You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to bal...@yahoogroups.com, kariba-kaj-c...@googlegroups.com, araba...@yahoogroups.com
ILEI INVITAS VIN AL KONFERENCO EN AFRIKO!
UNUA ALIGxPERIODO ESTAS PLILONGIGITA GxIS LA 20-A DE APRILO !
Jen unika ebleco konatigxi kaj aktive esperantumi kun afrikaj
samideanoj:
La 41-a Konferenco de ILEI en Portonovo (Benino)
29 julio-5 auxgusto 2008
ILEI-Konferenco en Afriko Kial?
Cxar:
• E-agado en Afriko bezonas sian ILEI-dimension:
- en Afriko estas multaj lernemuloj kaj malmultaj E-instruistoj
- instrukapabligado estas prioritata tasko de ILEI
• E-instruistoj de Afriko deziras pli komuniki kun kolegoj por:
- spertigxi pri ILEI kaj lerni el gxia historio
- perfektigi siajn lingvokapablojn kaj spertigxi pri didaktiko
- plikonatigxi kun instrumaterialoj, helpiloj kaj metodoj por
E-instruado
• Afrika E-ujo povas oferti al tutmonda E-movado multon, sed:
- vojagxoj al E-arangxoj en aliaj mondopartoj estas tro kostaj por
ili
- malmultaj vojagxoj per helpo de amikoj de Afriko ne suficas
Afriko de proksime —
gxia kulturo malfermigxos tuj antaux Viaj okuloj!
Instruistoj de
Esperanto por la
Planedo Tero
ILEI-konferenco en Afriko estos grava evento por la E-movado entute, por
la historio de ILEI kaj por la E-movado en Afriko. Partoprenu la
konferencon por kuragxigi la samideanojn en Afriko kaj omagxi iliajn
klopodojn por disvastigado de E-o en la tuta mondo.
Instruista trejnado en Afriko estas prioritata tasko por ILEI. Grava
pasxo de tiu agado estis la trejnseminario en 2007 samloke, kie okazos la
konferenco. Ankaux per tio ILEI subtenis la klerigadon de afrikaj
gekolegoj, kiuj havas malmultajn eblecojn partopreni internaciajn
renkontigxojn, rekte kontaktigxi kun gekolegoj, intersxangxi spertojn pri
metodiko, didaktiko de Esperanto-instruado.
En la 41-a sia konferenco ILEI proprakoste financos partoprenon de 20
afrkaj samideanoj por ilia pluklerigado. Financa helpo por subvencii
partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj instrukapabligadon de
junaj instruemuloj el Afriko bonvenos al la konto ilek-a de ILEI cxe UEA,
aux al Afrika Fondajxo de UEA, cxiam kun indiko “Benino 2008”.
Se vi havas demandojn proponojn aux komentojn — Vi cxiam estas
bonvena skribi al: Aida Cižikaite (ILEI-estrarano pri konferencoj)
aid...@mail.lt kaj Charles Alofa (loka cxeforganizanto)
alof...@yahoo.fr.
BONVENON!
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036
Palestrina