Kara Vasil, tutunue mi redankas pro via klopodo helpi min.
> Lastatempe kara Katalin Kovacs ŝanĝis kelkajn regulojn de
edukado.net.
> Ekzemple tiuj kiuj ne estas instruistoj aŭ ne suportas mone la organizaĵon
> ne povas legi instrumaterialojn ktp.
Ja tute normala afero... italia moto diras "sako malplena ne staras"
> Jen la dokumento alkroĉita en ĉi tiu mesaĝo
La afero estas ke, ĝin traleginte, mi trovis neniun listeton pri ekologiaj terminoj.
Eble vi intencas ke la programo de Raymond Gerard permesus eltiri liston el
ekologiaj verkoj.
Sed mi ne estas sufiĉe sperta pri informadiko por tion fari.
Intertempe mi pridemandis Mafred Westmajer, motoro (figurasence) de AVE (asocio
de eŭropaj verduloj),
kaj li jam respondis al mi ke li interesiĝos pri la afero.
Sume aranĝi ekologian terminareton (eĉ malgranda kaj komenca) utilus ankaŭ al AVE.
Mi estas pretiganta eble 250paĝan verketon por progresantaj italoj (pri ĉio:
gramatiko, literaturo, historio, movado)
Kaj en ĝi mi celas aldoni esencajn terminaretojn pri
- eŭropunio
- informadiko
- politiko
- ekonomio
- ekologia kaj homrajta.
Mi ili jam skizis, sed la "ekologia kaj homrajta" terminareto estas la plej mizera.
Ĝis nun mi listigis jenajn vortojn
- daŭrigebla evoluo
- ekologia postsigno (komparo inter la disponeblaj kaj la uzitaj rimedoj)
- GMO (Genetike Modifitaj Organismoj)
- klimatŝanĝo
- libera kaj egalrajta komerco
- medioprotekto
Se iu havas kelkajn aldonindajn terminojn (ne tiom teknikajn) bv. ilin komuniki
rekte al mia retadreso <
esperanto...@gmail.com>
JoKo