Vorto de la tago - KORODI

11 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2015, 4:30:45 AM11/27/15
to °listo 'lbl'
Ŝajnas al mi, ke ni neiam pritraktis ĉi tiun vorton? Ĉu mi eraras? Ĉu oficialiginda? Ĉu alimaniere dirinda?

Renato


KORODI 1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon: Akvo korodas metalojn. Iu verŝis korodan acidon sur ĝin. Mia
aŭto estas protektita kontraŭ korodo. Ĉi tiu substanco estas korodaĵo. Ĉiuj niaj tranĉiloj estas korodimunaj.
2. Iom post iom detrui, elmordi: Mi vidas, ke la ĵaluzo korodas ŝin. Ĉiuj lin konas pro lia koroda ironio.




Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2015, 6:27:23 AM11/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 27/11/2015 om 10:30 schreef Renato Corsetti:
Ŝajnas al mi, ke ni neiam pritraktis ĉi tiun vorton? Ĉu mi eraras? Ĉu oficialiginda? Ĉu alimaniere dirinda?

Sub la PIVa difino de mordi oni legas:
2  Diversmaniere ataki la supraĵon de materialo, por ŝanĝi ties ecojn:mordi feron per sulfata aŭ fosfata acido; mordi lignon per solvaĵo de kolorilo;mordi krudan teksaĵon; la nitrata acido servas por mordi la kupran platon de gravuro.  korodi.

Tiu difino respondas al la nederlanda "bijten" (mordi), ekzemple en "bijtend zuur" (mordanta acido).
Pri akvo aŭ aero ni uzas en la nederlanda "aantasten" (ataki, difekti).
Mi ne nepre kontraŭas la oficialigon de "korod-", precipe ĉar iom strange sonas la substantivo: "La mordiĝo/atakiĝo de mia aŭto"; "Tiu farbo taŭgas kontraŭ mordo/atako"

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2015, 11:03:02 AM11/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|   Mi ne nepre kontraŭas la oficialigon de "korod-"

Ni atendu la opinion de aliaj.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 27, 2015, 2:01:41 PM11/27/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 27/11/2015 17:03, Renato Corsetti ha scritto:
> Leo:
>
> | /Mi ne nepre kontraŭas la oficialigon de "korod-"//
> /
> Ni atendu la opinion de aliaj.
Sume "mordi" esprimas efike la du signifojn
JoKo

cce...@gmail.com

unread,
Nov 29, 2015, 7:10:14 AM11/29/15
to la bona lingvo
Saluton al ĉiuj.

Mi cerbumis pri "KORODI" kaj proponas la vorton "kemi'dis'pec'ig'i". Kiam la dispecigilo estas akvo : akvodispecigi. Anstataŭ "pec", por rapida dispecigo, oni povus uzi "er", "dis'er'ig'i", por paroli pri malrapida dispecigo.
Tiam oni povus diri :
aŭto estas protektita kontraŭ diserigo.
Ĉi tiu substanco estas diserigilo.
Ĉiuj niaj tranĉiloj estas diserigŝirmitaj.
Mi unue surŝmiras per kontraŭdiserigilo.

korodi elvenas la francan vorton, "corroder", vortido de latin'vorto "corrodere" (dent'skrap'i, dent'dispec'ig'i).

Ĉu nun eblas uzi "diserigi" tiel ?
2. Iom post iom detrui, elmordi:
Mi vidas, ke la ĵaluzo diserigas ŝin.
Ĉiuj lin konas pro lia diseriga ironio.

Estas mia unua partopreno al via ret'salono, mi esperas respekti regulojn.

JoFo BLIN, Francujo

cce...@gmail.com

unread,
Nov 29, 2015, 2:01:11 PM11/29/15
to la bona lingvo
Pardonu por tiu dua mesaĝo. 
Mi trovis la radikon "rust' ", en la Fundamento kiu signifas Brunruĝa fera oksido. Ĉu anstataŭ uzi novradikon ni ne povu uzi tiun radikon. oni havus : oksigen'rust'o aŭ fer'rust'iĝ'o, Rust' posedas, laŭ mi, tro mallarĝan signifon. Al mi ŝajnas strange ke fundamenta radiko estu parto de signifo de ne fundamenta radiko. Ĉar se oni uzas korodo, tiam rusto iĝas korodo per oksigeno de fero. Ĉu tio taŭgu ?
Ĝis
JfB 

Pjer

unread,
Nov 29, 2015, 5:35:52 PM11/29/15
to la bona lingvo
Plie de "mordi", ĉu mi aùdacu proponi : mal'ŝirm'i.
La mara akvo malŝirmis la feraĵojn, kiuj rustiĝis.

Amike, Pjer.

cce...@gmail.com

unread,
Nov 30, 2015, 8:49:32 AM11/30/15
to la bona lingvo
Saluton Pjer,
"mal'ŝirm'i" signifas, laŭ mi, forskrapi ŝirmantan tavolon. Rusto estas kvazaŭ bruliĝo de fero, kiu estas la bruligaĵo, helpe de la helpbrulaĵo, kiu estas plej ofte oksigeno. La diserigo de materio similas al cindro, kiam lignopeco plenbrulis. Tiam la akvo rustigas feraĵojn, kiuj rustiĝas. Necesu ŝmiri ferajojn per rustimunilo aŭ kontraŭrustigilo, kiu kreos ŝirmtavolo.
Kompreneble, erari povas mi
JfB

Vilhelmo Lutermano

unread,
Dec 2, 2015, 12:18:17 PM12/2/15
to la-bona...@googlegroups.com
"rust-" estas fundamenta radiko. Mi ne komprenas, kial oni bezonas
"korod-". Por la 2-a senco de "korod-" oni povas facile diri "acid-".

Vilhelmo Lutermano.

2015-11-27 9:30 GMT, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Ŝajnas al mi, ke ni neiam pritraktis ĉi tiun vorton? Ĉu mi eraras? Ĉu
> oficialiginda? Ĉu alimaniere dirinda?
>
> Renato
>
> KORODI 1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon: Akvo korodas
> metalojn. Iu verŝis korodan acidon sur ĝin. Mia
> aŭto estas protektita kontraŭ korodo. Ĉi tiu substanco estas korodaĵo.
> Ĉiuj niaj tranĉiloj estas korodimunaj.
> 2. Iom post iom detrui, elmordi: Mi vidas, ke la ĵaluzo korodas ŝin.
> Ĉiuj lin konas pro lia koroda ironio.
>
>
>
> ---
> Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast
> antivirus.
> https://www.avast.com/antivirus
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Renato Corsetti

unread,
Dec 2, 2015, 3:41:13 PM12/2/15
to °listo 'lbl'
Vilhelmo:

​|   ​
"rust-" estas fundamenta radiko. Mi ne komprenas, kial oni bezonas
"korod-". Por la 2-a senco de "korod-" oni povas facile diri "acid-".

​Ĉu vi volas diri ke korodi = acidrusti/acidrustigi ?

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti

Leo De Cooman

unread,
Dec 3, 2015, 6:56:41 AM12/3/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/12/2015 om 21:41 schreef Renato Corsetti:

​ |   ​
"rust-" estas fundamenta radiko. Mi ne komprenas, kial oni bezonas
"korod-". Por la 2-a senco de "korod-" oni povas facile diri "acid-".

​ Ĉu vi volas diri ke korodi = acidrusti/acidrustigi ?


Ĉu ni jam konsideris la vorton "ronĝi" (9a oficiala aldono) kiel eblan sinonimon de "korodi"?


Amike salutas Leo

cce...@gmail.com

unread,
Dec 3, 2015, 7:31:17 AM12/3/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
La radiko "korodi" elvenas de la latina "corrodere", kiu signifas "ronĝi". Mi prefere diras 'dent'dis'pec'ig'i''dis'pec'ig'i' anstataŭ "ronĝi" pri la bestoj (dent'did'pec'ig'ul'oj). Mi prefere diras 'dis'er'ig'i' por "korodi", por paroli pri io, kiu longdaŭras. Estas ankaŭ ne-Fundamenta kaj ne-oficiala radiko por anstataŭi "ronĝi" : "rodi" (baldaŭ pli da radikoj por ion diri ol da Esperantistoj (ŝerc'))

la difino de formetenda "korodi" iĝus sen "korod" :

KORODI 1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon: Akvo rust'ig'as metalojn. Iu verŝis rust'ig'an acidon sur ĝin. Mia 
aŭto estas protektita kontraŭ rust'o (tie estas la taŭga radiko). Ĉi tiu substanco estas rust'ig'aĵo. Ĉiuj niaj tranĉiloj estas rust'imunaj. 
2. Iom post iom detrui, elmordi: Mi vidas, ke la ĵaluzo dis'pec'ig'as ŝin. Ĉiuj lin konas pro lia dis'er'ig'a (sed 'morda' aŭ 'mordada' taŭgas) ironio.

ro-esp

unread,
Dec 4, 2015, 3:51:19 PM12/4/15
to la bona lingvo


Op vrijdag 27 november 2015 10:30:45 UTC+1 schreef Renato Corsetti:
Ŝajnas al mi, ke ni neiam pritraktis ĉi tiun vorton? Ĉu mi eraras? Ĉu oficialiginda? Ĉu alimaniere dirinda?

Renato


KORODI 1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon: Akvo korodas metalojn. Iu verŝis korodan acidon sur ĝin. Mia
aŭto estas protektita kontraŭ korodo. Ĉi tiu substanco estas korodaĵo. Ĉiuj niaj tranĉiloj estas korodimunaj.


Jes, law mi gxi estas oficialiginda. Rusto nur rilatas al fero kiun difektas oksigeno. Io ajn per "acid" maltawgas (aw almenaw troprecizas) cxar "korodi" anakaw eblas per..eh..malacido (alkalo? lesivo?). Cxu jes?  (Mi ne estas hxemiisto)

 
2. Iom post iom detrui, elmordi: Mi vidas, ke la ĵaluzo korodas ŝin. Ĉiuj lin konas pro lia koroda ironio.

Mi apenaw povas imagi neceson paroli tiel, kaj do kontrawas oficialigon law tiu difino

                               gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages