“Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui gxin”, oni kutime diras en Esperantio. Jen, do, sxanco konatigxi kun la fama metodo iniciatita de Andreo CSEH kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik SEPPIK, Julio BAGHY, Sigismundo PRAGANO, Lidja ZAMENHOF, ktp.
La seminario okazos inter la 31-a de oktobro kaj la 2-a de novembro kaj gxi estas destinita al instruistoj de Esperanto, kiuj volas studi la metodon de la fama Esperanto-pedagogo Andreo Cseh kaj trejnigxi en la plej aktualaj teknikoj de rektmetoda lingvoinstruado. La seminarigvidanto estos Atilio ORELLANA ROJAS.
La instruado okazos en la Andreo Cseh-Domo, sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto (Riouwstraat 172, tel
+31 70 3556677), fondita de Andreo Cseh kaj gesinjoroj Isbrucker.
Cxiu partoprenanto ricevos lernomaterialon, sed ne la libron 'Baza Cseh-Kurso' (deviga literaturo por cxi tiu seminario) kaj fine de la seminario ateston pri cxeesto en la Seminario. La valoro de la lernomaterialo estas inkluzivita en la kursa kotizo.
Gejunuloj gxis 30-jaraj gxuas 50% rabaton. La kotizo povas esti pagita surloke, sed necesas frue aligxi, cxar sen aligxo de almenaw 8 personoj, la seminario ne okazos.
Rilate al tranoktado, IEI helpos en la trovado de tranoktejo law via mendo.
Atilio ORELLANA ROJAS
Internacia Esperanto-Instituto
http://www.iei.nl
__________________________________________________________
Yahoo! MTV Blog & Rock >¡Cuéntanos tu historia, inspira una canción y gánate un viaje a los Premios MTV! Participa aquí
http://mtvla.yahoo.com/
[Non-text portions of this message have been removed]