Vorto de la tago - VRING-I

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 1, 2016, 7:57:29 AM1/1/16
to °listo 'lbl'
Ĉu vi estus por "prem-turn-i" aŭ por oficialigo?

VRINGI

Trudi al aĵo turniĝan movon por elpremi ion el ĝi, premtordi: Mi vringas lavitan ĉemizon. Ĉu ŝi denove elvringis monon de vi? Nun vringiloj ne bezonatas, ĉar lavitaĵojn vringas lavmaŝinoj.





Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Antonio De Salvo

unread,
Jan 1, 2016, 8:34:11 AM1/1/16
to la-bona...@googlegroups.com

Neniam antauxe mi renkontis la vorton vringi, kiun mi tute ne komprenus per si mem.

Se, kiel mi supozas laux la ekzemploj, gxi respondas al la la tri italaj konceptoj (Renato bonvolu konfirmi) “strizzare”, “spillare” kaj “spremere”, mi dirus respektive:

-          Premtordi: premtordi lavitajxojn;

-          Eltordi: eltordi monon;

-          Tordpremi: tordpremi citronon.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 1 gennaio 2016 13:57
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - VRING-I

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Jan 1, 2016, 9:03:23 AM1/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/01/2016 om 14:34 schreef Antonio De Salvo:
Neniam antauxe mi renkontis la vorton vringi, kiun mi tute ne komprenus per si mem.

Ankaŭ mi neniam renkontis tiun vorton. Ĝi respondas al la nederlanda kaj germana vorto "wringen" (en la nederlanda ni elparolas tiun W escepte V en tiu vorto - mi ne scias la kialon). Ĝi signifas tordi.
Antaŭ ol ekzistis aŭtomataj lavmaŝinoj, ekzistis ilo konsistanta el du turnataj kaŭĉukaj cilindroj, inter kiuj oni pasigis lavitaĵojn por elpremi la akvon. Tiun ni povus indiki per (akv-)el-prem-il-o. Laŭ mi ne necesas la radiko "tord" por tiu ilo. Se necesus, mi uzus "turn"
Eblas forigi akvon el lavitaĵoj per tordado. Tiun agon ni esprimas nederlande per "uit-wring-en", germane per "aus-wring-en" (eltordi). Fakte temas pri malrekta elpremado kaŭzita de tordado. "Tordelpremi" ŝajnas al mi tute komprenebla esprimo.
Ekzistas aparatoj por tordi (precipe kvadratajn" metalajn stangojn, precipe uzataj kiel ornamaĵoj en metalaj kradoj. "(Stang-o)tord-il-o" ŝajnas al mi sufiĉe klara vorto.

Mi ne vidas neceson por oficialigi la radikon "vring".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 1, 2016, 9:23:40 AM1/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Se, kiel mi supozas laux la ekzemploj, gxi respondas al la la tri italaj konceptoj (Renato bonvolu konfirmi)

Mi konfirmas.

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages