Solstico kaj ekvinokso

5 views
Skip to first unread message

Cvi Solt

unread,
Dec 25, 2010, 11:12:03 AM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Nun estas la sezono demandi  pri solstico kaj ekvinokso.

Cxu iu havas bonan proponon?


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Dec 25, 2010, 12:12:41 PM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

 

|   Nun estas la sezono demandi  pri solstico kaj ekvinokso.

|   Cxu iu havas bonan proponon?

 

Mi estas tre malfaka pri astro-scienco. Pri “ekvinokso” mi komprenas ĝin kiel “nokt-tag-sameco” kaj pri “solstico” mi komprenas ĝin kiel “sun-restado”.

 

Kiel oni diras en la hebrea?

 

Amike

 

Renato



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Dec 25, 2010, 1:27:45 PM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
|   Nun estas la sezono demandi  pri solstico kaj ekvinokso.

Por "ekvinokso" ReVo rekomendas la formon "tagnoktegaleco", kiu ankau al mi shajnas rekomendinda. Do lau mi ni aldonu la linion

ekvinoks-o --> tag-nokt-egal-ec-o

"Solstico" lau mi estas iom pli malfacila kazo. En la germana oni diras "Sonnenwende", do "sunturnigho". La latina "solstitium", kiun multaj lingvoj transpreni sentraduke (nur adaptante ghin al sia elparolo kaj literumado), signifas "sunstaro". La rusa (kaj shajne ankau la islanda) uzas lauvortan tradukon de "sunstaro". Tamen kaj "sunstaro" kaj "sunturnigho" lau mi ne aparte taugas por la intencita signifo. Fakte temas pri ekstremaj pozicioj de la suno, tiel ke eble "sunekstremo" pli taugas. La jam kutima formo "solstico" al mi kauzas iom da malkomforto, vershajne pro tio, ke en ghi videblas la netradukita latina "sol"; sed se ni ne sukcesas trovi bonan alternativon, ni tamen eble proponu ghin por oficialigo.

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Dec 25, 2010, 1:52:24 PM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi Solt skribis, 25.12.2010 18:12:

> Nun estas la sezono demandi pri solstico kaj ekvinokso.

Mi mem fakte uzis "sunhalto" kaj "tagnoktegaleco". - Mi ĵus certiĝis
pri tio guglante la vortojn "sunhalto harri" kaj "tagnoktegaleco harri" :)

Amike
Harri


Vastalto

unread,
Dec 25, 2010, 6:13:52 PM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la japana oni diras "too-gxi"(vintra solstico) kaj "ge-sxi"(somera
solstico).
Por "gxi" kaj "sxi" oni uzas la saman idesignon (ideografiajxon), kies
signifo estas pli-malpli "atingi ekstremon".
Tial mi pensas, ke "sunekstremo" estas akceptebla solvo.

Vastalto


Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:

Cvi Solt

unread,
Dec 25, 2010, 11:36:58 PM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/12/25 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Cvi:

 

|   Nun estas la sezono demandi  pri solstico kaj ekvinokso.

|   Cxu iu havas bonan proponon?

 

Mi estas tre malfaka pri astro-scienco. Pri “ekvinokso” mi komprenas ĝin kiel “nokt-tag-sameco” kaj pri “solstico” mi komprenas ĝin kiel “sun-restado”.

 

Kiel oni diras en la hebrea?


Oni  tradukas ekvinokso   "samecpunkto"= נקודת שיוויון,
solstico = "rensverspunkto"   ="נקודת היפוך"
La suno renversas la direkton de sia movo.
Ofte - interkrampe oni aldonas la vortojn ekvinokso kaj solstico.

 

Amike

 

Renato



--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Dec 26, 2010, 5:06:28 AM12/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon al ĉiuj reagintoj!

 

Laste Cvi skribis:

 

Oni  tradukas ekvinokso   "samecpunkto"= נקודת שיוויון,
solstico = "rensverspunkto"   ="נקודת היפוך"
La suno renversas la direkton de sia movo.

Tion subtenas ankaŭ la araba en kiu oni parolas pri:

 

(pozicio) de sameco/egaleco “samtu-l-i’tidaal” por ekvinokso

kaj

(pozicio) de turniĝo/ekreveno “samtu-l-inqilaab” por solstico

 

Provizore ni povus pensi pri

 

ekvinoks-o à tag-nokt-egal-ec-o

solstic-o à sun-halt-o

 

Mi ŝatas ĉi tiun solvon de Harri, ĉar cetere ĝi plej fidele tradukas la originalan latinan esprimon, kiu laŭ mi ĝuste signifas “halto de la suno (antaŭ ol reveni).

 

La japana esprimas ĝin per la koncepto “sun-ekstremo”, kiu ankaŭ estus konsiderebla.

 

Amike

 

Renato

Fra Simo

unread,
Dec 26, 2010, 2:04:56 PM12/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
     Estus pli bone traduki la latinan vortoparton "-stit-" per "halt/(ad/)", ol per "star/" (kvankam la latina praradiko ja estas tiu de la verbo "stare"), char ne temas pri staro kontraue al kusho, sed ja pri halt(ad)o kontraue al irado.

     La plej simpla maniero nomi la nunajn tagojn estus per "vintr/o/komenc/igh/o" kaj la Junifinajn per
"somer/(o/)komenc/igh/o". Se oni konsentus kompreni "vintron" kaj respektive "someron" kiel duonon de la jaro, ne kvaronon, oni povus paroli pri "vintr/o/mez/o" kaj "somer/o/mez/o". Tiu shovigho de la signifo shajnus tute natura kaj estas ofte konstatata, sed mi ne scias, kiel oni povus per simpla maniero senprepare komprenigi, kiusence oni efektive komprenas. Eblus interkonsenti, ke por unu senco oni parolos pri "{somer/, vintr/}o/mez/o", kaj por la alia pri "mez/o de la {somer/, vintr/}o" : chu tia interkonsento estus atingebla ?
     Sed oni bezonas ankau manieron nomi la tagnoktegalecajn tagojn (au la precizan momenton de tagnoktegal(ec)o) sen distingo inter la vintra kaj la somera, kaj la sunhalt(ad)ojn sen distingo inter la printempajn kaj la autunajn. Pör tio eble sufichas "sun/halt/ad/((/o/{punkt/, tag/})o" kaj "
tag/nokt/egal/ec/((/o/{punkt/, tag/})o". Per aldonado de "{somer/, vintr/}a" au respektive de "{printemp/, autun/}a" oni havus terminojn por chiu el la kvar rmiarkindaj tagoj au momentoj . Tion rekomendante ni ne bezonus tuj decidighi pri "{somer/, vintr/}o/mez/o".
..

2010/12/25 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
     Ni jam havas eblajn elturnighojn sen enlonduko de nova oficiala radiko.  Kial do ekpensi nun pri ebla oficialigo ?  Tion ni faru nur en tia okazo, ke tio ne-atendite montrighus nepre necesa.

Leo De Cooman

unread,
Dec 26, 2010, 6:30:24 PM12/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/12/2010 19:27, Marcos Cramer skribis:
> ekvinoks-o --> tag-nokt-egal-ec-o
tag-nokt-sam-daŭr-o?

>
> "Solstico" lau mi estas iom pli malfacila kazo. En la germana oni
> diras "Sonnenwende", do "sunturnigho". La latina "solstitium", kiun
> multaj lingvoj transpreni sentraduke (nur adaptante ghin al sia
> elparolo kaj literumado), signifas "sunstaro". La rusa (kaj shajne
> ankau la islanda) uzas lauvortan tradukon de "sunstaro". Tamen kaj
> "sunstaro" kaj "sunturnigho" lau mi ne aparte taugas por la intencita
> signifo. Fakte temas pri ekstremaj pozicioj de la suno, tiel ke eble
> "sunekstremo" pli taugas.
minimuma/maksimuma tagdaŭro aŭ tagmeza sunalto...?

Eventuale ni trovu taŭgan nomon por la ebeno tra la suna centro, kaj en
kiu la Tero turniĝas ĉirkaŭ la suno, sekve trovu nomon por la ebeno orta
al tiu tra suna kaj Tera centro, kaj difini solsticon kiel la momenton,
kiam la Terakso troviĝas en tiu ebeno.... Hm... Mi timas, ke Renato ne
tuj komprenos tion, aŭ almenaŭ diros tion :-)
Tamen, se ni bezonas nomojn por tiuj ebenoj, ni serĉu ilin nun.

Estis nur provoj trovi solvon por la problemo.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 27, 2010, 12:50:39 PM12/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>ᅵᅵ Eventuale ni trovu taŭgan nomon por la ebeno tra la suna centro, kaj en kiu la Tero turniĝas ĉirkaŭ la suno, sekve trovu nomon por la ebeno orta al tiu tra suna kaj Tera centro, kaj difini solsticon kiel la momenton, kiam la Terakso troviĝas en tiu ebeno.... Hm... Mi timas, ke Renato ne tuj komprenos tion, aŭ almenaŭᅵ diros tionᅵᅵ :-)
Tamen, se ni bezonas nomojn por tiuj ebenoj, ni serĉu ilin nun.

Vi estas tute libera serĉi ilin kaj redakti belan provan termianreton pri pri ebenoj ĉirkaŭ la tero kaj ĉirkaŭ la suno.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Leo De Cooman

unread,
Dec 29, 2010, 7:33:44 AM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 27/12/2010 18:50, Renato Corsetti skribis:

>
> Vi estas tute libera serĉi ilin kaj redakti belan provan termianreton
> pri pri ebenoj ĉirkaŭ la tero kaj ĉirkaŭ la suno.
La plej baza ebeno nomiĝas "ekliptiko". Tamen la vorto estas neoficiala.
Ĉu fortradukebla? Temas pri la ebeno, en kiu moviĝas la centro de Tero
ĉirkaŭ Suno.
Ĉu "orbit-eben-o"? Orbito estas oficialigita en la 4a O.A., sed havas
almenaŭ du tute malsamajn signifojn.
Amike salutas Leo

Fabio Bettani

unread,
Dec 29, 2010, 8:29:42 AM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
>> Vi estas tute libera serĉi ilin kaj redakti belan provan termianreton pri
>> pri ebenoj ĉirkaŭ la tero kaj ĉirkaŭ la suno.
>
> La plej baza ebeno nomiĝas "ekliptiko". Tamen la vorto estas neoficiala.
> Ĉu fortradukebla? [...] Ĉu "orbit-eben-o"?

Unuavide, mi pledus por oficialigo de la radiko "ekliptik-". La nocio
estas sufiĉe komunuza, ne nur por fakuloj, sed ankaŭ por
interesiĝantoj pri astroscienco, observado de steloj, eĉ astrologio...

Ja la ekliptiko estas unu el la multaj eblaj orbitaj ebenoj, sed laŭ
mi ne eblus kompreni, ke per "orbitebeno" oni ĝuste celas la
ekliptikon.

Amike,

--
Fabio

Leo De Cooman

unread,
Dec 29, 2010, 11:39:12 AM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/12/2010 14:29, Fabio Bettani skribis:

> Ja la ekliptiko estas unu el la multaj eblaj orbitaj ebenoj, sed laŭ
> mi ne eblus kompreni, ke per "orbitebeno" oni ĝuste celas la
> ekliptikon.
Jes. Terorbitebeno estus ĝusta vorto.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2010, 1:06:00 PM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj Fabio kaj Leo,

mi kredas, ke vi estas sugestantaj la linion:

ekliptik-o [zam] --> ter-orbit-ebeno

Chu tiel estas?

Leo De Cooman

unread,
Dec 29, 2010, 1:19:54 PM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/12/2010 19:06, Renato Corsetti skribis:

> mi kredas, ke vi estas sugestantaj la linion:
>
> ekliptik-o [zam] --> ter-orbit-ebeno
Jes, laŭ mi tio estas ebla fortraduko de "ekliptiko". Temas pri Tero
(grandlitera). Ĉu la kunmetita vorto ankaŭ havu grandliteron?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2010, 2:00:08 PM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> ᅵ Temas pri Tero (grandlitera). Ĉu la kunmetita vorto ankaŭ havu grandliteron?

La parolata lingvo ne disitngas inter grandaj kaj malgrandaj komencoliteroj. La afero estas preoblema.

Amike

Renato
--

Fra Simo

unread,
Dec 29, 2010, 4:22:13 PM12/29/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/12/29 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Leo:


>   Temas pri Tero (grandlitera). Ĉu la kunmetita vorto ankaŭ havu grandliteron?

La parolata lingvo ne disitngas inter grandaj kaj malgrandaj komencoliteroj.

     Sed literojn oni uzas nur skribe, ne parole !
La afero estas preoblema.

Amike

Renato
--
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages