iu atentigis min al tio, ke aeroplano ne egalas al aviadilo. Aviadilo
karaterigxas per tio ke gxi transportas (civilajn) pasagxerojn, dum
aeroplano karakterigxas per tio ke gxi havas
fiksajn flugilojn. Aviadilo do povus foje indiki grandan helikopteron.
parenteze, cxu ni akceptas la vorton "rotoro" ? Cxu ni preferas "helico"?
gxis, Ronaldo N
> Aviadilo
karaterigxas per tio ke gxi transportas (civilajn) pasagxerojn, dum
aeroplano karakterigxas per tio ke gxi havas
fiksajn flugilojn. Aviadilo do povus foje indiki grandan helikopteron.
Ho dio! Diru al via atentiginto, ke la afero estas vere surprize nova.
Amike
Renato
> Aviadilo
karaterigxas per tio ke gxi transportas (civilajn) pasagxerojn, dum
aeroplano karakterigxas per tio ke gxi havas
fiksajn flugilojn. Aviadilo do povus foje indiki grandan helikopteron.
Renato:
Ho dio! Diru al via atentiginto, ke la afero estas vere surprize nova.
Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.
En itala lingvo, ekzemple, oni parolas pri “aeromobile” aux “velivolo” aux
“apparecchio” kiam oni volas ampleksi kaj aeroplanojn kaj helikopterojn, kaj
“aeroplano” kiam temas pri aviadilo kun fiksaj aux variantaj (cxiukaze
nerotaciantaj) flugiloj.
Tamen, en la ordinara lingvo “aviadilo” kaj “aeroplano” esta iamaniere
samsignifaj vortoj, en la senco ke cxiuj aeroplanoj esta aviadiloj
(eventuale, ne cxiuj aviadiloj estas aeroplanoj).
Gxis
Antonio
Por la rotacianta partoj de helikoptero mi uzus la vorton "helico".
Demando mia: Ĉu iu povus priskribi kutiman biciklan radon per
_oficialigitaj_ vortoj? Mi humile konfesas, ke mi ne kapablas fari tion.
Tiu simpla demando pri ĉiutaga aĵo povus helpi nin solvi la problemon
"kio estas faka vorto? Kiuj vortoj estas oficialigindaj"
Amike salutas Leo
Kara rotor·o (en la senco de helico) → helic·o Leo,
c'u vi au'dis la raktonon pri tiu rotoro, kiu konkurencis kontrau' statoro, c'ar li uzis pli bone la komputoron kaj volis ig'i direktoro de la helikoptoro?
> Por la rotacianta partoj de helikoptero mi uzus la vorton "helico".
Mi registris proviz(or)e:
rotor·o (en la senco de helico) → helic·o
Amike
Renato
Leo:
> Demando mia: Ĉu iu povus priskribi kutiman biciklan radon per
_oficialigitaj_ vortoj? Mi humile konfesas, ke mi ne kapablas fari tion.
Tiu simpla demando pri ĉiutaga aĵo povus helpi nin solvi la problemon
"kio estas faka vorto? Kiuj vortoj estas oficialigindaj"
Tre interesa demando, kiu eble montras ke la limoj inter fkaj kaj malfakaj vortoj estas iom s’ovebla. C’u vi volas provi kaj vidi, kiujn vortojn vi bizona, kiuj ne jam estas oficialigitaj?
Amike
Renato
La g’usta linio:
Kara Leo,
Amike
Renato
> Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.
Mi preferas eltondi harojn pli ol fendi ilin, sed en c'i tiu okazo la afero
estas tre malsimpla. La Akademio ne simpligis g'in per la oficialigo de
ambau' radikoj.
Ni jam provis foje debati pri tio en c'i tiu listo kaj ec' ekzistas
http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_aviadila_vortareto .
Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
ec' "avio"?] kaj "flug-mas'ino" povas esti uzata ankau' por la g'enerala
vorto (kune kun kelkaj aliaj).
Amike
Renato
Eble ĝi povus ekkonsideri la eblecon maloficialigi radikojn.
> Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
> ec' "avio"?] kaj "flug-mas'ino" povas esti uzata ankau' por la g'enerala
> vorto (kune kun kelkaj aliaj).
ReVo jam registras "avio" kaj difinas ĝin kiel samsignifan al "aviadilo".
--
Fabio
> Unuarigarde (post rigardo al PIV) efektive "helico" s'ajnas pli bona. Kion
> opinias la aliaj?
Rimarku, ke _aŭtogiroj_ uzas kaj rotoron kaj helicon. Tial oni ne
interkonfuzu la du aferojn. Tiaj flugmaŝinoj estas kvazaŭ hibridoj de
aviadilo (aeroplano) kaj helikoptero (sed kontraste al helikoptero, la
rotoro de aŭtogiro ne estas pelata de motoro, sed de la aerofluo):
http://eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADtogiro
http://en.wikipedia.org/wiki/Autogyro
Sed eventuale sufiĉas paroli pri "vertikala" kaj "horizontala"
helicoj. Aliflanke la Esperanta Vikipedia paĝo uzas "turnilo" anstataŭ
"rotoro".
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
ec' "avio"?]
> Sed eventuale sufiĉas paroli pri "vertikala" kaj "horizontala"
helicoj.
Mi aldonis interkrampe "vertikala".
> Aliflanke la Esperanta Vikipedia paĝo uzas "turnilo" anstataŭ
"rotoro".
Tio eble estas iom tro g'enerala.
Amike
Renato
Mi tute konsentas al vi pri "aviadilo".
Mi tre bedauxras, ke iuj senkonsidere uzas "aeroplano"n
kun anglismo anstataux "aviadilo" kun esperantismo.
Komencantoj miskomprenas, kial "aero planas".
Masako
-----------
> Antonio:
>
>> Nu, se oni volas harfendi, efektive aviadilo estas gxenerala termino por
> indiki “flugmasxino”-n, dum aeroplano estas aviadilo kun fiksaj flugiloj.
>
> Mi preferas eltondi harojn pli ol fendi ilin, sed en c'i tiu okazo la afero
> estas tre malsimpla. La Akademio ne simpligis g'in per la oficialigo de
> ambau' radikoj.
>
> Ni jam provis foje debati pri tio en c'i tiu listo kaj ec' ekzistas
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_aviadila_vortareto .
>
> Momente mi dirus, ke "aviadilo" estas la normala vorto [kial ne "aviilo" au'
> ec' "avio"?] kaj "flug-mas'ino" povas esti uzata ankau' por la g'enerala
> vorto (kune kun kelkaj aliaj).
>
> Amike
>
> Renato
> La vorto estas "aviadilo" kaj ne "aviilo" aŭ "avio", ĉar la radiko estas
"aviad/", ne "avi/". Apud la oficiala "aviad/o" ekzistas ankaŭ la
ne-oficiala "avi/o" kun la signifo "aviadilo", kiu laŭ mi estas
malrekomendinda.
Vi pravas, sed la tento malantau'enderivi en c'i tiu okazo estas tro granda.
Amike
Renato
Amike salutas Leo
> El tio shajnus, ke "aeroplan/o" estas utila, sed ne "avi(/)ad/il/o",
> char chi tiu dua egalus al "flug/mashin/o".
> (Tion mi skribis sen kontrolo en vortaroj. Sed mi memoras, ke en la PIV
> la tuta vortoprovizo pri flugmashinoj estas ege hhaoseca.)
Jes, aŭ eble nia lingvo mem estas ĥaoseca pri tiaj vortoj.
Se oni legas la difinojn en niaj plej gravaj vortaroj, oni konkludas,
ke "aviadilo" estas ĝenerala termino, kiu inkluzivas ne nur
aeroplanojn, sed ankaŭ ekzemple helikopterojn, kaj tiam "aviadilo"
ŝajnas almenaŭ treege simila al "flugmaŝino", kaj tiam "aeroplano"
principe estas bezonata kiel vorto por la plej tipa speco de aviadilo.
Sed oni ja povas dubi, ĉu tiuj difinoj en niaj vortaroj vere kongruas
kun la efektiva stato de nia lingvo. Al mi fakte ŝajnas, ke en la
normala uzo "aeroplano" apenaŭ ekzistas, dum oni nomadas tion
"aviadilo", kiu tute ne estas ĝenerala termino inkluzivanta
helikopterojn. Se tiel efektive statas, kaj se tiu stato estas
aprobinda, tiam efektive oni povas malrekomendi la vorton "aeroplano",
kaj deklari, ke "aviadilo" estas ĝuste tio, kaj nenio alia, dum la
ĝenerala vorto estas "flugmaŝino". Tio al mi fakte impresas sufiĉe
bonlingveca, sed eble fakuloj havas alian opinion.
Amike salutas Leo
| Al mi fakte ŝajnas, ke en la

La afero, ankau' lau' mi, statas tiel kaj g'i estas lau' mi aprobinda. Pri
la opinioj de la fakuloj ni povas momente rezigni rialte al la komun-uza
lingvo.
Amike
Renato
| Parolante pri elektromotoro la "rotoro" efektive estas "turnilo", ĉar ĝi
turnas (pelas) enirŝafton de iu maŝino aŭ aparato. Kiam la sama rotoro
estas turnata ekzemple de ventturbino, ĝi produktas elektron kaj sendas
tiun ekzemple en la reton. Kiel oni tiukaze devus nomi tiun saman rotoron?
Leo, c'u vi kontentig'us per linio tia:
rotor·o → (en la senco de helico) (vertikal·a) helic·o; (en la senco de
turniĝanta stango) turn·il·o
Amike
Renato
| Ni atentu pri "horizontala" kaj "vertikala".
Mi neniam pensis pri tio, sed mi havas la impreson, ke normalaj homoj en la okazo de helicoj atentas c'efe la plano en kiu turnig'as la helico. Kion pensas la ceteraj?
Amike
Renato
Sed oni ja povas dubi, ĉu tiuj difinoj en niaj vortaroj vere kongruas
kun la efektiva stato de nia lingvo. Al mi fakte ŝajnas, ke en la
normala uzo "aeroplano" apenaŭ ekzistas, dum oni nomadas tion
"aviadilo", kiu tute ne estas ĝenerala termino inkluzivanta
helikopterojn. Se tiel efektive statas, kaj se tiu stato estas
aprobinda, tiam efektive oni povas malrekomendi la vorton "aeroplano",
kaj deklari, ke "aviadilo" estas ĝuste tio, kaj nenio alia, dum la
ĝenerala vorto estas "flugmaŝino". Tio al mi fakte impresas sufiĉe
bonlingveca, sed eble fakuloj havas alian opinion.
Marcos:
aeroplan·o [3oa] ~ aviad·il·o
anstataŭigu la "~" per "→".
Mi persone ne havas probelmojn pri tio. Ni atendu la opinion de la aliaj.
Amike
Renato
Mi ne vidas neceson uzi la vorton "rotoro" por ĉiu ajn rotacianta
maŝinparto, kiuj pli precize estas priskribebla per alia vorto.
Ekzemple "turn(iĝ)anta stango" estas ŝafto (aŭ komunlingve "akso"). Unu
el tiuj partoj estas tiu en "dinamomaŝino" (laŭ PIV), kiun oni nomas
"rotoro" por distingi ĝin de la "statoro".
En la nederlanda ni miatempe havis apartan vorton "anker", kiu laŭ la
vortaro de De Smedt havas plurajn signifojn:
-. ankro - de ŝipo, en muro, en dinamomaŝino, de horloĝo kaj
-. armaturo - de magneto.
PIV donas la samajn 4 signifojn por "ankro". Tri el ili ŝajnas al mi
tute pravigeblaj (pri ŝipa, mura kaj horloĝa ankroj) sed ne tiu pri
dinamomaŝino. Mi vidas nenian rilaton inter tiu lasta kaj tradicia
ŝipankro, nek laŭ formo, nek laŭ funkcio.
Mi do plu serĉas taŭgan vorton por "rotoro" de dinamomaŝino, kaj se ne
eblas, mi proponus oficialigi "rotoro"n (kaj "statoro"n?), kiujn mi
konsideras fakvortoj.
Amike salutas Leo
> Hmm, ne.
Por kontentigi vin mi provizore s'ang'is al:
rotor·o → (en la senco de helico) (vertikal·a) helic·o, lev··helico; (en la
senco de turniĝanta stango) aks·o
> Mi vidas nenian rilaton inter tiu lasta kaj tradicia
ŝipankro, nek laŭ formo, nek laŭ funkcio.
En tiu kazo proponu linion kiel
Ankro (en la senco de fera kerno de dimano) --> (fer-a) kern-o
> Mi do plu serĉas taŭgan vorton por "rotoro" de dinamomaŝino, kaj se ne
eblas, mi proponus oficialigi "rotoro"n (kaj "statoro"n?), kiujn mi
konsideras fakvortoj.
La vojo al Interlingua estas pavumita per teh'nikaj vortoj.
Amike
Renato
Mi vole evitis paroli pri la materialo de tiu kerno, ĉar tre diversaj
materialoj estas uzataj.
Kion pensas la aliaj?
Amike salutas Leo
Amike salutas Leo
| ankr-o (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro) --> rotaci-kern-o
same:
rotoro (en la senco de turnebla kerno de dinamomaŝino aŭ elektromotoro) --> rotaci-kern-o
Bone. Konsiderante la fakton, ke ni havas la linion:
rotaci·i ~ turn·iĝ·i
c'u vi akceptus "turn-o-kern-o" au' "turn-ig'-kern-o"?
Amike
Renato
Cetere rotaci- estas oficialigita en la 9a aldono, se mi ne eraras.
* mi emis skribi "iĝas generatoro", sed bonŝance sukcesis ĝustatempe
haltigi miajn fingrojn :-)
Amike salutas Leo
> Mi akceptus "turnokerno"n por motoroj kaj "turniĝokerno por
dinamomaŝinoj, sed kiel mi jam klarigis, la sama masino povas esti
motoro (kiu turnas radon) kaj produktas elektron * (kiam la rado turnas
ĝian kernon). Tial mi evitas la uzon de turn(iĝ)i. Eble mi devus eviti
la uzon de "rotaci-" pro la sama kialo..., kvankam rotaci- estas
netransitiva.
Kara Leo, vi havas atakon de teh'nikista inflamo (teh'nikito ni nomas g'in
en la greka). Mi ne kapablas kuraci vin, eble vi devas viziti teh'niatron
(teh'niko-kuracisto en Esperanto). Mi emus diri "(turnig'anta) kerno".
> Cetere rotaci- estas oficialigita en la 9a aldono, se mi ne eraras.
Vi pravas. Mi korektis nian liston pri tio.
> * mi emis skribi "iĝas generatoro", sed bonŝance sukcesis ĝustatempe
haltigi miajn fingrojn :-)
C'i tiu generatoro estas la filo de tiu direktoro, kiu dau're uzis la
statoron. En la libera tempo li estis ankau' literatoro.
Amike
Renato
Je 12/06/2010 8:51, renato corsetti skribis:
> C'i tiu generatoro estas la filo de tiu direktoro, kiu dau're uzis la
> statoron. En la libera tempo li estis ankau' literatoro.
>
kaj administratoro, aktoro, amatoro, ambasadoro, asesoro, aŭditoro,
aŭtoro, cenzoro, debitoro. diktatoro, direktoro, doktoro, editoro,
elevatoro, ... eĉ profesoro
sed ne rotoro.
Se iu deziras ĉiun "oron", mi volonte sendos ĝin
:-) Leo
> Se iu deziras ĉiun "oron", mi volonte sendos ĝin
Dankon, Leo! Vi jam pruvis, ke vi konas la latinan.
Amike
Renato
Ĉi-sube mi provas priskribi "simplan" biciklan radon. Temas pri nepelita rado.Leo:
> Demando mia: Ĉu iu povus priskribi kutiman biciklan radon per
_oficialigitaj_ vortoj? Mi humile konfesas, ke mi ne kapablas fari tion.
Tiu simpla demando pri ĉiutaga aĵo povus helpi nin solvi la problemon
"kio estas faka vorto? Kiuj vortoj estas oficialigindaj"
Tre interesa demando, kiu eble montras ke la limoj inter fkaj kaj malfakaj vortoj estas iom s’ovebla. C’u vi volas provi kaj vidi, kiujn vortojn vi bizona, kiuj ne jam estas oficialigitaj?
Kara Leo,
vi estas vera teh’nikisto. Ni antau’eniru lau’ teh’nika maniero. Ni alfrontu viajn vortojn po-unu-e (c’u tiu formo estas ebla?).
> 1.
Ĉirkaŭ fiksita [relative al alia parto de la biciklo] akso turniĝas la nabo* de
la rado.
[EW tradukas la germanan "Nabe", nederlandan "naaf",
per "aksingo". Ĉi-kaze la akso tamen ne estas fiksita en la nabo*]
C’u ni havu la linion:
nab-o à aks-ing-o ?
Amike
Renato
Marcos:
> nab-o → aks-ing-o ?
Fakte, mi jam havis ĉi tiun linion inter mia listo de proponotaj linioj. Do mi
tute subtenas ĝin.
Mi registras g’in kaj atendas la protestojn de Leo.
Amike
Renato
Alia vorto de Leo: flang’o!
C’u ni havu
flang’o à el-star-ajx-o?
Amike
Renato
Kio pri
Spok-o à rad-stang-o, rad-radi-o )
Amike
Renato
Spok-o → rad-stang-o, rad-radi-o )
Marcos:
> spok·o → (rad·)radi·o
Tion mi provizore registris, sed la debato devus dau’ri c’ar g’i apenau’ komencig’is.
Amike
Renato
Leo:
> ili estas tenataj de sia kapo [EW parolante pri nito]
Mi pli mapli komprenis pri kio temas. Mi ne havas ion kontrau’an, se oni volas oficialigi g’in.
Amike
Renato
Leo:
> Ĉu "polimero*"? Ne ĉiuj polimeroj* estas "plaste" knedeblaj post varmiĝo].
Por mi la la diskuto pri polimero povas rekte transiri al la listo pri oficialigoj.
Amike
Renato
Estas pluraj kunmetaĵoj sub tiu trafvorto: oligo~o, poli~o, poli~azo,
poli~eco, poli~igi, malpoli~igi, homopoli~o, heteropoli~o; tetra~o,
elasto(poli)~o
> Ekzemple, cxe "poliestero" ReVo mem proponas la samsignifan esprimon
> "plurestero" en la difino (sed, verdire, ankaux tiuokaze gxi ne donas
> difinon por "estero").
>
Cetere mi memoras pri "izomeroj", "dimeroj", .ktp. Eble ni proponu
"mer-" kiel oficialiginda radiko (prefere ĥemiisto faru tion).
Jen aliaj PIVaj vortoj finiĝantaj per "mero", en kiu "mero"eble havas
la saman signifon:
centromero (?), izomero, metamero (?), mezomero, monomero, polimero
(kun kunmetaĵo: alt~o), taŭtomero (kun: ~io)
PIV ja mencias "ester-o"n, kaj "poliestero"n
Amike salutas Leo
> "mero" troviĝas en NPIV kun jena difino:
Baza, ripetiĝanta kemia radiko; kombinaĵo de pli-malpli granda kunmeta
molekulo.
Mi ne komprenas tiun difinon sed Fabio certe jes.
* Eble ni proponu
"mer-" kiel oficialiginda radiko (prefere ĥemiisto faru tion).
Mi estas la lasta kiu rajtas paroli c’ar mi ricevis aparte malbonajn
poentojn en h’emio siatempe. Sed valus konsideri la ideon kaj poste forigi
c’iuj tiujn “-merojn”.
Sed estus nepre necese scii, kiel oni diras “polimero” en la japana, c’ina,
korea, ktp. En la araba s’ajnas io simpla “materialo h’emia”, sed eble mi
misinterpretas.
Amike
Renato
C’u ni havu
flang’o à el-star-ajx-o?
> ili estas tenataj de sia kapo [EW parolante pri nito]
Mi pli mapli komprenis pri kio temas. Mi ne havas ion kontrau’an, se oni volas oficialigi g’in.
Marcos:
> eble temas pri tia tre faka vorto, kiun ni bezonas nek malrekomendi nek proponi por oficialigo. Aŭ kion opinias la aliaj?
Ankau’ mi neniam au’dis la italan vorton, kiu, tamen, lau’ Vikipedio, ekzistas. Certe ne estas inter la plej urg’e oficialigindaj vortoj.
Amike
Renato
Leo:
> La fakto, ke Eugen Wüster havis "niton" en sia "Maschinfaka Esperanto-vortaro prielementa en 1923 estas kialo oficialigi ĝin, ĉar li laŭ mi serioze provis trovi fortradukojn.
Bone, la diskuto traniras al la alia listo.
Amike
Renato
Amike salutas Leo