Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj

8 views
Skip to first unread message

Chielismo 王天义

unread,
Nov 17, 2011, 9:40:10 AM11/17/11
to kom...@googlegroups.com
Raporto pri IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj
 
La 29-30an de Okt. 2011 okazis IKEF-China 2011 - La 5a Jarkunveno de Chinaj E-komercistoj en la urbo Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-Provinco, oriente de Ĉinio.  Ĉe la Jarkunveno estis 42 personoj, el kiuj estas 26 oficialaj delegitoj nome de kompanoj kaj entreprenoj inkluzive eksterlandajn Brazila Da Vinci Ltda,

Hispana Suministros Agroindustriales Franquesa S.A., Irana Magenta (Shanghai) Co., Ltd kaj Itala Mondo del Vino. La jarkunvena programo estas reĝisorita de sro ZHAO Chenghua, membro de IKEF, vicprezidanto de Klubo de ĉinaj E-komercistoj(KĈEK). Ĉio estis en la ordo.

 

Ĉifoja Jarkunveno ne estas pompa kompare kun la pasinta okaze en la urbo Huangshi, sudcentre de Ĉinio, sed ĝi estas pli okulfrapa kun komerca atmosfero, ekzemple, krom LKK salutaj paroloj okazis nur nome de la kompanio kaj entrepreno.Kaj ne malmultaj reklamoj aperis en la kunvenejo, eĉ sur la podio. Tio estas nova stilo direktanta al la venonta Jarkunveno, kaj faris nian Jarkunvenon pli faka kaj profesia pli for de la tradicia kunveno de Esperanto. Okaze ankaŭ mankas lokaj aŭtoritatoj, kiuj ŝatas paroli mandarenon malkongrue kun nia Jarkunveno de E-komercistoj, sed nia komunikado estas pli harmonia kaj kuraĝigita. Tia aranĝo plaĉas al ĉiuj partoprenantoj, ankaŭ argumentas, ke la fakkunveno de esperantistoj ankaŭ povas aspekti kiel normala fakkunveno. 

 

Okaze, la jar-raporton prelegis sro Chielismo WANG Tianyi, ĉina peranto kaj estrano de IKEF kaj prezidanto de Klubo de Ĉinaj E-komercistoj. Laŭ lia raporto ĉinaj E-komercistoj gajnis novajn sukcesojn kaj progresojn en la pasinta tempo, ekz., Xi'an Da Vinci Importa -Eksporta Ko., Lta kunlaboras  kun Brazila Da Vinci Ltda, kaj eksportas averaĝe 20 kontenerojn po monato. La granda negoco okazas komunike per Esperanto. Ankaŭ Xiamen Chine Ko., Lta regule importas italajn vinojn pere de Esperanto, eĉ importas specialan markon SALUTON, kiu oferis al la Jarkunveno okaze ĉe la tablomanĝo de ĉiuj kunvenanoj. Ja, la vino SALUTON allogis ĉiujn gustumintojn. Kelkaj el ĉinaj E-komercistoj jam decidis disvendi la vinon SALUTON. Ankau kelkaj entreprenoj deziras havi E-stilan markon lerni de Xiamen Chine Ko., Lta

 

Fakte, internacia komerco per Esperanto okazis de Zamenhofa epoko. Prelege ĉe la kunveno Dir. Jose Franquesa rakontis sian komercon pere de Esperanto antaŭ ol 46 jaroj(1965), kiam li importis de japana E-komercisto. Kaj nun li importas hidraŭlikan tubon jam 7 jarojn pere de ĉina E-komercisto Chielismo WANG Tianyi. Okaze sro ZHANG Tiezheng rakontis pri sia sperto per Esperanto servi al Suzhou Lotusa Matracejo, kie li respondecas internacian merkaton. Ankaŭ irana komercisto Saed Abbasi rakontis malfacilan komercumon kun Irano nuntempe pro ekonomia sieĝo de Usono. Malgraŭ tio li ankaŭ atendas kunlaboron kun diversaj E-komercistoj. sro Aldreno Speck venis de Brazila Da Vinci Ltda, kaj jam laboras apenaŭ 2 jarojn per Esperanto ĉe sno Chielismo. Antaŭ ol du jaroj li ne povis imagi hodiaŭan fakton, ke li vivas kaj laboras Esperante en Ĉinio.

 

La jarkunveno estas fruktdona. Ĉiuj partoprenantoj sopiras al la venonta jarkunveno. Ĉe la fermo sno Chielismo prezidanto de KĈEK deklaris, ke IKEF-China 2012 - La 6a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj okazos en la urbo Changsha(ĉanŝa), ĉefurbo de Hunan-Provinco, sudcentre de Ĉinio. Varman bonvenon deziras sro LI Zong, Dir. de Hunan Internacia Transporta Kompanio XB, prezidanto de Changsha Esperanto-Asocio. Li informis, ke por la venonta jarkunveno Esperanton lernas 200 gestudentoj de Changsha Profesia Komerca-Turisma Altlernejo. Li promesas al ĉiuj partoprenantoj pli fruktdonan jarkunvenon ĉe Changsha. Ĝis la IKEF-China 2012 - La 6a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj.

 

 
kunfoto%20de%205a%20JCK.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages