Re: (terminologio) Eurovoc-tezaŭro (estis: Esperanto kaj ties aplikado en EU)

25 views
Skip to first unread message

Roland ROTSAERT

unread,
Jan 22, 2010, 11:29:05 AM1/22/10
to termin...@yahoogroups.com, Uwe Stecher, kom...@googlegroups.com, per-esper...@yahoogroups.com
Mi ne vidis iun reagon al la propono, kvankam prilaboro de
Eurovoc-tezaŭro povus esti realigebla tasko por fakaj asocioj kiuj ne
havas la homfortojn por memstare eki 'grandan' projekton, ekzemple EJA
(Esperanta Jura Asocio) kaj IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo).

Ĉefa bezono por trovi interesitojn verŝajne estas doni klarigon pri kio
estas tezaŭro. La klarigoj en eo- kaj nl-vikipedioj estas minimumaj;
alilingvaj vikipedioj donas pli ampleksajn klarigojn el kiuj mi tamen
konkludas ke ekzistas multspecaj tezaŭroj.

Se mi bone komprenas, Eurovoc-tezaŭro ne estas simpla multlingva
vortlisto, sed vortoj strukturitaj laŭ iu hierarkio. La klarigoj en la
komencaj paĝoj de Eurovoc al mi sufiĉas por ion serĉi en la sistemo, sed
tute ne por ion kontribui.

Do: kiu verkos tezaŭro-kurson?

--
Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge
www.rotsaert.info


Dirk Bindmann schreef:
> Mi transsendas mesaghon el la retlisto "uea-membroj". Uwe Stecher
> proponas tradukadon de EUROVOC:
> http://europa.eu/eurovoc/ (funkcias nur per Javaskripto)
>
> István Ertl respondis i. a.:
>
>> La amplekso de Eurovoc iom timigas, sed se iu ekkreos la vikion,
>> eble arigxos suficxaj homoj...?
>
> Mi jhus rigardis tiun tezauron. Eble ghi ne tro timigas, se chiu
> fakulo rigardas nur sian fakon. Krome ni ne devas komenci de nulo,
> char pri kelkaj fakoj ekzistas jam esperantaj vortaroj kaj terminaroj,
> parte multe pli ampleksaj ol necesaj por EUROVOC.
>
> Char mi ne estas fakulo pri EU-aferoj, mi volas diskutigi la temon chi
> tie kaj kolekti opiniojn, chu tradukado de EUROVOC havus praktikan
> utilon, au chu tradukado de alia terminokolekto estus pli dezirinda.
>
> Ekigi la projekton eblus plej simple en Vikilibroj:
> http://eo.wikibooks.org
> Tie jam trovighas rubriko "vortaroj". Sed Vikilibroj estas eble
> teknike tro primitiva, char mankas XML-strukturo por facila transpreno
> de la enhavo al aliaj medioj.
>
> Kore
> Dirk
>
>
> This is a forwarded message
> From: Uwe Stecher <punktor#live.at>
> To: uea-membroj#yahoogroups.com
> Date: Wednesday, January 20, 2010, 2:03:48 PM
> Subject: [uea-membroj] Esperanto kaj ties aplikado en EU
>
> ===8<==============Original message text===============
>
> Sur LIBERA FOLIO [*1] okazas parte akra diskuto pri Esperanto kaj
> Euxropa Unio, ankaux pri asertita malebleco de l`enkonduko (mankantaj
> fakvortoj ktp).
>
> Mi ne volas kaj povas kundiskuti, ankaux cxar mi nek estas lingvisto,
> nek eminentulo en Esperantujo; mi nur havas kelkjaran sperton kun
> EU-juro kaj EU-oficistoj.
>
> Kaj mi estas konvinkita, ke estas subportinda agado, se Esperanto estus
> aplikebla en cxiu kampo de cxiutaga vivo.
>
> Por ebligi konversacion pri EU-rilataj temoj (sed ne nur tiaj) sxajnas
> necese por mi, disponi pri adekvata vortprovizo.
>
> Tiurilate ekzistas pagxaro de EUROVOC (oficiala tezauxro fare de EU por
> indicigo de dokumentoj [*2]). Tiu cxi multlingva tezauxro enhavas 6645
> kapvortojn [*3]. La retpagxaro ankaux disponigas multlingvan liston
> [*4].
>
>
> Mi ja scias pri la limigitaj laborfortoj en Esperantujo, sed tamen:
> se estigxos volontularo, kiu kreos "Eo-Eurovoc-Vikio"-n, mi volonte
> kunlaboros en la germanlingva parto (ekz. por la kampoj laborjuro,
> laborsekureco, gxeneralajxoj Austriaj).
>
>
> *1:
> http://www.liberafolio.org/2010/esperanto-kaj-europa-unio-cu-mirago-cu-p\
> erspektivo/
> <http://www.liberafolio.org/2010/esperanto-kaj-europa-unio-cu-mirago-cu-\
> perspektivo/>
> *2: http://de.wikipedia.org/wiki/Eurovoc
> <http://de.wikipedia.org/wiki/Eurovoc>
> *3: http://europa.eu/eurovoc/ <http://europa.eu/eurovoc/>
> *4:
> http://europa.eu/eurovoc/sg/sga_doc/eurovoc_dif!SERVEUR/menu!prod!MENU?l\
> angue=DE
> <http://europa.eu/eurovoc/sg/sga_doc/eurovoc_dif!SERVEUR/menu!prod!MENU?\
> langue=DE>
>

Jairo Augusto Dos Santos

unread,
Jan 23, 2010, 10:42:58 AM1/23/10
to kom...@googlegroups.com
Mi ankoraŭ ne komprenis klare tiun tezaŭron!

Mi estas meĥanika teĥnologiisto do mi povus kunlabori en teĥnikaj vortoj pri mia fako.

Ĵajro

2010/1/22 Roland ROTSAERT <roland....@gmail.com>
--
"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+...@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+u...@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto:  http://www.google.com/intl/eo/

Roland ROTSAERT

unread,
Mar 7, 2010, 3:39:24 AM3/7/10
to termin...@yahoogroups.com, Uwe Stecher, kom...@googlegroups.com, per-esper...@yahoogroups.com
Miroslav Malovec schreef:
>
> Alia afero estas, cxu ni rajtas fari la tradukon aux
> cxu ni devas peti pri speciala permeso?
>
Mi opinias ke formala permeso ne estas bezonata.

Sube vi trovos la 21 temojn kaj adreson, kie vi povas
> ilin elsxuti en via lingvo.
>
Mi havas intereson por la temo ekonomio, komerco kaj financoj, sed ne
eblos ion fari antaŭ la somero.

Uwe Stecher

unread,
May 3, 2010, 1:01:50 PM5/3/10
to Malovec, termin...@yahoogroups.com, per-esper...@yahoogroups.com, kom...@googlegroups.com
Estimataj,
 
koran dankon pro la informo. Bedauxrinde mi ne sukcesas eniri tiun cxi Yahoo-grupon, cxar gxi nur estas por membroj.
Oni ne rajtas membrigxi sen invito.
Mi tre volonte ricevus la dosieron kaj kore dankas pro Via peno.
 
Kore salutas
Uwe Stecher [uve sxtehxer], Vieno.

 

From: mal...@volny.cz
To: termin...@yahoogroups.com
CC: per-esper...@yahoogroups.com; kom...@googlegroups.com; pun...@live.at
Subject: Re: (terminologio) Eurovoc-tezauro (estis: Esperanto kaj ties aplikado en EU)
Date: Mon, 3 May 2010 18:39:39 +0200

Karaj kolegoj,
 
Josef Hron sendis al mi sian proponon de esperantigita
EUROVOC kiel provizoran labormaterialon, kiu kompreneble
bezonos pluan komunan redaktadon.
 
Tamen, mi ne scias, cxu tra tiu cxi retejo eblas la
dosieron (2,5 MB) trapusxi. Eble mi sendu gxin
al tiuj, kiuj deziros ricevi gxin.
 
Miroslav Malovec
 
 
 

__,_._,___


__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4921 (20100306) __________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz


__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 5082 (20100503) __________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz


Ihre E-Mails und mehr für unterwegs. Laden Sie Windows Live Hotmail kostenlos herunter. Melden Sie sich jetzt an.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages