Invito al Internacia projekto JUNULARO EN LA MONDO

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2008, 6:43:24 PM3/11/08
to e-...@yahoogroups.com, inst...@googlegroups.com, ile...@googlegroups.com, lingvol...@googlegroups.com, AAIE...@yahoogroups.com
de: "Luigia Oberrauch-Madella" <silk...@aliceposta.it>

 
Estimata,
 
saluton! Mi skribas al vi por informi vin, ke miaj geamikoj:
 
1) Ermanno Tarracchini, instruisto en mezlernejo "Cavour" en urbo Modeno (Italio)
kaj
2) Mariana Gencheva, instruistino de mezlernejo "Tsanko Cerkovski" en Polski Trambesh (Bulgario)
 
estas sercxantaj grupojn de junuloj kiuj deziras partopreni en la projekto "
Junularo en la Mondo" .
 
Vi povas legi cxiujn informojn pri tiu cxi projekto en la TTT-pagxo:
< http://eacea.ec.europa.eu/youth/calls2008/action32/index_en.htm >
 
La du geinstruistoj proponas Esperanton kiel ponto-lingvo por cxiuj komunaj laboroj kaj tiasence ili jam havas plurjaran sperton kiel gvidantoj de la internacia projekto AKEL (Alternativa Komunikado inter Euxropaj Lernejoj).
 
Mi devas informi vin, ke la limdato de la projekto "
Junularo en la Mondo"  estas la 15-a de Aprilo 2008 kiel vi mem povas legi en la koncerna TTT-pagxo.
 
Do,  ni demandas al vi cxu vi scias pri aux havas kontaktojn kun instruistoj, kiuj laboras kun grupoj aux junularaj asocioj.
  Ni volas inviti ilin partopreni en nia projekto. Bonvolu atenti al la fakto, ke ili devas esti lauxlegxe oficiale agnoskitaj kaj registritaj en siaj landoj kaj same iliaj junulara asocio ne devas havi profitdonajn celojn. Fakte la koncerna formularo de la projekto postulas de ili tutan serion da administra dokumentaro, kiu atestas tiun statuson, por ke la EU-komisiono povu regule ekzameni ilian eblan partnerecon kaj  fine asigni al ili la financan kontribuon.
 
Mi jam skribis al pluraj samideanoj kaj ileanoj en Azio, Afriko, Auxstralio kaj EFta-Landoj, tamen gxis nur 2 el ili respondis pozitive. Temas pri geinstruistoj de Madagaskaro kaj s-ro el cxefurbo de Brazilo. Mi deziri direkti mian inviton al Mongolio, al Cxinio, al Korea Respubliko ... . Aliflanke estas tre grave, ke ili rapide respondu per retposxto al
 
Mariana Gencheva : mari...@yahoo.com     (
Mariana rolas kiel kunordigantino de la projekto mem)
kaj al
Ermanno Tarracchini: ermanno.t...@tiscali.it 
kaj por konigo al mi
Vittorio Madella  silk...@aliceposta.it   (
helpanto )
 
Elkore kaj amike
Vittorio Madella
 
NB . La projekto "Junularo en la Mondo" estas grandparte financota far' de EU-Komisiono.
 
 


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages