gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o
Tia solvo ne eblas ĉar ĝi ne anstataŭas la radikon "giso".
Kara samideanoj,
Mi kiel iama fakulo pri giso volas iom pli diri pri la vorto giso kaj ĝiaj rilataj vortoj.
Giso: ĝi povas esti uzita pli vaste, ne nur gisfero
Sferogiso (gisfero kun kuglografito)
Duktila giso (gisfero kun kuglografito)
Griza giso (gisfero kun lamelgrafito)
Leĝere aloja giso (gisfero keĝere alojeta)
Blanka giso (gisfero kun karbido)
Sablogiso (giso gisita en sabla muldilo)
Ŝtalgiso (giso de ŝtalo, kun karbo ne plimulte ol 2,0)
Gistemperaturo
Gisprocedo
Gismaŝino
Gissablo (sablo por muldi)
Aluminia giso, bronzogiso
(mi proponas, ke plibone evitu la uzon de giso por gisfero aŭ gisaĵo, sed uzu ĝin kiel materialon)
Gisa: rilata al giso aŭ gisa produkto
Gisa procezo, gisa metodo
Gisado: la farado de giso, fandado kun mulado, gisprocedo
Muldilgisado (angle: die casting), kokilgisado (law germana Kokillenguss)
Vakugisado
Malatprema muldilgisado (angle: low pressure casting)
Centrifuga gisado
Preciza gisado de iralo
Kontinua (trabo-) gisado
Gisaĵo: produkto de gisado ĝenerale, giso
Aŭtomobilaj gisaĵoj (gisaĵoj de aŭtomobilaj partoj)
Sabloj gisaĵoj
Gisi: fandi
Gisebla: kelkaj alojoj ne estas giseblaj.
Gisejo: fandejo
Gisisto: faka laboristo en fandejo
Sincere via
Abengo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
startante de la propono por oficialigo de GIPSI
1e - "Giso" estas teknika neoficiala radiko
2e - Ĝi estas grava vorto, tial indas ĝin esprimi per SSV
3e - En la listo de SSV ĝi jam estas citata jene
gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o
4e - flanke lasante la enkrampaĵon (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono)
"giso" estas fine esprimata per la kunmetaĵo "gis-fero"
5e - konklude la citita linio
gis·o → gis·fer·o
ne anstataŭas la celatan vorton "giso" per alia samsignifa oficiala vorto.
Pri tiu mia rimarko al nenio utilas
- viaj lingva klarigoj pri nederlanda kaj germana
- aŭ viaj teknikaj klarigoj pri la produktado de giso, kvankam interesaj.
giso estas la ago gisi
gisaĵo estas peco farita per gisado, ...
gisfero estas alojo de fero kun karbono ...
gisejo estas la loko, kie oni gisas, ...
Kara Joko,
Dankon!
Miaopinie, gisi estas praktike verŝi, se oni referas al la germana vorto “ giessen“. Oni verŝas akvon, vinon en glason, aŭ oni verŝis la likvan metalon en muldilon (kokilon). Same oni eble povas ankaŭ diri, ke oni gisas akvon, vinon kaj likvan (fanditan) metalon.
Al mi gisbetono estas klara, oni ĉerte ne povas diri fandbetonon, ĉar la gisbetono estas giseta malvarma. Oni ankaŭ ne povas diri verŝbetonon, ĉar verŝado rilatas al llivan aŭ al bone fluida likvaĵo. Post gisado solidiĝas la likvaĵo, sed post verŝi vinon, oni trinkas. Oni povas gisi duonlikvan metallon aŭ cementon en muldilon per la uzo de premo aŭ nur per la graviteco. La gisado ne necese bezonas la temperaturon. (à oni gisformi la statuon de famulo). La gisado kutime bezonas muldilon, provizora sablomuldilon, aŭ daŭra metalmuldilon (aŭ kokilon). La PIV ne donis plenan klarigo pri la radiko gis-.
--
Kara Renato,
Via aserto estas prava, sed ne plena. Miaopinie, gis- estas verbeca radiko kiel verŝ-. Kelkefoje gisi estas verŝi. Laŭ la tekniko gisado bezonas muldilon, kaj post gisado, la likva( fandita) metalo solidiĝas.
· giso estas la ago gisi; foje oni uzas la terminon por gisfero (evitinde). Oni gisas likvan metalon, oni gisas vinon aŭ akvon (por akvo kaj vino prefere oni verŝas). La ĝemelaj fratoj aspektas kiel gisetaj en la sama muldilo.
· gisaĵo estas peco farita per gisado, ĝia materialo povas esti metalo, gipso, ĉemento aŭ vakso; fandaĵo povas esti likvidaĵo antaŭ gisado, aŭ post la gisado en solida peco.
· Gisado estas la procezo, en kiu oni uzas unufojan sablan aŭ daŭre uzeblan muldilon por doni la formon de la peco, sen la uzo de premo, aŭ per la uzo de premo.
· Gisfero estas alojo de fero, karbono kaj silicio (tipe: kun 2,5 – 3,5 % C, 1,5 – 2,5 Si), kaj la karbo en la gisfero povas esti grafito (griza gisfero), aŭ karbido (blanka gisfero).
· Gisejo estas la loko, kie oni produktas gispecojn, kie oni fandas, muldas, gisas utilajn pecojn, kaj eventuele prilaboras la pecojn. Tajplitera gisejo.
Mankas taŭgaj vortoj al PIV por la angla “die“ aŭ germana (franca) kokilo, eble oni uzas la esperantajn vortojn matricon kaj muldilon, sed ili ne ĉiam adekvataj. (rilataj fakaj terminoj: (angle: pressure die casting, hot chamber die casting, gavity die casting, die castings; germane: Druckguss, Kokilenguss, kokilo…)
Via amike
Abengo
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Friday, November 20, 2015 7:53 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) gis-o
Mi neniam estisus en gisejo, sed la mesaĝo de Leo klare montras la probelmon inter latinidoj kaj ĝermanidoj. Neniu devas 'venki'. Ni provu kompreni la problemon.
gis- estu verbeca radiko.
giso estas la ago gisi
gisaĵo estas peco farita per gisado, ...
gisfero estas alojo de fero kun karbono ...
gisejo estas la loko, kie oni gisas, ...
Amike
Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus. |
--
(mi proponas, ke plibone evitu la uzon de giso por gisfero aŭ gisaĵo, sed uzu ĝin kiel materialon)
Karaj kolegoj,
Mi konsentas pri tio, ke ni NE uzu "giso" kiel sinonimon de gisfero aŭ gisaĵo, giso indikas sole la agon de gisi.
Oni diras gisferon, gisalojon, sed oni ne diras gisŝtalon aŭ gisaluminion, kial? Gisfero kaj gisalojo estas facile giseblaj kaj taŭgas por fari useblajn pecojn aŭ maŝinpartojn. Aluminio (teknike pura aluminio, pli pura ol 99%) estas facile forĝebla, sed ne facile gisebla, kaj ĝi estas malpli forta ol la alojo de forĝebla aluminio. Oni kutime ne faras gisaĵon el (pura) aluminio. Ŝtalo estas normale malfacile gisebla pro la bezono de alta fandtemperaturo (~1700oC), pro la kuntiriĝo de ŝtalo dun solidiĝo (4.5%), kaj pro la klinigo havi gisporojn kaj fendetojn. (kontraŭe la fandtemperaturo por gisfero estas ĉ. 1300oC, Ĝi nek kuntiriĝas kaj nek fendiĝas dum solidiĝo). Tame noni gisas ankaŭ ŝtalon. Ĉitiuokaze oni diras ŝtalgison (angle: steel castings, germane:Stahlguss).
Kelkaj metaloj aŭ alojoj estas facile giseblaj, kelkaj metaloj aŭ alojoj estas facile forĝeblaj per martelego (aŭ formŝanĝeblaj en varma aŭ malvarma stato). Kelkaj metaloj aŭ alojoj tute ne povas esti forĝi, aŭ gisi. Per kompaktigi metalpulveron en muldilo kaj post kunfandi ĝin oni faras valorajn pecojn. Per giso oni havas la liberecon fari malsimplajn pecojn.
Por fari maŝinpartoj estas kvin ĉefaj formdonaj metodoj:
· Formdono per gisado
· Formdono per forĝado
· Formdono per sinterado (kunfando de kompaktita pulvero)
· Formdono per maŝinado
· Formdono per veldado
Eble mi diris tro multe pri tio.
Via amike
Abengo
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Leo De Cooman
Sent: Friday, November 20, 2015 10:57 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) giso
Op 20/11/2015 om 4:44 schreef Cho Chaoming:
--
Mi samopinias kun Leo kaj Abengo, kiuj bone, fake klarigis la aferon.
Laŭ mi, PIV malpravas kaj miskomprenis la aferon.
"Gisi" signifu:
* verŝi fluidan substancon en formujon, en kiu ĝi iĝas firma solida objekto
* verŝi fluidan substancon en formujon, en kiu ĝi iĝas
firma solida objekto
Kara Hari, kaj aliaj samideanoj, saluton!
Via klarigo kaj la klarigo ĉe: http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/ estas mirinde trefaj kaj bonaj. Mi, kiel poligloto (mi scias anglan, francan, germanan, nederlandan kaj aziajn linvoojn kiel la ĉinan, japanan, korean lingvoj), diplomita gisfaka diplomenĝeniero el Gisejoinstituto de Akena Universitato en Germanio kaj kvin-jaraj spertoj ĉe gisejo, volas vian klarigon kompletigi, kaj ankaŭ doni novajn informojn.
Pri fandi:
forfandi: la nova registaro forfandas malnovajn aŭ falsajn monerojn (oni senigi la monerojn per fando); La regno forfandis glavojn, armilaron por eviti iusurekcion de la popolo. Moseo ordonis forfandi la idolojn de dioj aŭ bovoj.
refandi: oni refandas la returnaĵojn , rompitajn gisaĵojn kaj cirluladan materialojn (ŝtalrubaĵon, malnovajn ŝipojn kaj vertulilon) por fari trabojn (duonprodukto por forĝi aŭ rulpreni) aŭ novajn gisaĵojn. Por reuzi la rubaji materialojn refando estas necesa; Gisistoj refandas gisartikolojn se ili ne estas ĝuste gisitaj aŭ maŝinitaj.
elfandi: oni refandis sonorilojn, spegulojn kaj rompitajn pecojn de por elfandi novajn statuojn de Budao. (evitindaj diri elfandi novan statuon); Oni refandas metalojn, aldonas alojajn metalojn por elfandi bonan likvan metalon por gisi.
kunfandi: kunfandi aŭ sintri la kompaktaĵon de metalpulveroj en formujo. (vidu pulverometalurgioje: https://de.wikipedia.org/wiki/Pulvermetallurgie )
Pri gisi:
En la ĉina esprimo fandfari implikas ĉefe pri fandi, aŭ fandi kun gisi, gisi povas esti verŝi aŭ gisfari
La orienta termino de gisi estas:
Ĉine: 鑄造(Zhùzào)
Japane: 鑄造 (chuzo)
Koree: 鑄造(주조, jujo)
Vjetname: xưởng đúc (造鑄)
Ĉiuj terminoj estas bazitaj sur la sama ĉina ideografaĵoj鑄造kiuj estas gisi + fari: gisfaradi
Simile forĝi + fari à forĝifari
fandi +fari à fandfari
muldi + fari à muldfari
En Ĉinio antaŭ 2500 jaroj oni sciis gisfari glovojn, spegulojn, plugilojn, kuirilojn, tranĉilojn, sonorilojn ktp. Unue oni povis gisi metalojn aŭ alojoj kun fandmeteraturoj
ĉ. 800 oC, antaŭ 2000 jaroj oni grade sciis gisi aŭ fandi gisfero (fandtemperaturo ĉ.1200 oC. La praaj formujoj estis el ŝtono (oni povis uzi formujon aŭ muldilon kelkefoje, poste muldilo el argila tero bakita aŭ ne bakita, aŭ sablo.
Gisfari (fig.): La usonanoj gisfaris grandan eroron per ataki kaj okupi Irakon. Eraroj estas gisita!
Pri muldi kaj gisejo:
La ĉina aŭ la japana esprimo 翻砂 (fansha) vorte signifas turni sablo, estas generala esprimo por fandi+muldi+gisi. La muldado per sablo kaj la reciklolado kaj bonstatigo de muldila sablo estas la ĉefa koncerno de gisejo. Pro tio gisejo estas翻砂廠 (fansha chang)
Kun sablo oni facile formas formujon kun kavo por la flua metalo. La ago estas muldado. Oni uzas lignan aŭ malpezan metalopaternon por formi la kavon, kaj moviĝi ĝin. La formpaterno estas daŭre uzebla.Oni diras muldilon aparte se la muldilo estas el metalo kaj povas estas uzita permanente. En la angla termino mould kaj die signifas similaj, nur “die” aŭ (formilo) estas ĉiam festa kaj kvazaŭ permanente uzebla. Sabla muldilo (Sand mould ) estas nur unufoje uzebla (sed la sablo povas reciklita por reuzo). Formilo (die) estas permanente (ĉ. 1000-10000-foje) uzebla, se ĝi ne estas rompita. Plie Formilo estas uzita ne nur por gisado, ankaŭ por plasteca formado (forĝado), kaj por sintermetalurgio.
Gisejo
En gisejo estas diversaj fakoj aŭ sekcioj:
Fandeja sekcio: prepari materialojn por fandi kaj doni la fluan metalon por gisi, kaj gisi
Muldileja sekcio: kondicii la muldilan sablon en bona kavaliteco, fari muldilo, regaini kaj la sablon
Maŝinlabora sekcio: post prilabori la gisaĵojn
Sekcio por kontroli la kvalitecojn de produktoj
Moderna Fergisejo produkte tipe 2000 tono de pretaj gispacoj monate, kun 100 laboristoj (ne ciuj estas gisistoj)
-----Original Message-----
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Harri Laine
Sent: Saturday, November 21, 2015 2:44 AM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) giso
Leo skribis 20.11.2015 16:56:
--
Interesa solvo estus modifi la difinon de muldi jene
"reprodukti objekton en ujo, pleje per enpremo de moligita materialo, aŭ per elverŝo de flua materialo".
Interalie rilate la rezulton, la uzanto de la objekto ne sin pridemandas kiel la muldo okazis, ĉu per premo aŭ per elverŝo.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Momenton. Desmedt diras ke "muldi" signifas "gieten" (do "gisi")
Do, eble ni bezonas linion pri "muldi" ? Mi kredas ke Desmedt simple malpravas cxi punkte .
Mi samopinias.
En la vortlisto angla-esperanta https://eo.wiktionary.org/wiki/Aldono:Vortaro_angla-Esperanto mi trovis:
cast : ĵeti; elĵeti; doni; fandi; elfandi; muldi; muldaĵo; aktoraro; aktoroj; rolularo; roluloj; rolantaro; rolantoj; elekti (iun) por la rolo de (aŭ→ ... por roli kiel ...); gipsobandaĝo;
mold : muldilo; muldi; formilo; formi;
modelilo; modeli; matrico; ŝimaĵo; ŝimo;
mould : muldilo; muldi; formilo; formi; modelilo; modeli;
matrico; ŝimaĵo; ŝimo;
La vortojn "muldi" kaj "muldaĵo" substrekis mi.
La angla ofte uzas la saman vorton en tre diversaj sencoj. Eble
Desmedt trovis sian tradukon tie. Vortaristoj devus ne bazi sian
tradukon sur anglaj vortlistoj. Nu, kutime Desmedt petas
klarigon de specialistoj, kiam li dubas.
La vortlisto franca-Esperanta el http://ertia2.free.fr
mencias:
mouler : muldi
La germana-Esperanta vortlisto ĉe https://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta mencias:
formen : figuri, formigi, knedi, konsistigi,
konstrui, modeli, muldi
gießen : akvi, akvoprovizi, fandi, verŝi, (Metall) gisi,
(Blumen) akvumi, (Technik) fandi, (formen) muldi, (in Strömen
regnen) pluvegi
Gießer : gisisto, (Former) muldisto, (Schmelzer) fandisto
Gießform : (Technik) muldilo, gismuldilo, matrico, gismatrico
Gussform : muldilo
Metallgießer : muldisto
Modell : dezajno, tipo, (Schablone) modelo, (Mannequin)
manekeno, (Vorführdame) modelino, (Gießform) muldilo, (Maler)
pozisto, (einem Künstler Modell stehen) pozi por artisto
pressen : premegi, presmi, (Technik: formen) muldi, (etwas
auspressen) elpremi, (Öl extrahieren) ekstrakti
Eugen Wüster en sia "Masinfaka Esperanto-vortaro
prielementa" difinas la kapvorton muldo kiel Gussform
(la objekto, en kiun oni verŝas la fanditan metalon)
Jen provo mia por priskribi la aferon:
"Por fari muldon, oni metas modelon de la gisota
objekto en muldujon, kiun oni plu plenigas per nefandebla sablomiksaĵo (antaŭe
miksaĵo el sablo kun iom da argilo), aŭ alia inerta
malmoliĝonta materialo.. Post malmoliĝo de la inerta
materialo, oni malmuntas la muldujon (kiu ofte konsistas el du
aŭ pluraj partoj) por eligi la reuzeblan modelon, remuntas la
muldujon kaj verŝas fanditan aŭ molan, malmoliĝontan materialon
en la malplenaĵon. Post malmoliĝo oni obtenas la gisaĵon.
Kelkfoje oni uzas nereuzeblan ("modlitan") modelon (ekzemple el
modlovakso laŭ PIV), ĉirkaŭigas ĝin per nefandebla materialo,
varmigas la tuton por forfandi la vakson. Poste oni plenigas la
estiĝintan malplenaĵon per fandita metalo, ekzemple bronzo. Tiu
lasta metodo estas uzata ekzemple por gisi statuon. La
skulptisto faras la modelon el modlovakso.
fand·i (en la senso de "fari objekton per verŝado de fandita substanco en muldilon") → gis·i, fand·muldi
Amike salutas Leo