En SSV ni havas:
inkandesk·i → (blank·)ard·i, lum·varm·eg·i
Mi serĉas taŭgan fortradukon por "inkandeska lampo".
Ĉu "ard(-o)-lamp-o" akcepteblas?
En PIV jam troviĝas "ard-il-o", uzata en iuj gaslampoj.
Amike salutas Leo
| Ĉu "ard(-o)-lamp-o" akcepteblas?
| "Ardlampo" estas perfekte bona vorto por la lumigiloj, kiujn iuj volas nomi "ampoloj" aŭ "inkandeskaj lampoj". La lumon en ili donas ardo, arda drato (metalfadeno), kiun iuj volas nomi "filamento".