Mi estas prilaboranta la tekston de la siatempa (1907) esperanta traduko, fare de Vallienne, de “Eneido”.
Jen, cxe kanto 2-a, verso 199:
Tiam aperas vidajxo terura kaj multe pli grava,
Cxu ne bona sugesto anstataux “spektaklo”?
Gxis
Antonio
Ne anstatau, sed kiel bona variajho! Ghuste en tiu kunteksto, “vidajho” shajnas al mi pli tauga vorto ol ”spektaklo”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio
De Salvo
Inviato: domenica 7 novembre 2010
10.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
spektaklo
Efektive ĉi-okaze la situacio estas pli komplika ol mi imagis.
Ni havas
· spekt- oficiala en la 9-a Aldono
· spektakl- oficiala en la 1-a Aldono
· spektator- neoficiala
Pri spektator- ni jam havas linion:
spektator·o → spekt·ant·o
Se ni akceptas la konsilojn de Marcos kaj Antonio, ni devus havi almenaŭ ankaŭ la linion:
spektakl-o [1oa] = spekt-aĵ-o, vid-aĵ-o.
Kion vi opinias?
Amike
Renato
Mi konsentas pri la linio kun =.
Spektaklo estas ne nur vidaĵo, sed ĉefe ankaŭ vidindaĵo.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: domenica
7 novembre 2010 23.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
spektakl-o
--
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Do, provizore ni faru nenion, kaj atendu la protestojn de la ĉinoj en la venonta generacio.
spekt·i → rigard·i [eble, en iuj kuntekstoj : vid·i]
spektakl·o → prezent·ajh·o [teatra au simila]
spektakl·o → ({impon·, rimark·ind·}a) prezent·ajh·o
spektator·o→ rigard·ant·o [eble, en iuj kuntekstoj : vid·ant·o]
Francisko:
Jen per mia busho . . . protestas la venontageneraciaj hhinoj kaj la chiugeneraciaj konantoj de la lingvo latina
Kara Francisko, vi parolas kiel la bibliaj profetoj, sed neniu aŭskultos vin antaŭ ol la ĉinoj/ĥinoj iĝos en Esperantujo pli multnombraj ol la akridoj.
Amike
Renato
spektakl·o → ({impon·, rimark·ind·}a) vid·ajh·o
Francisko:
Ø Utilus ghenerala atentigo pri tio sur nia enkonduka pagho "
Mi ĵs aldonis frazon pri tio.
Amike
Renato
Francisko:
| Tiun aldonitan frazon mi ne vidas sur la pagho.
Tamen ĝi estas tie:
Bonvolu atenti: niajn rekomendatajn samsignifajn esprimojn uzantoj devos adapti laŭ la kuntekstoj kaj cirkonstancoj. Ekzemple, anstataŭ "ant•" iufoje konvenos "int•" aŭ respektive "ont•". En aliaj okazoj nur la kunteksto povas konsili, kiu el la proponataj esprimoj estas uzinda.
(Preterpasante : serchante pri tio, mi trovis skriberaron [ekkrisigno tushanta la tuj antauan literon : "en angulo de la ĉambro!"]
Eble tiu problemo: ĉu la kri-signo tuŝu la lastan vorton de la frazo aŭ ne tuŝu ĝin, ne vere apartenas al ĉi tiu listo. Mi movas ĝin al la listo “Tutmondeca Esperanto”.
Amike
Renato
(Preterpasante : serchante pri tio, mi trovis skriberaron [ekkrisigno tushanta la tuj antauan literon : "en angulo de la ĉambro!"]
> Neniom temas pri la lingvo franca au pri la flandra au la nederlanda.
> Temas pri Esperanto, por kiu oni serchu modelojn unuavice en la Fundamento
> de Esperanto. [...]
> Konsterne mirige estas, ke tiel diligenta kaj precizon amanta kolego
> kiel la verkinto de la PMEG la spacetojn en la teksto de la Ekzercaro ne
> vidis.
Mi vidis ilin, kompreneble, sed mi vidis ankaŭ, ke la uzo en la
Fundamento estas diverseca kaj nekonsekvenca. Aperas plurloke
demandosignoj kaj krisignoj sen tia antaŭa spaceto (kaj en pluraj
lokoj temas pli vere pri iaj duonspacetoj).
Mia konkludo estas, ke pri tiaj skribaj detaloj (cetere tre malgravaj)
ne ekzistas klara normo en la Fundamento, kaj ke kredeble Zamenhof ne
celis, ke pri tiaj malgravaĵoj la presoformo de la Fundamento estu
normiga (oni povas eĉ supozi, ke pri tiuj detaloj Zamenhof mem tute ne
respondecis, sed la kompoŝtisto, kiu plej verŝajne neniel regis
Esperanton). Oni atentu tiurilate ankaŭ pri la tute diverseca kaj
ialoke klare fuŝita uzo de citiloj (diversformaj) en la Fundamento. Se
la Fundamento ion instruas pri tio, tiam temas pri la instruo, ke pri
tiaj aferoj oni povas agi diversmaniere.
La tiutemaj klarigoj, cetere intence tre milde prezentitaj, en PMEG,
do ne celas prezenti Fundamentan normon, sed praktikon - pli aŭ malpli
normecan - estiĝintan post la Fundamento.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com