Renato Corsetti
unread,May 31, 2008, 9:35:02 AM5/31/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to e-...@yahoogroups.com, ILEI-Au...@yahoogroups.com, esperanto-instr...@googlegroups.com, GEE-m...@yahoogroupes.fr, ile...@googlegroups.com, AAIE...@yahoogroups.com
Labor-grupo okaze de la 2008a Konferenco de Ilei en Porto
Novo (Benino).
Celo : verki libreton uzeblan en Esperanto-kursoj en Afriko laux la
spirito de la Speciala Projekto DANIDA-UNESKO ( verkoj de Afrikanoj por
Afrikanoj en la kadro de la Ne-Formala Edukado konsiderante edukadon post
alfabetigxo, solvon de diversaj cxiutagaj problemoj kaj egalecon de la
seksoj). Post traduko la libreto povus perfekte integrigxi en la
ekzistantan serion.
La problemo : miloj da mortoj de infanoj en iuj regionoj de Afriko pro
nura manko de provitaminoj A facile troveblaj surloke en plantoj kiujn
tradicioj malhelpas mangxi .
Nia kontribuo je unu solvo : la verkontoj de tiu libreto devos imagi
simplan rakonton (kun ilustrajxoj ) konvinkonte la virinojn preteriri
antau'jugxojn kiuj malutilas iliajn infanojn kiel « mangxi citronon
detruas la stomakon » kaj konsekvence elekti nutradon sen manko de
vitaminoj.
Organizo : libere elektebla aligxo por cxiu partoprenonto de la
Konferenco. Prezento de la ateliero kaj de ties laboro okazos je la
komenco kaj fino de la konferenco.
Por ricevi informojn aux kunlabori en la preparlaboroj sin turni al
:
bouletje...@freesurf.fr
NE SKRIBU AL CXI TIU LISTO AUX AL MI (RENATO). BONVOLU SKRIBI REKTE
AL JAN-PIERRE, SE VI VOLA SKUNLABORI.
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036
Palestrina
~ ~ ~