Mi proponas la diskuto pri la radiko inedi

5 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Feb 2, 2016, 6:58:45 AM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com

Inedia

 

Al PIV mankas la radikolo inedi. Mi proponas la diskuton pri tio.

 

Oni nomas la vivmanieron sen nutraĵo en la angla "inedia" , kaj la homon kiu ne manĝas "indediate" , "not-eater"

aŭ "breatharian".  Ĉu ni povas proponi la novan radikolon "inerdi" kaj permesas jenajn vortfaradojn:

 

inedia: rilata al inedio

indedio: vivmaniero sen nutraĵo

inedii: praktiki inedion

inediano: praktikanto de indedio

inediismo: teorio aŭ ideo pri inedio

inediisto: specialisto pri inedio

 

En la ĉina la ideo de inedio estas " Evito de preni grajnon por la sano" 辟谷 (Bi Gu)

 

Joakimo Verdeno, iama esperantisto de Pollando, nun ŝajne kabeis Esperanton. skribis libron pri la vivmanieron

sen nutraĵo (Life style without food, 275 paĝoj). Oni povas legi kaj elŝuti ĝin laŭ: http://breatharian.info/

http://breatharian.info/texts/InediaNonEatingFasting.pdf . La libro estis origine en la pola, sed jam tradukita en

pli ol ses lingvoj, bedaŭrinde ne esperantigita.

 

 

Via amike

Abengo

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2016, 8:29:23 AM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com

En itala lingvo ekzistas ja la vorto “inedia”, sed temas pri klera vorto, tute ne komunuza; oni trovas gxin kelkfoje en oficialaj tekstoj, kiam oni diras ke iu mortis “pro inedia”, kio en pli komprenebla formo signifas ke iu mortis pro longa nemangxo/ malsato (inedia venas el du latinaj radikoj, in = ne kaj ed- = mangxi). Ekzemple, en la naziaj koncentrejoj multaj mortis pro “inedia” (malsatego).

En la itala, “inedia” havas fortan negativan sencon; certe neniu italo reklamus senmangxan/ mangxevitan/ sennutran metodon per la vorto “inedia”, kiu estas kutime kunligita kun “morto” (ankaux se iom nebule: mi vetus, ke tre malmultaj italoj, legante en gazetoj ke iu mortis pro “inedia”, komprenas pri kio temas; versxajne oni mise supozas, ke temas pri iu malsano).

Konklude: mi ne vidas la bezonon de aparta Esperanta radiko, kaj ecx mi timas, ke gxi povus kauxzi miskomprenojn.

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Cho Chaoming
Inviato: martedì 2 febbraio 2016 12:59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Mi proponas la diskuto pri la radiko inedi

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Feb 2, 2016, 9:26:52 AM2/2/16
to °listo 'lbl'
Ankaŭ mi provus solvi ĉiujn signifojn, por kiuj Abengo uzas la radikon 'inedi-' per la kunmetitaj radikoj 'ne-manĝ-' aŭ 'sen-manĝ-'.

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Feb 2, 2016, 10:45:56 AM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu la vorto ne signifas simple "fasti"? Tio estas Fundamenta vorto. Cetere, mi aŭdis pri kuracado de malsanoj per fastado.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)792 3868 432
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Feb 2, 2016, 12:15:03 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, en la kazo proponita temas pri fasto (harfende: fastado), aux mangxabstino. Sed versxajne la elpensinto de la “nova” metodo volas imponi per nekutima vorto, kvazaux temus pri nova eltrovajxo.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: martedì 2 febbraio 2016 16:46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Mi proponas la diskuto pri la radiko inedi

JFB-Mikro.fr

unread,
Feb 2, 2016, 3:26:07 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
"mankas radiko en PIV", Neniam mi pensis aŭdi tion iam.

Tamen mi ne komprenas kial oni ne diras tutsimple "sennutrovivo", "sennutroviveco", "sennutrovivano", "sennutrovivisto".
Mie, mi tiel ne komprenas tiun vivmanieron ol la angloelvenan vorton.

Ĝis
JfB

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Leo De Cooman

unread,
Feb 2, 2016, 3:49:29 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/02/2016 om 15:26 schreef Renato Corsetti:
Ankaŭ mi provus solvi ĉiujn signifojn, por kiuj Abengo uzas la radikon 'inedi-' per la kunmetitaj radikoj 'ne-manĝ-' aŭ 'sen-manĝ-'.

Ankaŭ "fast" estas oficiala, eĉ fundamenta radiko.

Amike salutas Leo

Cho Chaoming

unread,
Feb 2, 2016, 8:21:31 PM2/2/16
to la-bona...@googlegroups.com

Cho Chaoming

unread,
Feb 3, 2016, 4:20:27 AM2/3/16
to la-bona...@googlegroups.com

Karaj listanoj,

Por la vorto por senganĝviveco mi demandis al la aŭtoro de “vivmaniero sen mnutraĵo” Joakimo M. Verdeno. Li diris ke li ŝatas uzi la vortojn inerdjo kaj inedjulo.

La libron pri nemanĝado oni povas legi aŭ elŝuti laŭ la instruo de http://breatharian.info.

 

Via sincere

Abengo

Leo De Cooman

unread,
Feb 3, 2016, 2:04:50 PM2/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/02/2016 om 2:21 schreef Cho Chaoming:
... Fasto aŭ fastado ŝajnas ankaŭ bona, sed ĝi ofte rilatas al religio. ...

PIV donas du signifojn. Bonvolu rigardi http://vortaro.net/#fasti  sub 2
Same vortaro.net/#fasto  sub 2.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Feb 4, 2016, 7:57:35 PM2/4/16
to la bona lingvo


On Tuesday, February 2, 2016 at 12:58:45 PM UTC+1, Abengo wrote:

Inedia

 

Al PIV mankas la radikolo inedi. Mi proponas la diskuton pri tio.

 

Oni nomas la vivmanieron sen nutraĵo en la angla "inedia" , kaj la homon kiu ne manĝas "indediate" , "not-eater"

aŭ "breatharian".  Ĉu ni povas proponi la novan radikolon "inerdi" k


Jes ni povas, sed kial us ni? Kial enkonduki latinan vorton kiun preskaw neniu konas, por vivstilo kiun (law mia scio) neniu eltenis pli longe ol du monatojn, kaj kiu (miatakse) tute precize kaj adekvate esprimigxas pri la skemisma vorto "nemangxismo"?

                   gxis, Ronaldo N

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 4, 2016, 8:14:44 PM2/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute samopinias kun Ronaldo. Plej bone estus ĉesi tiun sterilan diskuton.                                 Amike,                                                                                                                                           Thu

--

Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2016, 5:38:00 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/02/2016 om 1:57 schreef ro-esp:
> ... kaj kiu (miatakse) tute precize kaj adekvate esprimigxas pri la
> skemisma vorto "nemangxismo"?

La vorto "nemanĝismo" ŝajnas al mi akceptebla. Ĉu adepto al nemanĝismo
estus "nemanĝisto" aŭ "nemanĝismano"?

Amike salutas Leo

lowenstein, anna

unread,
Feb 5, 2016, 5:41:32 AM2/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
"Nemanĝismo" estas bona vorto, kies signifo estas tuj klara. Ĝiaj adeptoj prefere estus "nemanĝistoj", laŭ la modelo de aliaj movadoj. "Nemanĝismano" aspektas al mi iom mistere, kiel "ŝamano" aŭ "talismano".

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages