Ofte oni uzas la vorton "respektive" en listoj, kie ĝi ofte ŝajnas havi
simple la sencon de "aŭ" aŭ "kaj". Por ekzemploj serĉu la vorton en
Vikipedio.
Mi facile trovis du menciojn de erareco de tia uzo (unu en artikolo pri
eraroj de hungaraj esperantistoj, kaj alian en recenzo de "Esperanto sen
mitoj").
===
Krome, en http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_T estas tajperaro:
tantiem·o [zam] ~ elocent·aĵ·a ...
Ofte oni uzas la vorton "respektive" en listoj, kie ĝi ofte ŝajnas havi simple la sencon de "aŭ" aŭ "kaj". Por ekzemploj serĉu la vorton en Vikipedio.
Mi facile trovis du menciojn de erareco de tia uzo (unu en artikolo pri eraroj de hungaraj esperantistoj, kaj alian en recenzo de "Esperanto sen mitoj").
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Verdire mi ĵus kontrolis ĉirkaŭ dek trovaĵojn el Vikipedio, kaj preskaŭ
ĉiuj ili estis skribitaj de la sama germanlingvulo, krom unu skribita de
alia germanlingvulo (en la artikolo pri eraroj de hungarlingvuloj estis
menciita ankaŭ la germana lingvo).
La intenco verŝajne estas grupigo aŭ divido de aferoj, "respektive"
rilatas al "aŭ" kaj "kaj" simile al tio, kiel punktokomo ";" rilatas al
komo ",". Ĉu oni povas uzi por tio pli mallongan punktuacion? Ĉu la uzo
de la vorto "respektive" estas erara?
Ekzemplo el Vikipedio:
https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Zavija
Zaŭija respektive Zavija aŭ Az Zaŭija respektive Az Zavija
https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Meze%C5%ADropo
Mezeŭropo (respektive Mez-Eŭropo ) aŭ Centra Eŭropo
https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Plantaro
Plantaro (aŭ flaŭro ) estas la tuto de planto j en certa regiono aŭ
epoko respektive la sistema priskribo de ĝia tuto.
Eble "ĝia tuto" estas tajperaro, kaj devis esti ekzemple "tia tuto".
Tiam la vorto "respektive" montrus, ke "la sistema priskribo" ne estas
en la sama listo kun "regiono" kaj "epoko" (en la rusa samlistaj vortoj
estas nomataj "однородные члены предложения" [odnorodnije ĉleni
predloĵenija], t.e. samformaj kaj samfunkciaj frazelementoj; en ReVo la
unua vorto estas traduko de "homogena").
Tiu misuzo de "respektive" estas sufiche ofta che germanlingvuloj,
char fakte pausajho el tiu lingvo. Mi iam legis artikoleton pri tio
verkitan de Bernard Golden, do mi kontrolos en mia E-libraro.
José Antonio
José Antonio Vergara
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andreas Kueck
Inviato: giovedì 2 giugno 2011 6.47
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: (la bona lingvo) respektiv-e
--
Andreas Kueck
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Unue, laŭ mi tute ne temas pri ia "modelo" sed pri la signifo. "Respektiva"
signifas laŭ PIV:
"Tia ke ĝi respondas al unu sola el la priparolataj objektoj, dum aliaj parelele
respondas al ĉiuj ceteraj priparolataj objetoj"
Tiun paralelon oni montras menciante ĉiujn objektojn je unu flanko de
"respektive" kaj ĉiuj atributoj, ecoj, ktp. sur la alia flanko, en la sama ordo.
Aŭ menciante "respektive" je la fino de la tuto se estas klara la apartigo
inter la du grupoj (objektoj kaj atributoj)
1. La registara elspezo pliiĝis de 23% de Malneta Enlanda Produkto en 1993 ĝis
37,9% kaj 42% en 1996 kaj 2000 respektive.
2. La registara elspezo pliighis de 23% de Malneta Enlanda Produkto en
1993 ghis 37,9% en 1996 respektive 42% en 2000.
Ambaŭ frazoj estas samaj ĝis "ĝis". Analizu ni do tiun finan parton
konsiderante ke la paraleleco kiun ni volas montri estas:
1996 37,9%
2000 42%
En la unua versio, "37,9% kaj 42% en 1996 kaj 2000 respektive", pro tio ke temas
pri jaroj kaj elcentoj, ambaŭ grupoj estas klare apartigitaj, tial respektive
povas iri je la fino aŭ en la mezo inter la du grupoj.
"37,9% en 1996 respektive 42% en 2000" tie ne plu estas klara la paralelo, ĉar
vi mencias objektojn kaj ecojn kune en la sama flanko. Oni tuj rimarkas tion
ĉar simpla "kaj" sufiĉas. "Respektive" tie estas malĝusta, ne laŭ iu etnolingva
modelo, sed laŭ la difino kaj signifo de "respektiva".
Eble germanlingvanoj prezentas tiel paralelojn, en tiu ordo, kaj tion ili daŭre
rajtas fari. Sed la ordo estas tiel rekta kaj klara ke oni nur bezonas uzi "kaj".
El Tekstaro mi ĉerpis ekzemplon kun tri aĵoj kaj tri priksriboj. Tie oni
konstruas alian paralelon kaj uzas "respektive":
Paralelo: (mi uzas iliajn vortojn)
-as prezencan
-is preteritan
-os futuran
Frazo:
"Simile la verbojn ni modifas konjugacie per la finaĵoj -as, -is, -os por montri
tenson en la indikativo (respektive prezencan, preteritan, kaj futuran)"
Se la prezentado laŭ la modelo kiun oni ĉi tie nomas germanlingva estas pli
alloga por la verkisto oni povus skribi:
"Simile la verbojn ni modifas konjugacie per la finaĵoj -as kiu montras
prezencan tenson en la indikativo, -is kiu montras preteritan kaj -os kiu
montras futuran.
Amike, Eduardo.
eble sxajne, sed ordinare la vorto indikas ian ekskludon, do ne nuran aw/kaj.
"jen s-anoj X,W kaj Z. ili venis el belgio, danlando respektive svedio. Ili
portas respektive cxapelon, ombrelon kaj kapucxon"
La jxusa frazo estas multe pli specifa ol "jen s-anoj X,W kaj Z.ili venis el
belgio, danlando aw/kaj svedio. Ili portas cxapelon, ombrelon kaj/aw kapucxon"
Per la unua frazo vi scias kiu venis de kie, kaj kiu portas kion - per
la dua ne.
> Ekzemplo el Vikipedio:
>
> https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Zavija
> Zaŭija respektive Zavija aŭ Az Zaŭija respektive Az Zavija
ne sxajnas misa, al mi
> https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Meze%C5%ADropo
> Mezeŭropo (respektive Mez-Eŭropo ) aŭ Centra Eŭropo
jam forigita tie
> https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Plantaro
> Plantaro (aŭ flaŭro ) estas la tuto de plantoj en certa regiono aŭ
> epoko respektive la sistema priskribo de ĝia tuto.
ankaw ne misa law mi
> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Jun 01 02:53AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/117888e4024f767b
>
>> Ĉu la uzo de la vorto "respektive" estas erara?
>
>> https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Zavija
>> Zaŭija respektive Zavija aŭ Az Zaŭija respektive Az Zavija
>
> Lau mia kompreno la autoro volas esprimi, ke pri la literumado
> "Zavija" estas ja auajho al "Zauija", sed nek al "Az Zauija" nek al
> "Az Zavija" (kaj analoge pri "Av Zaija").
Law mi ri volas indiki ke la aldonajxo "az" uzatas far ambaw grupoj -
tiu kiu diras zawija kaj tiu kiu diras zavija. Sed mi ne bone komrenas
vian frazon ("esti awajxo pri")
> La demando do ne estas, chu la uzo de "respektive" estas erara,
Law mi gxi ne estas erara
>> https://secure.wikimedia.org/wikipedia/eo/wiki/Plantaro
>> Plantaro (aŭ flaŭro ) estas la tuto de plantoj en certa regiono aŭ
>> epoko respektive la sistema priskribo de ĝia tuto.
>
> Mi ne povas prijughi tiun uzon de "respektive", char chi-okaze mi ne
> komprenas, al kio tiu "respektive" rilatas.
Gxis indikas ke la vorto havas du malsamajn signifojn.
> Cetere: En la germana Vikipedio*) estas analoga uzo ("beziehungsweise"),
io , eble tro facilanime, mistradukis
> kiun mi tiuokaze ankau ne komprenas (kvankam la germana estas mia
> gepatra lingvo). Se
> en ambau okazoj estus uzinta "au" respektive "oder", mi komprenus.
>
> *) http://de.wikipedia.org/wiki/Flora
hmmm, iom nekutime, sed ne erara miaimprese. "entweder...oder" estus
pli komunuza
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
> Date: Jun 01 01:18PM +0200
> C^ar ankau( PIV havas atentigon kontrau( la uzo de "respektive" en la
> senco de "au(", mi kredas, ke se neniu protestas, mi registrus la
> proponitan linion:
>
> respektiv-e (en la senco de "au(" au( "kaj") --> au(, kaj (lau( la
> kunteksto).
Mi iom protestas. Ne apartenas al la tasko de la-bona-lingvo famigi
tiajn erarojn. La vorto "respektive" ja havas sian ekzistorajton pro
signifo kiu ne fortradukeblas. Se ni irus tien , ni devus havi liniojn
kiaj:
nura (en la senco de sola)--> sola
scii (en la senco de sukcesi)--> sukcesi
gxis (en la senco de malpost)-->antaw
humoro (en la senco de humuro)--> humuro ("sed..sed... staras en PIV..")
Eble jes indus havi tian liston, nomata ekzemple Ofte Farataj Eraroj,
sed ne temas pri SSV.
gxis, Ronaldo N
Nu, ne. Ĉar la paralelon oni ne klare vidas. "Respektive" interrilatigas du
ordigitajn arojn. Tiujn du arojn oni devas povi vidi, la limon estigas la "eco"
de la aroj (Alfredo, Katja kaj Kris elektis [respektive] la verdan, ruĝan, kaj
verdan pilkon [respektive]) ĉiuj personoj en unu flanko, ĉiuj koloroj en la
alia. La limo povas esti ankaŭ la vorto "respektive" en unu el la du lokoj.
En via frazo ekzistas du grupoj, unu havas 37,9%, 42%, 1996 kaj la alia, grupo
2000. Pro manko de simetrio tio ne funkcias (ĉiam laŭ mia interpreto de la
difino "respektiva", la ekzemploj en Tekstaro kaj la uzmaniero en mia denaska).
La interrilaton oni vidas pli klare kiam ĉiuj samaj aferoj estas kune. Se ni
parolus matematike, "respektive" estas funkcio bijekcia kiuj ligas la elementojn
de la unua grupo kun tiuj de la dua. Sed nepre ambaŭ grupoj estu klare kaj
senĝene videblaj/rimarkeblaj. "Respektive" en alia loko, ne en la mezo, ĝenas.
Se vi havas tempon kontrolu Tekstaro.com kaj vi vidos ke temas pri du aroj
samnombraj kaj ke la elementoj de ĉiu aro staras senpere kune.
Kelkfoje oni nur mencias unu aron kaj la alian oni subkomprenas aŭ jam konas.
Ekzemple, "la respektivaj devoj de la geedzoj", en unu flanko estas la du
geedzoj kaj en la alia aro estas du listoj.
Ĉiuokaze, kiam mi lernis la germanan la instruistino klarigis ke
"beziehungsweise" povas havi multajn tradukojn. Mi poste aŭdis tion plurfoje
kaj ekzemple tie ĉi[1] iu sopiras je tiu vorto. Kaj mi agnoskas ke mi ofte
sopiras je la germana "doch". Eble tial bzw konfuzas germanlingvajn
esperantistojn. Kelkaj lingvoj havas rimedojn kiujn oni ŝategus "importi" al
sia propra.
Sed jen bona novaĵo: tre, tre ofte vi povas simple forigi "respektive" kaj la
frazo estos same bone komprenebla eĉ se ne tiel bonstila.
[1] http://linguaphiles.livejournal.com/5298016.html?thread=100438112#t100438112
Eta problemo, la unua "respektive" devus esti ĉu antaŭ "el" ĉu post Svedio.
Ekzakte kiel vi faris en la dua frazo. Vi uzis "respektive" malsame.
> La jxusa frazo estas multe pli specifa ol "jen s-anoj X,W kaj Z.ili venis el
> belgio, danlando aw/kaj svedio. Ili portas cxapelon, ombrelon kaj/aw kapucxon"
> Per la unua frazo vi scias kiu venis de kie, kaj kiu portas kion - per la dua ne.
Ne, aŭ ne ekzakte. Mi ĵus skribis ke oni ofte povas forigi tiun vorton ĉar se
mi diras ke X, W kaj Z faras A,B kaj C, mi pensas ke homoj nature ligos la
personojn kaj la agojn en la sama ordo. Tamen oni rajtas kaj povas evidentigi
tion, per "respektive" en la ĝusta ejo.
Eduardo.
En la (dudekjarcenta) rusa lingvo (mi uzos rusajn citilojn por rusa
teksto, sed tajpajn por Esperanta, por ne malhelpi al serĉiloj):
Oni povas meti la vorton «соответственно» [sootvetstvenno] laŭvole antaŭ
aŭ post la "A kaj B" (mi dubas ĉu uzi la vorton "po"):
"Johano kaj Teodoro havas respektive 10 kaj 15 spesojn."
"Johano kaj Teodoro havas 10 kaj 15 spesojn respektive."
El enciklopedio «БСЭ»: «Всякая возрастающая (убывающая)
последовательность, ограниченная сверху (соответственно снизу),
сходится.» -- (mi probable misuzos la terminojn) "Ĉiu kreskanta
(malkreskanta) vico, limita desupre (respektive desube), konverĝas."
«Соответственно с» signifas "konforme al".
En oficialecaj tekstoj «соответственно» estas fojfoje uzata en la senco
de "egale", "kaj same", "(kaj) tial", "kaj kompreneble", "sekve ankaŭ".
El «Издательский словарь-справочник» de Мильчин А.Э: «От энцикл. словаря
Э. отличает главным образом более широкое раскрытие тем и соответственно
больший объем статей.» ≈ "De enciklopedia vortaro enciklopedion
distingigas ĉefe pli vasta klarigo de aferoj, kaj [соответственно]
pligrandeco de artikoloj." Ekzistas similaj al tio neformalaj uzoj en
la senco de "konvene" ("dece"), kaj "kompreneble" ("jes, certe").
El «Толковый словарь Ушакова»: «Фруктовые деревья, соответственно и
прочие культурные растения, требуют ухода.» -- "Fruktarboj,
[соответственно] kaj/ankaŭ ceteraj kulturaj kreskaĵoj, postulas
prizorgadon." Malestas kunteksto; mi ne bone komprenas, kion tie
signifas «соответственно».
En vortaro «Словарь основных уголовно-процессуальных понятий и терминов»
de Баранов А.М. kaj Марфицин П.Г., en artikolo «ФУНКЦИИ УГОЛОВНОГО
ПРОЦЕССА», ĝi estas uzita en koma listo por kunigi du aferojn (simile la
pridiskutata senco de "respektive", kaj al tiu de "kaj same" aŭ "sekve
ankaŭ"). Tia uzo ne troviĝas sur ĉiu paŝo (ĉu eble ĉar la vorto
«соответственно» estas malbela — tro multe da konsonantoj, precipe la
«тст» — kaj eĉ pli longa ol "respektive"?).
> Eble mi transprenos la demandon pri rekomendinda uzo de "respektive" al la Esperanto-Forumo Z ( http://www.ipernity.com/group/170715 ).
Se ni irus tien , ni devus havi liniojn kiaj:
nura (en la senco de sola)--> sola
scii (en la senco de sukcesi)--> sukcesi
gxis (en la senco de malpost)-->antaw
humoro (en la senco de humuro)--> humuroᅵ ("sed..sed... staras en PIV..")
ᅵ"Johano kaj Teodoro havas respektive 10 kaj 15 spesojn."
ᅵ"Johano kaj Teodoro havas 10 kaj 15 spesojn respektive."
Fakte la germana modelo funkcias, kiam estas nur du eroj en la listo:
“Johano kaj Teodoro havas 10 respektive 15 spesojn.”
Sed se estus tri, estus problemo:
“Johano, Teodoro kaj Marko havas respektive 10, 15 kaj 20 spesojn” (kun “respektive” komence au fine de la listo).
Sed: “Johano, Teodoro kaj Marko havas 10, 15 respektive 20 spesojn” – nu, tio povus funkcii, sed certe estas pli komplikita strukturo. Oni uzas la vortojn “kaj” kaj “aŭ” kun tiu strukturo, sed ĉu estas dezirinde, uzi tiel ankaŭ “respektive”?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì
3 giugno 2011 8.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
respektiv-e
Dankon, Aleksej, pro la abundaj klarigoj pri la rusa. Bonvolu
prezenti samajn klarigojn pri ĉiu vorto, kiun ni diskutas.
> Oni povas meti la vorton «соответственно» [sootvetstvenno] laŭvole
antaŭ aŭ post la "A
kaj B"...:
"Johano kaj Teodoro havas respektive 10 kaj
15 spesojn."
"Johano kaj Teodoro havas 10 kaj 15 spesojn respektive."
Ankaŭ en la itala oni povas fari tiel kaj ankaŭ en Esperanto laŭ mi.
Amike
Renato
--
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
:) Estu tia.
Krom la tekstoj en Tekstaro kaj mia klarigo pri la rilato inter du grupoj da
aferoj mi sugestas al vi, kontroli la uzadon en la lingvoj kiuj havas tiun
vorton. Ankaŭ nuna uzado, ekzemple tiun ĉi[1] intervjuon de iu el Suda Koreio
kiu uzas "respektive" en aparte malsimpla frazo.
Kaj bonvolu ne plu paroli pri angla/germana modelo. La germana ne havas modelon
por tiu vorto ĉar tiu radiko ne ekzistas kaj via traduko "beziehungsweise" estas
multe pli ampleksa. Se vi nepre volas paroli pri modeloj vi almenaŭ diru
"angla/hispana/franca/portugala/itala modelo" kaj germanlingva uzado!
Jen kelkaj ekzemploj de uzado en tiuj lingvoj kiuj ja havas la radikon.
Espereble vi ĉiuj pli malpli kompreneblos la enhavon, mi tradukos se iu tion
petas. Ĉiuj venas el malsamaj artikoloj de la Vikipedio en la koncernaj lingvoj:
(portugale) centenário da Restauração da Independência e ao oitavo centenário da
Independência de Portugal , comemorados, respetivamente em 1940 e 1943 . ...
http://pt.wikipedia.org/wiki/Plano_dos_Centen%C3%A1rios
(hispane) Los elfos oscuros (nórdico antiguo Dökkálfar o Svartálfar elfos
oscuros y elfos negros respectivamente ...
http://es.wikipedia.org/wiki/Elfo_oscuro
(angle) The Palestinian territories comprise the West Bank and the Gaza Strip
—territories that were occupied, respectively, by Jordan and Egypt ...
http://en.wikipedia.org/wiki/Palestinian_territories
(france) Les mots frères et sœurs désignent des personnes (de sexe,
respectivement, masculin et féminin )
http://fr.wikipedia.org/wiki/Fr%C3%A8res_et_s%C5%93urs
(itale) Il termine etologia (dal greco ethos e logos che significano
rispettivamente «carattere» o «costume» e «ragionamento») indica la moderna ...
http://it.wikipedia.org/wiki/Etologia
Kaj jen en la rusa, kiu povas havi saman ordon por la vorto "соответственно",
tie ĉi pri la etimologia deveno de "Latte art":
(ruse) Ла́тте арт (от Latte art, "молоко" и "искусство" соответственно)
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9B%D0%B0%D1%82%D1%82%D0%B5-%D0%B0%D1%80%D1%82
> Tial mi ne komprenas,
> kial la germana modelo estu "malghusta" kaj la angla modelo estu
> "ghusta'. Tamen nepre povas esti, ke la angla modelo estas pli klara.
Sendube. La alia vortordo estas por mi simple ĝene nekomprenebla. Kaj mi ŝatus
vidi kiel vi ĝin uzus se temus pri, ekzemple, tri personoj kaj tri koloroj, kie
troviĝus "respektive" laŭ via alternativa ordo. Ĉar "respektive" estas tre
utila por pluraj aferoj, ne nur por du.
> Eble mi transprenos la demandon pri rekomendinda uzo de "respektive"
> al la Esperanto-Forumo Z
> ( http://www.ipernity.com/group/170715 ).
Se ili atingas rezulton bonvolu raporti! Bonŝancon!
Amike, Eduardo.
[1] http://www.satesperanto.org/Intervjuo-Eltrovi-terkulturiston.html
Ĉu? Ĉu SINONIME!? Kial ni tiel longe priparolis "beziehungsweise" kaj
vi uzis ĝin en ĉiuj viaj ekzemploj? Nun vi ja sukcesis konfuzi min.
Mi nur lernas la germanan kaj do mi eble fuŝe komprenas, sed
"respektive" aspektas al mi pli parenca al kaj/aŭ ol al la esperanta
"respektive". Sed se vi diras ke ili estas sinonimoj mi ne kuraĝus
kontraŭstari ...
Kaj do, por kompletigi tiun interŝanĝeron, kiu estas la modelo de uzado,
de "respektive", en la esperante sinonima senco?
Se ili ne estas sinonimaj mi devus do esti dirinta: "tiu radiko ne
ekzistas en la germana kun tiu signifo".
(pri via ŝerceto: Imagu se unu tagon vere ni sukcesas ke vorto nia iĝu
internacia!)
>> La alia vortordo estas por mi simple ĝene nekomprenebla. Kaj mi ŝatus
>> vidi kiel vi ĝin uzus se temus pri, ekzemple, tri personoj kaj tri koloroj, kie
>> troviĝus "respektive" laŭ via alternativa ordo. Ĉar "respektive" estas tre
>> utila por pluraj aferoj, ne nur por du.
>
> Jen ekzemplo el alia kontribuo de mi: "Johano, Teodoro kaj Marko havas
> 10 respektive 15 respektive 20 spesojn."
>
> La germana modelo ech taugas, por esprimi tiun okazon, ke Teodoro
> havas ne 15 spesojn, sed 5 eurojn kaj 7 dolarojn:
>
> "Johano, Teodoro kaj Marko havas 10 spesojn respektive 5 eurojn kaj 7
> dolarojn respektive 20 spesojn."
Mi vere penas kompreni kiu havas kion! Eble ĉar "Respektive" estas same
ol pli peza ol la afero kiun ĝi apartigas, ĝi min distras, kaj kiam ĝi
aperas mi devas iel iri malantaŭen por konstrui la paralelan liston.
Nur foriginte "respektive" mi povas facile "travidi" la signifon. Sed
pri tio verŝajne "kulpas" mia denaska kaj ne la strukturo mem kiun mi
neniel opinias malĝusta, en la germana.
> Kiel oni esprimas tion per la angla modelo?
Mi rifuzus respondi al tiu per "angla modelo" sciante ke ĝi apartenas al
tuta aro de lingvoj, sed verŝajne estas jam tro malfrue forigi tiun
misreprezenton el la diskutado :). Nu, en la hispana ekzemple vi povus
diri:
"Juan, Teodor y Marcos tienen 10 pesos, 5 euros con 7 dólares y 20 pesos"
"con" estas ankaŭ maniero elparoli la komon/punkton en numeroj. Sed
plej verŝajne oni uzus "y" (kaj) ja aldonos paŭzon (parole). Skribe oni
aldonus vorteron por faciligi la apartigadon, ŝanĝus la ordon, ... Ĉio
solveblas, pli malpli elegante kaj longe, en ĉiuj lingvoj ;). Eble ni
revenu al la esperanta:
"Johano, Teodoro kaj Marko havas respektive 10 spesojn, 5 eurojn kun 7
dolarojn kaj 20 spesojn."
Ĉu tio funkcius?
En tio la germana estas pli "peza", sed la apartigilo ĉiam rekoneblas,
tio estas avantaĝo ne neglektinda en internacia lingvo. Nura problemo:
ĝi staras en (por la aliaj lingvoj jam menciitaj) malĝusta(j) loko(j).
Se oni nur aldonus respektive je la komenco de la listo, por iel anonci
tion kio okazos ...
"Johano, Teodoro kaj Marko havas respektive 10 spesojn respektive 5
eurojn kaj 7 dolarojn respektive 20 spesojn."
Sed mi daŭre preferas la alian alternativon, laŭ la latinidaj lingvoj.
En normalaj okazoj (kiam kaj/aŭ ne apartenas al la grupo de
priparolataĵoj) ĝi estas pli konciza kaj laŭ mi klara. Sed, kiel mi
skribis supre, mi agnoskas ke en la germana oni povas ĉiam sendube
apartigi, je iu kosto. Kia bedaŭro ke vi ne apartigas ankaŭ la unuan eron.
Amike, Eduardo.
gxis, Ronaldo N
>> (pri via ŝerceto: Imagu se unu tagon vere ni sukcesas ke vorto nia iĝu
>> internacia!)
>
> En la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (de 1919) la vorto
> "respektiv-a" estas en "definitiva listo de internaciaj vortoj, kiuj
> lau § 15 de l' Fundamento estas Esperantaj".
Vi verŝajne miskomprenis kion mi celis diri. Mi, same ŝerce, pensis pri vortaro
en la hispana, ni diru en la jaro 2150, kie oni povus legi:
kabear o cabear: del esperanto "kabei", desaparecer de un movimiento
Espereble nun pli bone kompreneblas. Mi ŝercis miavice! :)
>> "Johano, Teodoro kaj Marko havas respektive 10 spesojn, 5 eurojn kun 7
>> dolarojn kaj 20 spesojn."
>>
>> Ĉu tio funkcius?
Mi ne scias. Por mi jes, sed eble nur ĉar tio estas solvo ebla en mia denaska.
Mi ne kuraĝus diri ke tio universale funkcias.
>
> Mi dubas tiel, ke mi preferas la germanan modelon.
Eble ankaŭ vin influas via denaska. Nun estas unu el tiuj momentoj kiam ni
nepre bezonus opinion de ekstereŭroplingvano.
Eduardo.
Bonvolu citi almenaŭ parton de la alineo ĝis interpunkcia signo! Aŭ legu ĝin
tute antaŭ ol respondi. Via respondo ne vere rilatas kion mi diras (aŭ vi estus
citinta artikolon pri uzado de "respektive" en la germana).
Tio mi faras nun, esperante ke eble vi eĉ respondos demandojn pri la *sinonima*
uzado de "respektive" en la germana. Jen ĝi:
>> La germana ne havas modelon
>> por tiu vorto ĉar tiu radiko ne ekzistas kaj via traduko "beziehungsweise" estas
>> multe pli ampleksa.
>
> Kromajho: La germana sinonime uzas la vorton "respektive" - senshanghe
> prenitan el Esperanto ;-)
Ĉu? Ĉu SINONIME!? Kial ni tiel longe priparolis "beziehungsweise" kaj vi uzis
Dankon!
Ĉar aankaŭ PIV havas atentigon kontraŭ la uzo de "respektive" en la senco de "aŭ", mi kredas, ke se neniu protestas, mi registrus la proponitan linion:
respektiv-e (en la senco de "aŭ" aŭ "kaj") --> aŭ, kaj (laŭ la kunteksto).