Mi estas ŝerĉanta esencan terminaron pri ekologio kaj mediprotekto

11 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 10, 2016, 8:52:58 AM1/10/16
to ED.BL.DISKUTLISTO, Manfred Westermayer
Estimataj samideanoj

Mi bezonus esencan liston (ne pli ol 100 radikoj) en esperanto.

Ĉu iu povas min helpi?
Dankon Joko <esperanto...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2016, 11:19:25 AM1/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Plej simpla solvo: prenu la unuajn 100 de la frekvenc-listo de la Zagreba Metodo.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Vasil Kadifeli

unread,
Jan 10, 2016, 11:46:28 AM1/10/16
to °listo 'lbl'
Je la plej lasta artikolo pri la Zagreba Metodo en la ret-paĝo edukado.net kun la ĝisdatigita listo de la radikoj....


Amike,
Vasil

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 10, 2016, 2:28:23 PM1/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Raymond Gerard,
bonan vesperon kaj bonan novan jaron.
Mi estas JoKo

Responde al mia citita peto esperantisto respondis
> Je la plej lasta artikolo pri la Zagreba Metodo en la ret-paĝo edukado.net
> kun la ĝisdatigita listo de la radikoj....
>
> http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=255
Sed mi ne sukcesis aliĝi al "edukado.net".

Se efektive vi pretigis liston da eklogiaj esperantaj terminoj,
ĉu vi povas sendi al mi la dosieron.

Dankon

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 10, 2016, 2:32:31 PM1/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, mi forgesis ŝanĝi la retadreson.
Ĉiuokaze koran dankon al Vasil Kadifeli
JoKo

> Kara Raymond Gerard,
> bonan vesperon kaj bonan novan jaron.
> Mi estas JoKo
>
> Responde al mia citita peto esperantisto respondis
>> Je la plej lasta artikolo pri la Zagreba Metodo en la ret-paĝo edukado.net
>> kun la ĝisdatigita listo de la radikoj....
>>
>> http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=255

Vasil Kadifeli

unread,
Jan 11, 2016, 1:47:48 AM1/11/16
to °listo 'lbl'
Saluton kara Johano,

Lastatempe kara Katalin Kovacs ŝanĝis kelkajn regulojn de edukado.net.
Ekzemple tiuj kiuj ne estas instruistoj aŭ ne suportas mone la organizaĵon ne povas legi instrumaterialojn ktp.

Jen la dokumento alkroĉita en ĉi tiu mesaĝo

Amike,
Vasil 


zlatko_tiljar_baza_listo__historio_kaj_sekvoj.pdf

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 11, 2016, 4:53:08 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Vasil, tutunue mi redankas pro via klopodo helpi min.
> Lastatempe kara Katalin Kovacs ŝanĝis kelkajn regulojn de edukado.net.
> Ekzemple tiuj kiuj ne estas instruistoj aŭ ne suportas mone la organizaĵon
> ne povas legi instrumaterialojn ktp.
Ja tute normala afero... italia moto diras "sako malplena ne staras"

> Jen la dokumento alkroĉita en ĉi tiu mesaĝo
La afero estas ke, ĝin traleginte, mi trovis neniun listeton pri ekologiaj terminoj.

Eble vi intencas ke la programo de Raymond Gerard permesus eltiri liston el
ekologiaj verkoj.
Sed mi ne estas sufiĉe sperta pri informadiko por tion fari.

Intertempe mi pridemandis Mafred Westmajer, motoro (figurasence) de AVE (asocio
de eŭropaj verduloj),
kaj li jam respondis al mi ke li interesiĝos pri la afero.
Sume aranĝi ekologian terminareton (eĉ malgranda kaj komenca) utilus ankaŭ al AVE.

Mi estas pretiganta eble 250paĝan verketon por progresantaj italoj (pri ĉio:
gramatiko, literaturo, historio, movado)
Kaj en ĝi mi celas aldoni esencajn terminaretojn pri
- eŭropunio
- informadiko
- politiko
- ekonomio
- ekologia kaj homrajta.

Mi ili jam skizis, sed la "ekologia kaj homrajta" terminareto estas la plej mizera.
Ĝis nun mi listigis jenajn vortojn
- daŭrigebla evoluo
- ekologia postsigno (komparo inter la disponeblaj kaj la uzitaj rimedoj)
- GMO (Genetike Modifitaj Organismoj)
- klimatŝanĝo
- libera kaj egalrajta komerco
- medioprotekto

Se iu havas kelkajn aldonindajn terminojn (ne tiom teknikajn) bv. ilin komuniki
rekte al mia retadreso <esperanto...@gmail.com>
JoKo

Vastalto

unread,
Jan 11, 2016, 7:40:22 AM1/11/16
to Johano Karlo Rinaldo, la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Mi aldone sendas liston eltiritan el la Esperanto-Japana
Vortaro (Japana Esperanto-Instituto, 2006). Ĝi entenas
224 vortoj aŭ vortokombinoj rilatantaj al ekologio kaj
mediprotektado.

Se vi ne timas la japanlingvan skribon, eble al vi
utilos jena retpaĝo:
"環境問題用語集 / Terminaro pri Naturmediaj Problemoj"
http://www.vastalto.com/nun/?p=31

Amike,

Vastalto


Johano Karlo Rinaldo <esperanto...@gmail.com> skribis:
>--
medio_ejv3o2.txt

Vasil Kadifeli

unread,
Jan 11, 2016, 8:56:40 AM1/11/16
to °listo 'lbl'
Ho ve ! via unua mesaĝo estis :
Estimataj samideanoj
Mi bezonus esencan liston (ne pli ol 100 radikoj) en esperanto.
Ĉu iu povas min helpi?
Kaj poste kara Renato proponis la liston de la Zagreba Metodo.
Sed kiam vi demandis pri ekologiaj radikoj? :-)
Amike,
Vasil



Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 11, 2016, 9:55:01 AM1/11/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Vasil

> Ho ve ! via unua mesaĝo estis :
>
>> Estimataj samideanoj
>> Mi bezonus esencan liston (ne pli ol 100 radikoj) en esperanto.
>> Ĉu iu povas min helpi?
> Kaj poste kara Renato proponis la liston de la Zagreba Metodo.
> Sed kiam vi demandis pri ekologiaj radikoj? :-)
Pri kia terminaro temis estis tutunue skribate en la titolo
"Mi estas ŝerĉanta esencan terminaron pri ekologio kaj mediprotekto".

Eble vi (kaj Corsetti) preteratentis la titolon... Tamen ne gravas.
Ĉu eble vi trovis esencan liston de ekologiaj terminoj?

Ŝajne vi estas egipta.. ĉu vi tradukos al la egipta la reduktotan liston?

Intertempe - dank' al Vastalto - mi ricevis la tre utilan japanan liston je 224
vortoj.
Tiu japana listo estas facile kopiebla (ne ĉiam tio eblas). Kaj eĉ la japana
lingvo estas alfabete ordigebla. Tiel eblos facile aranĝi plurlingvan (eble
esperanto-japana-itala-germana-angla-franca) ekologian terminareton.

Nun mi devos ĝin pristudi por ĝin redukti al plej komunuzaj vortoj... ja en la
listo estas amaso da teknikaj vortoj.

Amike, JoKo
<esperanto...@gmail.com>

Vasil Kadifeli

unread,
Jan 11, 2016, 10:28:53 AM1/11/16
to °listo 'lbl'
Jes vi pravas, mi ne bone atentis la mesaĝ-titolon.
​Mi iomete trarigardis la interreton sed mi ne trovis alian ekologian terminar-liston.
Ne mi ne estas egipta, mi estas el la greka minoritato de Turkujo, kaj mi loĝas en Istanbulo.
Amike,
Vasil

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 12, 2016, 2:34:52 AM1/12/16
to la-bona...@googlegroups.com, Manfred Westermayer
Iom ankoraŭ - kaj espereble lastfoje - pri la listo de ekologiaj terminoj.

Hieraŭ fronte al la riĉa esperanta listo (japane tradukita) facile prilaborebla
per komputilo mi iom entuziasmiĝis planinante tro kompleksan laboron plurlingvan.

Vespere eĉ mi sukcese testis la komputilan laboron. Sed fronte al la amaso da
terminoj mi ne sukcesis trovi efikan kriterion por ili selekti.

Tial mi devas reĝustigi la laborplanon laŭ miaj komencaj bezonoj.
Mi decidis limiĝi nur al la komunuzaj vortoj, kaj tion fari nur esperante kaj itale.
Se alilingvaj samideanoj volos fari similan laboron en sia lingvo mi sendos al
ili la dosieron por ke ili aldonu sian lingvon.

Fine mi elkore dankas Vastalto kaj Vasil kaj aliajn samideanojn pro la helpo
JoKo

Pjer

unread,
Jan 12, 2016, 5:44:30 PM1/12/16
to la bona lingvo, man...@westermayer.de
Mi volonte aldonus la francajn vortojn en la dosieron.
Amke, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages