procent-o

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2015, 5:00:17 AM11/12/15
to °listo 'lbl'
Mi komprenas la observon de Vilhelmo, kaj mi provos meti distingon inter 'elcento' kaj 'centono'.

Cetere 'procento' pro sia fundamenteco restos ĝis la ĉielo falos al la tero. simple oni ne uzos ĝin.

Amike

renato

~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Nov 13, 2015, 6:49:26 PM11/13/15
to la bona lingvo
Mi volas fari du rimarkojn:

1~ oni devus distingi procento de elcent(aĵ)o :
iu procento povas superi 1, ekzemple: 48/30 = 8/5=160/100=160%
laù mi elcento logike povas nur esti malpli granda ol 1 : 30/48 = 5/8 = 72.5/100 =  72,5% ( = 72,5*1/100 = 72,5 centonoj) .

2~ Plie la afero estas malsimpla, ĉar kiel en la franca oni konfuze nomas same du malsimilaĵojn :
pri 5% en la franca 5 estas le pour-cent  kaj 5%  le pourcentage le taux, nu la Fundamento donas : pro'cent'  = pour cent, intérêt; percent ; procent ; ...  ; odsetka.
Mi pensas, ke ni ne devas konfuzi:
 5% estas efektive iu procento (pourcentage la proporcio pro referenco  = 100) 
Logike 5 (le pour-cent) estas la elcento (kio estas prenita el 100 do </= 100) kaj 5% la elcentaĵo (plie, kondiĉe </= 1) .

Konsentite, ĉu ?

Amike, Pjer. (Mi instruis matematikon, kaj konstatis, ke multaj homoj ankaù en la franca konfuze parolis pri : p (pour-cent) kaj  p% (pourcentage).

Pjer

unread,
Nov 14, 2015, 5:22:07 AM11/14/15
to la bona lingvo
Por esti pli klara mi volas aldoni miajn proponajn liniojn kaj ties pliajn ĝustigaĵoĵn :

1. Mi proponas pri la pro'porci'o rilative al cent :
pro'cent'o(fun) ~ el'cent'aĵ'o, kiam la proporcio estas <1 aŭ = 1
necesas uzi la sufikson aĵ, ĉar kel mi antaùe klarigis : el'cent'aĵ'o estas ekzemple 5% dum el'cent'o estas 5.

2. En Tekstaro de Eo oni povas kontroli, ke procento(jn) estis longtempe uzitaj sen ciferoj ekzemple :  dudek mil kronoj da procentoj en jaro...
aŭ uzitaj kun ciferoj nur sub la formo : ... kiel la procentojn po 5% de la dirita sumo...
Poste aperis la formojn, laù mi kontaùfundamentaj kaj nelogikaj, kie la vorto procentoj(n) sekvas ia numeralon : ... estas 80 procentoj de la korpa varmo...

Oni devas nomi la simbolon %=1/100 centono, kiel tute prave proponis Abengo.
Oni devas logike diri : estas 80 centonoj de la korpa varmo ... kaj ne : estas 80 procentoj de la korpa varmo...
Rimarkinde ke PIV 2005 precizigas tion en ties unua ekzemplo :
... en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10 ~ojn (centonojn) da vortoj Z.

Do mi proponas la alian linion :
n procentoj --->  n centonoj aù procento po n %

La pluralo  "procentoj" ĝustas nur kiam oni parolas pri pluraj procentoj : la procentoj estis respektive 5% kaj 12,5% ...  aù : oni uzis 3 procentojn : 5%; 10% kaj 20% ...
3 procentoj ne povas signifi : 3% , tio estus konfuziga.

Mi konscias, ke mi tiele batalas kontraù formo jam multe uzata, sed nia Fundamento ebligas korekti erarajn uzaĵojn, tio estas ne pli revolucia ol proponi la Fundamentan uzon de uj anstataù i.

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2015, 10:40:02 AM11/14/15
to °listo 'lbl'
Ojer, ĉar vi estas matematikisto, multo estos pardonita al vi! Mi kredas, ke por normalaj homoj nia nuna linio estas en ordo. Mi aldonis ion al la paĝo: http://bonalingvo.net/index.php/Ssv_plio_7 .

Se vi volas modifi tiun paĝon, proponu.

Amike

Renato

Pjer

unread,
Nov 14, 2015, 1:34:59 PM11/14/15
to la bona lingvo
Dankon pro la pardono !
Pri index.php/Ssv_plio_7 . kontraùe mi opinias ke la difino kongruas kun tiu de ĝiaj elementoj, kondiĉe ke ni ne uzu formojn kiel 5 procentoj de... sed 5 centonoj de ...  aù procento po 5% de...
Fakte mi proponos plibonigi la rilatan paĝon, laù la linio definitiva.

Vi prave volis plibonigi tiun linion aldonante cent'on'o(j) kiam oni uzas kun preciza numero. Atentu , ke temas ne nur pri numero sed pri nombro ĉar oni povas havi procenton (elcentaĵon) = 12,5%, do anstataù "kun preciza numero " prefere vi skribu :  "en uzo kun nombro de %"

Fakte la procento : 5% =  5X 1/100 = 5 centonoj, kaj 12,5% = 12,5 X 1/100 = 12,5 centonoj. La precizo "nombro de %" tre gravas, ĉar procento ne signifas : % sed la proporcio mem je 5%12,5% en tiuj ekzemploj.

Konklude se vi preferas konservi unu nuran linion, mi proponas, ke la linio iĝu :

procent·o [fun] ~ (proporcio rilate al 100) el·cent--o, (en uzo kun nombro de %)  cent-on-o(j).

P.S. Laù la fundamenta difino de procento, ĝi estas proporcio do jam ia aĵo, kontraùe ekde la radikoj el kaj cent, necesas por kongrui al la senco aldoni aĵ , do mi proponas ne meti la interkrampojn ĉirkaù aĵ. La rimarko pri uzo de elcentaĵ logike nur kiam n% < 1, oni povos precizigi en Ssv _plio

AMatematIKE, Pjer

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2015, 5:01:48 PM11/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer, mi ŝanĝis la linion laŭ viaj sugestoj, sed ne plu provu klarigi tion al normalaj homoj. Ĉi-foje vi ne estus pardonataj.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Nov 15, 2015, 5:13:42 PM11/15/15
to la bona lingvo
Dankon Renato, feliĉe vi bone metis "da" anstataù mia erara "de".
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages