Kion signifas plado?

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2016, 7:14:30 AM1/11/16
to ~listo 'lbl'
En usona servo pri unu vorto tage de hodiaŭ oni diras:


Example sentence: Ĝi venis al mi sur arĝenta plado.
Sentence meaning: It came to me on a silver platter.
 
En la universala vortaro estas la linio:

  • plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.

Ĉu la usona servo, do, pravas?

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 11, 2016, 8:44:11 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Estas granda telero komunuza por disporti la manĝaĵojn.
Itallingve "vassoio".

Fundamenta vorto! JoKo
> En usona servo pri unu vorto tage de hodiaŭ oni diras:
>
>
> Example sentence: Ĝi venis al mi sur arĝenta plado.
> Sentence meaning: It came to me on a silver platter.
>
>
> En la universala vortaro estas la linio:
>
> * *plad'
> <http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&id=3379>*plat

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2016, 8:48:53 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo:


|  Estas granda telero komunuza por disporti la manĝaĵojn. Itallingve "vassoio". Fundamenta vorto!

Kaj kion vipensaspri "La luksa manĝo konsistis el kvinpladoj?

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 11, 2016, 10:00:11 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 11/01/2016 14:48, Renato Corsetti ha scritto:
> JoKo:
>
> | Estas granda telero komunuza por disporti la manĝaĵojn. Itallingve
> "vassoio". Fundamenta vorto!
>
> Kaj kion vipensaspri "La luksa manĝo konsistis el kvinpladoj?
En italio komuna manĝo konsistas el tri pladoj (t. e. ĉerpante el tri pladoj).

Nu... se oni aldonas kukukon kaj frukton el du aliaj malsamaj pladoj, ni maĝis
kontentige.

Kvankam en la manĝoj valoras pli la kvalito ol la kvanto, ĉu?
JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 11, 2016, 10:15:09 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com

 

En la Biblio, Zamenhof uzis “plado” nur en la senco “granda telero por disporti mangxajxojn” (en la itala, “piatto di portata” aux “vassoio”):

 

Eliro 37,16

ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.

 

Nombroj 4,7

sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur gxin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn

 

Nombroj 7,13

lia ofero estis: unu argxenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj

 

2 Regxoj 2,20

Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon.

 

2 Regxoj 21,13

Mi elvisxos Jerusalemon tiel, kiel oni elvisxas pladon

 

 

Tamen, en la Zamenhofa Proverbaro estas ankaux la dua signifo (mangxajxo entenata en telero): brava batalanto kontraŭ plado bolanta

 

Cetere, ankaux enj la itala oni uzas sendistinge la vorton “piatto” por indiki cxu la teleron (lavare i piatti = lavi la telerojn) cxu gxian enhavon (piatto del giorno = taga plado).

En la franca principe oni distingas “assiette” = telero disde “plat” = plado  (premier plat, deuxième plat, le plat du jour); sed oni povas diri une assiette de riz, de soupe.

Ankaux en la angla teorie oni distingtas “plate” disde “dish”, tamen oni diras “dirty dishes” (malpuraj teleroj) sed “a plate of…” (plado el…).

Ankaux en la germana estas iom da konfuzo: dum principe oni distingas Teller (= telero) disde Gericht/ Speise (= plado), oni tamen diras ein Teller Suppe/ Gemüse (= plado da supo/ legomoj).

La belo estas, ke en la germana Schluessel respondas al telero (bovlo, taso), ne al plado, do oni rajtus demandi, kion efektive intencis diri Zamenhof per “plado”.

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 11 gennaio 2016 14:49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Kion signifas plado?

 

JoKo:

|  Estas granda telero komunuza por disporti la manĝaĵojn. Itallingve "vassoio". Fundamenta vorto!

Kaj kion vipensaspri "La luksa manĝo konsistis el kvinpladoj?

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

 


Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 11, 2016, 10:21:30 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Al Corsetti mi naive respondis:

> > Kaj kion vi pensas pri "La luksa manĝo konsistis el kvinpladoj?
> En italio komuna manĝo konsistas el tri pladoj (t. e. ĉerpante el tri pladoj).
>
> Nu... se oni aldonas kukukon kaj frukton el du aliaj malsamaj pladoj, ni maĝis kontentige.
>
> Kvankam en la manĝoj valoras pli la kvalito ol la kvanto, ĉu?

Efektive la pladojn oni ne manĝas.

Nu... oni ĉiuj scias ke la usona lingvo estas tre praktika kaj lasas al la
uzanto esakte kompreni la signifon.

Ekzemple "watch" en la angla signifas "rigardo".... kaj ankaŭ "orloĝo". Ĝi lasas
al sagaco de la parolantoj kompreni pri kio temas.

Sume ankaŭ en la itala tio okazas.... ekzemple parolante ĝuste pri teleroj.

Miaopinie esperanto estas pli racia, kaj emas precizigi.

Ĉiuokaze "La luksa manĝo konsistis el kvinpladoj" estas senerara, miaopinie.
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Jan 11, 2016, 12:31:45 PM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/01/2016 om 13:14 schreef Renato Corsetti:
En usona servo pri unu vorto tage de hodiaŭ oni diras:


Example sentence: Ĝi venis al mi sur arĝenta plado.
Sentence meaning: It came to me on a silver platter.
 
En la universala vortaro estas la linio:

  • plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.

Ĉu la usona servo, do, pravas?



Mi havas la kompletan liston kun ĉiuj ekzemplaj vortoj kaj ekzemplaj frazoj.
Leginte la hodiaŭan mesaĝon de Tranparent Language mi jam aldonis jenan rimarkigon al tiu listo:
   plado --> pleto

Ĉar tia kurso povas esti grava por anglalingvanoj, kiuj volas lerni Esperanton, mi jam antaŭ kelkaj monatoj kontaktis la respondeculon de Transparent Language, kiu finfine afable sendis al mi la tutan liston kun peto proponi korektojn. Temas pri preskaŭ 400 ekzemplaj vortoj kaj frazoj), kiujn mi iom post iom prikomentas.
Unue mi serĉis la neoficialajn vortojn en la vortolisto. Pliaj taskoj estas traserĉi la frazoliston, kontroli, ĉu la ekzempla vorto ja estas uzata en la ekzempla frazo, ĉu la ekzempla frazo estas bona, ĉu ĝi ne enhavas neoficialajn vortojn, kaj finfine sendi novan, korektitan liston al Transparent Language.

Se iu pretas helpi, mi sendos la liston al ŝi/li. La listo estas en la formo .ods de OpenOffice, supozeble senprobleme transformebla en Microsoft Excel

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 11, 2016, 12:36:45 PM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/01/2016 om 13:14 schreef Renato Corsetti:
  • plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.

Ĉu la usona servo, do, pravas?

Eble mi eraris proponante
   plado --> pleto

Mi ĵus vidis, ke la rusa vorto ja indikas la manĝaĵon:
блюдо: plado, manĝaĵo, kuiraĵo, ambrozio, birdaĵo, fiŝaĵo, hepataĵo, hordeaĵo, langaĵo, viandaĵo, manĝmeto
блюдо из печени: hepataĵo
блюдо из птичьего мяса: birdaĵo
блюдо из языка: langaĵo

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 11, 2016, 1:03:30 PM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 11/01/2016 om 13:14 schreef Renato Corsetti:
  • plad' plat (un) | plate | Schüssel | блюдо | półmisek.

Ĉu la usona servo, do, pravas?

La rusa vorto  блюдо estas manĝaĵo.

La rusa vorto por "pleto" estas поднос
dum противень signifas: rostilo, fritilo, bakplato, bakpleto

Laŭ angla-Esperanta listo, kiun mi trovis ĉe https://secure.wikimedia.org/wiktionary/eo/wiki/Vortaro_angla-Esperanta_p (mi iom prilaboris ĝin):
   plate: telero; plato; numeroplato; plado; tegi; plaki; ..izi; tabuleto; plating: gerundio kaj participo de la verbo "plate"; tegajxo;

Laŭ la franca vikipedio https://fr.wikipedia.org/wiki/Plat la franca vorto "plat" havas la bazan sencon de telerego, sed ankaŭ (pro metonimio) la sencon de manĝaĵo sur ĝi:

  • En cuisine, un plat est une pièce de vaisselle plus ou moins creuse dans laquelle on sert les mets et qui peut parfois servir à les cuire.
  • Le plat est, par métonymie, le récipient et son contenu. (ex. : Un plat de pommes de terre)

Germana vortlisto  https://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta_s diras:
  Schüssel: plado

Amike salutas Leo



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages