virina elfluo, surbaze de grekaj radikoj).

Se temas pri euxfemismoj, jen kiel la demando estas solvita en la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento:

Genezo 18, 11:

Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.

 

Cetere, ankaux en la itala komunlingvo oni parolas euxfemisme pri “regole” (= regulajxoj, ordinarajxoj).

Gxis

Antonio

 

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 27, 2010, 5:06:35 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

> Mi ecx miras, ke oni taksas euxfemisma “monatajxo” prefere ol “menstruo”: temas ja precize pri la sama termino, ligita ambauxforme kun la koncepto “monato”

Ne. Mi jam respondis al tiu falsa argumento.

La etimologia rilato de "menstruo" al la ideo "monato"
estas io tute alia ol la efektiva cheesto de la radiko
MONAT/ en la vorto "monatajho". "Menstruo" _en Esperanto_
neniel estas eufemisma. Ghi nur estas vorto kun signifo.

"Monatajho" estas eufemisma anstatau la pli rekta
"(virina) monatosangado".

Aliflanke Esperanto bezonas ankau eufemismajn
esprimojn.

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2010, 5:06:56 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

(kiam kuracistoj volas uzi ecx pli euxfemisman terminon, ili parolas pri “menoreo” = virina elfluo, surbaze de grekaj radikoj).

Bonŝance mi ne trovis ĝin en PIV.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 27, 2010, 5:32:37 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi skribis:

> La etimologia rilato de "menstruo" al la ideo "monato"
> estas io tute alia ol la efektiva cheesto de la radiko
> MONAT/ en la vorto "monatajho". "Menstruo" _en Esperanto_
> neniel estas eufemisma. Ghi nur estas vorto kun signifo.

Poste venis al mi en la kapon plia argumento, kiu fakte
rolis, kiam la Akademio enprenis la vorton "menstrui" en
la Nauan Oficialan Aldonon:

La vorto "monatajho" estas sufiche bona kaj iom logika,
kiam temas pri homoj, sed ne nur homaj inoj menstruas.
Menstruas ankau kelkaj aliaj bestoj, precipe simioj.

Dum la 28 tagoj de la homa menstrua ciklo sufiche
proksimas al la dauro de luna monato (29,53 tagoj),
la cikloj de aliaj bestoj povas esti tute aliaj. Mi
eltrovis, ke chimpanzinoj havas menstruan ciklon de 37
tagoj. Tio apenau estas nomebla monatajho (kaj nur la
diablo scias, kiel longaj au mallongaj estas la
cikloj de aliaj malpli konataj menstruantaj bestoj).
Eble ne tre ofte oni parolas pri menstruado de chimpanzoj
kaj aliaj bestoj, sed nia lingvo ja bezonas vorton ankau
por tio. Sekve ni chiuokaze devas havi la vorton
"menstruo".

Cetere shajnas, ke neniu ankorau respondis la demandon de
Anna, kiel oni diru "menstrui" (verbe), se oni ne volas
uzi la vorton "menstrui". Chu "havi sian monatajhon"?
Au chu "monatajhe sangi"?

Marcos Cramer

unread,
Feb 27, 2010, 6:18:13 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Cetere shajnas, ke neniu ankorau respondis la demandon de
Anna, kiel oni diru "menstrui" (verbe), se oni ne volas
uzi la vorton "menstrui". Chu "havi sian monatajhon"?

Ĝuste tion mi kaj mia edzino diras, kiam ni priparolas ĉi tiun aferon.

Kaj ni tute ne konsideras "monataĵo" kaŝesprimo. Ĝi estas por ni la kutima vorto por tio, neniel kaŝa aŭ eŭfemisma. Surprizas min ke iuj vere konsideras ĝin kaŝa esprimo.

Kaŝa esprimo mi konsiderus ekzemple la de Antonio cititan "virina ordinaraĵo".


> La vorto "monatajho" estas sufiche bona kaj iom logika,
> kiam temas pri homoj, sed ne nur homaj inoj menstruas.

Tio jam estas iom pli bona argumento por "menstruo". Tamen kun la ĉiuokaze konvencia signifo, kiun alprenis "monataĵo", ĝi ankaŭ povas esti uzata por la koncerna fenomeno ĉe aliaj bestoj, eĉ se tie la ritmo ne estas monata. Simile, oni povas diri "dikfingro" por la analoga fingro ĉe diversaj simioj, eĉ se ĉe iu simispeco tiu fingro ne estas pli dika ol aliaj fingroj.

Almenaŭ mi nun konas unu el la argumentoj kiuj kaŭzis la oficialigon de "menstruo". Sed mi daŭre ne estas konvinkita pri la nepra bezono de la radiko, kaj verŝajne persone daŭre ne uzos ĝin (sed kompreneble ankaŭ ne kritikos ĝian uzon ĉe aliaj Esperantistoj).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2010, 6:50:33 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
kiel oni diru "menstrui" (verbe), se oni ne volas
uzi la vorton "menstrui". Chu "havi sian monatajhon"?
Au chu "monatajhe sangi"?
Mi aŭdis "havi sian monataĵon" aŭ variaĵojn de tio.

Amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2010, 7:11:31 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi plene samopinias kiel Marcos.

Cetere, ankaux en itala lingvo tute ne estas komunuza la verbo “mestruare” (= menstrui), trovebla nur en vortaroj, sed oni diras “avere le mestruazioni” (havi siajn monatajxojn).

En la komunuza itala lingvo, oni ankaux diras euxfemisme “essere indisposta” (= esti malsaneta); sed mi tute ne rekomendus ion similan en esperanto, cxar temas pri esprimo tiel euxfemisma/ kasxa, ke gxi estus internacie nekomprenebla.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: sabato 27 febbraio 2010 12.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: menstru-o

--

Andreas Kueck

unread,
Feb 27, 2010, 7:15:04 AM2/27/10
to la bona lingvo
On 27 Feb., 12:18, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Tamen kun la ĉiuokaze
> konvencia signifo, kiun alprenis "monataĵo", ĝi ankaŭ povas esti uzata por
> la koncerna fenomeno ĉe aliaj bestoj, eĉ se tie la ritmo ne estas monata.

Mi konsentas pro analogeco kun "tolajho" (Fundamenta Ekzercaro § 35):
"Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni
nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo."

> Almenaŭ mi nun konas unu el la argumentoj kiuj kaŭzis la oficialigon de
> "menstruo".

Pro ghia oficialeco mi vidas nek problemon uzi ghin nek motivon
rekomendi alternativon por ghi.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2010, 7:47:41 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Pro ghia oficialeco mi vidas nek problemon uzi ghin nek motivon
rekomendi alternativon por ghi.
  
Bone. Ni estas senregulaj, kaj pro tio nia nuna linio diras: "menstruo estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas diri 'monatĵo', bonvolu."

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Feb 27, 2010, 8:56:56 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne parolas la italan denaske, kompreneble. Sed la esprimo, kiun mi akiris dum mia restado en Italujo, estas “avere il ciclo” (havi sian ciklon).

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: sabato 27 febbraio 2010 13.12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: menstru-o

--

Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2010, 9:55:15 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

>Mi ne parolas la italan denaske, kompreneble. Sed la esprimo, kiun mi akiris dum mia restado en Italujo, estas “avere il ciclo” (havi sian ciklon).

 

Fakte, “avere il ciclo” estas euxfemismo, uzata por ne diri “avere le mestruazioni”, esprimo kiu aspektus tre kruda en ital-lingva bontona interparolo (kompreneble, mi rilatigas min al mezagxula aux multagxula interparolo: nuntempaj gejunuloj estas tre pli sengxenaj, kaj ili ne plu evitas rektan mencion de la afero).

 

Pli frue, oni ecx evitis diri eksplicite pri kio temas, kaj italaj virinoj diris simple “gxi venis” aux “ili venis”, sen subjekto. La fenomeno estis tiel intime kasxata, antaux kvindeko da jaroj, ke kiam mi vizitis mezlernejon mi miris, ke iuj periodaj forestoj de miaj kamaradinoj estis ofte pravigataj per la in-forma esprimo “indisposta” (= malsaneta); nur pli poste mi eksciis, pri kia “malsaneto” temis (mi abrupte malkovris la enigmon, kiam instruistino eksplodis per ridego legante sur mia praviga kajereto, ke mi malcxeestis la lecionojn cxar mi estis “indisposto” (= malsaneta, sed vere malsaneta!).

 

Gxis

Antonio

 

Grosjean Mireille

unread,
Feb 27, 2010, 10:03:35 AM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
 
ekzistas multaj eldiroj.
 
En Romandio ni kutimis diri "j'ai les Anglais" mi havas Britojn, char ili havis rughan uniformon....
 
Certe vi aùdis pri tiu dana parlamentanino , kiu per la angla fiere alparolis la Parlamenton de EU dirante: I am at the beginning of my period... char shi estis che la komenco de sia mandato aù dejhorperiodo...
 
elkore Mirejo

2010/2/27 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88
+41 (0)79 69 709 66

mirejo3.blogspot.com

Appel à la PAIX mondiale sur
www.alvoko-al-mondpaco.org

LA PAIX: MA VOIE
L'ESPERANTO: MA VOIX

PACO: MIA VOJO
ESPERANTO: MIA VOCHO

Antonio De Salvo

unread,
Feb 27, 2010, 2:47:13 PM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

Grosjean Mireille:

>ekzistas multaj eldiroj. 

>En Romandio ni kutimis diri "j'ai les Anglais" mi havas Britojn, char ili havis rughan uniformon....

 

Pro simila asociigxo de ideoj, en la itala popola lingvo (kaj ecx pli, en la roma dialekto) oni popole diras “avere il marchese” (= havi la markizon) okaze de monatajxo: tio cxar markizoj, por distingigxi de la ceteraj nobeloj kaj de la popola amaso, kutimis surhavi rugxajn vestojn.

 

Kuriozajxo: tiu esprimo trovigxas interalie en soneto de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), tradukita al esperanto de Carlo Sarandrea:

Aghita mia, e cche vorà ddí adesso

ch’è ggià er ziconno e mmommò er terzo mese

che nun vedo ppiú ssegno de marchese?

 

Agatin’ mia, strangas la evento

ke jam farigxis longa la malfruo

de la apero el mi de l’ menstruo.

 

Gxis

Antonio

 

 

 

Fra Simo

unread,
Feb 27, 2010, 3:49:55 PM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/2/27 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Andreas:
Pro ghia oficialeco mi vidas nek problemon uzi ghin nek motivon
rekomendi alternativon por ghi 
     Mi supozas, ke Andreo intencis skribi : "mi vidas nek problemon  uzi ghin, nek kialon rekomendi alternativon por ghi", au ion tre similan.
     Pli ghusta estas la inversa rezonado : ni havas la vorton "monat/ajh/o", klaran, uzadatan kaj Zamenhofan ;  estas nenia kialo
tiun ne uzi au rekomendi ian samsignifajhon kun radiko nova (per enmeto en Oficialan Aldonon, au per meto post tia proponajho de alia simbolo, ol "" en niaj bonalingvaj tabeloj, au per ia ajn alia maniero). Pro tio mi rekomendas, kiel vi jam antaue scias, ke ni skribu, kun la ghusta simbolo :
     menstru·o [9oa] → monat·aĵ·o [zam]
 
      Kiu (malkonforme al la Bulonja Deklaracio) egalrangigus la Oficialajn Aldonojn al la Fundamento mem, tiu scius, per nia unua interkrampajho, ke en lia lingvo la pli bona formo estas tiu, kiun ni malrekomendas, sed ne havus la impreson (malghustan kaj kontrauan al nia intenco), ke ni rekomendas enprenon en Esperanton de vorto "menstru/o" apud la Zamenhofan "monat/ajh/o".
     Mi bedauras la chi-subajn liniojn de Renato :.
Bone. Ni estas senregulaj, kaj pro tio nia nuna linio diras: "menstruo estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas diri 'monat[a]ĵo', bonvolu[ !] "
 
     CHar "monat/ajh/o"a ne estas mem Fundamenta unuradikajho, sed nur kunmetajho konsistanta el Fundamentaj vorteroj, Esperantistoj restas liberaj preferi ion alian ankau konsistantan el Fundamentaj vorteroj (kiel, ekzemple, "monat/a (sang/)el/flu/(ajh/)o") ;  sed, pro la Zamenhofeco kaj jama uzadateco de "monat/ajh/o", oni ne faru tiel sen ia preciza kialo.

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2010, 5:33:19 PM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:



     Mi bedauras la chi-subajn liniojn de Renato :.
Por mildigi vian bedaŭron mi modifetas ilin:

Bone. Ni estas senregulaj, kaj pro tio nia nuna linio diras: "menstruo estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas diri la zamenhofan 'monataĵo', kiu konsistas tute el Fundamentaj elementoj, vi same rajtas kaj ni ne riproĉis vin.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Feb 27, 2010, 6:31:49 PM2/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/2/27 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
Francisko:
     Mi bedauras la chi-subajn liniojn de Renato :.
Por mildigi vian bedaŭron mi modifetas ilin:

Bone. Ni estas senregulaj, kaj pro tio nia nuna linio diras: "menstruo estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas diri la zamenhofan 'monataĵo', kiu konsistas tute el Fundamentaj elementoj, vi same rajtas kaj ni ne riproĉos vin.
     Tiel estas iomete malpli mabone, tamen malbone. Multe malpli malbone (kvankam ne kontentige, precipe pro tio, kion mi chirkaukolorigas) estus jene :
menstruo estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas respekti la "bonan lingvon" Esperanto, vi diru la zamenhofan monataĵo, kiu konsistas tute el Fundamentaj elementoj : vi same rajtas, kaj neniu rajtos riproĉi vin.]

     Konsternas min, ke oni kvazaue volu egale relomendi ion "bonalingvan" kaj ion "malbonalingvan".

Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2010, 5:30:38 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

menstruo estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas respekti la "bonan lingvon" Esperanto, vi diru la zamenhofan monataĵo, kiu konsistas tute el Fundamentaj elementoj : vi same rajtas, kaj neniu rajtos riproĉi vin.
Via formulo estas iom forta, sed nia linio esence diras ke oni rajtas uzi kaj "menstruo" kaj "monataĵo".

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 28, 2010, 5:50:23 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
> 2010/2/27 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
>
>> Andreas:
>>
>> Pro ghia oficialeco mi vidas nek problemon uzi ghin nek motivon
>> rekomendi alternativon por ghi
>>
>> Mi supozas, ke Andreo intencis skribi : "mi vidas nek problemon
>> uzi
> ghin, nek kialon rekomendi alternativon por ghi", au ion tre similan.
> Pli ghusta estas la inversa rezonado : ni havas la vorton
> "*monat/ajh/o
> *", klaran, uzadatan kaj Zamenhofan ; estas nenia kialo tiun ne uzi au

> rekomendi ian samsignifajhon kun radiko nova (per enmeto en Oficialan
> Aldonon, au per meto post tia proponajho de alia simbolo, ol "→" en niaj
> bonalingvaj tabeloj, au per ia ajn alia maniero). Pro tio mi rekomendas,
> kiel vi jam antaue scias, ke ni skribu, kun la ghusta simbolo :
>
>> menstru·o *[9oa]* → monat·aĵ·o *[zam]*

>
>
> Kiu (malkonforme al la Bulonja Deklaracio) egalrangigus la
> Oficialajn
> Aldonojn al la Fundamento mem, tiu scius, per nia unua interkrampajho, ke
> en
> *lia* lingvo la pli bona formo estas tiu, kiun *ni* malrekomendas, sed ne

> havus la impreson (malghustan kaj kontrauan al nia intenco), ke
> *ni*rekomendas enprenon en Esperanton de vorto "
> *menstru/o*" apud la Zamenhofan "*monat/ajh/o*".

> Mi bedauras la chi-subajn liniojn de Renato :.
>
>> Bone. Ni estas senregulaj, kaj pro tio nia nuna linio diras: "menstruo
>> estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas diri
>> 'monat[a]ĵo',
>> bonvolu[ !] "
>>
>
> CHar "*monat/ajh/o*"a ne estas mem Fundamenta unuradikajho, sed nur

> kunmetajho konsistanta el Fundamentaj vorteroj, Esperantistoj restas
> liberaj
> preferi ion alian ankau konsistantan el Fundamentaj vorteroj (kiel,
> ekzemple, "*monat/a (sang/)el/flu/(ajh/)o*") ; sed, pro la Zamenhofeco
> kaj
> jama uzadateco de "*monat/ajh/o*", oni ne faru tiel sen ia preciza kialo.

> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 28, 2010, 5:51:43 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato!
Chifoje mi samopinias kun Francisko.
Marcel.


> 2010/2/27 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>
>
>> Andreas:
>>
>> Pro ghia oficialeco mi vidas nek problemon uzi ghin nek motivon
>> rekomendi alternativon por ghi
>>
>> Mi supozas, ke Andreo intencis skribi : "mi vidas nek problemon
>> uzi
> ghin, nek kialon rekomendi alternativon por ghi", au ion tre similan.
> Pli ghusta estas la inversa rezonado : ni havas la vorton

> "*monat/ajh/o
> *", klaran, uzadatan kaj Zamenhofan ; estas nenia kialo tiun ne uzi au


> rekomendi ian samsignifajhon kun radiko nova (per enmeto en Oficialan
> Aldonon, au per meto post tia proponajho de alia simbolo, ol "→" en niaj
> bonalingvaj tabeloj, au per ia ajn alia maniero). Pro tio mi rekomendas,
> kiel vi jam antaue scias, ke ni skribu, kun la ghusta simbolo :
>

>> menstru·o *[9oa]* → monat·aĵ·o *[zam]*
>
>

> Kiu (malkonforme al la Bulonja Deklaracio) egalrangigus la
> Oficialajn
> Aldonojn al la Fundamento mem, tiu scius, per nia unua interkrampajho, ke
> en

> *lia* lingvo la pli bona formo estas tiu, kiun *ni* malrekomendas, sed ne


> havus la impreson (malghustan kaj kontrauan al nia intenco), ke

> *ni*rekomendas enprenon en Esperanton de vorto "

> *menstru/o*" apud la Zamenhofan "*monat/ajh/o*".


> Mi bedauras la chi-subajn liniojn de Renato :.
>
>> Bone. Ni estas senregulaj, kaj pro tio nia nuna linio diras: "menstruo
>> estas oficiala kaj ĉiu rajtas uzi ĝin, sed se vi volas diri
>> 'monat[a]ĵo',
>> bonvolu[ !] "
>>
>

> CHar "*monat/ajh/o*"a ne estas mem Fundamenta unuradikajho, sed nur


> kunmetajho konsistanta el Fundamentaj vorteroj, Esperantistoj restas
> liberaj
> preferi ion alian ankau konsistantan el Fundamentaj vorteroj (kiel,

> ekzemple, "*monat/a (sang/)el/flu/(ajh/)o*") ; sed, pro la Zamenhofeco
> kaj
> jama uzadateco de "*monat/ajh/o*", oni ne faru tiel sen ia preciza kialo.


> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 28, 2010, 6:16:50 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi plene samopinias kun Marcos. Se ne, mi ne plu povus diri
"necesejo" sed devus uzi "fekejo'. Tio ne gravus al mi. se la
Esperantistaro ankau uzus ghin.
Sed ili inventus neologismon, char ili ne shatus "fekejo". Same pri
"menstruo" nenecesa.

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 28, 2010, 6:20:15 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Kial ne "Shi monatajhas nun"? Au ech "Shi monatas nun"? Chiu komprenus.

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 28, 2010, 6:41:15 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jes, mi diferencigas, sed chi tie mi efektive celis kompari la
nombron da Esperantaj vortoj kun tiu en aliaj lingvoj. Se temus pri
radikoj, Esperanto certe estus "mizera". Shajnas al mi, ke Jose'
parolis pri "vortoj".


> Mi funde konsentas kun la opinio chi-suba de *Marcel*. Tamen mi


> bedauras, ke ankau li ne klare diferencigas vortojn disde radikoj (au
> aliaj
> vorteroj). Esperanto (mi parolas pri "bonalingva" Esperanto !) estas
> relative malmultvortera, sed senlime multvorta. CHiu kunmetajho estas po
> unu

> vorto. Ankau "*monat/ajh/o*" estas unu vorto, same kiel estus
> "*menstru/o*",


> se tiun oni enlasus (sed enlaso de la dua en lingvon jam enhavantan la
> unuan
> kauzus kunpushighon de du samsignifajhoj, kio en lingvo estas kriplajho).

> GHuste pro tio lingvo havanta la vorton "*monat/ajh/o*" neniom estas pli
> malmultvorta, ol lingvo havanta la vorton "*menstru/o*" ; nur la nombro

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 28, 2010, 6:46:55 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
La termino "necesejo" estas tute klara al mi. Same la termino
"monatajho", kiun vorton mi dum sepdek jaroj ne bezonis uzi por alia
nocio.

Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2010, 7:49:02 AM2/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

     Chifoje mi samopinias kun Francisko.
  
Tute bone kaj diru "monataĵo" ĝis la fino de la jarcentoj.

Por la aliaj la problemo estas, ke tamen la Akademio oficialigis "menstruo" kaj multaj efektive diras "menstruo".

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 25, 2010, 1:40:31 PM3/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: mar...@melburno.org.au

> Vere ne estas diferenco inter "ponto", kiu transiras akvon, kaj
> "viadukto", kiu transiras teron au domojn au ion ajn alian. Ponto
> povas esti alta au malalta, kaj viadukto povas esti alta au malalta.
> Do "alta ponto" por viadukto estas sensencajho.

pri tio mi konsentas. Tamen, la afero memorigas al mi pri alia afero:
la vorto "trans". Sxajne mi jes povas diri ke oni konstruas ponton trans
la kanalo, sed ne ke oni fosas tunelon "maltrans" la kanalo. Mi diru
"sub tra",
sed tamen ne "super tra"

cxu vi kaptas kion mi celas?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Mar 25, 2010, 5:23:37 PM3/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


> Tamen, la afero memorigas al mi pri alia afero:
> la vorto "trans". Sxajne mi jes povas diri ke oni konstruas ponton trans
> la kanalo, sed ne ke oni fosas tunelon "maltrans" la kanalo. Mi diru "sub tra",
> sed tamen ne "super tra"

Ŝajne vi mise opinias, ke la signifo de "trans" enhavas ian ideon de "super". Fakte, "trans X-o" signifas "je la alia flanko de X-o", kaj "trans X-on" signifas "al la alia flanko de X-o". Ĉe "trans X-on" tute ne gravas ĉu oni atingas la alian flankon de X-o per vojo super, tra aŭ sub X. Do oni povas senprobleme diri ke oni fosas tunelon trans la kanalo.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Mar 26, 2010, 11:13:11 AM3/26/10
to la bona lingvo
On 25 Mrz., 22:23, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Ŝajne vi mise opinias, ke la signifo de "trans" enhavas ian ideon de
> "super".

Lau PMEG
( http://h.bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/lokaj_rolvortetoj/trans.html
):
"Trans signifas 'sur la alia flanko de'. Oni uzas trans, kiam oni
devus iri super au sur la koncerna afero por atingi la alian flankon
[...]
Trans ankau povas montri movighon al la alia flanko de io per iro
super au sur ghi ..."

> Do oni povas senprobleme diri ke oni fosas tunelon trans la kanalo.

Tio chi povus esti miskomprenata tiel, ke la fosado okazas en la alia
flanko de la kanalo (kaj ne sub, super au apud ghi).

Se oni dirus "trans la kanalon", tio chi ne sufiche komprenigus, ke la
fosado okazas sub la kanalo.

Lau mi la plej bona solvo estas: "Oni fosas tunelon tra sub la
kanalon", char: La fosado okazas en la loko "sub la kanalo". Por
komprenigi, ke tiu chi loko estas trafosata, oni antaumetas "tra", kaj
oni aldonas n-finajhon, por klarigi, ke estas celloko malantau la loko
"sub la kanalo".

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Mar 26, 2010, 11:32:41 AM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

> Ronaldo:
>
>> Tamen, la afero memorigas al mi pri alia afero:
>> la vorto "trans". Sxajne mi jes povas diri ke oni konstruas ponton trans
>> la kanalo, sed ne ke oni fosas tunelon "maltrans" la kanalo. Mi diru "sub
>> tra", sed tamen ne "super tra"
>

> Ŝajne vi mise opinias, ke la signifo de "trans" enhavas ian ideon de
> "super".

Tion mi efektive pensis, antaw pluraj jaroj

> Fakte, "trans X-o" signifas "je la alia flanko de X-o", kaj "trans
> X-on" signifas "al la alia flanko de X-o". Ĉe "trans X-on" tute ne gravas ĉu

> oni atingas la alian flankon de X-o per vojo super, tra aŭ sub X. Do oni


> povas senprobleme diri ke oni fosas tunelon trans la kanalo.

jes, sed tio signifus ke la tuta tunelo trovigxos je la alia flanko de
la kanalo.
Kion mi sercxas estas du klaraj vortoj. Unu por indiki ke la tunelo
kondukas de
unu flanko de la kanalo al la alia, la alia vorto or indiki kiel ponto
faras tion.

Marcos Cramer

unread,
Mar 26, 2010, 12:30:42 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi antaŭe skribis:


> Do oni povas senprobleme diri ke oni fosas tunelon trans la kanalo.

Kiel jam klaris el mia antaŭa klarigo, mi efektive intencis skribi "trans la kanalon" kaj ne "trans la kanalo".

Ŝajnas ke efektive "trans" kutime uziĝas kiam oni pensas pri moviĝo super aŭ sur la koncerna objekto por atingi la alian flankon de ĝi. Sed kiam oni diras "fosi tunelon trans la kanalo", la verbo "fosi" jam klarigas ke efektive la moviĝo okazas ne super aŭ sur la kanalo, sed sub aŭ tra ĝi. Do oni ne bezonas aparte esprimi la ideon de subeco per iu nekutima esprimo kiel "tra sub la kanalon".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2010, 2:16:23 PM3/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ŝajnas ke efektive "trans" kutime uziĝas kiam oni pensas pri moviĝo super aŭ sur la koncerna objekto por atingi la alian flankon de ĝi.
Sed la afero dependas de la kunteksto. Mi ofte diras: Mi iras trans la fervojon (foje temas pri aŭtovojo), kiam efektive mi faras tion laŭ ponto sub la fervojo.

Amike

Renato


Pablo

unread,
Mar 30, 2010, 8:00:49 PM3/30/10
to la bona lingvo
Saluton samideanoj,

Cxi-tiu diskuto eble jam estas fermita, sed mi proponas monatfluo por
menstruo/monatajxo. Kion vi pensas?


On 25 feb, 20:32, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
> la nuna listo fortradukas gxin al "monatajxo" kaj por mi tio estas tro svaga.
> Ni nepre aldonu ke temas pri "sangado", kaj eventualege "lunfazo".
>
> --http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 31, 2010, 2:53:27 AM3/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:
. . . mi proponas monatfluo por menstruo/monatajxo. Kion vi pensas?
  
Ne temas pri malbona propono, sed verŝajne por la momento ni restu ĉe nia linio:

menstru·o [9oa] ~ monat·aĵ·o [zam] .

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Apr 1, 2010, 10:25:09 AM4/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo <pco...@gmail.com> Mar 30 05:00PM -0700 ^


> Saluton samideanoj,

> Cxi-tiu diskuto eble jam estas fermita, sed mi proponas monatfluo por
> menstruo/monatajxo. Kion vi pensas?

ke esp-o malbezonas tiajn ewfemismegojn

Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it> Mar 31 08:53AM +0200 ^

> ne temas pri malbona propono, sed ver?ajne por la momento ni restu
> ?e nia linio:

> menstru·o /[9oa]/ ~ monat·a?·o /[zam] .

ke esp-o malbezonas tiajn ewfemismegojn

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages