Saluton al cxiuj karaj esperanto-parolantoj de la tuta mondo.
Mia nomo estas Eduardo NAVAS el Salvadoro, Centra Ameriko. Bonsxance
mi iros al la cxi-jara UK en Amsterdamo kaj esperas travivi agrablajn
tagojn en esperanta etoso.
Post la grava renkontigxo en Amsterdamo, mi planas plenumi ne-
esperantan taskon kiu estas tre grava afero por mi, kaj gxenerale por
multaj kristanoj. Tiun taskon mi devos plenumi en la urbo Iserlohn,
proksime de Kolonjo, en Germanio. Cxu iu el vi povus helpi min rilate
al tranoktado kaj interpretado germane/esperante tie? Mi planas labori
tie inter la 26a kaj 29a de julio 2008 (mi ankaux devas mencii ke mi
nur parolas la hispanan k esperanton kaj neniam antauxe estis en
Euxropo).
Bonvole legu la jenan retpagxon por ekscii pliajn detalojn:
http://san.romero.de.america.googlepages.com/
Bonvole, se vi povas helpi min, respondu rekte al mia retposxtokesto
aliamondano {heliko}
gmail.com
aux ecx pli bone, aligxu al la guglo-grupo:
http://groups.google.com/group/san-romero-martir-de-america
Amike k alimondeme
Eduardo NAVAS
aliamondano{heliko}
gmail.com
-