You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to e-...@yahoogroups.com
La chi-sekva novajho rilatas al la Centro Songhai, kie
okazos chi-jare la ILEI-konferenco. Partoprenontoj sciu pri la
avangardeco de tiu centro en Afriko. Informoj kaj aligheblecoj che:
http://www.ilei.info/
Amike
Renato
---------------------------------
Aperigita en la reto la 19-an de majo 2008
En 1985, la dominikano Godfrey Nzamujo fondis en Portonovo la projekton
Songhai. La 16an de majo estas farita interkonsento pri aplikado de la
sistemo en 12 afrikaj landoj. Al la ceremonio partoprenis sinjoro Gilbert
Houngbo, direktoro de la regiona centro kaj de sinjoro Boni YAYI,
prezidanto de la Respubliko.
La projekto Songhai estas oficiala iniciato kies partenero estas la
Centro Songhai, NRO internacia kun sidejo en Benino.
Ghi celas la plibonigon de la vivnivelo, la kreskon de la salajroj kaj la
kreadon de laboro en la agrikulturo.
Ghia ghenerala celo estas la partopreno de la aktivaj enloghantoj al la
entreprenemo en la agrikultura industrio. Ghia tuja celo estas la kreado
de pinta regiona centro por subteni la disvolvighon de la agrikultura
industrio.
Chiuj cheestantaj autoritatuloj substrekis la gravecon de la projekto,
despli, konsiderante la nutrajho- krizon sentata de la afrikaj Shtatoj.
La Chefo de la Shtato konfirmis ke la transformigho de la agrikultura
sistemo, tiel kiel ghin celas la projekto, estas grava levilo por batali
kontrau la malricheco, la malsato kaj por stimuli la ekonomian kreskadon.
Krome la prezidanto de Benino deziris, ke io tia kiel Centre-Songhai estu
en chiuj provincoj.
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036
Palestrina