koler-ik-a

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 22, 2016, 5:41:39 AM2/22/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Pli ol pri la vorto mem, mi petas informojn pri la plej fidindaj vortaroj.

Mi ja vidis ke en Revo estas listigata tiu vorto
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kolerik.html#kolerik.0ulo
El tio eblas dedukti ke la Reta Vortaro sume akceptas ankaŭ neoficialajn
radikojn... ja -ik- estas neoficala sufikso.

Inter la de mi konataj internaciaj vortaroj,
laŭ fidindeco mi ilin listigas en jena ordo:
- ReVo (Reta Vortaro)... kiu ĝin aranĝis?
- PV (Plena Vortaro de Eo)
- PIV

Ĉu estas aliaj internaciaj vortaroj?
Antaŭdankon al kiu respondos, JoKo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2016, 5:55:54 AM2/22/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam Johano Karlo ne aparte interesiĝas pri la vorto, mi pensas, ke ni devus havi la linion:

kolerika --> kolerema


|   El tio eblas dedukti ke la Reta Vortaro sume akceptas ankaŭ neoficialajn radikojn... ja -ik- estas neoficala sufikso.

Ne, laŭ mi, ĉar ĝi estas simpla paŭsajo de nacilingvaj esprimoj.


|  - ReVo (Reta Vortaro)... kiu ĝin aranĝis?
Grupo de esperantistoj ne ĉiam atentaj pri la boneco de la lingvo.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages