raso

5 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 5, 2016, 3:27:00 AM2/5/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
En reta vortaro estas listigitaj jenaj du signifoj
1. Klaso de vivuloj, parto de specio, kun distingaj konstantaj karakterizoj: la
blanka (blankhaŭta) raso; bela raso de kokoj, de rozoj; „La infana raso“ (poemo
de William Auld)
2(arkaismo). Gento, la raso de Abraham.

Jam Einstein prave diris ke estas nur unu raso: la homa raso.

Nun la scienca revuo "Science" gastigis proponon de sciencistoj elimini la
vorton, ĉar ĝi ja estas "science senkonsista".
itallingve:
<http://www.scienzainrete.it/contenuto/articolo/olga-rickards-e-gianfranco-biondi/appello-labolizione-del-termine-razza/ottobre-2>

Estus bone ke ankaŭ esperanto tion agnosku per jenaj du SSV
- raso > homa speco
- rasisto > homara separisto

Sufiĉus ke AdE deklaru "arkaikaj" ambaŭ la du signifojn.

Nun du demandojn al Corsetti. Mi vidis ke ĝi estis agnoskita jam en la 1a
Oficiala Aldono.
- Se iu vorto estas deklarata "arkaika", ĉu ĝi perdas la agnoskigon de AdE?
- Iu vorto povas esti malagnoskata de AdE?

JoKo



Michał Ryszard Balicki

unread,
Feb 5, 2016, 4:39:35 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Sed bonvolu memori, ke „raso” ne estas uzata nur ĉe homoj, sed (laŭ ĝia PIVa difino)
ĉe ĉiuj vivuloj. Kaj tiusignife certege ne estas arĥaika. :D Sendube eblas diri, ke koncepto
de „raso” ne utilas ĉe gena parto de vivoscienca sistemigado, ĉar ĝi ne bazas sur genaro
(genotipo) de vivulo, sed sur ĝia videblaĵaro (fenotipo). Sed malgraŭ tio, raso estas ilo utila
ĉe priskribado de malsamecoj inter uloj apartenantaj al la sama speco (de hundoj, ĉevaloj,
musoj ktp.). Krom multekosta DNA-vicrivelado, tio estas la sola metodo, graŭ kiu oni povas
paroli pri historio de grupoj de samspecaj vivuloj — oni povas studi trajtojn rasajn de mokbirdoj
kaj konstati, ke specoj evoluas, aŭ de indianoj kaj konstati, ke iliaj praparencoj devenis de Azio.

Sciencistoj povas uzi aliajn priskribojn, sed tio ne signifas, ke rasoj ne ekzistas entute. Tio
ankaŭ endigas neniun, ke ĝi malaprobu tiun vorton. Kio devas esti forte malaprobita estas
rasismo — rase bazitaj antaŭjuĝoj kaj stultaj asertoj de supereco de iu homa raso super alia.

Ĉion bonan,
Miĥaelo.





--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 5, 2016, 5:22:27 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Michał Ryszard Balicki
> ... „raso” ne estas uzata nur ĉe homoj, sed (laŭ ĝia PIVa difino) ĉe ĉiuj vivuloj.
PIV ne estas la evangelio.
Mi jam diris ke en reta vortaro estas listigitaj jenaj du signifoj
1. Klaso de vivuloj, parto de specio, kun distingaj konstantaj karakterizoj: la
blanka (blankhaŭta) raso; bela raso de kokoj, de rozoj; „La infana raso“ (poemo
de William Auld)
2 (arkaismo). Gento, la raso de Abraham.

Kaj Reta Vortaro baziĝas nur sur la oficialaj vortoj.

> Kaj tiusignife certege ne estas arĥaika.
Post ĝia misuzo kontraŭ homaro, fakte igas ĝin tia... ĉe kiu ajn prudentulo.

> ...ed malgraŭ tio, raso estas ilo utila ĉe priskribado de malsamecoj inter uloj apartenantaj al la sama speco (de hundoj, ĉevaloj,
> musoj ktp.).
Pri la bestaj rasoj jam estas la vorto "bestaj specioj".

> Krom multekosta DNA-vicrivelado, tio estas la sola metodo, lraŭ kiu oni povas paroli pri historio de grupoj de samspecaj vivuloj — oni povas studi trajtojn rasajn de mokbirdoj kaj konstati, ke specoj evoluas, aŭ de indianoj kaj konstati, ke iliaj praparencoj devenis de Azio.
Nenio malhelpas argumenti pri historio de "bestaj/animalaj/homaj vivgrupoj".

> Sciencistoj povas uzi aliajn priskribojn, sed tio ne signifas, ke rasoj ne ekzistas entute.
Ja, kio efektive ekzistas estas la specioj (de vivuloj).
La sciencistoj mem deklaris ĝin "science senkonsista".

> Tio ankaŭ endigas neniun, ke ĝi malaprobu tiun vorton. Kio devas esti forte malaprobita estas rasismo — rase bazitaj antaŭjuĝoj kaj stultaj asertoj de supereco de iu homa raso super alia.
Mia argumentado estis lingva.
Pri la etika malaprobo de la "homara apartigismo", evidente ni samopinias.

Sume la vorto "raso" nepras nek en la ordinara vivo, nek en la scienco.
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2016, 5:54:28 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Eble sciencistoj nun malkovris ke science la vorto estas senutila.

Sed mi dubas, ĉu jam estas tempo forigi la vorton el la normala uzo.

La koncepto estas ankoraŭ tre firme enradikiĝinta en homaj mensoj. Kaj rasismo
ĉiutage eksplodas en eŭropaj landoj nuntempe (kaj kompreneble ankaŭ ekster Eŭropo).

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 5, 2016, 7:29:56 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> Eble sciencistoj nun malkovris ke science la vorto estas senutila.
Nu, Einstein tion malkovris sur sia haŭto en 1933, kiam li rifuĝis en Usonon.
Nun la sciencistoj parolis klare: la vorto estas "science senkonsista".
Kaj por etika lingvo tiu argumento ŝajnas al mi pli ol sufiĉa.

> Sed mi dubas, ĉu jam estas tempo forigi la vorton el la normala uzo.
Uzantoj rajtas fari ĉion, tiu ne estas problemo.

Sed bonligvanoj povas konsili
- raso > homa specio
- rasismo > homara apartigismo.
Kaj eble Ade povas reekzameni la oficiligon.

> La koncepto estas ankoraŭ tre firme enradikiĝinta en homaj mensoj. Kaj rasismo
> ĉiutage eksplodas en eŭropaj landoj nuntempe (kaj kompreneble ankaŭ ekster
> Eŭropo).
Ja pro tio esperanto devus etike ekzemplodona.

Tamen, sen rilato al jama argumento, la AdE-sekretario ne respondis al demandoj

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2016, 8:23:45 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:


|   Nun la sciencistoj parolis klare: la vorto estas "science senkonsista".  Kaj por etika lingvo tiu argumento ŝajnas al mi pli ol sufiĉa.

Bone. Komencu ne uzi la vorton kaj ni vidu kiom da esperantistoj sekvos vin. Kiam la konvinko pri neuzo  de la vorto "raso" estos grandeta, ni faros ion.

Sed bonligvanoj povas konsili
- raso > homa specio
- rasismo > homara apartigismo.
Maksimume per la singo ~ nuntempe, sed ni aŭdu la opiniojn de aliaj listanoj.


- Se iu vorto estas deklarata "arkaika", ĉu ĝi perdas la agnoskigon de AdE?
- Iu vorto povas esti malagnoskata de AdE?
Malofte oni maloficialigis signifojn de vortoj, sed ĝenrale temis pri lingvajprobelmoj rilate al aliaj vortoj.

Ĉiuokaze pro etikaj problemoj ŝanĝi lingvon estas iom problema. Mi, ekzample, pensas, ke EU estas nenio alia ol reprezentanto de Usono en Eŭropo, ĉu mi rajtas proponi, ke oni ne plu uzu la esprimon "Eŭropa Unio" sed uzu "Eŭropa Aĉaĵo"?

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 5, 2016, 10:34:05 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:
> ...Komencu ne uzi la vorton kaj ni vidu kiom da esperantistoj sekvos vin. Kiam
> la konvinko pri neuzo de la vorto "raso" estos grandeta, ni faros ion.
Atendi indikon el misuzado ne estas la sinteno de bonligvo, kiu male emas indiki
al esperantistaro la eble plej taŭgan solvon

> Malofte oni maloficialigis signifojn de vortoj, sed ĝenrale temis pri
> lingvajprobelmoj rilate al aliaj vortoj.
Mi vere celis maloficialigon de vortojn, ne de ilia signifo

> Mi, ekzemple, pensas, ke EU estas nenio alia ol reprezentanto de Usono en
> Eŭropo, ĉu mi rajtas proponi, ke oni ne plu uzu la esprimon "Eŭropa Unio" sed
> uzu "Eŭropa Aĉaĵo"?
Kiel kutime, al homarana etiko vi kontraŭmetas via persona partizana etiko.
JoKo


Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2016, 12:00:15 PM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:


|    Atendi indikon el misuzado ne estas la sinteno de bonligvo, kiu male emas indiki al esperantistaro la eble plej taŭgan solvon

Vi pravas. NI atendu la opiniojn de la aliaj listanoj.

|   Kiel kutime, al homarana etiko vi kontraŭmetas via persona partizana etiko.


Michał Ryszard Balicki

unread,
Feb 5, 2016, 12:46:25 PM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Tio ankaŭ endigas neniun, ke ĝi malaprobu tiun vorton. Kio devas esti forte malaprobita estas
rasismo — rase bazitaj antaŭjuĝoj kaj stultaj asertoj de supereco de iu homa raso super alia.

Mia argumentado estis lingva.

Pro kialoj nur lingvaj volas vi forigi vorton uzatan, havantan klaran difinon kaj certe internacian. :D

- raso > homa specio
- rasismo > homara apartigismo

Tiu propono estas fuŝa. Ne nur pro tio, ke uzo de la vorto „homa” havus neniun sencon en la frazo
„ĉivavo kaj germana ŝafhundo estas du malsamaj homaj specoj”. Tio ankaŭ estigus miskomprenojn,
ĉar jam speco (aŭ „specio”) havas sian propran difinon, tute alian ol tiu de „raso”. Ĉivavo, ŝafhundo,
dogo, pudelo aŭ spanielo estas malsamaj rasoj, sed sendube la sama speco Canis lupus kaj eĉ la
sama subspeco Canis lupus familiaris — hundo. Araba, prĵevalska aŭ ardena estas malsamaj rasoj,
sed sendube la sama speco Equus ferus kaj eĉ la sama subspeco Equus ferus caballus — ĉevalo.

Vilhelmo Lutermano

unread,
Feb 5, 2016, 1:30:34 PM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Eĉ se ne nur la termino, sed ankaŭ la nocio de "raso" estus science ne
pravigebla, do se ne ekzistus tiaj fenotipoj, oni ne povus deklari la
terminon raso arĥaiĝinta, tiom longe kiom homoj uzas ĝin.
Sed kiu volas deklari ĝin arĥaiĝinta, devas klare respondi al la - laŭ
mi frape trafa - argumento de Michal/ Balicki.
Mia gepatroj vendis kovovojn de la kokoraso "perdrikokoloraj italoj",
tre aprezata kaj, laŭ mia estetiko, daŭre unu el la plej belaj (kaj
verŝajne ankaŭ daŭre ovmet-efikaj) kokaj rasoj. Kaj mia patro bredis
hundojn de la raso "germana longharulo" (utila por ĉasistoj, kiuj
volas, ke somere kiel vintre lia hundo elportu pafitan sovaĝanason el
la akvo). Specio aŭ speco por klarigi la diferencon kun aliaj rasoj ne
taŭgas.

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2016-02-05 12:36 GMT-05:00, Michał Ryszard Balicki <bali...@gmail.com>:
>> Tio ankaŭ endigas neniun, ke ĝi malaprobu tiun vorton. Kio devas esti
>>> forte malaprobita estas
>>
>> rasismo — rase bazitaj antaŭjuĝoj kaj stultaj asertoj de supereco de iu
>>> homa raso super alia.
>>>
>>
>> Mia argumentado estis lingva.
>>
>
> Pro kialoj nur lingvaj volas vi forigi vorton uzatan, havantan klaran
> difinon kaj certe internacian. :D
>
> - raso > homa specio
>> - rasismo > homara apartigismo
>>
>
> Tiu propono estas fuŝa. Ne nur pro tio, ke uzo de la vorto „homa” havus
> neniun sencon en la frazo
> „ĉivavo kaj germana ŝafhundo estas du malsamaj homaj specoj”. Tio ankaŭ
> estigus miskomprenojn,
> ĉar jam speco (aŭ „specio”) havas sian propran difinon, tute alian ol tiu
> de „raso”. Ĉivavo, ŝafhundo,
> dogo, pudelo aŭ spanielo estas malsamaj rasoj, sed sendube la sama speco
> *Canis
> lupus* kaj eĉ la
> sama subspeco *Canis lupus familiaris* — hundo. Araba, prĵevalska aŭ ardena
> estas malsamaj rasoj,
> sed sendube la sama speco *Equus ferus* kaj eĉ la sama subspeco *Equus
> ferus caballus* — ĉevalo.
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 5, 2016, 1:33:47 PM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Michał Ryszard Balicki
> Pro kialoj nur lingvaj volas vi forigi vorton uzatan, havantan klaran difinon
> kaj certe internacian.
Male mi eliminus "raso", tutune pro etikaj kialoj. Due ĉar eblas ĝin esprimi per SSV
>> - raso > homa specio
>> - rasismo > homara apartigismo
> Tiu propono estas fuŝa. Ne nur pro tio, ke uzo de la vorto „homa” havus neniun
> sencon en la frazo „ĉivavo kaj germana ŝafhundo estas du malsamaj homaj specoj”.
Mi jam diris: bestoj apartenas al la "besta specio".

> Tio ankaŭ estigus miskomprenojn, ĉar jam speco (aŭ „specio”) havas sian
> propran difinon, tute alian ol tiu de „raso”.
Sume "homa specio".

> Ĉivavo, ŝafhundo, dogo, pudelo aŭ spanielo estas malsamaj rasoj, sed sendube
> la sama speco *Canis lupus* kaj eĉ la sama subspeco *Canis lupus familiaris* —
> hundo. Araba, prĵevalska aŭ ardena estas malsamaj rasoj, sed sendube la sama
> speco *Equus ferus* kaj eĉ la sama subspeco *Equus ferus caballus* — ĉevalo.
Ja bestoj apartenantaj al "subspecioj". Rigardu en PIV (specio), ja estas
indikitaj la subspecioj!

Sed inter la homoj ne estas subspecioj.
Tion sumke opinias la sciencistoj, kaj Einstajn... tamen ŝajne ne vi. JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 5, 2016, 2:06:02 PM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Il 05/02/2016 19:30, Vilhelmo Lutermano ha scritto:
> Mia gepatroj vendis kovovojn de la kokoraso "perdrikokoloraj italoj",
> tre aprezata kaj, laŭ mia estetiko, daŭre unu el la plej belaj (kaj
> verŝajne ankaŭ daŭre ovmet-efikaj) kokaj rasoj. Kaj mia patro bredis
> hundojn de la raso "germana longharulo" (utila por ĉasistoj, kiuj
> volas, ke somere kiel vintre lia hundo elportu pafitan sovaĝanason el
> la akvo). Specio aŭ speco por klarigi la diferencon kun aliaj rasoj ne
> taŭgas.
Tiuj estas bestaj subsepcioj, simple.

Mi aldonas la anglan artikolon en la usona revuo "Science"
http://science.sciencemag.org/content/351/6273/564
JoKo

Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2016, 3:20:25 PM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/02/2016 om 11:22 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Pri la bestaj rasoj jam estas la vorto "bestaj specioj".

Tio ne ĝustas! "Specio" (neoficiala, tamen faka vorto) tute ne estas
raso. Sama specio povas havi plurajn subspeciojn, rasojn, variojn, ...
formojn.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 6, 2016, 3:36:53 AM2/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman
> "Specio" tute ne estas raso. Sama specio povas havi plurajn subspeciojn,
> rasojn, variojn, ... formojn.
Efektive por la bestaj specioj tiu taksona nivelo daŭras science valori. Ĉar la
vorto ne estas tute eliminebla por la bestaj specioj... tion mi devas agnoski.

Tamen ĝi estas eliminebla por la "homa specio".
Tion ja asertas la nuntempaj sciencistoj mem: la nivelo "raso" ne plu nepras por
la homa specio,
kiel deduktiĝas el la artikolo de la sciencistoj "Taking race out of human
genetics" (Deprenante raso el la homa genetiko)
http://science.sciencemag.org/content/351/6273/564

Tiun artikolon subskribis la sciencistoj
- Michael Yudell, fakulo pri publika sano ĉe la Philadelphia University,
- Dorothy Roberts, juristo ĉe la Philadelphia Universitato,
- Robert DeSalle, biologisto el American museum of natural history,
- Sarah Tishkoff, genetikistino de la Pennsylvania Universitato.

Kaj ĝin subtenis miloj da sciencistoj.
Kaj la afero ne estas ĵusa eltrovo. Jam en 1992 sciencistoj tion konstatis. Jen
itala artikolo
http://ricerca.repubblica.it/repubblica/archivio/repubblica/1992/02/14/chi-dice-razza-non-sa-cosa-dice.html

Konklude eblas nur du proponoj:

PRI LA SIGNIFO
oni povas limigi ĝian signifon al nuraj "bestaj specioj" kaj elimini ĝin por la
"homa specio".
Tial la unua signifo de Reta Vortaro povus esti jene ĝisdatigata
> 1. Klaso de BESTAJ vivuloj, parto de specio, kun distingaj konstantaj
> karakterizoj: la blanka (blankhaŭta) raso; bela raso de kokoj, de rozoj; „La
> infana raso“ (poemo de William Auld)

PRI LA SSV-RADIKOJ
la afero komplikiĝas, ĉar oni devus proponi "raso > taksona subnivelo de bestaj
specioj".
Sed taksono estas faka ne oficiala vorto, krome tiu estus deifino, ne SSV.
Tamen en la SSV-listo oni jam nun povas aldoni
- rasisto > homara apartigisto
JoKo







Leo De Cooman

unread,
Feb 6, 2016, 4:40:26 PM2/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/02/2016 om 9:36 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> PRI LA SIGNIFO
> oni povas limigi ĝian signifon al nuraj "bestaj specioj" kaj elimini
> ĝin por la "homa specio".
> Tial la unua signifo de Reta Vortaro povus esti jene ĝisdatigata

Ni ne forgesu la kreskaĵojn, supozeble ankaŭ la fungojn, bakteriojn, ...

Amike salutas Leo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Feb 6, 2016, 6:02:12 PM2/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu "homara apartigisto"? Oni povas apartigi la homaron ne nur laŭ la
haŭtkoloro, sed ankaŭ laŭ la enspezoj, ekz-e en (ne nur) eŭropaj
urbocentroj oni apartigas la homojn laŭ ilia mondispono, tio estas
urbana apartigo. Io simila okazas ankaŭ al la tuta homaro: homara
apartigo, kiu, ne hazarde, estas tre ofte ankaŭ rasismo, sed ne nur
kaj eĉ ne esence.

Oni ne povas fordiskuti la diversajn haŭtkolorojn de homoj, kiuj estas
realo. Kaj oni devas povi nomi tion. Oni povus ekz-e anstataŭigi rason
per haŭtkoloreco: tiu estas de blanka haŭtkoloro, tiu de nigra, ktp.
Se oni faras tion kaj instigas aliulojn fari same, tio povas konduki
al stato, en kiu eble plej multaj homoj uzas la terminon "haŭtkoloro"
"subspeco" aŭ anstataŭ "raso", tamen tutcerte konsiderinda parto de
la lingvanoj - Esperantistoj kaj alilingvanoj - daŭre uzos la terminon
"raso", kaj tiel la termino ankaŭ por la homa subspeco ne baldaŭ
arĥai[ik]ĝos.

Deklari vorton arĥaiĝinta, dum ĝi estas ankoraŭ ie uzata, estas kvazaŭ
deklari tusanton mortinta. Bonan funebradon!

Vilhelmo Lutermano.

- -
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages