haleluja kaj hosana

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 7:58:14 AM11/17/15
to ~ listo lbl
Oni diskutis en alia loko pri la du vortoj haleluja kaj hosana.

Vasil diris:

En turka lingvo oni ne uzas tiun vorton, sed oni uzas la esprimon "şükürler olsun" kiu preskaŭ signifas ion kiel "estu danko".
...En greka lingvo oni uzas tiun esprimon "αλληλούια"  aŭ oni ankaŭ povas uzi  : "δόξα σοι" aŭ "δόξα σοι κύριε" aŭ "δόξα σοι ο Θεός". Ili signifas "dankon al vi" aŭ "dankon al vi Sinjoro/Dio"...

Ĉu en Esperanto ili estu ekvivalento de "danke al dio!"?

Amike

Renato




Antonio De Salvo

unread,
Nov 17, 2015, 9:07:13 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com

Haleluja estas transkribo de la hebreaj vortoj ‘allelū Jāh, kiuj signifas “lauxdu la Eternulon” aux “gloru la Eternulon” (ne “lauxdo/ gloro estu al vi Dio). Tamen, tra la jarcentoj kaj en la kristana mondo, perdigxis la konscio pri tiu signifo, kaj la vorto restis kiel gxoja ekkrio, uzata ankaux ekster la religia kunteksto.

En la  Malnova Testamento tradukita de Zamenhof (pli precize, en la Psalmaro) haleluja trovigxas 23 fojojn, memstare kiel lauxda ekkrio, sekvate de “lauxdu la Eternulon” aux “gloru la Eternulon” ; ekzemple:

148

Haleluja!
Gloru la Eternulon el la ĉielo,
Gloru Lin en la alto.

 

En la Nova Testamento (Londona eldono 1912) haleluja trovigxas 4 fojojn (en Apokalipso 19), cxiam memstare kiel lauxda ekkrio.

Mi ne vidas kialon por anstatauxigi tiun vorton (samkiel aliajn, ekzemple amen, hosana, kiuj jam akiris propran civitanecon).

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 novembre 2015 13:58
A: ~ listo lbl <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) haleluja kaj hosana

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 10:12:15 AM11/17/15
to °listo 'lbl'
Antonio:

​|    ​
Mi ne vidas kialon por anstatauxigi tiun vorton (samkiel aliajn, ekzemple amen, hosana, kiuj jam akiris propran civitanecon).


​Certe ne temas pri anstataŭigo, sed eble ni devos liveri kompreneblan ekvivalenton por homoj, kiuj ne estas trempitaj en la biblia kulturo.

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Nov 17, 2015, 10:27:31 AM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com

La demando estas, ke haleluja kaj hosana jam delonge perdis sian religian karakteron, kaj farigxis simple gxoja aux lauxda ekkrio.

En la komunuza itala lingvo, oni dauxre diras “grazie a Dio” (= “danke al Dio”) por diri simple “felicxe, bonsxance”, sen ia religia subkompreno. Mi ecx auxdis: “danke al Dio, mi estas sendiulo”. Do, se nepre oni volas doni ekvivalenton ekster la religia fako, mi dirus “gxoju!”, “jubilu!” (por haleluja) kaj “lauxdon!”, “gloron!”, “vivu!” por hosana.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 17 novembre 2015 16:12
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>


Oggetto: (la bona lingvo) haleluja kaj hosana

 

Antonio:

--

Leo De Cooman

unread,
Nov 17, 2015, 12:19:02 PM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/11/2015 om 13:58 schreef Renato Corsetti:
> Ĉu en Esperanto ili estu ekvivalento de "danke al dio!"?
aŭ eble "laŭdo al Dio"?

vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Halel

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2015, 12:22:20 PM11/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Do, se nepre oni volas doni ekvivalenton ekster la religia fako, mi dirus ...

Tion mi registros.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages