Quer-durchs-Land-Ticket denove: traveturi Germanion labortage

1 wyświetlenie
Przejdź do pierwszej nieodczytanej wiadomości

Marek Blahus

nieprzeczytany,
13 gru 2010, 08:31:5613.12.2010
do Junulara E-Semajno
Saluton,

ekde hieraŭ validas la nova fervoja horaro, kaj kadre de tio ĉe la
germana fervojo (Deutsche Bahn) reenkondukiĝis la bileto
"Quer-durchs-Land-Ticket", kiu pasintfoje savis la el-JES-an karavanon ;-)

Temas pri bileto, kiu ebligas al unu persono aŭ grupo de maksimume 5
personoj vojaĝi tra tuta Germanio per regionaj trajnoj dum unu labortago
(por vojaĝo sabate aŭ dimanĉe uzu la bileton Schönes-Wochenende-Ticket).
Tio povas utili jam al homoj, kiuj vojaĝos al JES la 27-an de decembro
(kiu estas lundo), eventuale reirados maljam la 3-an de januaro (kiu
estas lundo). Kompreneble tio vere indsa nur por homoj kiuj venas de la
okcidento aŭ sudokcidento (eblete la nordo), ĉar por veni el Pollando aŭ
Ĉeĥio aliaj pli etaj biletoj pli taŭgas.

La kondiĉojn oni priskribas interalie tie (germanlingve):
http://www.spiegel.de/reise/aktuell/0,1518,730940,00.html

Resume: Unu persono pagas 42 €, ĉiu plia aldone 6 eŭrojn. Maksimume
povas kunvojaĝi 5 personoj, kiuj do pagos sume 42+4*6 = 66 €, do po
13,20 € por persono. Se vi vojaĝos semajnfine, tiam kun
Schönes-Wochenende-Ticket la vojaĝo kostos 39 €, do kvinope po 7,80 €
por persono.

Agrablan vojaĝon al JES!

Marek

AR

nieprzeczytany,
13 gru 2010, 09:10:5213.12.2010
do junulara_...@googlegroups.com
Dankon Marek por tiu ĉi informo :)

Alekĉjo

2010/12/13 Marek Blahus <ma...@blahus.cz>:

> --
> Vi ricevis ĉi-mesaĝon ĉar vi aliĝis al dissendlisto pri Junulara E-Semajno.
> Por mesaĝi al la grupo: junulara_...@googlegroups.com
> Por malaboni la grupon: junulara_e-sema...@googlegroups.com
> Pli da eblecoj ĉe paĝaro de grupo:
> http://groups.google.com/group/junulara_e-semajno?hl=pl
> ..kaj ĉe http://www.jes.pej.pl :)

"Andi Münchow"

nieprzeczytany,
14 gru 2010, 08:16:2814.12.2010
do junulara_...@googlegroups.com
Saluton,
> Quer-durchs-Land-Ticket denove
grandan dankon, Marek!
etaj aldonoj:

- Aĉetu en aŭtomato (aŭ en la reto), en giĉeto kostas 2 EUR pli.

- Ne eblas poste al-aĉeti pliajn homojn, vi pagas unu prezon kaj la kvanto de homoj restas fiksita. Do aĉetu lastmomente, en aŭtomato.

- Eblas aĉeti eĉ en la trajno, _se_(!) estas trajno kun konduktoro. Se estas funkcianta aŭtomato, kostas 4,80 EUR pli. Tuj alparolu la konduktoron, ne atendu.

- Ĉe semajnfina bileto la prezo ja samas, sed teorie ankaŭ ne rajtas aldoniĝi (nek interŝanĝiĝi) homoj. En praktiko kompreneble, dum la antaŭa kontrolo "la alia(j) estis en la necesejo".

- Ĉe ambaŭ necesas skribi la nomon de la homo kun la plej longa veturo sur la bileton. Tio foje estas kontrolata.

Oficiala informo (germanlingve) en la paĝo de la germana ferojo:
http://www.bahn.de/regional/view/regionen/freizeit/quer-durchs-land.shtml?dbkanal_007=L01_S01_D001_KIN0001_at3-qdl_LZ01

Amike,
Andi

--
Sicherer, schneller und einfacher. Die aktuellen Internet-Browser -
jetzt kostenlos herunterladen! http://portal.gmx.net/de/go/chbrowser

Odpowiedz wszystkim
Odpowiedz autorowi
Przekaż
Nowe wiadomości: 0