de: "Luigia Oberrauch-Madella" <silkov...@aliceposta.it>
Estimata,
saluton! Mi skribas al vi por informi vin, ke miaj geamikoj:
1) Ermanno Tarracchini, instruisto en mezlernejo "Cavour" en urbo
Modeno (Italio)
kaj
2) Mariana Gencheva, instruistino de mezlernejo "Tsanko Cerkovski" en
Polski Trambesh (Bulgario)
estas sercxantaj grupojn de junuloj kiuj deziras partopreni en la
projekto "Junularo en la Mondo" .
Vi povas legi cxiujn informojn pri tiu cxi projekto en la TTT-pagxo:
<
<http://eacea.ec.europa.eu/youth/calls2008/action32/index_en.htm>http://eacea.ec.europa.eu/youth/calls2008/action32/index_en.htm
>
La du geinstruistoj proponas Esperanton kiel ponto-lingvo por cxiuj
komunaj laboroj kaj tiasence ili jam havas plurjaran sperton kiel
gvidantoj de la internacia projekto AKEL (Alternativa Komunikado
inter Euxropaj Lernejoj).
Mi devas informi vin, ke la limdato de la projekto "Junularo en la
Mondo" estas la 15-a de Aprilo 2008 kiel vi mem povas legi en la
koncerna TTT-pagxo.
Do, ni demandas al vi cxu vi scias pri aux havas kontaktojn kun
instruistoj, kiuj laboras kun grupoj aux junularaj asocioj. Ni volas
inviti ilin partopreni en nia projekto. Bonvolu atenti al la fakto,
ke ili devas esti lauxlegxe oficiale agnoskitaj kaj registritaj en
siaj landoj kaj same iliaj junulara asocio ne devas havi profitdonajn
celojn. Fakte la koncerna formularo de la projekto postulas de ili
tutan serion da administra dokumentaro, kiu atestas tiun statuson,
por ke la EU-komisiono povu regule ekzameni ilian eblan partnerecon
kaj fine asigni al ili la financan kontribuon.
Mi jam skribis al pluraj samideanoj kaj ileanoj en Azio, Afriko,
Auxstralio kaj EFta-Landoj, tamen gxis nur 2 el ili respondis
pozitive. Temas pri geinstruistoj de Madagaskaro kaj s-ro el cxefurbo
de Brazilo. Mi deziri direkti mian inviton al Mongolio, al Cxinio, al
Korea Respubliko ... . Aliflanke estas tre grave, ke ili rapide
respondu per retposxto al
Mariana Gencheva :
<mailto:maries...@yahoo.com>maries...@yahoo.com (Mariana rolas
kiel kunordigantino de la projekto mem)
kaj al
Ermanno Tarracchini:
<mailto:ermanno.tarracch...@tiscali.it>ermanno.tarracch...@tiscali.it
kaj por konigo al mi
Vittorio
Madella <mailto:silkov...@aliceposta.it>silkov...@aliceposta.it (helpanto)
Elkore kaj amike
Vittorio Madella
NB. La projekto "Junularo en la Mondo" estas grandparte financota
far' de EU-Komisiono.
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato.corse...@esperanto.org>
~ ~ ~