Ekzistas ankoraŭ pioniraj esperantistoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2008, 12:57:34 PM8/29/08
to ^LISTO LANDA AGADO, ^listo kontinenta afrika, eeu - listo kontinenta eu'ropa, ^listo kontinenta amerika, ^listo kontinenta azia, oce...@yahoogroups.com, bal...@yahoogroups.com, ^listo kontinenta amerika centra, araba...@yahoogroups.com
En la listo de la burundaj espernatistoj ĵus aperis ĉi tiu mesaĝo. MI ne aldonas ion por ne difekti ĝian entuziasman etoson. Ni havas multon por lerni el Afriko.

Renato


Subject: (runda esperanto) mia instruado
Date: Fri, 29 Aug 2008 16:17:17 +0000 (GMT)
From: Justin Ntakirutimana <ntakj...@yahoo.fr>
Reply-To: rundaj-esp...@googlegroups.com
To: rundaj-esp...@googlegroups.com


 Karaj,

Mi salutas vin esperante ke vi fartas bone. Mi certas ke vi soifas legi nian raporton pri la inta seminario. Mi pardonpetas cxar mia raporto alvenas malfrue.

Mi gvidis la seminarieton en Vilagxo Rutumo, trovigxanta je tridekoj da kilometroj de Rumonge. La vilagxo ne estas  pli granda kun malmultaj lernejoj. Mi alvenis tie lundon . La problemoj ne mankis cxa mi unue devis kontakti kelkajn personojn, kiuj antauxinformis al aliaj pri mia alveno.  Ne estis ankau klasĉambroj, do mi devis tion arangxi je la unua sama tago. Mi klopodis peti la klascxambron al viclernejestro sed cxi laste rifuzis malfermi por ni klascxambron.

La sekvinta tago, ni decidis lerni ekstere kaj interesigxantoj venis multnombre. Mi ekstere ekinstruis, kaj subite la lernejestro venis kaj demandis al ni, kion ni estis farantaj. Mi klarigis varbinte lin, kaj li interesigxis, kaj malfermis klascxambron por ke ni facile lernu. Li ankaux volis partopreni sed pro profesiaj okupoj li ne sukcesis partopreni ecx unu lecionon. Sed li sendis siajn gefilojn ecx promesis ke li lernos ankaux la lingvon por libere komuniki kun aliaj nacioj.

Mi unue prelegis pri Esperanto, diris al ili kio temas, kiu fondis ĝin la kialon… kaj iom da gramatikajxo precipe alfabeto kaj prononcado. Ili cxiuj antuziasmigxis.

 Pro tiu cirkonstacoj,nur la sekvantaj personoj cxeestis.

1        NDAYIKENGURUKIYE  Aline
2        IRAMBONA  Joseph
3        NIYUKURI  Christine
4        MINANI  Aline
5        NIYAKIRE  Sandrine
6        NDIKUMANA Sylvane
7        HAKIZIMANA  Divine
8        HAVYARIMANA  Divine

Merkredon, mia gelernantoj duobligxis kaj ni normale lernis kaj kantis esperantajn kantojn, kiujn mi mem fondis.

 Jxauxdon, sed lernantoj alonigxis kaj ni klopodis helpi ilin por ke ili estu samnivelaj kiel aliaj. Mi donis taskon al kelkaj, por helpi ilin. 25 lernantoj!!! Kia bela klaso. Mi estis tre kontenta kaj ne ecx volis fini mian kurson.

Vendredon, ni normale lernis. Aldonigxis 4 kursanoj, do la klaso estis plena kaj tio ege gxojigis min. Necesis fari ion por ili, kaj mi donis la taskon al tiuj, kiuj dekomence estis kun mi.

Ni, sabaton, elektis la nomon de la klubo  « LEONO » kaj mi ne scias kial ili elektis tian nomon. Eble ili elektis tiun nomon, por diri ke ili laboros leone por disvastigi Esperanton. Mi diris al ili ke ĉiuj esperantistoj devas esti instruisto de Esperanto. Ili devas interesigi samklasanojn kaj familianojn.

Entute partoprenis 29 gekursanoj, kaj miopinie, cxi klubo estas grava por atingi la aliaj apudaj regionoj.

Mi devas helpi kaj kunlabori por ke miaj fortoj ne estu vanaj. Pro tio, mi petas al ANEB havigi al la klubo lernilojn. Ili bezonas kurson en franca aux en Kirundi sen forgesi la vortaron. Ni kaptu ilin nun, kiam ili havas grandan intereson. Mi, nome de ANEB donacis al ili tri libretojn(posxamiko), kiujn Margareta kunportis dum la marta seminario. Dank’al ANEB kaj aparte dank’al Margareta pro la libretoj. Mi kredas ke estraro de ANEB respondos al nia peto.

 

Nomoj de partoprenintoj

1 NDAYIKENGURUKIYE  Aline       

 2 IRAMBONA  Joseph       

3 NIYUKURI  Christine       

 4 MINANI  Aline

5   NIYAKIRE  Sandrine

6  NDIKUMANA  Sylvane

7 HAKIZIMANA  Benite

8  HAVYARIMANA  Divine

9 NIYOMWUNGERE  Noela

10 NIWE  Adron

11 AKIMANA  François

12 NIFASHA  Christine

13 HAFASHIMANA  Eric

14 MINANI  Jérémie

15 TOTO  krevis

16 NIYOKWIZERA  David

17 IRAKOZE  Pascal

       18 ABUBAKAR  Jean Marie
 

19  NAHIMANA  Ferdinand

20 NIYUKURI  Amina

21 HAKIZIMANA  Muhamed

22 HARAGAKIZA  Bosco

23 NDUWAMUNGU  Adrien

24 NIYONSABA  Sarah

25  HATUNGIMANA  Abrahan

26 NIYUKURI  Emanuella

27 NIBITANGA  Marculinne

28 HATUNGIMANA  Triphonie

29 MAJEMBERE   Jean


                                          NTAKIRUTIMANA  Justin

                                          Instruisto de  LEONA KLUBO                                          Nome de ANEB (nacia asocio de esperanto en                                           Burundio) kaj BIS (Burundia ILEI Sekcio


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages