Account Options

  1. Sign in
The old Google Groups will be going away soon.
Switch to the new Google Groups.
Google Groups Home
« Groups Home
ĥemiaj elementoj nomataj laŭ personoj
There are currently too many topics in this group that display first. To make this topic appear first, remove this option from another topic.
There was an error processing your request. Please try again.
flag
  2 messages - Collapse all  -  Translate all to Translated (View all originals)
The group you are posting to is a Usenet group. Messages posted to this group will make your email address visible to anyone on the Internet.
Your reply message has not been sent.
Your post was successful
 
From:
To:
Cc:
Followup To:
Add Cc | Add Followup-to | Edit Subject
Subject:
Validation:
For verification purposes please type the characters you see in the picture below or the numbers you hear by clicking the accessibility icon. Listen and type the numbers you hear
 
Fabio Bettani  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Dec 26 2010, 8:37 am
From: Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com>
Date: Sun, 26 Dec 2010 14:37:46 +0100
Local: Sun, Dec 26 2010 8:37 am
Subject: ĥemiaj elementoj nomataj laŭ personoj
Karaj,

dum la lastaj jardekoj, fizikistoj plurfoje kreis novajn ĥemiajn
elementojn antaŭe nekonatajn, kiuj aldoniĝas al la tradicia "perioda
tabelo" de elementoj. La asocio IUPAK (Internacia Unio pri Pura kaj
Aplika Kemio), kiu arigas la tutmondan ĥemiistan komunumon, emis (kaj
plu emas) oficiale nomi tiujn elementojn laŭ famuloj el la historio de
scienco aŭ laŭ la loko/regiono de malkovro. Estas tute verŝajne, ke
tiu kutimo pludaŭros por la venontaj elementoj - kelkaj el kiuj estis
jam eltrovitaj kaj nur atendas oficialan nomadon.

Tia regula derivregulo kompreneble instigis min pripensi, ĉu eblas
eviti naturisman enkondukon de la novaj oficialaj nomoj kiel novaj
radikoj - des pli, ke Esperanto jam posedas tute taŭgan postafikson
por tiaj derivaĵoj: ·um·.

La avantaĝo estas evidenta: ŝparo de dekoj da oficialigindaj radikoj.
Sed ankaŭ ekzistas malavantaĝo: ĉar kelkaj el la omaĝatoj ne havas
enradikiĝintan esperantigitan nomon, endas unue akordiĝi pri la ĝusta
esperantigo el kiu konstrui la elementonomon.

Jen listo de la elementoj kiuj laste estis nomitaj laŭ sciencistoj aŭ
laŭ lokoj. Mi mencias la nomojn donitajn en Vikipedio, kaj interkrampe
la nomon de la omaĝata sciencisto aŭ loko.

Elemento 112: Kopernicio (laŭ Nikolao KOPERNIKO)
Elemento 111: Rentgenio (laŭ Wilhelm RÖNTGEN)
Elemento 110: Darmŝtatio (laŭ Darmŝtato, germana urbo)
Elemento 109: Mejtnerio (laŭ Lise MEITNER)
Elemento 108: Hasio (laŭ Hesio, germana ŝtato)
Elemento 107: Borio (laŭ Niels BOHR)
Elemento 106: Seborgio (laŭ Glenn SEABORG)
Elemento 105: Dubnio (laŭ Dubna, rusa urbo)
Elemento 104: Ruterfordio (laŭ Ernest RUTHERFORD)
Elemento 103: Laŭrencio (laŭ Ernest Orlando LAWRENCE)
Elemento 102: Nobelio (laŭ Alfred NOBEL)
Elemento 101: Mendelevio (laŭ Dmitrij MENDELEJEV)
Elemento 100: Fermio (laŭ Henriko FERMI)
Elemento 99: Ejnŝtejnio (laŭ Albert EINSTEIN; Esperante EJNŜTEJNO, laŭ
Vikipedio)
Elemento 98: Kaliforniumo (laŭ Kalifornio, usona ŝtato)
Elemento 97: Berkelio (laŭ Berkeley, usona urbo; Esperante Berklio,
laŭ Vikipedio)
Elemento 96: Kuriumo (laŭ Pierre kaj Marie CURIE)

Mi do demandas, ĉu laŭ indas rekomendi uzadon de la postafikso "-um-"
en tiaj okazoj.
Ni havus liniojn kiel la jenaj (sed kompreneble oni povas debati, ĉu
la proponitaj esperantigoj ŝanĝindas):

112: Kopernici·o --> Kopernik·um·o (laŭ Koperniko)
111: Rentgeni·o --> Rentgen·um·o (laŭ Rentgeno)
110: Darmŝtatio --> Darmŝtat·um·o (laŭ Darmŝtato, germana urbo)
109: Mejtnerio --> Mejtner·um·o (laŭ Mejtner·, verŝajna esperantigo de Meitner)
108: Hasio --> Hesi·um·o (laŭ Hesio, germana ŝtato)
107: Borio --> Bor·um·o (laŭ Boro, verŝajna esperantigo de Bohr)
106: Seborgio --> Seborg·um·o (laŭ Seborgo, verŝajna esperantigo de Seaborg)
105: Dubnio --> Dubn·um·o
104: Ruterfordio --> Ruterford·um·o (laŭ Ruterfordo, verŝajna
esperantigo de Rutherford)
103: Laŭrencio --> Laŭrenc·um·o (laŭ Laŭrenco, verŝajna esperantigo de Lawrence)
102: Nobelio --> Nobel·um·o (laŭ Nobelo, esperantigo de Nobel)
101: Mendelevio --> Mendelev·um·o (laŭ Mendelevo, verŝajna esperantigo
de Mendelejev)
100: Fermio --> Ferm·um·o (laŭ Fermi)
99: Ejnŝtejnio --> Ejnŝtejn·um·o (laŭ Ejnŝtejn·o)
98: Kaliforniumo --> Kaliforni·um·o (laŭ Kaliforni·o)
97: Berkelio --> Berkli·um·o (laŭ Berkli·o)
96: Kurium·o --> Kuri·um·o (laŭ Kuri·o)

Kion vi opinias?

Amike,

--
Fabio


 
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
Renato Corsetti  
View profile   Translate to Translated (View Original)
 More options Dec 26 2010, 9:26 am
From: Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
Date: Sun, 26 Dec 2010 15:26:19 +0100
Local: Sun, Dec 26 2010 9:26 am
Subject: ĥemiaj elementoj nomataj laŭ personoj

Se estas unu fako en la lernejo pri kiu mi havis malbonajn notojn, tio
estas ĥemio. Malgraŭ tio, mi provas respondi la demandojn de Fabio.

 >   Mi do demandas, ĉu laŭ indas rekomendi uzadon de la postafikso "-um-"

Mi dirus ke jes.

> >    Kion vi opinias?

Mi provizore registris viajn proponojn en
http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_%C4%A5emia_terminareto .

Evidente ni estas komplete ekster la ĝenerala lingvo, sed indas havi
teĥnikajn vortojn skemisme konstruitajn. Mi demandas min, ĉu ni ne devus
malfermi novan vortareton kun ĉiuj teĥnikaj vortoj pri kiuj ni okupiĝas
(faka sed bona terminaro). Eble ankaŭ pri tio la diskuto povas okzasi en
la listo <la-bona-lingvo---redaktantoj@googlegroups.com> .

Amike

Renato

--
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato.corse...@esperanto.it
---------------------------------------------


 
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
End of messages
« Back to Discussions « Newer topic     Older topic »