solstic-o/ekvinoks-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2011, 8:47:18 AM1/2/11
to listo 'lbl'

Jen la unua respondo pri la ĉina lingvo rilate al solstico kaj ekvinokso:

 

solstico:  zhì]  en cxina lingvo gxi signifas "alveni" au "atingi la pinton",  cxinoj uzas 夏至 (somera solstico)(夏[Xià]:somero) kaj 冬至 vintra solstico) ([dong]:vintro)

 

ekvinokso:  [ fēn ] en cxina lingvo signifas : divido, punkto,

aŭtuna ekvinokso  秋分,秋分点

printempa ekvinokso  春分,春分点

 

Leo De Cooman

unread,
Jan 2, 2011, 11:48:36 AM1/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/01/2011 14:47, Renato Corsetti skribis:
solstico:  zhì]  en cxina lingvo gxi signifas "alveni" au "atingi la pinton", ...
Legante tion mi pensis pri alia vorto en PIV "kulmino" (kiu kontraŭe al unua analizo ne estas mino de kuloj   :-)    kiu ĉi-kaze povus esprimi la plej altan de Tero vidatan pozicion de la suno super la terorbitebeno kaj koincidas kun somersolstico.
La vorto ne estas oficiala.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2011, 12:15:16 PM1/2/11
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

|   Legante tion mi pensis pri alia vorto en PIV "kulmino" (kiu kontraŭe al unua analizo ne estas mino de kuloj   :-)    kiu ĉi-kaze povus esprimi la plej altan de Tero vidatan pozicion de la suno super la terorbitebeno kaj koincidas kun somersolstico.

Por resti ĉe oficialaj vortoj ni devus havi

(somer-a) solstic-o à sun-pint-o

(vintr-a) solstic-o à sun-mal-pint-o

Ĉu mi bone komprenis? Ĉu tio estus inversa por tiuj, kiuj loĝas en la malsupra duono de la tero?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jan 3, 2011, 4:52:20 AM1/3/11
to la bona lingvo
On 2 Jan., 17:48, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> Legante tion mi pensis pri alia vorto en PIV "kulmino" [...]   kiu ĉi-kaze povus esprimi
> la plej altan de Tero vidatan pozicion de la suno super la terorbitebeno
> kaj koincidas kun somersolstico.

Kiam la somersolstico okazas, tiam ne en chiuj lokoj sur Tero okazas
samtempe ankau sunkulmino, sed nur en lokoj kun iu difinita longitudo
(kiu ordinare varias de unu solstico al alia).

Efektive la somersolstico okazas, kiam la rektascensio de la suno
estas 90°, kaj la vintrsolstico okazas, kiam la rektascensio de la
suno estas 270°. Kaj - kiel mi skribas supre - en tiaj tempoj ne
chiuloke okazas samtempe sunkulmino.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Jan 3, 2011, 3:02:03 PM1/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 3/01/2011 10:52, Andreas Kueck skribis:

> Kiam la somersolstico okazas, tiam ne en chiuj lokoj sur Tero okazas
> samtempe ankau sunkulmino, sed nur en lokoj kun iu difinita longitudo
> (kiu ordinare varias de unu solstico al alia).
>
> Efektive la somersolstico okazas, kiam la rektascensio de la suno
> estas 90°, kaj la vintrsolstico okazas, kiam la rektascensio de la
> suno estas 270°. Kaj - kiel mi skribas supre - en tiaj tempoj ne
> chiuloke okazas samtempe sunkulmino.
Vi pravas. Ni forgesu pri tiu kulmino.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages