ŝpalo

5 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 8:50:07 AM11/19/15
to ED.BL-DISKUTLISTO
Ĝi estas jam listigita jene

ŝpal·o ~ fervoja breto

Mi prefere skribus

ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)

Breto estas ero de bretaro
JoKo Rinaldo

Harri Laine

unread,
Nov 19, 2015, 12:33:32 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo skribis 19.11.2015 15:50:

> ŝpal·o ~ fervoja breto
>
> Mi prefere skribus
>
> ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)

Mi mem iam uzis por "ŝpalo" la vorton "reltrabo"
(almenaŭ ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/harri/2536594 )

Mi certe vidis la vorton iam ankaŭ aliloke.

Harri

Leo De Cooman

unread,
Nov 19, 2015, 3:37:50 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 19/11/2015 om 14:50 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> ŝpal·o ~ fervoja breto
>
> Mi prefere skribus
>
> ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)
Mi prefere ellasus "plat" el la kunmetita vorto "plattrabo". "plat" ne
nepre signifas "horizontal", ĉu ne?
Krome la materialo, el kiu ĝi estas farita, miaopinie ne gravas.

Amike salutas Leo



Antonio De Salvo

unread,
Nov 19, 2015, 4:04:24 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com

reltrabo
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cpalo

gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: giovedì 19 novembre 2015 21:38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ŝpalo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2015, 4:44:17 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|    reltrabo https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cpalo gxis Antoni

Kiel oni diris en la Meza Epoko "Roma locuta questio soluta" (Romo parolis, demando solvita).

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 4:46:42 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo Rinaldo skribis:
ŝpal·o ~ fervoja breto

Mi prefere skribus

ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)
Leo De Cooman respondis: Mi prefere ellasus "plat" el la kunmetita vorto "plattrabo". "plat" ne nepre signifas "horizontal", ĉu ne?
1e - pri la signifo de "trabo", PIV diras "Longa, dika, ORTANGUL-SEKCA peco de arbo laŭlonge segita..."
2e - anstatŭ la komplika scienca difino "ortangul-sekca" mi proponis la komunuza vorto "plata" por klarigi
       ke en la fervojaj traboj la largeco superas la altecon, tiel ke ili aperas "plate"
       Risultati
      immagini per traversa ferroviaria
       dum en la ordinaraj konstruaĵoj la altecon superas la largecon, tial ili aperas vertikalaj
       Risultati
      immagini per trave


Krome la materialo, el kiu ĝi estas farita, miaopinie ne gravas.
Kompreneble. Tion mi aldonis interkrampe nur por komprenigi pri kio temas
- gisaj plattraboj Risultati immagini per
      binario con traverse in ghisa - foto
- cementaj plattraboj Risultati
      immagini per traversa ferroviaria
- lignaj plattraboj Risultati
      immagini per traversa ferroviaria

Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2015, 7:21:59 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 19/11/2015 om 22:46 schreef Johano Karlo Rinaldo:
1e - pri la signifo de "trabo", PIV diras "Longa, dika, ORTANGUL-SEKCA peco de arbo laŭlonge segita..."
2e - anstatŭ la komplika scienca difino "ortangul-sekca" mi proponis la komunuza vorto "plata" por klarigi
       ke en la fervojaj traboj la largeco superas la altecon, tiel ke ili aperas "plate"

Sub 1e vi mencias la unuan signifon laŭ PIV. PIV mencias 5 signifojn. La dua estas:
2 Samuza peco el metalo, betono, lignodevena materialo k.a.: armita trabo, profiltrabo.

Jen kelkaj pliaj ekzemploj, kiujn mi ne nomus "plataj"



"Reltraboj" estas kvazaŭ "la ovo de Antonio Kolumbo", kiu laŭ mi taŭgas por ĉiuj tiaj fervojaj aĵoj.   :-)

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Nov 20, 2015, 6:59:43 PM11/20/15
to la bona lingvo


Op donderdag 19 november 2015 22:46:42 UTC+1 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Johano Karlo Rinaldo skribis:
ŝpal·o ~ fervoja breto

Mi prefere skribus

ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)
Leo De Cooman respondis: Mi prefere ellasus "plat" el la kunmetita vorto "plattrabo". "plat" ne nepre signifas "horizontal", ĉu ne?
1e - pri la signifo de "trabo", PIV diras "Longa, dika, ORTANGUL-SEKCA peco de arbo laŭlonge segita..."
2e - anstatŭ la komplika scienca difino "ortangul-sekca" mi proponis la komunuza vorto "plata" por klarigi
       ke en la fervojaj traboj la largeco superas la altecon, tiel ke ili aperas "plate"
       dum en la ordinaraj konstruaĵoj la altecon superas la largecon, tial ili aperas vertikalaj

Vi havas malgxustan ideon pri kio estas "plata". Se sxpaloj estus plataj, ni nomus ilin "tabuloj", "bretoj" aw "diloj" (PIV diras ke dilo estas pli dika ol 4 cm...) . Trabo kutime havas largxecon ne pli ol kelkoble (duoble, trioble?) la dikeco.

Breto ne nepre estas parto de bretaro. Ja ekzistas sxrankoj kiuj havas nur po unu breton.

                                                             gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 21, 2015, 3:49:55 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
> Johano Karlo Rinaldo skribis:
>
> ŝpal·o ~ fervoja breto
>
> Mi prefere skribus
>
> ŝpal·o > interliga plattrabo (cementa, ligna aŭ gisa)
>
> Leo De Cooman respondis: Mi prefere ellasus "plat" el la kunmetita vorto
> "plattrabo". "plat" ne nepre signifas "horizontal", ĉu ne?
>
> 1e - pri la signifo de "trabo", PIV diras "Longa, dika, ORTANGUL-SEKCA
> peco de arbo laŭlonge segita..."
> 2e - anstatŭ la komplika scienca difino "ortangul-sekca" mi proponis la
> komunuza vorto "plata" por klarigi
> ke en la fervojaj traboj la largeco superas la altecon, tiel ke ili
> aperas "plate"
> dum en la ordinaraj konstruaĵoj la altecon superas la largecon,
> tial ili aperas vertikalaj
>
>> Nobel Rolando respondis
>> Vi havas malgxustan ideon pri kio estas "plata". Se sxpaloj estus plataj,
>> ni nomus ilin "tabuloj", "bretoj" aw "diloj" (PIV diras ke dilo estas pli
>> dika ol 4 cm...) . Trabo kutime havas largxecon ne pli ol kelkoble (duoble,
>> trioble?) la dikeco.
>>
>> Breto ne nepre estas parto de bretaro. Ja ekzistas sxrankoj kiuj havas nur
>> po unu breton.
Ni komencu per jenaj bildoj pri fervojaj traboj
http://img.alibaba.com/photo/100789226/RAILWAY_SLEEPERS.jpg
http://www.casetteinlegno.eu/0/legnoproject3.jpg

Ĉu oni povas paroli pri bretoj? evidente ne!

La sekcio de tiuj traboj ĝenerale havas unu lateron pli granda kaj unu lateron
pli malgranda.
Tiom ke PIV ilin difinas jene: longa, dika, ortangul-sekca peco de arbo laŭlonge
segita.

En la konstruado ĝenerale la plej granda latero de la sekcio estas la vertikala.
http://2.bp.blogspot.com/-594JCB2HlGo/T2uV5uDgLFI/AAAAAAAAAHk/thpyyRV0-VE/s1600/travi.jpg

Sed en la fervojo (la trako), t.e. sub la reloj, ili estas ĉiam uzataj kun la
plej granda latero de la sekcio horizontale
https://encrypted-tbn1.gstatic.com/images?q=tbn:ANd9GcTK-TmxLgyvMyImLH0Ky9P0YzN4x3I4v_xQD-bhfyHcmmduyI2_LZt_TA

Pro tio mi skribis plata trabo, ĉar laŭ la sekcio plate uzata.

Tamen reltrabo estas kontentiga solvo. JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages